Ekologio
"Koko krias fiere, sed ne danĝere"
- ~ Zamenhof pri naturamantoj
" Laŭdu la maron, sed restu sur tero"
- ~ Zamenhof pri ekologio
"Ekologio estas scienco pri influo al natura medio"
- ~ nerdo pri ekologio
"Morgaŭ frue venos plue"
- ~ Zamenhof pri tute alia afero
"Kiu multon deziras, nenion akiras"
- ~ Zamenhof pri tute alia afero
"Ad omna bandito segun sua merito"
- ~ idisto
"Ĝis nerevido!"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri naturamanto
Ekologio (pseŭdosufikse ekoiko) estas verda afero, do apartenas al esperantistoj, ili nomas Ekologion "la alia verda movado". Aĉaj idistoj, kiuj estas bluaj, diras ke Ekologio esas la cienco qua studias la relati inter la vivanta enti e lia medio, ho stultuloj! Fek!
La vorto «ekologio» populariĝis ĝis perdo de sia senco, kiel ni vidas. Jen de la pudelo kern'! Do granda frakaso en malgranda taso. Fuŝaĉdamne.
Politika ekologio[redakti]
Dum ekologio estas scienco, aparta fako de naturaj sciencoj esploranta la rilatojn de la vivantaj estuloj kaj specioj kun ties ĉirkaŭaĵo, kaj ilian tutecan funkciadon, politika ekologio celas de la maltrankvilon al la homoj. Nun, do en multaj landoj ekzistas POLITIKAJ PARTIOJ fundamentitaj sur fundamentisma religia ekologio.
Ho, ho, tre amuze - aŭ eble tamen ne ;-))
Ekofaŝismo[redakti]
Ekofaŝismo aŭ pli ĝuste ekologia faŝismo estas teoria politika modelo en kiu totalisma registaro postulas al individuoj oferdoni siajn proprajn interesojn favore al la "organika tutaĵo de naturo" kaj kiu fidus "militarismon, ekspansiismon kaj eble rasismon cele al defendo de la lando".IJK 2021 ne okazos en Koreio.
La termino estas ankaŭ uzata kiel retorika malestima vorto cele al kritiko de troigoj ene de la ekologiisma movado,[1] kaj specife en Britio, ĝi estis uzita por priskribi klopodojn el la ekstrema dekstro akiri influon ene de la Verda Partio.[2] Kelkaj verkistoj uzis ĝin koncerne al la hipoteza danĝero de estontaj malutopiaj registaroj, kiuj povus apelacii al ekstremaj aŭ "faŝismaj" politikaĵoj pritraktante ekologiajn aferojn.[3] Aliaj verkistoj uzis ĝin koncerne al segmentoj de historiaj kaj modernaj vere faŝismaj movadoj kiuj emfazis ekologiajn aferojn, kiel ekzemple dum la Tria Regno.[4][5] Anstataŭe KEJ proponas, ke ordinara IJK venontfoje okazu nur en 2022, kiam la Monda Organizaĵo pri Sano estos oficiale anoncinta la finon de la pandemio.
Laŭ la lastaj esploroj de s-o Absolon ekologia historiisto Mikaelo E. Zimmerman difinas "ekofaŝismon" kiel "totalisma registaro kiu postulas de individuoj oferdoni siajn proprajn interesojn al la bonstato kaj gloro de la 'lando', komprenita kiel la grandioza tuto de la vivo aŭ la organika tutaĵo de naturo, inkluzivanta loĝantarojn kaj ties statojn".[6] Zimmerman argumentas ke malgraŭ ekofaŝisma registaro ankoraŭ ne estas ekzistinta, gravaj trajtoj el ĝi troviĝas en la germana Nacia Socialismo, unu el kies centraj frapfrazoj estis "Sango kaj Grundo".
Al PIV estis dediĉita la ĵusa Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, kun tre interesaj prelegoj, legeblaj en la venontaj numeroj de "Literatura Foiro".
