Esperantujo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Esperantio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2049316.5b581335.75x.jpg Ĉi tio estas pri Esperanto-movado*
Pagu vian kotizon kaj kriu
"Vivu Zamenhof"
*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantujo. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.


Esperantujo
Esperantio
Sankta Esperanta Patrolando

Esperantoflago6.jpg 93374 20051020043054.gif
Flato Flago Blazono
Devizo: "Ho mia kor'!"
Himno: "La Espero"
1004.jpg
Ĉefurbo Roterdamo
Plejgrada urbo Bialistoko
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Esperanto
Tipo de Ŝtato Komitatana ABC-a demokratio
Suprema Gvidanto Probal Dasgupta
Suprema Edz(in)o Indrani Dasgupta
Naciaj Herooj Zamenhof; Kabe; Grabovski; Andreo Cseh; Mijazaŭa Kenĝi
Krima kvociento 0 %
Monunuo Spesmilo
Klimato Mojosa
Religio Homaranismo
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 0%
Inteligenteca kvonciento Tre brazika




"Sango komuna reciproke sin altiras"

~ Zamenhof pri esperantistoj kaj stultuloj

"Jen ĝuste tio, kion mi tiom incitas en Esperantujo. Egale kiom malbona io estas, oni napokape fervore laŭdas ĝin."

~ Iu ajn pri Esperantujo

"En Esperantujo mi devas konstante gardi la langon, aŭ la aŭskultanto koleros"

~ Cindy McKee pri Esperantujo

"Esperantujo estas plenigita de frenezuloj!"

~ iu ajn pri Esperantujo

"Esperantujo ĉiam plenplenis da kultismaj putraj cepokapoj"

~ Ralph Dumain

"La ideala lando de esperantistoj, la esperantista mondo"

~ ReVo pri Esperantujo

"Mi legis pri tiu temo en la franca fama ttt-ejo LinŭFr.org"

~ nerdo pri Esperantujo

"Mi loĝas en Pollando (patrujo de Esperanto)."

~ Polo pri sia patrujo

"Esperantujo estas malgranda"

~ Ruso pri Esperantujo

"Estas diraĵo, Ĝi estas pli bona esti granda fiŝo en malgranda lageto tiam malgranda fiŝo en granda lageto."

~ Komencanto eble pri la supra diraĵo

"Ĝi estas ĉie, kie esperantistoj kunestas."

~ Oni foje pri Esperantujo

"Espero logas, espero mensogas"

~ Zamenhof pri Esperantio

Esperantujo estas eŭrop-azia lando fondita en la jaro 980 de la reĝo Hektoro Hodler la Granda. Esperantujo estas la lando kie ĉiuj estas, sed ĉio silentas.

Kvankam laŭnombre Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj, ĉiujare en ĝi okazas centoj da diversspecaj renkontiĝoj, funkcias kelkaj miloj da klub(et)oj kaj asocioj, aperas multaj gazetoj kaj libroj.

Inter soveta Rusio (kiom ajn ne perfekta ĝi estis) kaj Esperantujo ekzistas certa simileco kaj analogio.

Esperantujo-copie-2.jpg

Geografio[redakti]

Geografio de Esperantujo estas gravega afero. Tamen estas vere, ke eble iu pensas, ke Otto von Habsburg (sufiĉe konata Eŭropoparlamentano) diris (ne laŭvorte) ke "Oni ne akceptu uzi nur unu lingvo en Eŭropoadministracio, p.e. la Angla aŭ la E-o, ĉar ĉi tiu signifus _kultura diktaturo de unu lando_." Tial E-o signifus kultura diktaturoo de unu lando: Esperantujo, sekve, Esperantujo estas lando de Eŭropa Unio.

Sanktaj urboj[redakti]

057.-la-civito-de-esperanto.png

La tri sanktaj urboj de Esperantujo estas:

  1. Bialistoko, kie naskiĝis la Majstro;
  2. Varsovio, kie estis publiki(a)ta la Unua libro;
  3. Bulonjosurmero, kie okazis la unua Kongreso de Esperanto;

Etnaj Esperantoj[redakti]

Sinjoro tre estimata!

