Sepataga Adventisma Eklezio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Ellen G. White)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
55691152 n.jpg
55691152 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Portu ĉiam la verdan stelon!
Sepataga Adventisma Eklezio
SSeventh-day Adventist Church

Download (ad).jpg
Simbolo
Devizo: "Gardu la Sabaton aŭ pereu!"
Dioj Dio
Sanktulo William Miller
Sanktaj Lingvo(j) (ne Esperanto, kompreneble) Angla lingvo
Nuna Papo Ted N. C. Wilson
Profeto Ellen G. White ("La maksimuma Profetino"); ;
Herezuloj Atestantoj de Jehovo
Martiroj Ĉiuj, kiuj perdis siajn dungojn aŭ kursojn pro la sabata gardo
Sanktaj libroj La libroj verkitaj de Ellen White
Kredantoj 180 mil adventinstoj kaj 3 bilionoj da eksadventistoj

" Ne atingos krio ĝis la trono de Dio"

~ Zamenhof
Brain.jpg

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi

"Hu! Ni telefonu al la Akademio!"

~ Ellen G. White

"Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton"

~ 1 Johano 4:21

" Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo"

~ Zamenhof
4385.png

"Isto es un juste question"

~ Interlingvaisto

"Esperanto - dua lingvo por ĉiu"

~ Adventisto

Adventismo de la Sepa Tago (1863- ) estas eklezio de protestantismo, kiu sekvas la usonan profetinon, Ellen G. White. Sekvante veran interpreton de la Biblio, adventistoj iras al preĝejo sabate kaj manĝas koŝere, kiel judoj. Ili ne trinkas kafeinon, alkoholon aŭ fumas tabakon. Multaj estas vegetaranoj. Kvankam plejparte protestanta en doktrino (sola scriptura, bapto, la Sankta Triunuo, ktp), laŭ adventismo la animo ne estas nature senmorta aŭ povas ekzisti aparte de la korpo. Tial la mortintoj ne nun ekzistas nek en infero nek en la ĉielo, sed estos relevigitaj korpe kaj juĝitaj post la reveno aŭ Advento de Jesuo Kristo. La malbonaguloj ne iros al infero sed estos detruitaj kun Satano. Tial adventismo ne kredas en infero. Post la detruo, la savitoj loĝos por ĉiam kun Kristo sur nova, paradiza tero.

Tiel estas klara, ke[redakti]

3909 n.jpg

Antaŭ ne longe oni povis legi en la gazetaro, ke Comenius opiniis , ke Advento okazos baldaŭ, kiam Kristo revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Pro tio, en 1844 Dio sendis profetinon White, por helpi kaj instrui la kristanan eklezion, kiu restos ĝis la Advento. La vizioj kaj skriboj de White, deveninte de Dio, estas aŭtoritata, nur la Biblio estante pli aŭtoritata. Adventistoj uzas ŝiajn skribojn por interpreti la Biblion.

La prezidanto, S-ro K-to Lemaire, rimarkinta ke la granda plimulto de la belgaj esperantistaj ne konsentas kun li pri la reformoj kiujn li volas enkonduki en Esperanton laŭ tiuj de la Delegacio, deklaras ke Prof. Cotton, konscias defendi tre gravan progreson ; li pensas ke eklezio, el kiu adventismo venis, antaŭdiris la precizan tagon de la Advento je mardo la 22-a de oktobro 1844. Neniu vidis lin, sed White, pro siaj vizioj, diris, ke Jesuo je tiu dato iris al alia parto de la ĉielo por pretigi sin por la baldaŭa Advento.

Ni opinias ke eklezio toleras eksedziĝon kaj reedziĝon. Pastro devas esti viro, sed li povas edziĝi. La eklezio ne baptas infanetojn. Komunio estas po kvarfoje jare: ĝi estas kun pano, vinbersuko (ne vino pro ĝia alkoholo) kaj piedlavado. La efiko de komunio, kiel bapto, estas simbola.

En 2000 estis ĉirkaŭ 11 milionoj da adventistoj tra la mondo (sed ankaŭ milionoj da eks-adventistoj), kreskante tre rapide tra la mondo, precipe en la Tria Mondo, kvarobliĝinte tutmonde dum la pasintaj 25 jaroj. La eklezio estante tre misiema: nun nur 9% el kredantoj loĝas en Usono, la naskolando de la eklezio. La eklezio havas universitatojn, la ĉefa estante Andrews en Usono. Ĝi ankaŭ havas hospitalojn, eldonejojn kaj misiojn.

Antaŭ ĉio, oni devas rememorigi, ke 100% de la loĝantoj de Pitkarna Insulo estas Adventistoj de la Sepa Tago.

