Demando
"Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo"
- ~ Zamenhof pri demando
"Noun. demando (plural demandoj, accusative singular demandon, accusative plural demandojn)"
- ~ Wikitionary pri demando
"Interesa artikolo. Dankon!"
- ~ leganto
"Dankon multo!"
- ~ komencanto al Neciklopedio pri ĉi tiu artikolo
"Kiu estas plena de espero, estas malpena de si mem"
"Ĉu ili ne estis idistoj? Ka li ne esis Idisti???"
"Mi ege ege ĝojas pro tio ĉi"
- ~ Mi
"Nu, sed tiuj demandoj ege similas al demandoj kiujn sektestro demandus al sektanoj."
- ~ Cindy McKee pri demandoj
"Mi konsilas al vi relegi almenaŭ du Zamenhofajn artikolojn."
- ~ Atestanto de Zamenhof pune pri la supra diraĵo
Demando, ankaŭ konata kiel demando, laŭ konspira teorio, estas persekuto je kialoj. Vortoj de demandanto laŭ ReVo: ĉu vi amas vian patron?. Demando estas problemo, temo pridiskutota, postulo, deziro, kpt. Fundamenta Krestomatio!
Demando pri demando[redakti]
Tre estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!
Kiam vi lastfoje faris gravan decidon surbaze de la demando, ĉu en 1888 la Nurenberga Volapuka Societo transiris al Esperanto? Kiam vi lastfoje faris iun ajn decidon surbaze de tiu demando?
Lerneje[redakti]
Demandis instruistino Maria-on:
-Maria, kiom vi havos pomoj se mi donos al vi tri ,poste ankoraŭ tri kaj fine mi donacos alvi kvin pomojn .
-Instruistino, mi havos multe eĉ sufiĉe!
MALFACILA DEMANDO[redakti]
— Lilinjo, se la horloĝo sonus dekkvar fojojn, kioma horo estus tiam?
— Mi ne scias...
— Kaj vi, Berĉjo?
— Paĉjo, estus la horo por ripari la horloĝon.
Kurioza demando[redakti]
Iam venis al fervoja stacidomo kamparano kunportante grandan lignan kaĝon enhavantan porkon kiun li volis sendi per la vagonaro al proksima urbo. Sed kutime oni sendas porkojn ŝnurligitajn; tial la staciestro ne sciis kiom la kamparano devis pagi, ĉar en la táriflibro troviĝis kalkuloj por “birdoj en kaĝoj” kaj “bestoj ŝnurligitaj”, sed ne por porkoj en kaĝoj.” Por solvi la demandon, la staciestro sendis al la Direktoro de l’fervojo la jenan telegramon : “Ĉu porko enkaĝigita estas birdo?”
DEMANDO KAJ RESPONDO[redakti]
Al saĝa homo foje oni demandis, kiu el tiuj tri faktoroj': Laboro, Prudento kaj Mono estas plej taŭga por trafi sukcesojn en la vivo. Al tio la saĝulo respondis:
—Cu oni povas diri, kia rado estas plej grava aŭ plej necesa en triciklo?
KURI AŬ NE KURI, JEN LA DEMANDO[redakti]
Kruko alvenas portante sportoveston kaj ŝvitante.
Baniko: Kio okazas?
Kruko: Kredu aŭ ne, sed mi ĵus kuris dek kilometrojn! Mi sentas min bonege!
Baniko: Mi gratulas.
Kruko: Ĉu vi neniam kuras, Banĉjo?
Baniko: Ne, ne. Sed mi foje konsideris tion fari.
Kruko: He, vi devus kuri. Oni vere sentas sin bonege.
Baniko: Ja , ja, mi certas ke oni sentas sin bonege. Krom se oni komparas tion al ne kuri....
Orakolo[redakti]
Orakolo laŭ PIV estas:
- respondo, plejofte dusenca aŭ neklara, kiun, en la nomo de sia diaĵo, la pastroj faris al tiuj, kiuj venis ĝin konsulti, aŭ
- persono, kies paroloj aŭ konsiloj estas rigardataj kiel neerarivaj.
