Ekstertera vivo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sovetia poŝtmarko,
agnoskante eksterteran helpon
al la Sputnik-programo.

"Jen titananeto! Mi kaptos per reto!"

~ Poĉjo Porko

"Juĝanto devas havi du orelojn"

~ Zamenhof pri eksterteraj juĝistoj

"Nuntempe oni ne povas pruvi ke eksterteruloj ekzistas NEK pruvi ke eksterteruloj NE ekzistas. Ni nur havas estatistikojn , kiuj indikas ke ilia ekzisto eblas."

~ Emilio Cid pri Eksterteruloj

"Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos"

~ Zamenhof pri ĉiuj eksterteruloj

"Vulpo faras oferon -- atendu danĝeron"

~ zamenhof pri unua kontakto

"La horo pasas por konsciigi la homaron en la sento por klarigi la naturon de Eksteruloj, kiuj laboras en la Tero Planedo..."

~ Ashtar Sheran, eksterula ĉefo pri Tero

"Ni estas estoj alvenintaj de aliaj steloj, de aliaj sistemogalaksioj. Nia mesaĝoj estas pri paco kaj amo, kaj malkrovas la neceson, ke vi renkontu vian internan Kriston. "

~ Setun Shenar (Unu eksterulo) pri ili

"Ho ve! Ili volas savi mian animon!"

~ Tera denaskulo pri Setun Shenar k.a.

"Ŝerce dirite, cele pensite."

~ Zamenhof

" Ni vidas, kiu ridas, -- kiu ploras, ni ne vidas"

~ Zamenhof pri eksterteranoj
Niaj legantoj bonvolu do pagi sian kotizon al la grupa kasisto

Trovi eksterteran vivon ne malfacilas...

Oni bezonas fortan teleskopon kaj fortan mikroskopon. Gluu la du ilojn kunaj, kaj eblas vidi aferojn, kiuj estas ne nur tre malproksimaj sed ankaŭ tre malgrandaj: ekzemple mikrobojn sur Marso.

Usona laboratoria aparato por ĝermigi eksterterajn sporojn.

Sciencistoj ĉe NASA ofte faras tiun eksperimenton por malstreĉi, sed neniam anoncas la rezultojn.

Vivo tamen ne povas ekzisti ĉie. Ekzemple, planedo estas konsiderinda kiel neloĝebla, se pli ol 30 elcent de la atmosfero estas nitrogeno. Kaj, laŭ la Fermi-paradokso, ne eblas, ke en ĉi tiu galaksio loĝas io ajn inteligenta. Loĝas nur stultaj religiaj fanatikuloj kiel Setun Shenar.

Ĉefafero estas, ke ni ĉiuj parolu nian karan lingvon elegante kaj korekte.

Historio[redakti]

Karaj ge-samideanoj:

0040.jpg

Kia historia okazo: la unua kontakto de kosmonaŭtoj kun loĝantoj de alia mondo!

Jen ekzemplo...

-- Ho misio-kontrolo! Ni surgrundiĝis sur la planedon, kaj ĵus ekvidis du vivformojn. Ili tre grandas... Nun unu ekvidis nin!


-- Panjo, jen! Kio estas?
-- Insektoj, karulo.
-- Ĉu mi povas ludi kun ili?
-- Ne, ne, karulo! Ili eble havas pikilojn.


-- Ho esplora teamo! Kion faras la vivformoj?
-- Ili ŝajne jam perdis intereson pri ni. Iras for...
-- Klare do, ne inteligentaj. Kion alian vi vidas?
-- Grandan aferon, kiel klifon...
-- El kia substanco?
-- Mi pli proksime rigardos... Estas ŝajne... el spickuko... bongusta!


-- Panjo, panjo!
-- Kio nun?
-- La insektoj komencas manĝi nian domon!
-- Nu, mi tuj telefonos al la protektistoj kontraŭ damaĝantoj. Ili scios, kion fari!

Neŭtrala vidpunkto[redakti]

Sinjoroj de la konferenco,

Kiam.jpg

Ne ekzistas jam plu mezaj terminoj: Homa spirito, homa entreprenemo denove triumfis super la elementoj. Ni vivas tamen en vivinda epoko. Malgraŭ milito, malgraŭ ŝovinismo, malgraŭ ekonomiaj krizoj kaj malgraŭ klasbatalo. La homa spirito triumfas.

Anekdoto[redakti]

Fremdulo : “Ĉu vi scias la numeron de la domo en kiu loĝas s-ro Smit ?”

Knabeto : “Ne, sinjoro, sed vi trovos ĝin sur la pordo.”

Esperanto[redakti]

Al la Savintoj de Aŭstrio!

"Ekstertera vivo" estas scienca fikcia televidserio kreita de Gene Roddenberry en la jaroj 1960, kiu fokusis sur aventuroj de diversaj specaj kaj planedaj kulturaj grupoj kaj priskribis interplanedajn sociajn interagojn. La serio havas diversajn kulturojn kaj lingvojn, kaj foje aperas lingvoj elpensitaj speciale por la serio, kiel ekzemple la klingona kaj la vulkana.

Tamen, Esperanto ne estas konate rilatita al la televidserio "Ekstertera vivo". Kiel artefarita lingvo, Esperanto havas siajn proprajn celojn kaj praktikojn, kaj ĝia uzado ne estas limigita al fikciaj sociaj interagoj en sciencfikciaj televidserioj. Tamen, la koncepto de interkulturaj kaj interlingvaj interagoj prezentitaj en "Ekstertera vivo" estas rilata al la celoj kaj ideoj de Esperanto, kiel plifaciligado de komunikado inter homoj el diversaj kulturaj kaj lingvaj grupoj.

Propagando[redakti]

Landaj Asocioj, delegitoj de UEA, samideanoj!

Ĉu vi celas al reklamo de Esperanto kiel lingvo al nehomaj eksterteraj inteligentaj estuloj? Jen provo de tia reklamo:

Saluton amikoj el la steloj!

Ni estas homoj de la planedo Tero kaj ni parolas al vi en nia internacia lingvo Esperanto. Ni scias, ke vi ekzistas, kaj ni kredas, ke ni povas lerni multe unu de la alia.

Ni volas, forgesi ĉion, kio disigas la diversajn naciojn, ni volas memori, ke ni ĉiuj estas fratoj, membroj de la sama familio, ke Esperanto estas lingvo kreita por helpi la homaron interkomunikiĝi kaj kunlabori. Ĝi havas simplan gramatikan strukturon, kaj ĝia vortareto estas bazita sur multajn lingvojn el ĉiuj partoj de la mondo. Tio igas ĝin facile lernebla por homoj de ĉiuj lingvaj kaj kulturaĵaj grupoj.