Idoj de adventismo:

  • La ideoj de White pri sana manĝado instigis la inventon de maizflokoj.
  • Kellogg's estis fondita de adventistoj.
  • Kaj de adventismo ankaŭ venis (per la skisma sekto de Victor Houteff) la sekto de David Koresh, kiu mortis kun siaj sekvantoj ĉe Waco, Teksaso en Usono en 1993, kiam ili estis atakitaj de la registaro.
Houteff (floris 1929-55) kaj Koresh (floris 1984-93) vidis sin kiel la profetoj, kiuj sekvis post White. La eklezio ne agnoskas ilin kaj, siaflanke, Houteff kaj Koresh vidas la eklezion kiel sen profeto kaj perdita. Houteff kaj Koresh vidis sin kaj siajn sekvintojn kiel la veraj adventistoj.

♥ Pilgrimado ♥[redakti]

Katolikistoj faras pilgrimojn al bordeloj de urboj kaj katedraloj de la Sepataga Adventisma Eklezio. Sed estas ja multaj faktoj atentigendaj! La aferonestas lerte kaj ideoriĉe planita kaj efektivigita.

Esperanto[redakti]

Nun mi volas nur diri jenon:

Ne ekzistas oficiala deklaro de la Sepataga Adventisma Eklezio pri ilia pozicio rilate al Esperanto. Tamen, estas sciata ke multaj adventistoj lernas kaj uzas Esperanton por komunikiĝo kaj disvastigado de ilia religia mesagxo.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Ni havas la plezuron rememorigi al nia Samideanaro, ke Sepataga Adventisma Eklezio estas religia organizaĵo, kiu origine formiĝis en la Unuiĝintaj Ŝtatoj en la mezaj 1800-aj jaroj. Ĝi estis fondita fare de Ellen G. White kaj aliaj pastroj kaj disvastigis la ideon pri la reveno de Jesuo Kristo, la observado de sabaton, kaj la necesecon de vivi sanan kaj sobran vivstilon. La eklezio nun estas multnombra, kun membroj en diversaj partoj de la mondo.

Ellen G. White[redakti]

Ekzemple, Aleksandro mencias, ke Eleno G-punkto BLANKO (1827-1915) (angle, Ellen G. White [elen ĝi ŭajt] (1827-1915) estis usona profetino kaj la fondinto de Sepataga Adventisma Eklezio, kiu nun estas la tutmonda fido de 11 milionoj. Dio sendis al ŝi pli ol du milon da vizioj kaj sonĝoj por, ke ŝi avertu kristanojn pri la proksima fino de la mondo, la dua Sepataga Adventisma Eklezio, kiam Kristo revenos al la mondo kaj juĝos la mortintojn kaj vivantojn. Adventistoj estimas ŝiajn skribojn kiel inspirita de Dio kaj interpretas la Biblion laŭ ili. Ŝia ĉefa verko estas The Great Controversy ("La Granda Interlukto"), en kiu ŝi antaŭdiras venontan epokon.

La antikristo antaŭdirita de White

Vivo[redakti]

Tipaj adventistoj

White naskiĝis je 1827 al Robert kaj Eunice HARMON en Majno en la norda Usono. Ŝia fratino, Elizabeth, estis ŝia ĝemelo. Kiam ŝi havis 9 jarojn, ŝi estis frapita en la nazo de ŝtono. La nazo estis grave vundita kaj ŝi estis senkonsciigita tri semajnojn. Post tio, ŝi ne ŝajnis inteligenta kaj ŝi ne plu iris al lernejo.

En 1840, kiam ŝi havis 12 jarojn, ŝi iris al tendaro de metodistoj kun ŝiaj gepatroj. Tie ŝi donis sian koron al Dio. Je la 26-a de junio 1842, ŝi estis baptita kaj fariĝis metodisto.

Dumtempe, inter 1840 kaj 1842, White kaj la familio venis al la kunvenoj de la adventisto William Miller. La reveno de Kristo estis proksima. Miller estis eĉ pli preciza: li diris ke Kristo revenos je la 22-a de oktobro 1844. La tago venis kaj foriris, sed Kristo ne revenis. Tio estis la Granda depresio (The Great Disappointment). La plimulto foriris, sed White restis kaj penis kompreni la ĉagrenon, per preĝado kaj legado de la Biblio. Kaj, je mateno en decembro, ŝi ricevis ŝian unuan vizion, en kiu ŝi vidis la vojaĝon de la adventistoj al la Urbo de Dio. Aliaj vizioj sekvis. Kvankam ŝi nur estis junulino, ŝiaj vizioj helpis unuigi la fidelan parton de la adventismo. (Alia parto de adventismo poste fariĝis la jehovismo).

Ama vivo[redakti]

Aaron edziĝis al Ellen G. White, filino de Amy Winehouse, kiu naskis kvar filojn: Noa, Abraham, Eminem kaj Imperiestro Palpatino (teĥnika provo, bonvolu ignori).