Temas do pri dia revelacio, kiu en formo de signo aŭ per rekta korespondado de mediumo (peranto inter la dia kaj la homa mondoj) donu dian informon pri la estonto.
La pastroj en orakolejo interpretis ekzemple la formon de vaporo, aŭ la pozicion de pluraj ĵetitaj ostoj, por interpreti la diajn signojn pri la estonto. Aparte konata estas la orakolo de Delfo en antikva Grekio, sed ankaŭ en multaj aliaj, aparte antikvaj kulturoj, ekzistis siatempe tre konataj orakolejoj. Aparte ŝatataj orakoloj estis, krom en antikva Grekio, ekzemple ĉe la historia juda popolo kaj en antikva Egiptio, en Romio, antikva Ĉinio kaj en Tibeto.
Ekzistas proverbo pri orakolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:
„Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.”
Ĥaldeaj Orakoloj[redakti]
Laŭ datumoj de sciencistoj, Ĥaldeaj Orakoloj (greke: Χαλδαϊκά λογία) estas kolekto da orakoloj eltiritaj el diaĵoj teŭrgie (per supera magio), publikigita greklingve, ĉirkaŭ 170, epoke de la romia imperiestro Marko Aŭrelio permane de Juliano la Teŭrgiulo, la unua kiu estis ĝuste nomata “teŭrgiulo”;li estis filo de Juliano la Ĥaldea. De tiu verko restas nur fragmentoj kaj atestaĵoj. Ĉi-kaze “ĥaldea” signifas “magia, okulta” [1].
La libro, same kiel la profetiaj grekaj verkoj, estas redaktita en daktilaj heksametroj. Ĝi prezentĝas kiel kolekto de orakolaj revelacioj.
Laŭ la bizanca penisisto Mikaelo Psellos, la scenejo estus tiu: Juliano patro, Juliano la Ĥaldea, engaĝiĝas por ke la filo, Juliano la Teŭrgiulo, renkontu la animon de Platono kiun li demandu (kaj la respondoj estus la konsiderita libro de orakoloj). Laŭ hipotezo pli aŭdaca, venanta de specialisto pri la filozofio de Proklo, la orakoloj estus sentencoj de la animo de Platono, komunikana kun la animo de la Juliano filo, kaj komentanta sian Timeon.[2].
La libro estis lekcie komentita de Porfirio el Tiro, Proklo, Mikaelo Psellos, Gemisto Pletono, Damascius, Mikaelo Italiko...
Anedokto[redakti]
Guvernistino (severe) : “Kiam mi havis tiun saman aĝon, kiun vi nun havas, mi povis respondi ĉian demandon pri la gramatiko.”
Knabineto : “Sed, sinjorino, vi havis malsaman instruistinon.”
Tre gravaj demandoj[redakti]
La plej gravaj demandoj de la homaro estas, laŭvice:
- Ĉu eblas diveni la estonton?
- Ĉu aliplanedaj estaĵoj vizitas la Teron?
- Ĉu la homo kunvivis kun la dinosaŭroj?
- Ĉu proksimas la fino de la mondo?
- Ĉu NASA pruvis ke Jesuo Kristo resurektis?
- Ĉu estas danĝere vojaĝi tra la Bermuda triangulo?
- Ĉu Satano havas preferon por la profundo de Hispanio?
- Ĉu ekzistas homoj kapablaj operacii kaŭzante nek doloron nek ian cikatron?
- Ĉu estas la estonto skribita en la steloj?
- Ĉu ekzistas la hantitaj domoj?
- Ĉu oni povas faldi kulerojn per la povo de la menso?
- Ĉu eblas komunikiĝi kun la mondo de la spiritoj?
- Ĉu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro?
- Ĉu la egiptaj piramidoj estas verko de estaĵoj venintaj el aliaj mondoj?
