Cervo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cervoj eterne militantaj

"Hejme Estas Kie La Cervo Estas!"

~ Maŝina traduko pri cervo

"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."

~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo

"Serpo servu cin por ĉerpo el cerbo de serba cervo"

~ serba servulo

Cervo estas tre bela kaj rapida besto kun vasta loĝejo.

Ĉinoj diras ke la cervo estas simbolo de reĝeco, aŭ nuntempe de salaraj oficistoj.

Al usonanoj, cervaĵo estas indega manĝaĵo de ĉasistoj. Sed estu avertita, ke aŭte mortigi cervon estas evitenda: ĝi estas multe pli granda ol kuniklo, do ĝi ja damaĝos vian aŭton! Tamen, se vi havas pafilonpafilon, la cervaĵo estos tre bongusta!

Pasporta Cervo[redakti]

Deersign.jpg
Bonvolu konfuzi kun Pasporta Servo.

Pasporta Cervo estas ruza elpensaĵo de la desperantistoj por ŝpari la monon dediĉita al hoteloj por poste uzi ĝin en bordeloj. Pri ĝi respondecas TEJO (Tutcerva esperanto-Junularo). Homoj povas aĉeti al ili cervon en kiu estas skribita la nomo de multaj cervo-gastigantoj. Por gasti ĉe ili senpage, sufiĉas kunporti kaj montri la aĉetitan cervon. Se oni ne havas monon por aĉeto tiam oni enskribiĝu kiel cervo-gastiganto kaj rezervu en la propra domo dormlokon por la gastoj (desperantisto cervo). Dum la interŝanĝo estas malpermesate krokodili, anakondi kaj kajmani ĉar jam okazis ke anakondo manĝis la cervon kaj TEJO ne redonis novan (tio ŝajne estas en la kontrakto per malgrandaj literoj, ĉe la fino, t.e., ĉe la vosto de la cervo).

Nigra Cervo[redakti]

Nigra CervoHehaka Sapa (naskiĝis verŝajne en decembro 1863; mortis en aŭgusto 1950) estis wichasha wakan (ŝamano, sankta viro) de la Lakotoj. En la jaro 1876, nur 12-jara, li partoprenis en la Batalo de Little Bighorn. La amasmurdon de Wounded Knee en 1890 li supervivis, sed estis grave vundita.

Kindamo[redakti]

Sciigu ke:

Epizodoj de la historio inter Panduo kaj Kindamo.

KindamoKindama (en Sanskrito: किन्दम) en la Hindua eposo Mahabarato, estas "riŝi" (saĝulo) kiu vivis en la arbaroj. Kindamo estas tre hontema persono kaj liaj sentoj de modesteco evitis, ke li faras sekson en akompano de aliaj homoj. Por kontentigi siajn seksajn dezirojn, Kindamo uzis siajn povojn por konverti sin kaj sian edzinon en cervoj. Kiam li kaj lia edzino estis amorantaj en la arbaro, la reĝo Panduo de Hastinapuro, kiu estis ĉasante tie, sagopafis al ili miskomprenante ilin kiel cervoj, kaj grave vundis ilin. Kolera Kindamo (ankoraŭ kiel cervo) malbenis lin pro sia morto antaŭ la kopulacio, dirante ke se la reĝo okupiĝus pri amorado, li mortus.[1]

S-ro Paul Neergaard skribis : Estas iom da konfuzo pri la signifo de barko kaj de boato eĉ pli temante pri motoraj ŝipetoj por publikaj transportoj. Tial, Panduo retiriĝis al la arbaro kun siaj du edzinoj, kaj lia frato Dritaraŝtro regis poste, malgraŭ lia blindeco.

Citaĵo[redakti]

Neforgeseblaj estas jenaj vortoj de Nigra Cervo: "Ne gravas, kio okazos al via korpo, ĉar kiam ĝi mortos, nur herbo kreskos sur ĝi! Via animo, ĝi ĝuu!"

Notoj[redakti]

  1. Urbaj motoraj ŝipetoj en Venecio