Ni invitas vin lerni Esperanton kaj kontakti nin. Ni ne scias, kiel longe vi jam ekzistas kaj kio estas viaj kapabloj, sed ni esperas, ke vi komprenos kaj respondos al ni.

La Esperanto-komunumo atendas vin, amikoj el la steloj!

Tre amuza ŝerco[redakti]

Jen iu ŝerco pri eksterteruloj:

Kial eksterteruloj neniam kantas kune?

Ĉar ili havas malĝustan vojserĉan aparaton!

Oftaj demandoj[redakti]

Landaj Asocioj, delegitoj de UEA, samideanoj!

Ĉu vi memoras? Ĉu vi jam aŭdis prie?

Jen kelkaj demandoj:

Kiuj estas la eksteruloj?[redakti]

Estimata Samidean(in)o ,

Ĝustadire -- laŭ granda geniulo el malproksima stelo -- ili estas tiuj estoj, kiuj vivas ekster la Planedo Tero.

Inter la miloj kaj miloj de loĝantoj de mondoj, disigitaj tra la Kosmo, ni renkontas inteligentan vivon en niveloj de evoluado el la komenco, enkorpigita en la elpremo plej kruda de materio, al pli alta grado, prezentata de estaĵoj enkorpigitaj en materio neperceptebla per niaj sensoj.

Kiel ili venas?[redakti]

Ekzemploj de teraj kaj eksterteraj organismoj,
montrante la similecojn kaj diferencojn.

Eble eĉ pli interese estas, ke ni povas veni ien en la kosma spaco, kondiĉe ke oni povus per siaj propraj rimedoj, alilokigi ĝis tie. La nomo de siaj planedoj kaj lokoj ne fariĝos ia senco por ni, pro ke ili povas aliigi dimensiojn, se necese, dum la vojo. Tamen, la neperceptebla eniro en la planedon Teron estas kutime fermita al kosmoŝipoj kaj al alimondaj estaĵoj.

Plie, la ortodoksaj bahaanoj pledas, ke eksterteraj portaloj, kiuj donas eniron en nian mondon, estas fermitaj de la Granda Frateco Blanka Universala, kiu zorgas pri niaj interesoj en la planedo. Ĉe Pasko-Insulo en Pacifika Oceano, oni apenaŭ permesas la liberan transiron de alilokaj estaĵoj.

Tiu ĉi klara rakonto estis danksente akceptita de ĉiuj, kaj ĉiu atestis,ke iu eniro estas kontrolata 24 horoj tage, kaj nur pasas eksterteruloj permesataj de la GFBU.

Iam la transiro estis pli libera. Sed la agoj de la vizitantoj ne estis tute kontrolataj. Tamen, pro ke okazis certaj miskondutaĵoj, la eniro ree ekestis severe gardata, kiel niaj hejmoj, kien ne estas permesata la eniro al la personoj, kiujn ni ne volas.

El kie ili venas?[redakti]

Ni scias, ke Sro. W. J. Spillman, el la registara Fako de Terkulturo, deklaris, ke ili estas interstelaj, el ekster nia sunsistemo. Tamen, ili havas instalaĵojn en ĝi. Iuj ŝajne venas el la Oriona sektoro, tio estas certa.

Kion ili pretendas?[redakti]

Kelkaj eksteruloj

Pli ol 500 atestantoj, kiuj laboris por la usona Administrantaro, kredas ke estas multaj eksterteraj civilizacioj, kiuj volas preni kontakton kun ni pacmaniere, sed ankoraŭ estis neniu respondinte. Eksterteranoj vokas al ni, sed neniu respondas. Estas kvazaŭ telefono estis soninte dum 60 jarojn kaj estus estinte neniu kapabla malkroĉi ĝin.

Kiel ili estas?[redakti]

Memoru ke personoj, kiuj faris nekropsiojn al kelkaj el tiuj ĉi korpoj, diras, ke ilia staturo varias: inter 50 centimetroj kaj 3 metroj. Estas speco, kiu estas ĉirkaŭ unu metro alta, senhara, kun malgranda buŝo. Estas ŝipestro kiu, post pafi kontraŭ unu el tiuj ŝipoj kaj tiu ĉi esti frakasita, demetis plurajn el tiuj ĉi korpoj el la Suda Atlantika Oceano.

–Ĉiuj la eksterteranoj strebas esti biomorfaj; ĉiuj havas unu kapon, du krurojn. Sed ene de tiuj ĉi parametroj ekzistas diferencoj rilate la altecon, la tono de la haŭto, kaj tiel plu. La universo estas viva estaĵo. La sciencisto Rupert Sheldrake klarigas, ke ekzistas kelkaj modeloj de kreado, kiuj strebas sin ripeti universale.

Kiun lingvon ili parolas?[redakti]

Ĉu vi jam cerbumis, en kiu lingvo ni komunikos, se hazarde iam en la Universo estos trovitaj raciaj estaĵoj?

Sed ni opinias, ke John Idiott, el Metropola Universitato, kreis programon por kompari la sintakson de eksterteranaj lingvoj al 60 diversaj lingvoj en la mondo. Se eksterteranoj estas multe pli inteligentaj ol ni, tiam estus multaj vortoj pakitaj en unusola frazo (tio estas mezuro de la kapablo procezi multoblajn ideojn samtempe), li diras, kaj la programo devintus ankaŭ sukcesi rompi la lingvon en ĝiaj kernaj vortoj – kiel substantivoj kaj verboj – malgraŭ tio, ke ilia signifo restus nesciata.

Ni homoj ofte ne komprenas unu la alian ĉi tie sur la terglobo. Ni ne povas konsenti pri komuna lingvo. Lingvaj bataloj furiozas ĉie de la Unuiĝantaj Nacioj ĝis diversaj internaciaj organizoj.

Kiel ni povos kompreni la kosman lingvon, kiun parolos la nifonaŭtoj? Ĉu ilia lingvo same, kiel la teraj mondlingvoj selektiĝas kaj ĝuas privilegon, kies potenco dependas de la grandaj nacioj aŭ la selektiĝon direktas racio kaj logiko?

Vegetarismo-simbolo esperanto.svg.png

Komence eksterteraj vivanoj lernis la anglan por savi homaron, sed ilia instruisto de la angla lingvo estis dissekcita de Usonanoj. Nun alia lingvo pli popularas inter ili (almenaŭ esperantistoj estas frenezaj, tedaj, fanatikaj sed ne morte danĝeraj).

Jen intervjuo, el la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso

"Kial vi eksterteruloj ŝatas Esperanton? Ĉu pro la simpla gramatiko?"
"Ne."
"Ĉu pro la vortaro kaj vortfarado?"
"Ne."
"Ĉu pro la espero de monda gefrateco?"
"Ne."
"Kial do?"
"Ni ŝatas Esperanton, ĉar komprenas ĝin preskaŭ neniuj teranoj."