- Ĉu la spiritoj manifestiĝas pere de movantaj tabloj?
La respondo al ĉiuj ĉi demandoj estas en Neciklopedio! Legu ĝin!
Demando kaj respondo[redakti]
— Kio estas pacienco? demandas la instruisto.
— Iom atendi, Sinjoro instruisto, respondas unu el la buboj.
Saĝe[redakti]
Iutage najbaro volis ekscii la sekvan de Hoĝao: "Kial vi respondas demandon ĉiam per kontraŭdemando?"
Li respondis: "Ĉu mi faras tion?"
Vere[redakti]
Se vi deziras ricevi saĝan respondon - demandu saĝe.
Kiel demandi[redakti]
Junulo demandas pastron:
- Ĉu mi povas fumi, kiam mi preĝas?
- Tute ne! Oni devas respekti la Sinjoron!
La postan tagon li denove demandas:
- Ĉu mi povas preĝi, kiam mi fumas?
- Certe, ĉiu momento estas taŭga por preĝi.
La demando de raso[redakti]
Kelkaj spertaj juĝistoj asertas, ke La demando pri raso estas la unua de kvar komunikaĵoj de Unesko pri aferoj de raso. Ĝi eldoniĝis je la 18a de julio 1950 post la dua mondmilito kaj epoko de Nazia rasismo por klarigi tion, kion scienco scias pri raso, kaj kiel morala kondamno de rasismo.[3] Ĝi kritikiĝis pro pluraj kialoj, kaj reviziitaj versioj eldoniĝis en 1951, 1967, kaj 1978.
Ah[redakti]
Nikolĉjo kaj Erneĉjo sidas ĉe la tablo kaj vidas ke estas nur unu oranĝo por ili am baŭ. Tuj Nikolĉjo komercas ploregi. Al la dem ando de ilia patrino kial li ploras, li respondis; tial ke ne estas oranĝo por Erneĉjo.
EVITANTE LA DEMANDON[redakti]
Mastrino— Cu vi estas bona kuiristino?
Petantino— Jes, sinjorino. Mi ĉeestas la preĝejon ĉiudimanĉe.
SEN DEMANDOJ[redakti]
Virino envenas la konsultejon, eksidas kaj longan tempon rigardas la doktoron, silente. Post iom da tempo, li demandas: —Do, kion vi sentas?
La virino malbonhumore respondas: — Vi devas scii. Ĉu ne vi estas la kuracisto?
La kuracisto mallevas la kapon kaj skribas ion sur papero. Kaj li diras: —Iru al ĉi tiu doktoro, li solvos vian problemon. Li estas fakulo, kiu diagnozas sen interparolo.
—Kiu estas lia fako?
—Li estas bestkuracisto.
Rutinaj respondoj[redakti]
Pastro devas transpreni kiel anstataŭanto la Diservon en la najbara komunumo. Li paŝas al la mikrofono, frapetas ĝin kaj diras:
– Mi kredas ke ĉe la mikrofono io ne funkcias.
La respondo de la tuta kunveno:
– Kaj kun via spirito.
Demandoj kaj juro[redakti]
Demandoj estas tre utilaj en juro, ĉar per ili oni povas eviti rompi leĝojn pri minaco kaj kalumnio. Ekzemple, la jeno estus kalumnio:
- La idistoj mortigis Zamenhofon.
Sed la jeno ne estus kalumnio:
- Ĉu la idistoj mortigis Zamenhofon? Kion vi pensas?
Logikaj kondiĉoj al demando (alivorte, NERDAĴO)[redakti]
Jen nerdaj logikaj kondiĉoj al demando:
- kondiĉo pri propozicia enhavo: iu ajn propozicio p.
- preparaj kondiĉoj: (i) P ne jam sciu la respondon, ne jam sciu ĉu aŭ ne p veras; (ii) Ne jam memevidentu al P kaj A, ke A donos la koncernan informon je la koncerna tempo sen esti petata.