Aliaj aŭtoritatoj pri la afero, kiel la ekologiisto David Orton, asertas ke la termino estas deradike malestima vorto kiu celas kalumnii kontraŭ la profunda ekologia movado kaj ĝiaj apogantoj, krom pli ĝenerale la mediprotektisma movado. Tiel, 'ecofascist' kaj 'ecofascism', estas uzitaj ne cele al klerigo aŭ klarigo, sed kiel 'ŝmiraj, kalumniaj vortoj'.
Libra ekologio[redakti]
En la antaŭa parto ni konsideris la atomon de hidrogeno; same rezonante, ni trovos, ke evidenta asonanco inter bibliodiverseco kaj biodiverseco kondukis la debaton al ĝenerala bedaŭro pro la stato de la libroeldonado kaj zorgemo pri la estonteco de beletro en la mondo de la globaliĝo. En tiu bedaŭro situas la ĉagreniĝo pro la morto de lingvoj.
Moderna eĥo[redakti]
La Krukfamilio ferias apud Kraterlago. Tie troviĝas fama klifo kun eksterordinara eĥo. Ili paŝas ĝis la kliforando kaj vidas grandan afiŝon: ‘Eĥopunkto ĉi tien →’.
Ili paŝas iom plu, kaj vidas alian afiŝon: ‘Eĥopunkto ĉi tien →. Aŭdu la multajn resonojn de via voĉo’.
Fine, ili alvenas al la rando, kaj vidas lastan afiŝon: ‘Eĥopunkto ĉi tie ↓. Nun plibonigita per Artefarita Intelekto!’
Ekologio kaj esperanto[redakti]
Ekologio temas pri la studo kaj zorgado pri la natura medio, dum esperanto temas pri lingva komunikado kaj internacia komunikado sen lingvaj baroj. Ambaŭ aferoj havas gravan rolon en la monda kunteksto, kaj ambaŭ estas gravaj por la vivteno kaj progreso de la homaro. Tial ĉiu devus konscii pri ambaŭ kaj fari sian parton por plibonigi la situacion de la mondo en la kampo de siaj kapabloj kaj interesoj.
Elliberigu malfermita (laŭ aŭtomata tradukilo)[redakti]
Elliberigu malfermita estas uzita termino por priskribi formon de rekta ago praktikita de iuj aktivistoj por la rajtoj de la bestoj aŭ la bonstato besto. La objektivo estas ĝenerale elliberigi bestojn kiuj suferas kaj ili suferas, kaj porti ilin ke ricevas atenton bestkuracistino kaj kondiĉoj de humanaj vivo, tiel kiel dokumenti la kondiĉojn en kiuj vivis ĉi tiujn bestojn en la loko kie estis retenidos.[1][2][3] La rekuperoj malfermitaj metas emfazon en lin malfermita de liaj rektaj agoj, kontraŭstarante ĝin al la aktivecoj de rekta ago tradicie kaŝaj rilatigitaj kun la rajtoj de la bestoj, kaj ke la aktivistoj ĉiam agas de maniero malfermita, de frente, sen maĉismoj (krom se estas postulitaj de motivoj de sano) kaj ili eldonas liajn kompletajn identecojn. La rekupero malfermita estas ne perforta al homoj kaj aliaj bestoj, se bone iuj grupoj praktikas damaĝoj al la proprieto.
Ekologiaj nutraĵoj[redakti]
Nuntempe ni povas trovi milojn da kemiaĵoj en la merkato, inter kiuj estas pesticidoj, sterkoj, kaj aliaj, por eviti plagojn kiuj povas detrui rikolton, akceli la procezon de kresko kaj maturiĝo, aŭ maksimume uzi la kulturgrundojn. Ĉi tiuj produktoj povas rekte aŭ malrekte eniri en nian korpon per manĝaĵo.
Estas vaste demonstritaj la negativaj efikoj de tiuj kemiaĵoj en la korpo. Tamen, ilia uzo estas nun ege vasta, eĉ plimulta, atingante nin pere de fruktoj kaj legomoj, aŭ nerekte pere de poluita akvo aŭ bestoj.