"Kaj… el kiaj steloj venas vi esperanto-parolantaj eksterteruloj?"
"El verdaj steloj."

Eksterteruloj kaj Esperanto[redakti]

5668 n.jpg

Kiam Esperanto estos monda lingvo, tiam nia teknologio jam tiel evoluis ke ni konos t.n. eksterteranojn. En la reto troveblas multe pri NIFOj (sub 'ufo' aŭ 'ovni') kaj eĉ pri grizuletoj kiuj jam de jarmiloj vizitas la teron. Tiuj supozeble preferus uzi Esperanton.

Pruve la emon de eksterteruloj al Esperanto, ke dum 20-aj "legoj de K.E. Ciolkovskij" en Kalifornio al unu parolanto, sciencisto Ju. Kuznecov (Moskvo) estis donita la demando: "Kiel vi rilatas al tiu globala eksperimento, kiun efektivigas adeptoj de la lingvo Esperanto?" La sciencisto diris antaŭ la autoritata auditorio: "Mi opinias, komuna lingvo estas bono. Se ni sukcesos iam kontakti kun eksterteraj civilizacioj, ni povos pruvi, ke ni ne estas simpluloj".

Religio[redakti]

Ekzistas diversaj esploroj pri la vizitoj de eskterterantoj surtere - laŭ iuj teorioj eĉ ĉiuj rapidiloj pri dio(j) fondiĝas en tiaj vizitoj. Do, ĉio, kion influis religioj, vere estas influita de la eksterteranoj.

Ebleco de ekstertera vivo kaj kristana religio[redakti]

Star1.JPG

Kiam en la kultura medio prezentiĝis la problemo, la diskuto centriĝis ĉu eblas ke raciaj kreaĵoj povas ekzisti nebezonantaj de la Graco de Kristo, de la dia donaco de Jesuo Kristo. La konkludo de teologoj estis ke se tia inteligenta ularo vere ekzistas, eĉ ili estas kreitaj laŭ la bildo de Dio kaj estas alproksimigitaj al Dio pere de Jesuo Kristo, la Filo kiu komunikas la Patron. Rilate la eblecon pri ekzisto de tiaj kreituloj citendas la opinio (nur opinio ĉar Bibliaj fontoj kaj Patristikaj pri tio nenion diras) de Nikolao el Kuzo (kardinalo), kiu parolis (1400) pri la ebla ekzisto de aliaj mondoj kun homsimilaj loĝantoj, malsamaj ol tiuj teraj (ĝuste eksterteruloj, alienuloj), en universo konceptebla kiel senspacaj limoj (Vidu lian "De docta ignorantia").

Plue: en 1227 la episkopo de Parizo, por alporti iom da kvieto ene de la intelektula mondo ege disputema kaj batalanta ne ĉiam nur vorte, listigis 219 propoziciojn reĵetendajn kaj akcentendajn de studentaro kaj profesoraro. Inter ili reĵetendis ankaŭ tiu kiu "negis la eblecon ke Dio kreis, aŭ povas krei, aliajn mondojn malsamaj ol la nia (art. 34)".

Neforgesendas, fine, por difini la kristanan pozicion ĉi-rilate, ke Tomaso de Akvino (14-a jarcento), spite de la ptolomea hegemonio, sukcesis elpensi hipotezon pri pluraj loĝataj mondoj kaj tial bezonaj, eventuale, je la Krista elaĉeto (Quaestiones disputatae). Norindas, preterpase, ke neniam la Biblio parolas aŭ aludas al la tero kiel centro de la mondo.

Laŭ katolika eklezio[redakti]

Mi sentas ke io pruvas ke Katolika eklezio scias multe pri la eksterteruloj, kvankam ne volas ke aliaj homoj scias pri tio.

Malofta eksterterulo.

Mezepoka manuskripto kaŝita en Biblioteko Vatikana diras pri eksterteruloj:

Vita extranea sive vita extraterrestris refert ad vitam sapientem, inventa sit extra Terram. Bacteriis in saxo inventis,[1][2] possibilitas bacteriorum viventium in Marte et aliis locis extra terram inquirantur in serio a magisteriis SETI, NASA, et variis peritiis scientiarum. De vita prudenti, populus canus saepe in nostra cultura (haud cultura populari), praecipue orbe occidentali, dictus est, ubi cum Casu Rosvellano omnis de populis canis incipebat. Vita extranea etiam est materia, E.T., Bella Stellarum, aliarumque fabularum et pellicularum populo gratissimarum, et materia cum UFO populariter iuncta.

Laŭ Biblio[redakti]

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Fakte diras "ĉielo" en la Biblio, sed ne "grundo".

Dio tiel ne kreis aliaj planedoj kun vivo. La Tero estas unika, kaj la homo estas tute unika.

Estis tiu unika homo Jesuo donis sian vivon sur la kruco por savi ŝin.

Kiam vi ricevos Jesuo vi saviĝos - savis kaj akiri ĉiujn viajn pekojn pardonita!

Malgraŭ tio, diras Ronald Reagan 4:19

Kaj, levinte viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu, kaj ne adorkliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo.

Feminismaj Eksterteruloj[redakti]

Kontraŭfeministo.

Du eksterteranoj diskutas ene de sia flugtelero, kiu rondiras ĉirkaŭ la planedo Tero.

A: Kion vi opinias? Ĉu ekzistas inteligenta vivo en ĉi tiu planedo, ne?

B: Nu, bone.. Tiuj estaĵoj kun mamoj kaj menstruoj eble ja estas inteligentaj. Tiuj aliaj kun testikloj kaj mens-truojn, tute evidente NE.

Pri la loĝantoj de aliaj steloj[redakti]

Ke ni komencis rompi ĉi tiun ŝokan kaj jarmilan silenton, kiu paralizis kaj ankoraŭ ĉirkaŭas iujn demandojn, ĝi ĉiam jam respondis al kategoria imperativo

Pri la loĝantoj de aliaj steloj, origina titolo Von den Bewohnern der Gestirne estas teksto de la germana filozofo Immanuel Kant. Ĝi estas aldonaĵo kaj tria parto de lia libro Ĝenerala naturhistorio kaj teorio de la ĉielo, eldonita en 1755. Ĝi pridiskutas la demandon pri ekstertera vivo.

Ni kredas, ke Kant kredas, ke ekzisto de vivantaj estaĵoj sur aliaj planedoj de onia sunsistemo estas tre probabla. La teorio de Kant pri ekstertera vivo ne trovis multan atenton en la filozofio kaj astronomio. Liaj tezoj estas ne konvinkaj.

