Boris Jelcin

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Boris yeltsin.jpg

"El flamo sin eltiris, en fajron eniris."

~ Zamenhof pri Jelcina Rusio

"Hoch ram chechchoH 'ej vulchoH."

~ Klingono pri Jelcin

"Kiu ajn kapablas prezidentigi sin, tiun oni nepre ne lasu plenumi la oficon."

~ Douglas Adams pri Jelcin

Boriso Vodkoviĉo Jelcino (C2H6O), barbarlingve Бори́с Водкович Е́льцин (1931 - 2007), ano de Brazila Beletristika Akademio, estis la unua kaj lasta prezidento de la Rusia Federaĉo. Per ia mistera kuraĝo li kontraŭstaris Gorbaĉovon, faligis Sovetunion kaj igis sin prezidento, prenante la ekonomion el la manoj de la soveto kaj donante ĝin al kelkaj oligarkoj. Subite komprenante sian fuŝon, li decidis fordrinki la 1990-ajn jarojn. Kiam li sobriĝis, lia putino estis la nova caro de la Rusia Imperio.

Al sro D. ŝajnis, ke[redakti]

Al la Savintoj de Aŭstrio!

Se vi havas ion bonan por diri, ĝin diru; sed se vi havas ion malbonan por diri, diru ion alian.

La ĉefan paroladon faris la prezidanto, St. Andrejĉin. Interalie li diris, ke iaj kontribuoj al la monda paco estas tamen senegalaj. Dum sveda kunveno pri nukleaj armiloj, Jelcin ebriiĝis kaj, dirante ke li ĝojis esti en Finnlando, anoncis planon konduki tutmondan malpermeson de atombomboj. Liaj helpuloj bedaŭrinde diris, ke "li misparolis." Ili evidente pravis, ĉar dum la milito en Jugoslavio, ebria Jelcin promesis bombi Usonon.

Aliparte, Jelcin ne nur estis heroo de la paco; li ankaŭ estis tre bona muzikisto. Iam en Kirgizio li "ludis la kulerojn" sur la kapo de ties estro. Alifoje en Berlino li ekdirigentis la orkestron, pruvante siajn estrajn kapablojn.

Tamen, super ĉio, li estis majstra spiono, kapabla tute eviti eĉ la usonan Sekretan Servon. Dum diplomata vojaĝo al Usono, oni subite rimarkis, ke Jelcin malaperis. Kiam oni trovis lin, li estas preskaŭ nuda en la stratoj de Vaŝingtonodoko, provanta alsaluti taksion por aĉeti picon.

En 1999 li rezignis pri siaj ŝtataj devoj por koncentri sin al ebriado. Historiistoj poste diros, ke tiam estis la fino de la Amuza Epoko de Rusio. En 2007 li finfine drinkis sufiĉe da vodko por supreniri al la ĉielo forme de pura etanolo. La rezulta falego de alkoholaj akcioj kaŭzis la financan krizon de 2008.

Esperanto[redakti]

Mi ne scias pri ia informo pri la scio de Boris Jelcin pri Esperanto aŭ lia kapablo paroli la lingvon. Li estis prezidento de Rusio kaj lia ofte diskutitaj lingvoj inkludis la rusan kaj la anglan.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Mi bedaŭrinde ne kredas ke estus respektplene verki ŝercon pri defuntoj, inkluzive de Boris Jelcin. Eble ni povas elekti alian temon por ŝercoj?

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. Alkoholuloj Anonimaj
  2. Anti Künstlich
  3. Miĥail Gorbaĉov
  4. Vladimir Putin