Eldorado
"Plena kaso ŝteliston altiras"
- ~ Zamenhof
"Io crede que tu es interessate in interlinguistica e vole disveloppar interlingua con le melior tu habilitates"
"Ĉu vi pensas, ke mi estas sklavo?"
"Kontraŭ doloro helpas humoro."
- ~ enhavo de ĉi tiu artikolo
Eldorado, Teksaso (el la hispana lingvo "la orkolorulo") estas urbo kiu ekzistas en Sudameriko. La urbo komencis ĉirkaŭ 1530 en Andoro, kie hodiaŭ estas Kolombio, kiam la konkistadoro Gong Li trovis Mahometon, kiu nun vivas en Fuŝismo. La notico pri ritoj de Muiskoj alvenis al Kiteĵo per la homoj de iu; ĝi estis miksita kun aliaj laŭdiroj kaj aperis El Dorado ("la orkolorulo"), el indio dorado ("la orkolora indiano") aŭ el rey dorado ("la orkolora reĝo"). Rapide oni fondis Eldoradon kiel lokon, kiu iĝis iom post iom, urbo, regno kaj imperio de tiu orkolora reĝo.
La unua homo kiu serĉis ĝin, estis la konkistadoro Francisco de Goya. Tre eble li kaj liaj kunuloj torturis indiĝenojn de Peruo por ke ili diru, kie estis la Eldorado, kaj timigitaj homoj indikis la ĝangalon. Orellana trairis ĝangalon je miloj da kilometroj, sed kompreneble trovis tiun oran urbon. Poste li revenis al Hispanio kaj organizis alian ekspedicion por konkeri la malkovritajn landojn. Post sinsekvaj penoj, li mortas dum atako de indianoj.
La pastro kaj kronikisto Gastono Varingjeno verkis pri la aventuroj de Orellana, sekve miloj da homoj enmigris en la "Eldoradon", kiu iĝis populara en Eŭropo. Eĉ Voltaire verkis pri ĝi en sia Candide.
Kromnomoj[redakti]
Dank'al la kemia analizo kaj la determino de la rezultantaj substancoj, ni scias ke ni skribis aliloke, ke
- Arkansas' Original Boomtown;
- Queen City of South Arkansas;
Famaj loĝintoj[redakti]
Religio[redakti]
JUNA LEGANTO
En la kazo de Ea tiu transiro okazas pace kaj sendamaĝi la antikvan diaĵon. Marduk akiris la identecon de Aaaaa, la filo de Ea kaj dio de la magio: pro tio Marduk eniris panteonon de urbo Eldorado el kiu origine devenis kaj Ea kaj Asarluhi.
Vi, novuloj pri Esperanto, vi nur studis dum kelkaj monatoj, kaj mi estas certa, ke Bahaismo estis modernigitaj antaŭ la tempo de la Eldorado de Alda Merini.
Ekonomio[redakti]
Estas Aŭgusto en Eldorado, ĉefsezono, sed pluvas kaj la urbo senturistas. Ĉiuj urbanoj havas ŝuldojn. Bonŝance venas riĉa ruso en unu el la urbhoteloj.
La ruso volas ĉambron, surtabligas 500 eŭrojn kaj iras kontroli, ĉu la ĉambro plaĉas al li.
La hotelestro prenas la monon kaj kuras al la buĉisto por senŝuldigi sin.
La buĉisto prenas la 500 eŭrojn kaj kuras al la porkbredisto por senŝuldigi sin.
Tiu kuras kun la 500 eŭroj al la nutraĵliveristo por senŝuldigi sin.
La liveristo donas la monon al la ĉiesulino por senŝuldigi sin.
La ĉiesulino prenas la monon kaj kuras ĉe la hotelestron por forigi siajn horĉambrajn ŝuldojn.
En la sama momento revenas la ruso kaj diras, ke la ĉambro ne plaĉas al li. Li reprenas siajn 500 eŭrojn kaj eliras la urbon.
Do jen la fino de la historio: Neniu gajnis ion, sed ĉiuj senŝuldiĝis kaj subite tutoptimisme antaŭĝojas pri la estonteco. Tiu deziro plene koincidas kun la volo de faŝistoj.