4816 n.jpg

En la antikvaj manskribaĵoj de tiu nacio aperas la vorto de ilia etno. En la "La Espero" (batalhimno de Esperantujo) legeblas ... kaj rapide kreskos la afero per laboro de la esperantoj... Do, ili vidas sin kiel la elektita kaj pura popolo de Zamenhof kvankam aliaj (esperantistoj kaj esperantianoj) parencaj etnoj ankaŭ reklamas tion. Esperantoj estas fundamentisma etno: ĉio en esperantujo estas verda: flago, himno, preĝo, konstruaĵoj...kaj mortpuno estas aplikata al tiuj kiuj ne obeas al La Sankta Fundamento.

Esperantoj loĝas en Esperantujo![redakti]

"Esperantio pensigas min pri la Esperanta Civito, kiu estas alio ol Esperantujo. Kaj sendepende de la Civito, mi perceptas Esperantion kiel konkretan regnon, kaj Esperantujon kiel ion spiritan, kiel iun Ĉielan Regnon (kiun ne regas iu ajn Cezaro). Simile la Patrujo ne nepre koincidas kun iuj ajn administraj limoj" asertas ruslingva akademiano.

Idistoj[redakti]

Ne nur lojalaj esperantistoj loĝas en Esperantujo, ankaŭ malmultaj volapukistoj ekziliitaj (eĉ ilia Cifal-Lamo), reformistoj, novialistoj, tokiponistoj, interligvaistoj kaj eĉ krokodiloj! Sed la granda problemo estas la idista loĝantaro.

En la esperantista kasta sistemo, Comenius deziris ankaŭ , ke idisto estas homo kiu estas teorie ekster la kasta sistemo. Oni ofte nomas ĉi tiun grupon da fihomoj "netuŝeblaj", ĉar tradicie pli alt-kastaj homoj devas ilin ne tuŝi. La idistoj estas konsiderataj la plej malalt-rangaj homoj en la kasta sistemo, ĉar laŭ la esperantisma kredo la homoj dividiĝas inter la apartenantoj al la kvar esperanto-asocioj, la UEA-anoj, la SATanoj, la TEJO-anoj kaj la Nekotizuloj, kiuj devenas de malsamaj korpopartoj de la dio Zamenhof, kaj fine la idistoj, kiuj ne devenis de lia korpo.

Ni opinias ke idistoj estas homoj kiuj tradicie faras laborojn kiuj estis vidataj kiel ne-puraj aŭ malalt-rangaj de la esperantisma socio, ekzemple diskuti la afiksojn, malpurigi lingvouzojn, labori kun novaj prepozicioj aŭ tuŝi la Fundamenton. Tradicie, ili estis traktitaj kiel malsupera kategorio, kaj ekzistis multaj aferoj kiujn ili ne rajtis fari. Ili estas devigataj vivi en apartaj kvartaloj, kaj ili ne rajtis havi iun ajn kontakton kun pli alt-kastaj akademianoj. Ili ne rajtis trinki akvon de puto uzata de la bonalingvistoj, aŭ eĉ promeni en malfermaj esperanto-krongresoj, kaj homoj de pli altaj kastoj evitis eĉ ilian ombron en kelkaj kazoj.

Homoj estas konsiderataj idistoj se ili decidas paroli idon, sed eblas ŝanĝi tiun sorton dumvive, kiel okazis al Gonçalo Neves. La idistoj mem, same kiel la cetero de la esperantistoj, dividiĝas en multajn diskutgrupoj, kiuj estas fuŝaj grupoj kies membroj ofte havas la saman reformemon kaj ĉiam geedziĝas inter si, kaj kutime ĉiuj faras la saman filaboron, disigas kaj formas novajn diskutgrupoj.

Socia premo[redakti]

Civito.jpg

Nuntempe, oni kalkulas ke estas ĉirkaŭ 130 milionoj da idistoj en Esperantujo. La asocisistemo estas multe malpli rigide sekvata nun ol en la pasinteco, ĉefe en la pli grandaj urboj. Tamen, kluboj ankoraŭ havas gravecon en la esperanta socio, kaj ĉefe en kamparaj regionoj ankoraŭ ekzistas diskriminacio kontraŭ la idstoj, kaj ĝenerale idistoj ankoraŭ estas averaĝe pli malriĉaj ol aliaj anoj de interlingvoj. Ankoraŭ estas rare ke esperantistoj geedziĝas ekster sia kasto.