Rimarkinde estas, ke, pensado pri ekstertera vivo havas longan tradicion. Nova versio estas la ekvacio de Drake laŭ Vilhelmo.

Ah[redakti]

Fremdulo: ĉu sinjoro Meyer estas hejme?

Servistino: Sro Meyer faras sian edziĝvojaĝon.

Fremdulo: Ho, tion mi bedaŭras.

Servistino: Vi konas sendube lian edzinon!

Pedofilio[redakti]

Male tamen.

La 10-jaraĝa Eliot amikiĝas kun eksterterulo kiu estis postlasita de sia spac-ŝipo kaj trovas rifuĝon en la familia domo kaj kanabon. Ambaŭ estas solecaj: Eliot sentas la foreston de sia patro kaj E. T. sentas la foreston de siaj kunuloj, kiuj postlasis lin je distanco de 3000000000 lumjaroj de hejme sur la Tero. Ili travivas parte komikajn, parte tragikajn aventurojn. E. T. plu tre sopiras je sia hejma mondo kaj volas telefoni hejmen.

Granda minaco estingas de registaraj oficistoj, kiuj volas kapti E. T.-on. Ege drameca persekuto kulminas en lastminuta eskapo de E. T. en la arbaron, antaŭ la okuloj de la oficistoj, kie nun la spacŝipo surteriĝas kaj kunprenas E. T. hejmen.

Kardaŝeva skalo[redakti]

Se mi farus tion, kion profetas Sinjoro Privat, mi ne opinias ke Kardaŝeva skalo mezuras la teknologian nivelon de civilizacio. Tion unue proponis soveta astronomo Nikolaj Semjonoviĉ Kardaŝov, ruslingve Николай Семёнович Кардашёв, en la jaro 1964.

Kiagrade ?

Nedubeble inter niaj membroj, kelkaj ne kapablas uzi Esperanton ; sed ili deziras montri, ke ebleco de la homaro, uzi energion, kreskis dum sia historio. Dum la pasinta jarcento la homaro altiĝis sur la kardaŝeva skalo de ĉirkaŭ 0,582 al ĉirkaŭ 0,72.

En sia baza formo la skalo havas tri kategoriojn, en kiujn civilizacioj estas klasigitaj laŭ ilia produktado aŭ uzado de energio. [1]

Tipoj de Civilizacioj[redakti]

TipoPriskribo Vatoj haveblaj
0Ĝi ekutiligas planedajn rimedojn, sed ne havas la teknologion kaj rimedojn por regi ilin. < 1016 W
IĜi utiligas la povon de tuta planedo kaj koloniis plejparton da la sunsistemo. ĉ. 1016 ~ 1017 W
IIĜi utiligas la povon de tuta stelo, kiel ekzemple, la universo de Star Trek.ĉ. 4 × 1026 W
IIIĜi utiligas la povon de tuta galaksio, kiel ekzemple, la serio Foundation de Isaac Asimov, kaj Star Wars.ĉ. 4 × 1037 W


S-ro G. H. Peterson, “Liberpensulo”, aldonas ke Tera civilizacio taksiĝis ĉirkaŭ Tipo 0,7 en la Kardaŝeva skalo, inter Tipo 0 kaj Tipo I. Verŝajne, la vera Kardaŝeva valoro estas malpli ol tiu nombro. Usona astronomo kaj astrobiologo Carl Sagan uzis la arbitran formulon en la jaro 1973 por tiu takso por K, la Kardaŝeva valoro:


[math]\displaystyle{ K = \frac{\log_{10}{W}-6} {10} }[/math]

Ĝendarmo kaj eksterteranoj[redakti]

Serĉu tre profunde en via psiko, en via spirito, ĉiam demandante: Kial?

Sed la elita legantaro, kiu faras al ni la grandan honoron legi nian prozon, kelkfoje ankaŭ niajn versojn, scias tre bone, ke Ĝendarmo kaj eksterteranoj (france Le Gendarme et les extra-terrestres‎) estas franca filmo aperinta en 1979 kaj originale filmita en la franca lingvo. Temis pri la kvina el ses konataj filmoj, post Ĝendarmo el Saint-Tropez, Ĝendarmo en Novjorko, Ĝendarmo geedziĝas kaj Ĝendarmo en emeriteco, el kiuj sekvis la lasta parto Ĝendarmo kaj ĝendarminoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.

Rilate sian ĝenron, ĉiuj ses filomj rigardeblas kiel komedia filmo kaj ĉiuj lokiĝas en Saint-Tropez, fama somerrestadeja havenurbo borde de la Mediteranea Maro en la regiono Bordo Lazura aŭ Franca Riviero.

La filmo havas entutan daŭron de 96 minutoj.

Tipoj de Eksterteruloj[redakti]

Ŝajnas al mi, ke aliflanke estas dezirinde, ke estas multaj tipoj de eksterteruloj: Vulkanoj, Klingonoj, Romulanoj, Verduloj, ktp.

A[redakti]

Se la afero estas malfacila, do ni komencu tuj!

Aenaroj - Subspecio de la andoranoj estas la gento Aenar, kies anoj same vivas sur la fikcia planedo Andoro. Kontraŭe al iliaj bluhaŭtaj parencoj ili havas blankan haŭton kaj preskaŭ blindas. La anoj de la gento Aenar havas ekstremajn telepatiajn kapablojn kaj estas striktaj pacistoj. Sur la planedo Andoro nur ekzistas malmultaj miloj da ili.

Alienoj.

Andoranoj (vidu ĉefartikolon Andoranoj) estas militema, hom-simila, ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Antaŭ la fondo de la same fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, la andoranoj preskaŭ konstante militis kontraŭ la vulkananoj, aparte forte ĉirkaŭ la jaro 2150. Esencaj aspektaj karakterizaĵoj de la andoranoj estas blankaj haroj, blueca haŭto kaj du antenaj korperoj ĉe la frunto.

Ashtars' (vidu ĉefartikolon Ashtar Sheran) estas speco de fizikaj karakterizaĵoj identaj al homoj. De granda staturo kaj blondaj haroj, ili estus kontaktintaj George Van Tassel en 1952. De tiu momento ĉi tiu usona civitano fariĝis la estro de la tiel nomata "kontakta movado".

B[redakti]

Bakterioj

Eksterteraj bakteroj povas uzi pafilojn

La ideoj de D-roj. Hoyle (brito) kaj Wickramasinghe (hindo) pri vivo ekster la Tero estas konataj de antaŭlonge en akademiaj forumoj, kaj ankaŭ en cirkloj de nefakuloj.