- kondiĉo pri sincereco: P vere volu la informon.
- Ekzemploj: "Kioma horo estas?"
PEZA DEMANDO[redakti]
Kruko estas ĉe la kuracisto por sankontrolo.
D-ro Klister: Ho, Kruko, vi plipeziĝis unu kilogramon!
Kruko: Jes, vi pravas. Sed vi devas konsideri la faktorojn, doktoro. Vidu, estas miaj ŝuoj, miaj vestoj, mia monujo, miaj ŝlosiloj, mia telefono, mia edziĝringo...
D-ro Klister mienas dubeme.
Kruko: Ho, jes, kaj estas ankaŭ tiu grandega pico kiun mi manĝis tagmeze....
La fido kiel respondo al la amo de Dio[redakti]
La aserto de la apostolo Johano: «Ni konis kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni» diras ke nia kristaneco ekas de la renkontiĝo kun unu Persono. La fido estas la aliĝo al la revelacio de la donacita amo de Dio manifestita en Jesuo Kristo. La kristano estas konkerita de la amo de Kristo, kaj instigita de ĉi tiu amo, li estas malfermita al la amo por la proksimulo. La fido, kiu konsciiĝas pri la amo de Dio, sin montrinta en la trapikita koro de Kristo, vekas siaflanke la amon.
SERIOZE?[redakti]
Baniko: Kruko, ĉu mi povas fari al vi seriozan demandon?
Kruko: Mi tre dubas.
Nedankemo![redakti]
Rimarku, ke ekzistas speciala demandospeco, per kiu ekzemple instruisto ekzamenas lernanton: la instruisto kompreneble jam scias la respondon (li legis en instruistlibro):
- Kiu estas la ĉefurbo de Madagaskaro?
- Antanarivo.
- Prave! (Anstataŭ: Dankon pro la informo!)
Respondoj al demandoj de Mánikchí Ṣáḥib el Epistolo al Mírzá Abu'l-Faḍl[redakti]
Laŭ la enkonduko (p iii-iv): "Kiel induktita de la enhavo de la dua Epistolo, Mánikchí Ṣáḥib ne estis tute kontenita kun tiu ĉi respondo, anticipinte pli vastan diskutadon pri siaj specifaj demandoj. La plia respondo de Bahá'u'lláh enhavas longan Epistolon, verkitan la 14an de Sha'bán 1299 p.H. (je la 1-a de julio 1882) en la voĉo de Sia sekretario Mírzá Áqá Ján. La Epistolo estas adresita al Mírzá Abu'l-Faḍl, sed longa porcio el ĝi respondas al la demandoj de Mánikchí Ṣáḥib. Bahá'u'lláh deklaras, je la komenco, ke li "malsukcesis konsideri la aferon pli atente, ĉar alie li plenvole agnoskintus ke eĉ ne unu demando estis preterlasita", kaj klarigas ke pro saĝeco liaj demandoj ne estis rekte responditaj, sed eĉ tiam, "la respondoj estis provizitaj per lingvo de mirinda koncizo kaj klareco". Tra la restaĵo de la Epistolo, la teksto de ĉiuj el la demandoj de Mánikchí Ṣáḥib estas sinsekve cititaj kaj detalaj respondoj estas donitaj al ĉiu, kelkfoje rilatigantaj la demandojn al la universal principoj deklaritaj en la unua Epistolo."
Konversacio[redakti]
- Kiel vi fartas?
- Kiel oni povas farti en tempo de krizo?
- Per kio vi perlaboras?
- Per kio oni povas perlabori nuntempe?
- Ĉu vi trovis loĝejon?
- Ĉu mankas loĝejoj ĉe ni?
- Kial vi ĉiam respondas per demando?
- Kial ne respondi per demando al demando?