La vizitintoj de la ekspozicio certe havis la impreson, ke UEA-Statuto permesas diskriminacion surbaze de la lingvo, sed oni rezervas proporcion de la lokoj en esperantaj publikaj diskutejoj, grupoj kaj interretaj paĝoj al idistoj, por helpi ilin. Ĉi tio estas tre delikata politika demando en Esperantio, ĉar la homoj de aliaj kastoj ofte protestas kontraŭ ĝi.

Demografia problemo[redakti]

EsPE.jpg

Kompreneble ekzistas belaj esperantistinoj, sed ne multaj. Fakte ial estas multe pli viroj ol virinoj en Esperantio kaj la plejparto de esperantistinoj estas aĉe malbelaj, kvankam multe pli belaj ol la plejparto de viraj esperantistoj. Sekve, la kvanto de denaskuloj estas tre malgranda kaj la lando ĉiam bezonas enmigrantojn.

Migrado[redakti]

Esperantio estas unu el la socioj kie migrado ludas aparte gravan rolon: multaj spertas migron dum sia vivo, interalie apogante sin al la esperanto-komunumo en la alvenlando. La fenomeno ne estas sufiĉe pristudata.

Ebla jura referenco estas la Internacia Konvencio por la protektado de la rajtoj de ĉiuj gastlaboristoj kaj iliaj familianoj, valida ekde la 1-a de julio] 2003, kiu celas protekti la gastlaborist(in)ojn kaj la respektivajn familianojn. Ĝi estas unu el la tekstoj kiuj devus ekzisti en esperanto, same kiel multaj internaciaj dokumentoj. Kurioze, neniu el la esperantistoj profesie dungitaj de tradukaj servoj en Bruselo, Luksemburgo aŭ Strasburgo, okupiĝas pri tia tasko. Eble la Esperanta Civito (kontraŭ kiu kalumniadi estas la amata sporto de du-tri el tiuj tradukistoj) iom post iom plenumos la utilan taskon kiun ili ĝis nun ne faris, kvankam ili mem estas praktike ĉiuj gastlaboristoj. Gastlaboristoj kaj azilpetantoj estas fakte relative multaj esperantistoj en la mondo.

Historio[redakti]

Laŭ la lengendo la reĝo Hektoro la Granda de Esperantujo serĉis la veron inter la ekzistantaj religioj. Al la kortumo iris grupo da idistoj, volapukistoj interlingvaistoj, esperantistoj, esperantianoj, esperantoj kaj interlingvaistoj. Post iom longa lernado de tiuj lingvoj li decidis adopti la religion kaj lingvon de la esperantistoj ĉar, laŭ lia propra sperto ĝi estis pli taŭga por militi kaj mortigi homojn en la nomo de Dio kaj la zamenhofa religio. Do, ĝi estis la unua esperanto-lando.

En la 1930aj "Esperantio" estis ofte uzata en la laborista movado, kie la sento de Esperantia identeco estis pli forta ol ĉe la burĝoj, kompromisemaj kun la propraj enlandaj naciismoj. Kurioze, la SAT-vortaro (PV, poste PIV) ne registris tiun uzon. Se jam temas pri PIV, ni rimarku la diferencon en la difino pri Esperantujo: ĉe PIV1 (Waringhien) ĝi estas "la ideala lando de la esperantistoj, parte kaj provizore ekzistanta nur en iliaj kongresoj"; ĉe PIV2 (Duelo) ĝi estas "la tuto de la lokoj kaj institucioj, en kiuj esperanto estas uzata". La kongrese prioritata idealismo en la unua difino kontrastas kun la prioritate lingvuza konkreteco en la dua.

Dum pli ol 70 jaroj Esperantujo esis vera mondpotenco kiu konkeris 14 landojn kaj formis federacion de esperantaj respublikoj. Vere ĝi estis diktatora ĉar la minoritataj nacioj (volapukistoj, interlingvaistoj, idistoj, ateistoj, idoj...) ne povis uzi ilian nacian lingvon kaj la aliaj religioj krom Esperantismo estis malpermesataj. Malgraŭ tio, E-ujo ja estas multpapa komunumo. :)

Maz elando.gif

Herooj[redakti]

Inter aliaj aferoj la parolanto diras:

—Kial do faras nenion la gloraj viroj de Esperantujo? Kial ili restas malvarmaj, senmovaj, rigidaj?

— Ĉar ili estas bronzfanditaj.