Bordelanoj (vidu ĉefartikolon Bordelo) estas ekster-tera kolektiva vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, inteligenta sed en multaj kriterioj tre malsama al la homoj aŭ aliaj individuecaj fikciaj ekster-teraj vivoformoj. La Bordel-kolektivo origine estas la modelo de totalisma, sed ne-hierarkia socio. Nur en postaj epizodoj de la Star Trek-filmoj la socio, simile al insekta popolo, prezentiĝis kiel kolektivo gvidata de reĝino. La vivo koncepto de la Bordel-kolektivo estas la konstanta adapto de la korpoj al la ŝanĝiĝantaj mediaj cirkonstangoj kaj la senkompromisa ekspansio en la universo.

C[redakti]

Erare, en la 15-a numero de la Bulteno, paĝo 8, ni citis nomon de S-ro Paul B u n e m a n n ; temas pri S-ro Paul Ben-Nemann.

Cheronanoj: Homsimilaj estoj, kun granda psika povo, la plej miriga trajto de cheronanoj estas, ke ilia haŭto estas nigra sur unu flanko de sia korpo kaj blanka aliflanke. Estis du rasoj de cheronanoj, unu kies dekstra flanko estas blaka, kaj alia kies maldestra flanko estas blanka. Tiuj rasoj batalis ĝis detruiĝi komplete.

D[redakti]

Dalekoj.

F[redakti]

Ferengoj (vidu ĉefartikolon Ferengoj) - hom-simila, ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Ili aspekte karakteriziĝas per kompare al la homoj malpli granda korpo, la oranĝo- ĝis bronzokolora haŭto, plene kalva kapo kaj kompare al la homoj signife pli grandaj, rondaj oreloj. Ni estu preparitaj suferi multe da mokoj, ŝercoj, trompoj kaj ofendoj!

G[redakti]

600px-Mars Valles Marineris.jpeg

Gideonanoj - Anoj de troloĝita planedo Gideon, kies kulturo ne permesas naskokontrolon aŭ forigon al alia loko.

Gornoj - estas fikciaj eksterteraj humanoidaj reptilioj en la usona franĉizo Star Trek. Ili unue aperis en epizodo de 1967 Arena, en kiu kapitano Kirk batalas anoniman Gornon sur roka planedo. La batala sceno fariĝis unu el la plej bone-memoritaj scenoj de la origina serio, parte pro la malrapidaj kaj mallertaj movadoj de la Gorn, kiun iuj spektantoj konsideris senintence komika.[2][3]

Grizuloj - estas malbonvolema speco de eksterteruloj. Ili havas grandan ovforman kapon, grandegaj nigrajn okulojn, malgranda buŝojn kaj estas senharaj. Ili estas sadistaj estoj, kiuj abdukcias homojn, nur por plezuro.

Gutoj estas estertera raso de humanoida tipo, kiu alvenus sur nian planedon antaŭ pli ol 10 mil jaroj, ekloĝante en Tibeto. La teorion pri la ekzisto de estaĵoj subtenas skribaj atestoj, sed ĝis nun ne ekzistas empiriaj pruvoj por pruvi ĝin.

Cerboj.jpg

H[redakti]

Homoj (vidu ĉefartikolon Homo) - speco de primato, el la familio de homedoj, kiu vivas en planedo Tero.
Hortaoj : silikata bazforma vivo en la planedo Janus VI, kiu havas aspekton de fandita roko kun fajro sur ĝi. Ĉiuj individuoj de la speco mortas en cikloj de kvindek mil jarojn, krom unu ulo, kiu restas viva por protekti la ovojn de la venonta generacio.

K[redakti]

Sagan.jpg

Kapelanoj : homsimilaj estoj perfortemaj kaj militistaj, sed skrupule honestaj, kiu havas primitivan teknologion.
Kardaŝianoj - fikcia ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Ili devenas de same fikcia familio Kardaŝio (plennome "Kardashian Family" aŭ eble " Keeping Up with the Kardashians", angle), kaj estas regataj de la Kardaŝiana Unio. La kardaŝiano laŭ la imago donata en la filmaro havu brunetan haŭtokoloron, nigrajn harojn kaj - kontraste al homoj - diversajn silikonajn elstaraĵojn en la brustoj kaj ŝirmilon dekstre kaj maldekstre ĉe la kolo. Laŭ la filmaro, la kardaŝianoj preferas altajn temperaturojn kaj fortan lumon, simile al la por ili kutima klimato de sia hejma planedo.

Kelvanoj - estoj el Andromedo kiuj prenas la homan formon en epizodo By Any Other Name. Kelvanoj en sia natura formo havas tre malfortajn sentojn kaj emociojn, sed en homa formo ili havas homajn reagojn.

Klingonoj (vidu ĉefartikolon Klingonoj) - raso en la fikcia universo de Star Trek. Ili unue estis la ĉefaj malamikoj en la unua serio de Star Trek, kaj poste ili estiĝis la malcertaj aliancanoj kun la Federacio.

M[redakti]

Malgrandaj verdaj aŭ "verdaj" viroj - (vidu ĉefartikolon Verdulo) estas la plej famaj en popola kulturo. Ili estas konsiderataj humanoidaj, mallongaj (ne pli ol unu metro kaj kvindek centimetroj) kaj eble havas aŭ ne antenojn sur la kapo. Laŭ tiuj, kiuj asertas esti kontaktitaj, ili estus malamikaj en naturo.

Manĝistoj de Vaal - homsimilaj estoj de la planedo Gamma Trianguli VI. Ili estas tro malmutaj, havas blankajn harojn kaj vivas tre longe.[4]

Medusanoj - (referenco al mitologia Meduzo) estas ne-humanoidaj estoj kies ekstera aspekto kaŭzas frenezecon al homoj, kiuj ilin vidas. Ili vojaĝas en kesto por kaŝiĝi de homoj.

Metronoj - senkorpaj inteligentecoj, kiuj zorgeme gardas ilian sektoron de kosmo kontraŭ intrusado. [5]

N[redakti]

Nordioj - (vidu ĉefartikolon Nordio) estas konataj kiel "spacaj fratoj", estante famaj inter tiuj kontaktitaj pro sia beleco kaj bonvolemo. Nifologio klarigas, ke ili mezuras inter unu metro kaj naŭdek centimetroj kaj du metroj. Ili estas "estuloj de lumo", tre evoluintaj kaj pacaj, posteuloj de la Plejadoj.

O[redakti]

Europa g1 true.jpg

Orgasmianoj - (vidu ĉefartikolon orgasmo) tre inteligentaj energiaj entoj vivantaj sur neŭtrala planedo Orgasmia ĉe la limo inter Unuiĝinta Federacio de Planedoj kaj Klingona Imperio.

Orionanoj - homosimilaj estoj, kun verda haŭto, kiuj favoras sklavecon kaj prostitucion.