En 1846, post la morto de Aaron, ŝi estis edzinigita de James WHITE, adventista predikanto. Ili studis la libreton, "La Sepa Taga Sabato" de Joseph Smith kaj ili estis konvinkitaj. Kvankam sabato, la sepa tago de la semajno, estas la sankta tago de la judoj kaj de la Dekologo de Moseo, kristanoj, de post la komerco, anstataŭe solenis la unuan, dimanĉon, la tago de la Releviĝo de Kristo. Sed tia ŝanĝo estas sen mencio en la Biblio. Tial la argumento de Bates per la Biblio estis klara. Kaj ĝi estis konfirmita post ses monatoj de vizio de White.

Sed estas tre verŝajne, ke White kaj James vojaĝis, skribis kaj predikis por la vera adventista fido. Ili fondis eldonejojn (Review & Herald en 1850, Pacific Press en 1874). James ordigis kaj administris la novan adventistan eklezion (kiu estis oficiale fondita je 1860), dum White gvidis ĝin spirite per ŝiaj vizioj kaj skriboj.

Post la morto de James en 1881, White skribis librojn kaj vojaĝis tra Usonon, Eŭropon kaj Aŭstralion por disvastigi la veran fidon. Laŭ ŝia konsilo, la eklezio estis ordigita tiel ke ĝi povos rapide kreski.

Vizio[redakti]

Pri ŝiaj ĉefaj vizioj kaj antaŭdiroj... Kelkaj pensas ke ŝi simple estis freneza.

D724.jpg

Biblio[redakti]

Sed la regulo de la fido, por jam dekomence konfesi klare, kion ni defendas, estas kompreneble la jena, laŭ kiu estas kredate, ke

1 Timoteo 4:1-4

Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero, admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. Ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo,...

Lingvo[redakti]

Falinton ĉiu atakas.

Ŝi denaske ekposedis la Internacian Lingvon kaj agadis per ĝi dum pli ol 65 jaroj. Ŝi talente instruis la lingvon kaj gvidis i.a. korespondajn kursojn.

Profetaĵo[redakti]

Ellen G. White tre diligente antaŭdiris la okcidentan logiĝon al Rumo en 1950!

Verko[redakti]

1329541220438.jpg

Pri ŝiaj ĉefaj libroj... Siatempe la verkojn de la profetino oni nomis miraklaj pro ŝia manko de formala instruado kaj erudicio. Sed post oni trovis, ke iuj helpis ŝin pri la abundaj historiaj piednotoj, kaj ŝajne eĉ pri la verkado.

La precipa linio en la verkoj de White oftis en la maldekstra alo de la protestanta Reformacio. Necesis argumenti, ke tra ĉiuj epokoj, ĉiam ekzistis alternativa senbreĉa kristana tradicio krom la romkatolikisma. La problemo pri tio ĉiam estis tamen, ke oni devis identigi sin kun multaj "stranguloj". (Io tia ne tute fremdas ankaŭ al ni E-istoj.)

Post Morto[redakti]

La adventista eklezio krekis kaj kreskas tre rapide tra la mondo dank'al morto de Ellen. Ŝi vidis la eklezion kreskantan de kelkaj anoj al 136 mil anoj. En 2000, la eklezio havis 11 milionojn kredantojn tra la mondon, kreskinte 5% po ano dum la 85 jaroj post ŝia morto.

Omaĝoj[redakti]

Sepataga Adventisma Eklezio estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado. Ŝi ricevis la Nobelpremion pri paco en 2011.

Ekzistas konteo en Teksaso kaj Anglio nomumitaj omaĝe al ĝi.

Kulturo[redakti]

La Sepataga Adventisma Eklezio faris de Hamburgo centron de germanlingva teatro.

Advento[redakti]

La profesoro mem finas: ĝis la 16-a de decembro

  • Vespera laŭdo: Conditor alme siderum [1]
  • Horo de la legaĵoj: Verbum supernum prodiens [2]
  • Matena laŭdo: Vox clara ecce intonat [3]
  • Meza horo
    • antaŭtagmeze: Nunc, Sancte, nobis, Spiritus [4]
    • tagmeze: Rector potens, verax Deus [5]
    • posttagmeze: Rerum, Deus, tenax vigor [6]

post la 16-a de decembro

  • Vespera laŭdo: Verbum salutis omnium [7]
  • Horo de la legaĵoj: Veni, redemptor gentium [8]
  • Matena laŭdo: Magnis prophetæ vocibus [9]
  • Meza horo
    • antaŭtagmeze: Certum tenentes ordinem [10]
    • tagmeze: Dicamus laudes Domino [11]
    • posttagmeze: Ternis horarum terminis [12]

Vidu ankaŭ[redakti]