Judoj[redakti]

Dum la hitlera naziismo kaj dum la stalina komunismo, miloj da esperantistoj estis sisteme murditaj. Oni supozas, ke ĝi estus la lando el kiu malaperis la plej granda procentaĵo de ties judaro, eĉ pli ol el Nederlando, kiu gvidas statistike. Nigra paĝo!

Usono[redakti]

Dum 1978-1979 la "idistoj" organizitaj kaj pagitaj de Usono atakas la sandviĉojn.

Famaj Stultuloj de Esperantujo[redakti]

Jen estas la listo de stultuloj de Esperantujo.

Nur duonstultulo
  1. Vincento Kielvifartasulo
  2. Ĉi tiuj uzantoj en Lernu
  3. Zamenhof

Politiko[redakti]

3957675.4385e562.560.jpg

Sisdek supozata membri di l' idista "mafio" arestesis, hiere, en sud-Esperantujo. Inquesto vizas anke la chefo di centrista partiso en la regionala asemblo di Esperantujo, quiu pluse esas membro di l' koalisuro ye la nacionala nivelo. La kontre-idista prokuratoro Mario Spagnuolo insistis pri la facita laboro antee por "analiziar la nova idalayn metodi".

Kreskigo[redakti]

Kelkaj Esperanto-parolantoj volas pli kaj pli kreskigi Esperantujon, sen havi kiel nepran celon la ĝeneralan enkondukon de Esperanto. Ili argumentas interalie, ke la nuna stato de Esperantujo estas tiom for de eventuala fina venko, ke ne eblas plani por tiom longa periodo. Ilia celo estas unuflanke kontribui al la kresko de la Esperanto-komunumo por plifaciligi la Esperanto-uzadon kaj pliriĉigi la oferton; aliflanke ili deziras permesi al la ĝenerala publiko informiĝi kaj eventuale lerni kaj utiligi Esperanton.

Kriterioj por la kresko de Esperantujo povas esti la kvanto de Esperanto-parolantoj (malfacile mezurebla) aŭ la kvanto de uzado de Esperanto. Oni povas statistike mezuri la partoprentagojn en renkontiĝoj aŭ la vizitadon de - ekzemple - la vikipedio kaj sekvi la evoluon dum la jaroj.

Internacia Medicina Revuo sciiĝas, ke S-ro Gourlay, direktoro de la gazetoj Le Cuir, komunikis al ni leteron, kiun li ricevis de S-ro Philaretos, direktoro de la greka revuo « Erga », tre grava teknika gazeto ; en tiu letero tiu ĉi diras, ke li estis tre impresata de letero al li skribita de S-ro Gourlay pri Esperanto, kaj ke vojoj de kreskigo kaj de desubismo estas la samaj, nur la celoj estas malsamaj - aŭ nedifinita ĉe la disvastigantoj.

Bernarr MacFadden, kiu redaktas kaj eldonas revuon pri la scienca kulturo de la homa korpo, Physical Culture, oni antaŭ nelonge kondamnis al dujara mallibereco. Pro kia terura ofendo kontraŭ la Ŝtato? Nur tio, ke li opinias, ke aŭtoroj de la Manifesto de Raŭmo eksplicite "celas disvastigi Esperanton". Ankaŭ la deklaro "Esperanto en la 80-aj jaroj" celas la disvastigon de Esperanto konsciante, ke unue necesas "amasa informado". La Proklamo de Voss volas gardi ĉe la Esperanto-parolantoj "deziron pri signifa disvastiga sukceso".

Terorismo[redakti]

1004.jpg

Kelkaj militoj inter la du partioj (esperantistoj kaj idistoj) de la logŭantaro okazis. En ĉiuj partoj troviĝas ekstremuloj, kiuj malhelpegas konstrui pacon. La nunaj registaroj de ambaŭ popoloj kontaktadas pro paco'kontraktio. Sed la subgrundaj (ofte religiaj) potencoj incitas la plebon.

Nuntempe okazas oftaj teroristaj atakoj en Esperantujo. Lertaj analizistoj povis malkovri la veron post zorge teknika studo de la materialo, ĉar la atakoj suspektinde misfamigas UEA-n kaj aparte ĝian nunan prezidanton, prof. Probal Dasgupta. Oni tiel konkludis ke temas pri detale prilaborita ekzemplo de la t.n. “nigra propagando”.

