Buŝo
"Mia lango -- mia malamiko"
- ~ Zamenhof
"Ankaŭ buŝo por enira aŭ elira aperturo de io (forno; rivero en la maro faŭko)."
- ~ Oni pri buŝo
"Esperanto estos po nenio, se ne estos por ĉio"
Buŝo estas grava seksorgano, kaj ankaŭ eksprezidanto de Usono. Oni uzas ĝin por kisi kaj por buŝkojto, sekve sen buŝo, seksumado estus tro serioza. Krom antaŭseksaĵoj, oni uzas buŝon ankaŭ por fumado post la amoro.
Danĝero[redakti]
Agemaj anoj de la Cincinnati Esperanta Societo sciigas nin ke ni sekve povas diri ke virusoj facile eliras el la nazo kaj buŝo de la infektitoj. Tial, oni devas eviti homamasajn lokojn - ĉefe hospitalojn - kaj ne tuŝi la okulojn, buŝon kaj nazon per manoj.
Ekzistas proksimume 100 milionoj da bakterioj en unu milimetro da salivo. En la buŝo vivas pli ol 600 malsamaj specioj de bakterioj.
Jes, ja[redakti]
Malantaŭ ĉarma buŝo oni ofte trovas venenan koron.
Biblie[redakti]
2: Viaj dentistoj estas kiel tondotaj ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paradizoj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili.
3: Viaj lipoŝminkoj estas kiel ruĝa fademo, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granado, via pugo aspektas Malantaŭ via Vubismo.
Idista mensogo[redakti]
Bokala Koncernante la boko; stimulari per la boko, sexuagari per la boko.
Testo pri alkoholo[redakti]
—Denove vi ebrias!
—Tute ne.
—Nu, blovu al mi tra serur-trueto!
La edzo blovis.
—Vi estas stulta kaj viaj ŝercoj stultaj. Kaj nun blovu per la buŝo, — aŭdiĝis edzina voĉo malantaŭ la pordo.
Stultaĵo[redakti]
- Ĉu vi havas ankoraŭ ĉiujn dentojn, mia sinjorino?
- Kial vi demandas tiel strange, mia sinjoro?
- Ĉar mi ne povas kompreni, kiel en tiel malgranda buŝo 32dentoj trovas lokon.
Enigma buŝo[redakti]
Enigmo
La buŝon ĝi ofte malfermas,
sed ne la lingvon lernas.
Respondo: la krokodilo!
Ĉu vi scias?[redakti]
Neniu el miaj amikoj povis refuti tion, kaj fine ili , konsentis, ke ni ĝoje povis jam lastnumere komuniki al la Esperantistaro, ke dum la epoko de apartismo, en Sud-Afriko volapukistoj, esperantistoj kaj idistoj ne povis uzi la saman buŝon!