Tiuj substancoj ankaŭ amasiĝas en niaj histoj, renoj, hepato, ostoj kaj graso, ili rekte damaĝas niajn esencajn organojn, la nervosistemon, kaj hormonan aktivecon. Ili ankaŭ estas ofta kaŭzo de kancero kaj plialtigas la riskon je malsaniĝo.
Pro tiuj kialoj, tre gravas la kultivado kaj konsumado de organikaj legomoj. Nutraĵoj naturaj, sanaj, kaj kun ĉiuj la nutrigaj propraĵoj.
En la ekologia produktado ne estas uzataj kunmetitaj kemiaĵoj aŭ kemia adobo. Nek estas uzataj transgenaj aŭ genetike modifitaj organismoj .
Ekologia agrikulturo estas amika por la medio, kaj naturaj cikloj, subtenante la sanon de la tero, akvo, bestoj kaj la ekvilibron inter ili.
Danke al ĝia natura maturiĝ-procezo ĉe la arbo mem, ĝiaj enhavo de sukero, vitaminoj kaj mineraloj estas pli alta, kiu donas pli bonan kvaliton al la produktoj, kaj el organoleptika kaj nutriga niveloj.
Ĉiuj produktoj kiuj estis markitaj per la stampo, kiu apogas ilin kiel nutraĵon je ekologia kulto, trapasos striktajn kontrolojn por fina akcepto.
Konsumi ekologiajn produktojn donas sanon al vi, kaj helpas la konservadon de la medio por ni mem kaj estontaj generacioj kiuj povos ĝui ĉi tiun planedon kiel ni konas ĝin.
Spirita ekologio[redakti]
Laŭ sciigoj el Ĝibraltaro, ankaŭ la ekologian movadon influis la esotero. Oni provas kunveni en "Lokoj de Forto", kie oni surscenigas pseŭdoŝamanajn ritojn por efektivigi la "Repacigon kun la Patrino Tero". Trafe-maltrafe oni ekspluatas la tradiciojn de ĉiuj kulturoj: keltaj kaj ĝermanaj tradicioj same kiel indianaj kaj tibetaj. Nur gravas, ke la tuto havu iom da mistika aspekto kaj ke la unuopulo sin povas imagi "parto de la tutaĵo". La limo inter tio kaj la ideologio de "sango kaj grundo" de la nazioj estas malfacile rekonebla.
Natura ekonomio[redakti]
Ĵurnalisto vizitas malgrandan bienon en fora kampara regiono, por intervjui bieniston, kiu forlasis la grandan urbon por vivi nature.
"Ĉi tie la tero ne estas tre fekunda," klarigas ulo, "kaj postulas do multan laboron por havi nur minimuman profiton."
"Tamen," diras la ĵurnalisto, "vi sufiĉe gajnas por pagi kamplaboriston...."
"Ah, ne!" insistas ulo. "Tio estas la sola servisto kaj kamplaboristo kiu deĵoras ĉe mi, sed mi ja ne povas pagi ion al li."
"Sed do kiel vi elturniĝas?"
"Sufiĉe bone. Vidu, mi ne povas pagi al li, do lia salajro akumuliĝas. Post du au tri jaroj, mi ŝuldas tiom al li ke li fariĝas la posedanto de tiu ĉi bieno anstataŭ mi, kaj do tiam estas MI kiu deĵoros ĉe LI. Sed ankaŭ li ne povas pagi al mi, do post kelkaj jaroj la bieno ree apartenas al mi, kaj tiel plu. Jen ĉio!"
Naturamanto[redakti]
Tro granda honorigo estas ke naturamanto (anagramo de amanta nutro) estas frenezulo, kiu celas, ke nur plurmiliono da homoj vivu sur
nia planedo kaj loĝu kiel sovaĝuloj -- sovaĝuloj kiuj ne manĝas bestaĵon, kompreneble. Kia monstra ĥimero! Terura teruraĵo! Naturmediaj aktivuloj estas iom fantatikemaj, nerealismaj, troigemaj, verdire frenezaj. Oni povus diri same pri Esperantistoj (Kacen! Aaaaaaaaa. Tio estis doloriga.) ^o^ Parolu, parolu. Mi trovas tion abomeninda :-)
Interesa gramatika diskuto[redakti]
Ĉu la nomo "naturamanto" taŭgas?