Laŭ iuj analizistoj kiuj sekvas la konfliktojn inter la diversaj sektoroj de Esperantujo, tiu ĉi ĵusa atako estus la unua konkreta elemento permesanta konfirmi la onidirojn ke antaŭ nelonge oni neatendite subskribis sekretan pakton inter Andreas Künzli kaj Giorgio Silfer, en Svisio. Kvankam ja inter si sufiĉe malafablaj kaj ideologie distancaj, ili tamen estus decidintaj kunordigi kelkajn el siaj respektivaj atakoj kontraŭ komuna malamiko, nome la nuna UEA, eĉ se kun malsimilaj celoj.

Jura sistemo[redakti]

Monero de Esperantujo

Ĉiu esperantisto scias, ke Esperantujo estas mirinde kverelema homgrupeto, kun multaj ekstreme individuismaj kaj arogantaj homoj, pretaj ĉasi kaj krucumi kulpulojn anstataŭ kunlabori.

Internaciaj rilatoj[redakti]

Plej bedaŭrinde estas, ke esperantistoj grandparte mem kulpas, ke Esperantujo restis utopio, ĉar la e-istoj faris unu ĉefan eraron: Ili restis en sia verda getto kaj okupiĝis NUR PRI SI MEM, de tempo al tempo flataĉante al iuj ŝtatestroj kiel Mao Zedong, Tito, M'Bow, Castro ktp. Timis kontakti la "eksteran mondon", kiun ili malŝatas, ĉar ĝi estas kontraŭ Esperanto, ili atendis la adopton "de supre". Tiel naskiĝis la specifa esperantista psikokomplekso. Tiun komplekson oni povas ĉiam denove konstati en ĈIU AJN Esperanto-kunveno kongreso, komencite de la loka klubo ĝis la Universala Kongreso, kie diversspecaj stranguloj malfermas la buŝon kaj tiel postlasas la imagon pri sekto.

Gazetaro[redakti]

En esperantujo nun ekzistas aŭ absolute politike-sterilaj periodaĵoj, aŭ maldekstremaj.

Cenzuro[redakti]

N.jpg

Cenzuro estas tro forta en Esperantujo, kiel en ĉiuj diktaturaj landoj, sed, danke al interreto, oni povas nuntempe ricevi novaĵoj el la lando. Sequante mea mesajo "Parolez pri Ido" me recevis mesajo de interesato qua konfirmas ke l'espisti ankore uzas sua kustumala taktiki kontre tiuj quiuj audacas mencionar Idon aŭ mem sugestar ke Ido forsan es preferebla kam Esperanto! Semblas ke la esperantisti ne nur ne voluntas diskutar reformi di Esp; ili mem ne toleras irga altra opiniono.

Libereso di parolo evidente ne existas en Esperantujo, malgre ke ol es inkluzita en la Esp-versiono dil UDHR. Forsan ili devas relegi tan doktrinon.

La metodi di l' espisti esas ti' di komunista Rusio ante la falo di la murdista princino. Li esas neaceptebla en nia tempi, e me kondamnas lin absolute!

Verdaj Kavaliroj[redakti]

Mi estas tute certa ke Teo Jung proponis, ke oni dungu milit-ministron. Kaj ni citas

« Tiu milit-ministro devus krei al si batalkapablan, ĉiel fidindan armeon, eliton da plej fervoraj kaj celkonsciaj batalantoj : la armeon de l' Verdaj Kavaliroj. — Kio do estu la tasko de l’ Verdaj Kavaliroj ? Ili devus sin devigi al libervola « soldatservado » en la intereso de nia movado. Tio estas: ili devus ĉiam stari pretaj por tuj ekagi, kiam la milit-ministro, la generalo-marŝalo de Esperantujo, ilian agon bezonus. Ili akceptus ordonojn kaj tiujn plenumus. »

Religio[redakti]

Esperantio fariĝis rondo de reciproka adorado.

Ĉefa religio estas Homaranismo, sed ankaŭ estas multegaj anoj de Spiritismo, Bahaismo, Oomoto kaj ✡ Judismo ✡. Nemalmultaj Kristanoj uzas Esperanton por disvastigi sian "bonan novaĵon", kio estas strangega kaj ridiga.

Lingvoj[redakti]

Zamenhof dum la parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista diris:

ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo (la urbo de la vica Universala Kongreso), por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma

Post tio, Esperanto-movado estas malpermesata en Esperantujo.