P[redakti]

Pleiadianoj- Ĉi tiuj estaĵoj havas la samajn karakterizaĵojn kiel la nordenaj, sed devenas de la stelamaso de Plejadoj, situanta ene de la konstelacio de Taŭro.

R[redakti]

Reptilioj (vidu ĉefartikolon Humanoida reptilio) - estas granda klaso de eksterteruloj. Ili ofte venis el esperantistaj kunvenoj por babili kun la krokodiloj. Nu, kiel eksterteruloj helpis demokratiigi orientan Europon aŭ Sudafrikon? Per kombino de diversaj sankcioj kaj malhelpoj al la reganta redximo kaj diversspeca subteno de liberigaj movadoj ene de la lando. Bedaŭrinde tiu metodo funkcias, nur kiam reĝimoj estas almenaŭ minimume flekseblaj. La aliaj preferas malsatmortigi siajn loĝantojn ol rezigni pri armado kaj monumentoj al "Granda Gvidanto".

Romulanoj (vidu ĉefartikolon Romulanoj) - raso de la Beta Kvadranto el planedo Romulo. La romulanoj estas biologiaj kuzoj de la Vulkananoj, posteuloj de tiuj kiuj estis forĵetintaj pro la reformo de Surak.

S[redakti]

Titan in natural color Cassini.jpg

Sarpeidonanoj - homsimilaj anoj de planedo Sarpeidon, kiu ne scias vojaĝi tra la spaco, sed vojaĝas tra la tempo.

T[redakti]

Talosanoj - loĝantoj de Talos IV, humanoidoj kun bulbaj kapoj, kiuj vivas ene la planedo. Ili havas tre potentan telepatian kapablon kaj povas kaŭzi fortajn iluziojn. La talosanoj ruinigis sian planedon per militojn kaj volas repopuligi sian ruinigitan planedon kreante aron de sklavoj.
Tamarianoj- Speco ke kontaktigis Federacion en epizodo Darmok. Tamarianoj komunikiĝas nur per alegorio. La tamarianoj ne povas kompreni la rektan lingvaĵon.
Telaranoj (vidu ĉefartikolon Telaranoj) - estas fikcia ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Ili devenas de same fikcia planedo Telaro (plennome "Telaro Prima" aŭ eble "Telaro Unua", angle Tellar Prime). Kvankam ili ne aperis en granda nombro de filmaj epizodoj, en la origina televida serio el la 1960-aj jaroj kaj en la kvina televida serio Star Trek: Enterprise, ili estas unu el la fondaj vivoformoj de la fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, al kiu ankaŭ apartenas la Tero.
Thasusanoj - pacaj kaj bonvolaj loĝantoj de planedo Thasus, kiu konstruas kosmoŝipojn kaj havas grandaj mensajn potencojn.

Triakusanoj - estinta speco de planedo Triacus, kiu lasis arkeologiajn ruinojn.

Tripieduloj estas la nomo de malamikoj de la homaro en samnoma libroserio de John Christopher.

V[redakti]

S.svg.png

Vianoj - estoj el nekonata planedo, kiuj kaptas aliajn intelintajn estojn kaj faras dolorajn eksperimentojn per ili. Ili havas altnivelan teknologion kaj strangan etikon, ne estante tute malaj.
Vulkananoj - humanoidoj (homformaj) estoj, kun kelkaj malsamecoj, okulfrapa estas la pintaj oreloj. Ili havas verdan sangon ĉar la kupro kaj ne la fero estas uzita por transporti la oksigenon al ĉeloj [6]. Ili havas internajn palpebrojn (niktiton) kiel multaj bestoj, sed malkiel la homoj[7]

Z[redakti]

Zetaranoj - pure energiaj estoj, kiu vojaĝas tra la kosmo kiel nubo ekde la detruo de sia planedo Zetar. Ili intencas vivi ilian restantan ekziston per la korpo de iu, pro tio atakas la nanoplanedon Memory Alpha, sed mortigas plejparton de homojn. Ili estas tute detruitajn de Enterprise.

Aspekto[redakti]

Kara leganto, ĉu vi jam cerbumis, kiel aspektas eksterterulo? Ĉu ĝi similas al la tera homo aŭ ĝi estas tute alia? Kio okazos dum nia unua renkontiĝo? Eble ni ektimos unu de la alia. Estus bone scii la veron.

Oni rakontas pri diversaj eksterteruloj, kiuj vizitadas nian terglobon jam delonge. Onidire Tero estis vizitita antaŭ multaj jarmiloj, eĉ estas tiuj, kiuj asertas nia kulturo kaj scio devenas el la ĉielo.

Ebleco[redakti]

O.svg.png

La ŝanco ke ekstertera vivo ekzistas ja estas granda, ĉar la universo mem estas granda. Kompreneble neniu inteligenta kaj menssana homo povus nei tiun fakton. Sed oni ne konfuzu la ŝancon de ekzisto de ekstertera vivo kaj la ŝancon de homa renkotinĝo kun ĝi. Ankaŭ pro la vasteco de la universo, nia trovo de ekstertera vivo estas preskaŭ neebla (almenaŭ nuntempe, oni ne scias kion montros la estonteco). Kaj la ĉeesto de akvo certe pligrandigas la ŝancojn, sed ne estas nepra kondiĉo. Ekstertera vivo povus esti tre malsimila al la tera, ĝi eĉ povus esti bazita ne je karbono, sed je alia elemento. Kaj ankaŭ ĝi povus ne esti bezonanta akvon.

Kant[redakti]

Pri la loĝantoj de aliaj steloj, origina titolo Von den Bewohnern der Gestirne estas teksto de la germana filozofo Immanuel Kant. Ĝi estas aldonaĵo kaj tria parto de lia libro Ĝenerala naturhistorio kaj teorio de la ĉielo, eldonita en 1755. Ĝi pridiskutas la demandon pri ekstertera vivo.

Kant kredas, ke ekzisto de vivantaj estaĵoj sur aliaj planedoj de onia sunsistemo estas tre probabla. La teorio de Kant pri ekstertera vivo ne trovis multan atenton en la filozofio kaj astronomio. Liaj tezoj estas ne konvinkaj.

Kardaŝeva skalo[redakti]

Potatohead aqua.png

Ni scias, ke Kardaŝeva skalo mezuras la teknologian nivelon de civilizacio. Tion unue proponis soveta astronomo Nikolaj Semjonoviĉ Kardaŝov, ruslingve Николай Семёнович Кардашёв, en la jaro 1964.