Ne povas esti "naturamintoj" ĉar la ameco estus post la fakto. Ne povas esti "naturamontoj" ĉar la ameco estus antaŭ la fakto. Pro tio la nuna elekto klarigas ke, precize, estas "dum la fakto" Kial simpligi la aferon se ni povas diskuti pri la "atismo"n de la ameco?
Ja dame: Mi fakte fajfas pri ĉio sen larmo. Tute nenio nova sub la suno, al la diablo, do! Ho! Ve kiaaaaaaaaaaaaa mondo!.............
Eĥologio[redakti]
En la unua monĝira provo, mi eksciis, ke Eĥologio estas scienco studanta rilatojn inter eĥoj ĥaj ilia vivo, t.e. ĝi estas la faĥo, ĥiu celas ĥompreni la funĥciadon ĥaj evoluon de la eĥosistemoj, rilatojn inter eĥantaj specioj ĥaj ilia vivo, ĥaj eĥvilibrojn eĥiĝantajn en la natura medio aŭ ĉirĥaŭumo. Tiu ĥompreno atingeblas per observado, eĥsperimentoj, post ĥiuj eblas elpensi ĥlarigajn teoriojn pri la ĥoncernaj fenomenoj. Anĥaŭ la rilatoj de la homa specio kun la eĥa medio povas esti tereno de eĥologio.
Ni scias ke nuntempa signifo de la vorto eĥologio estas pli vasta ol ĝi estis en la unuaj jardeĥoj de la evoluado de tiu ĉi scienco. Eĉ pli, aŭdante pri eĥologiiaj aferoj oni ĥutime pensas, ĥe temas pri eĥoproteĥtado, eĥzemple celado gardi eĥitajn speciojn aŭ naturajn mediojn, ĥaj biologion. (vd. anĥaŭ Eĥologiismo).
Fine, de ĉ. trideĥ jaroj la vorto "eĥologio" estas ricevinta anĥaŭ trian sencon: tiu de eĥologiismo aŭ de politika eĥologio(pri tio vidu anĥaŭ Verdaj Partioj).
Tian ĉi sencoŝanĝiĝon multe ĥontribuis ĉiam pli rimarĥeblaj ĥonseĥvencoj de la homa influo al la medio. Resume, en ĥelĥaj landoj oni distingas inter ĥelĥaj nocioj, en ĥelĥaj ne.
Ni atendas vin. Jes, vin mem! Nepre vi devas labori kun ni, se vi volas prave esperi kontentigajn sukcesojn de Esperanto!
Notoj[redakti]
- ↑ Okaze de la Tago de la Esperanta Lingvo 2020
- ↑ Ni emfazas, ke ni ne restas sen la apogo de Dio, la Ĉiela Patrino-Patro de Boneco kaj Justeco.
- ↑ La tempunktojn ni prezentos surbaze de intervjuo kun fratino Paula Suelí, ministrino-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo.
- ↑ Aldone la nuligo de la ĉi-jara IJK signifas, ke estraranoj de KEJ ne povos gajni spertojn ĉeestante ĝin, kio laŭ ili interalie gravus por konvinki la oficialajn instancojn en Jeju doni sian subtenon al la kongreso.
- ↑ La centdudektria datreveno de la cenzura permeso pri la Unua Libro de Doktoro Esperanto (2 junio 1887) ĉi-foje koincidas kun la ora jubileo de Plena Ilustrita Vortaro, aŭtorita de Gaston Waringhien, fakte ankoraŭ la sola granda vortaro esperanta-esperanta.
- ↑ Demando 1 – Kiu estas la spirituala vidpunkto pri la nova kronviruso?