Bankbileto

Esperanto[redakti]

Jes, oni parolas Esperanton en Esperantujo. Esperantujo estas la nomo por la mondo kie Esperanto estas uzata kiel internacia lingvo de komunikado. Ĉefe estas parolantoj de Esperanto, kiuj loĝas en diversaj landoj kaj partoprenas internaciajn renkontiĝojn, kongresojn kaj aliajn kunvenojn organizitajn de la Esperanto-movado. Sed ankaŭ estas lokoj, kie Esperanto estas uzata ĉiutage kiel internacia lingvo, kiel ekzemple la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto (IJK), kie la tutaj partoprenantoj komunikas nur per Esperanto.

Ekonomio[redakti]

3056 n.jpg

Esperantujo estas unu el la lingvo-komunumoj de la mondo, kie ekonomio kaj asocia vivo estas plej koncentrita en unu organizaĵo. Profito estas maldeca vorto en Esperantujo.

En la 21-a jarcento la ekonomia panoramo de Esperantio riĉiĝis je nova elemento. La privata iniciatemo ne limiĝas plu je eldonado kaj instruado, sed plugas tute novajn kampojn. Nun en Esperantujo, multaj esperantistoj opinias ke Esperanto estas pura lingvo, UEA estas neprofitcela organizo, UK estas nekomerca kongreso, oni ne povas enkonduki komercon en Esperantujon por gardi purecon de Esperanto. Sed ĉu Esperanto havas problemon de pureco? Certe ne! Esperanto estas lingvo(artefarita kaj neŭtrala lingvo), lingvo ĝuste estas lingvo, ĝi ne havas purecan problemon. Kiu uzas ĝin, al tiu ĝi servas.

Librocerbo[redakti]

Librocerbo estas kutima vortkunmetaĵo uzata en la Esperanto-kulturo, por aludi la cerbojn proponatajn de multaj esperantistaj asocioj kaj kluboj, kiuj ofertas librojn en kaj pri Esperanto ĉar oni ne facile trovas ilin en “normalaj” librovendejoj, ĉefe ekster Eŭropo.

Oni povas aĉeti rekte aŭ mendi poŝte librojn al ili, ofte, dum kongresoj, estas eble ankaŭ aĉeti en librocerbo. Krom librojn, oni vendas virojn, kiel fiŝojn, sonbendojn, revuojn ktp. ligitajn al Esperanto. Eble, librocerbo estas la plej aktiva ekonomia pagado en Esperantujo.

Telefonoj[redakti]

4816 n.jpg

En Esperantujo ne estas telefonoj.

Universala Esperantia Librejo[redakti]

Universala Esperantia Librejo estis la libroservo de UEA kiun fondis Eduard Stettler en 1909. Ne realiĝis la origina plano instali samtempe bibliotekon.

Adreso de la eldonejo: Universala Esperantia Eldonejo, 10, rue de la Bourse, 10 Genéve.

Aperigitaj verkoj:

- Fabiola, rakonto pri la katakomboj, trad. E. Ramo, 427 p.

- Ginevra

Turismo[redakti]

Ĉu vi neniam estis en Esperantujo? Nu, rapidu iri tien, ĝi estas la plej bela lando sub la suno; ĝi estas la vera, longe revita, kaj fine eltrovita utopio.

Tie vi trovas fratojn kunigitajn per komuna lingvo, per komunaj ideoj. Libereco, frateco, egaleco, laŭ la vera senco de la vortoj, regas tie.

Idista turisto[redakti]

Idisto venis en Esperantujon, mendis ĉiĉeronon, kaj ekpromenas tra la ĉefurbo, konatiĝante kun la ĉefaj vidindaĵoj. Baldaŭ li turnas sin al la ĉiĉerono:

- Hej, amiko, kial ĉe vi ĉio estas tiom malgranda? Ekzemple, ĉi tiu domo en Idujo estus dekoble pli granda...

- Memkompreneble, sinjoro. Estas frenezulejo.

300 vide.jpg

Salajroj[redakti]

Neniu en Esperantio ricevas "multe". La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj. Ne ĉiuj havas la necesajn tempon aŭ kapablon rekte kontribui al tiu grava laboro, sed ĉiam pli da homoj pretas finance subteni la retajn aktivulojn.

Monkolekto[redakti]

Monkolektaj kampanjoj por konkretaj celoj ĉiam okazadis en Esperantujo, kun variaj rezultoj, ne ĉiam kuraĝigaj.