Moralaĵo[redakti]
Ne havu pli multe da okupoj ol tiun jam elektitan fakon por kiu vi estas plej kapabla. “Por kio vi estas plej kapabla ?” Tio estas usona demando. Dudek aferoj duonfaritaj ne valoras tiom, kiom valoras unu afero elfarita.
Ekzameno[redakti]
Kandidato al grava posteno estas ekzamenata. La ekzamenisto demandas:
- "Kiu historia persono kreis nian mondfaman internacian lingvon?"
Neniun respondon.
- "Mi certas ke vi scias la respondon," diras la ekzamenisto. "Lia nomo komencighas per litero Z."
Neniun respondon.
- "Poste estas litero A."
- "Za..., Za...," diras la kandidato. "Ĉu Zanzibaro?"
- "Ne ne! Tio estas afrika insulo. Z-A, Z-A..., kaj poste M...."
- "Zam..., Zam..., ĉu Zamenhof?"
- "Brave, brave! Bonvenon en la Akademion de Esperanto!"
Infanaj demandoj[redakti]
- Paĉjo, kiu estas la ĉefurbo de Francio?
- Mi ne scias, filo mia.
- Paĉjo, en kiu regiono estas Romo?
- Ankaŭ tion mi ne scias.
- Paĉjo, kiel nomiĝas la prezidanto de nia respubliko?
- Mi plu ne memoras.
- Paĉjo, ĉu mi genas vin pro ĉiuj miaj demandoj?
- Ne kara, demandante oni lernas ĉiam multajn aferojn.
Alie[redakti]
Infanino pridemandas la patrinon:
– Panjo, vi diris, ke vin naskis via patrino, kiun naskis via avino, kiun naskis praavino. Sed, komence, de kiu ni venas?
– De Adamo kaj Eva, kiuj estis kreitaj de Dio mem. Ili naskis infanojn, kiuj siavice naskis infanojn, ĝis ni.
Poste ŝi sin turnas al patro:
– Paĉjo, de kie ni venas.
– En la komenco estis simioj, de kiuj venis la homoj. La infanino reiras al la patrino:
– Panjo, paĉjo diras, ke ni venas de la simioj, kial vi diris ion alian?
– Filino kara, mi rakontis pri mia familio, ne pri la familio de via patro.
Bone[redakti]
Veraj demandoj (de mia filo)
- Panjo, ĉu vere mi estis en via ventro?
- Jes...
- Sed kial vi manĝis min?!
Deziras respondi[redakti]
- ĉiuj demandoj, pri kiuj mi ne kompetentas
- A.N.Alfabeta
- amon de ĉarma junulino ne pli ol 90-jara
- Edzperantisto
- la demandon: ĉu esti aŭ ne esti?
- kiujn azenojn mi proponus por la prezido de AZE
- P.K.Filistrov
- vian blasfemon, se vi sendos ĝin al la redakcia adreso
- I.R.Onies
rim. : pro manko de loko ni ne publikigas la adresojn de la anoncintoj, sed pretas peri viajn kontaktojn kontraŭ modesta monsumo.
TRI DEMANDOJ[redakti]
Eta Joĉjo parolas al Kruko: Paĉjo, mi havas tri demandojn pri via baldaŭa naskiĝdatreveno. Unua demando: kiun donacon vi ŝatus?
Kruko: Nu, estas tiu plejnova zombi-videaĵo. Tio plaĉus al mi.
Joĉjo: Dua demando: kiom ĝi kostas?
Kruko: 20 eŭrojn.
Joĉjo: Tria demando: Ĉu vi povus pruntedoni al mi 20 eŭrojn?
* * *[redakti]
Oficisto estis pleniganta demandfolion disdonitan de lia administracio. Ĉe la demando: « kiu estas via rekta superulo?» li, sen hezite skribis: «Mia edzino».
Referencoj[redakti]
- ↑ En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?
- ↑ Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj.
- ↑ kuri-o --> (laŭ la signifo) religi-a grup-o, trib-o-part-o, senat-o, senat-ej--o, papa administr-ej-o