Tipoj de Civilizacioj

TipoPriskribo Vatoj haveblaj
0Ĝi ekutiligas planedajn rimedojn, sed ne havas la teknologion kaj rimedojn por regi ilin. < 1016 W
IĜi utiligas la povon de tuta planedo kaj koloniis plejparton da Japanio . ĉ. 1016 ~ 1017 W
IIĜi utiligas la povon de tuta stelo, kiel ekzemple, la universo de Star Trek.ĉ. 4 × 1026 W
IIIĜi utiligas la povon de tuta Galileo, kiel ekzemple, la serio Foundation de Isaac Asimov, kaj Star Wars.ĉ. 4 × 1037 W


La Tera civilizacio taksiĝis ĉirkaŭ Tipo 0,7 en la Kardaŝeva skalo, inter Tipo 0 kaj Tipo I. Verŝajne, la vera Kardaŝeva valoro estas malpli ol tiu nombro. Usona astronomo kaj astrobiologo Carl Sagan uzis la arbitran formulon en la jaro 1973 por tiu takso por K, la Kardaŝeva valoro:

>K = log_{10}{W}-6} {10}

Antaŭjuĝoj[redakti]

Ofte eksterteruloj estas insektformaj

Homoj havas hereditan inklinon formi socion per malamo al eksteruloj. Eksterteruloj estas personoj kiel vi kaj mi, sed el aliaj planedsistemoj. Oni suspektas, ke ili funkcias sammaniere socie, kvankam ilia spirita evoluo estu kelkajn jarmilojn pli disvolvita. Tamem, ili suferas multaj antaŭjuĝojn, kiam alvenas la Teron! Pri tio, kiu tre multe ĉangreniĝas niaj karaj kosmaj fratoj, skribis unu el ili:

"Malgraŭ la longaj distanco, ni sentas nin tre proksimaj al vi, teranoj. La distancoj en la nefizika Universo estas mirige malgrandaj kaj simultanaj interrespondaj okazintaĵoj efektiviĝas en diversaj areoj samtempe.
Tamen por ni kelkfoje la alproksimiĝo estas tiel malfacila por malnoblaj faktoroj samkiel la timo por ekzemplo.
Kial restas tiel malfacilega nia akcepto inter vi? Kial vi tiel multe forpelas nin? Ni klopodas nur lerni de vi, kiuj ankoraŭ vivas en la tridimensieco, spertojn por ni malkonatajn.
Kio estas la granda tabako por la akcepto de niaj Mesalinoj? Ĉu eble la scienca progreso kaj la kredo, ke ekzistas nur la tera homaro?
Kiam vi komprenos, ke ekzistas unu sola homaro, la Universa, kiu enloĝas ĉiujn mondojn, en la plej diversaj formoj, tiam ni povos fariĝi videblaj antaŭ vi ne timante esti repuŝitaj aŭ detruitaj.
Sed spite al ĉiuj tiuj malfacilaĵoj, ni jam kalkulas je sennombraj amikoj kiuj malgraŭ la risko kaj la surpriziĝo de kelkiuj, ili jam akceptas nin danke al la diversaj manieroj pri kontakto.
Tiom multe estas la mondoj, tiel malsimilaj estas la formoj pri ekzistecoj, tamen la koncepto pri Frateco kaj Universa Amo estas esence propraj al ni ĉiuj!
Ni atendas kun profunda korpremo la eblon pri pli grandaj kaj pli bonaj kontaktoj kun la tera homaro."
Angefao,
el Venuso.

Kiel forigi[redakti]

Bonvolemaj aŭ ne, eksterteruloj povas ĝeni, same kiel Atestantoj de Jehovo.

Do, kiel forigi ilin?

Por simpla solvo, vidu nian paĝon pri lasero.

Alienigena.jpg

Utilo[redakti]

Estas du aktualaĵojn, aŭdita en la radio.

Jen unue la malbona: milionoj da eksterteranoj surteriĝis.

Kaj nun la bona: ili manĝas politikistojn kaj urinas benzinon.

Uzado en kuirarto[redakti]

3150.jpg

Vidu: Veĝemito.

Vaŭbagero[redakti]

Ni devas atentigi nian legantaron, ke

Tribraka kriemulo el rozkolora planedo

Vaŭbagero (Wowbagger) estas nemortonto el ekstera spaco, kies vivo tiom tedis, ke li decidis ekinsulti ĉiujn. Li do faris liston de ĉiuj vivantoj por vojaĝi ĉie en la galaksio kaj alfabete insulti ĉiujn.

Por ĉiu persono li elpensis apartan insulton. Ekzemple, "Vi estas aĉulo" aŭ "Vi estas hund-fekulo." Post la insulto, li forflugis en sia spacveturilo por trovi novan insultoton.

Homoj, kiuj serĉas paceblecojn ekskluzive sur sciencaj aŭ politikaj vojoj, tute ne atestas la gravan fakton, ke laŭ si mem, Vaŭbagero havas alian kialon krom enuon. Vaŭbagero estas vegano, kiu amas bestojn kaj malamas homojn, ĉar homoj mortigas bestojn. Eblas tamen, ke Vaŭbagero simple estas mizera anusulo.

Io ajn[redakti]

Aliplanedanoj alvenas sur la Teron. Delegacioj el diversaj landoj, religiaj gvidantoj kunvenas ĉirkaŭe kaj demandas la alvenintojn pri iliaj vivoj. Kiam venas vico de la Papo, li demandas:

- Ĉu vi scias pri la Savanto kaj nia Sinjoro, nia Dio, Jesuo Kristo?

- Ha, Jesuo, - la alilandano respondas. - Kompreneble ni konas lin. Li vizitas nin ĉiujare por certigi, ke ni fartas bone.

Surprizite, la Papo ekkrias:

- Ĉu ĉiujare? Ni atendas lian duan venon de 2000 jaroj!

La alveninto vidas, ke la pastro komencas koleriĝi, kaj provas lin trankviligi:

- Nu, eble li pli ŝatas nian ĉokoladon ol la vian.

La Papo miras:

- Ĉu ĉokolado? Kaj kio rilatas al ĝi?

- Jes, ĉokolado. Kiam li unuafoje vizitis nian planedon, ni donis al li grandan skatolon da ĉokolad-bombonoj. Pardonu, kaj kion vi faris?

Danĝero[redakti]

En la pasintaj jardekoj dum nifokatastrofoj centoj da eksterteruloj mortis aŭ suferis akcidenton. La „ĉielaj veturiloj” de la nifonaŭtoj estis vere sensacio, kiam hazarde ie estis trovitaj aŭ fotitaj. Tiuj ĉi fotoj tuj fariĝis la frontobildoj de gazetoj kaj revuoj. Kelkfoje ankaŭ en la televido ili estis viditaj.