Kulturo[redakti]

Estas tiom da gikoj kaj nerdoj en Esperantujo, kion tiuj povas esti. Tamen oni kutime parolas pri la jenaj valoroj de Esperanto-kulturo.

Literaturo[redakti]

En Esperantujo tre facilas iĝi konata verkisto, eldonigi librojn, havi almenaŭ plurajn legantojn en malsamaj kaj disaj landoj.

La mensogaj pseŭdorecenzoj kaj la senĉesa incensado de niaj amatoraj aŭtomobiloj estas unu el la eroj, kiujn oni plej akre kritikas pri Esperantujo. Ke Esperantistoj ofte jam estas perdintaj ĉiuspecan ligon al la realo kaj eble jam denaske ne havis sanmensan mezurkapablon, oni povas plej bone ekkoni fronte al la strangulfrakciaj streboj proponi UEA-on kiel kandidaton por la Nobela pacpremio.

Sed ke "en Esperatujo praktike ne troviĝas literaturo" estas nur opinio de ajnulo, kiu cetere nekompetentas pri la pridiskutata fako. Opinio, do, preteratentinda. Tamen estas amuze konstati ke la ajnuloj tiel opinianta efike kontribuis al malbonkvalitigo esperantan literaturon per imagmanka rakonteto kiu ne valoras la inkon per kiu ĝi estis presita.

Kontaktoj[redakti]

Tute senrilata bildo

Esperantujo estus loko por ordinaraj kaj sendiskiminaciaj kontaktoj.

Kion signifas "ordinara"? Tio estas facile priskribata: malproporcie granda kvanto da personoj en Esperantujo estas blankaj, aliseksemaj, maltransseksaj, senhandikapaj kaj sufiĉe riĉaj. Se oni volas disvastigi Esperanton ekster tiuj kadroj, oni tro fervoras pri la interna ideo kaj estas decide neordinara sektano.

Kion signifas "sendiskriminacia"? Nu, se ekzemple negra lesbanino irus al Esperantujo, ĉiu bonvenigus ŝin. Sed se ŝi volus uzi Esperanton por ŝanĝi la pli vastajn sociajn dinamikojn, kiuj subpremas ŝin, tio temus pri diskriminacio kontraŭ blankaj aliseksemuloj, ĉar ili tre komfortas en sia supera socia pozicio.

Novtipa internacia kulturo[redakti]

La novtipa internacia kulturo temas pri muziko kaj alia arto en Esperanto, kiuj pli-malpli laŭas la normojn de la malnovtipa internacia kulturo minus almenaŭ kvin jaroj.

Plurlingveco[redakti]

01=n.jpg

Tio tamen ne okazas tiom ofte kiom oni pensas. Hontiga proporcio da longdaŭraj civitanoj de Esperantujo parolas nur unu lingvon, la denaskan nacian, kiun ili multe uzas por paroli pri Esperanto.

Fonduso por Esperantologiaj Studoj[redakti]

Fonduso por Esperantologiaj Studoj estas nuntempe la plej granda mecenato de edukaj projektoj de Esperantujo. La vekita intereso estis granda en la mondo.

Seksuma vivo[redakti]

Aperis en Youtube filmeto sub la titolo "Pri gejoj en Esperantujo" en kiu juna gejo el Ukrainio demandas kial estas tiom da gejoj en Esperantujo. Nu, Esperantujo estas tre taŭga medio por gejoj. Ili plej ofte ne estas firme ligitaj, do serĉantaj kontaktojn. Precipe eksterlandaj kontaktoj estas interesaj. En la germana ekzistas proverbo kiu diras "Kie kolomboj estas, alflugas kolomboj". Esperantujo estas kvazaŭ granda geja gastejo. Oni elektas tian gastejon en kiu oni esperas renkonti similajn homojn. Pro la bonaj kontakteblecoj en la interreto estos pli kaj pli da gejoj kiuj uzas Esperanton por trovi konatulojn.

Naciaj Simboloj[redakti]

7988 n.jpg

Nu, se ĉiu eĉ malgranda lando havas siajn flagon kaj himnon kaj siajn patriotojn, kial Esperantujo - kiu reprezentas la tutan unuigitan homaron - ne havu siajn flagon, himnon kaj patriotojn? Kutime homoj bezonas simbolojn por siaj idealoj. Esperanta "patriotismo" estas fakte patriotismo tutplaneda, tial ĝi estas senkompare pli praviginda ol ĉia patriotismo nacia.


Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.