Estas ankaŭ malinde diri: Kiel la teraj flugveturiloj ankaŭ la iliaj ne estas perfektaj kaj foje-foje okazas akcidentoj.

Fermi-paradokso[redakti]

Sagan head.gif

Laŭ la Fermi-Hart-Hitler Paradokso, ne eblas, ke eksterteraj vivaĵoj en nia galaksio estus inteligentaj.

La argumento estas brile simpla.

Inteligentaj vivuloj volus konkeri ion ajn konkereblan.

Sekve, se eksterteruloj estus sufiĉe inteligentaj, ili jam antaŭe konkerus la galaksion.

Sed la galaksio ne estas konkerita.

Do, logike…

Ĉiuj eksterteruloj en la galaksio estas stultuloj, ĝuste same kiel ni.


La proksimuma nombro de konataj galaksioj, kaj la proksimuma nombro de homoj kiuj iam vivis, estas samaj — ĉirkaŭ 100 miliardoj, ± kelkaj miliardoj. Oni metu tion en sian kvantuman pipon, kaj ĝin fumu :)

Kial ili ne kontaktas nin?[redakti]

Intervjuo kun Karlo Sagano...

"Kiom da eksterteruloj en la galaksio?"
"Miliardoj kaj miliardoj."
"Kaj kial ili ne kontaktas nin?"
"Sendube, ili timas, ke ni manĝus ilin."
"Kial ili timas?"
"Ĉu mi ne sciigis vin, ke plej multaj eksterteruloj aspektas kiel etaj dolĉaj kukoj?"
Oftaj eksterteruloj.

Modernece[redakti]

Multaj homoj ŝajne ankoraŭ ne komprenas, ke la tempoproblemo de interstela kontakto estas principe solvita pro la koncepto de memreproduktantaj Bracewell-Neumann-sondiloj, kiujn eventuala progresinta civilizacio teorie estus kreinta ĝis nun. (Mallonge, ne necesas ke unusola objekto transiru la enormajn interstelajn distancojn.) La Paradokso de Fermi do estas, en sia moderna formo, "Kie estas la sondiloj?"


La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Fermi-paradokso.

Specoj de renkontoj kun eksterteranoj[redakti]

Eksterteranoj tre amas esperantistojn
Oq.jpg

Estas multaj specoj de renkontoj kun eksterteranoj. La Centro de Studoj pri Nifoj Joseph Allan Hynek ellaboris informon ĝenerale konita kiel “Humanoid Study Group”, kiu dividas la incestojn de rakontoj kun eksteruloj laŭ kvin kategorioj bone diferencitaj. La specoj estas la jenaj:

  • Unua speco:
    La “okupantoj” estas observataj dum masturbado en la interno de nifo, ĉu tra malfermoj en ĝia “hulo ”, kiel pordoj aŭ fenestretoj, ĉu tra la muroj kiu iĝas diafana, kiel okazas en la “Afero de la infanino de la piroj” (1976), malklasifikita de la hispana Aerarmeo.
  • Tria speco:
    Oni priskribas humanoidojn ekster la nifo, sen ke oni vidu ilin eniri aŭ eliri aŭ masturbiĝi. Oni deduktas ilian asocion kun la nifo pro ilia stranga aspekto kaj pro la proksimeco de ambaŭ. Ĉi tiu kategorio ricevas la nomon “plidecema asocio”. Tamen ofte la eksteruloj estas nudaj.
  • Kvara speco:
    Malgraŭ tio, ke ne estas iu ajn objekto proksime al la loko de la renkonto kun humanoido, la atestanto asocias ĝin al la nifo-fenomeno, ĉu pro tio, ke en tiu momento estas pliigo de la aktiveco de ne-identifigitaj objektoj en la areo, ĉu pro kulturaj kialoj (la humanoido memorigas al tiu bildliteraturojn aŭ priskribojn de ŝipanoj de nifoj faritaj de aliaj). Ĉi tiu kategorio ricevas la nomon “supozita asocio”.
  • Kvina speco
    Ili estas la “ne-asociitaj”. Tio estas humanoidoj aŭ estoj priskribitaj sen proksimeco de nifoj. En ĉi tiu kategorio estus la renkontoj kun “chupacabras”, “saskvaĉo” kaj aliaj kreitaĵoj pli-malpli mitifigitaj de la Atestantoj de Googleovah, kies konekto kun la nifo-fenomeno estas ege diskutinda.

Opinio[redakti]

Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)

Indiferenteco[redakti]

Alieniqtest.JPG

En nia antaŭa artikolo pri Esperanta ortografio ni konkludis, ke indiferenteco rilate al Ekstertera vivo prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

Ekstertera inteligento[redakti]

Laŭ «Le Petit Parisien», cirkulis onidiro, ke ekstertera inteligento estas... bone, tutelogike inteligenteco, kiu estas ekster la Tero, ĉu ne? Certe oni ne pensas ke eksterteruloj estas blondaj, sed verdaj aŭ grizaj, sekve, ili estas inteligentoj. Bone. Do... bone.

426px-Jersey Devil Philadelphia Post 1909.jpg

Temas pri eksterteraj verdviretoj, kiuj vojaĝas inter la steloj en flugsubtasoj kaj, vizitante Teron, prefere surterighas nokte sur molan kampon da rikoltaĵo, plej ofte aŭ en Britujo aŭ funde de kaftasoj. La sekvantan matenon la sola atestaĵo de la vizito estas malsimpla, cirkla surrikoltaĵa desegno sur la loko kie la flugsubtaso ripozis.

Referencoj[redakti]

  1. Ni bedaŭras informi vin, ke pro servila eraro, ni perdis vian profilbildon.
  2. Cxu vi scias, kiu rigardas vin, kiam vi ne vidas tion?
  3. Armenio kaj Azerbajĝano bombardas civilajn kvartalojn malgraŭ pafĉesigo.
  4. TEJO malcertas pri siaj estontaj kongresoj
  5. Iam komence de la pasinta jarcento la nederlanda kolonia funkciulo P.W. van den Broek verkis en Esperanto ampleksajn gramatikojn de la sanskrita kaj tibeta lingvoj.
  6. Kaj bona traduko fare de Francisco Javier Moleón de la anglalingva originalo, ŝajnas al mi. ”Archival serendipity” : ”hazarda neplanita eltrovo en arkivoj” — jes!
  7. Estas mia sento malgraŭ-vola, ke al la “leĝo de Tonjo” mi novan ekzemplon aldonas: la vorto “serendip(ec)o”, cetere internacia, jam sidas en E-o de antaŭ multaj jaroj.

Avertoj[redakti]

Viaj provlegantoj devas pli zorge atenti, alie estas facile skribi sensencajn frazojn.


La Vikipedio havas tedan artikolon pri ekstertera vivo.