Banado kun amiko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg



"Ĉiam pure, sane, june - ne hezitu bani kune."

~ Arĥaika Esperanta Proverbaro
39542.gif

"Fajron estingas akvo, pekon pardono"

~ Zamenhof pri akvo kaj peko

"Neniam la mondo povas pardoni al tiuj, kiuj ne kulpas"

~ Stanislaw Jerzy Lec pri senkulpuloj

"Sabate ni lavis nin"

~ Cindy McKee

"Plifacilas havi pardonon ol permeson"

~ Rikardo Cash pri banado kun amikinoj

"Por amiko komplezo neniam estas tro peza."

~ Zamenhof pri banado kun amiko

Banado kun amiko estas sporto, kiu uzas metodon de reciproka purigo uzante akvon kaj kutime sapon.

0.jpg

Avantaĝoj[redakti]

Senafero amiko.jpg

Tio havas kelkajn avantaĝojn...

  • La praktiko estas simpla sed efika vojo por plibonigi la higienon. Kun helpo de amiko, pli facilas plene lavi la tutan korpon, inkluzive la regionojn inter la ŝultroj, inter la sidvangoj, kaj inter la femuroj. Tio protektas kontraŭ malsanoj kiel porka gripo.
  • Laŭ nuntempa esploro, banado kun amiko ne nure konservas akvon kaj energion, sed ankaŭ povas plifortigi la amikecon.

Tutmonde[redakti]

Jen estas la problemo :

S215.jpg

Tamen, unu Ruĝa-Kruca Divizio de la hispana armeo plene elpruvis por ni ke, Vnillr asertis, kaj ili silentas pri la fakto, ke Schwaller pasigis la lastan parton de sia vivo pruvante, ke en Usono, Ruslando, Brazilo, Hindio, Japanio kaj en la plimulto de la europaj landoj ekzistas nenia utiligebla banado kun amiko en pri Eo aŭ planlingvistiko. La plimulto kio ĝis nun aperis en kaj pri Eo, estis efemera kaj sensignifa, tipografie, redakte kaj enhave senlime primitiva kaj katastrofa.

Klasikaj vidpunktoj[redakti]

Du junaj inoj senmakulaj.

Klasikaj filozofoj argumentis, ke kuna banado havas edukan valoron, ĉar ĝi kultivas virtojn kiel mildecon kaj fidon. Pro tio, ĝi estis ĉefe rekomendita por gejunuloj.


KIel skribas la romia poeto Juvenalo -

Sana menso kun korpa sano,
per milda ludo en kuna bano.[1]


Kuna banado estis ankaŭ tre populara en Atlantido, kaj estis rekomendita de Sapfo.

Bana dungo[redakti]

Certe laŭ ni Esperantistoj, Bana dungoBana dung' estas ĉefurbo de la provinco okcidenta Javo en Indonezio, kaj sume estas la kvara plej granda urbo en la lando. Lokita je 768 m super marnivelo, Ban-dungo ĝuas relative la tutan jaron pli freŝajn temperaturojn ol plej parto de indoneziaj urboj. La urbo situas en riverbaseno ĉirkaŭita de vulkanaj montoj. Tiu lokiĝo permesas al la urbo havi bonan naturan defendan sistemon, kiu estis la baza kialo por ke la registaro de Nederlanda Orienta Hindio movu la ĉefurbon de la kolonio el Batavio al Ban-dungo.

La nederlanda kolonio unue setlis teplantejojn ĉirkaŭ la montoj en la 18-a jarcento, kaj poste konstruis ŝoseojn por konekti la plantejojn al la urbo (180 km nordokcidente). La eŭropaj loĝantoj de la urbo petis akcepton de municipo (gemeente), kiu estis donita en 1906 kaj Bana dungo iom post iom disvolviĝis kiel centro por plantejposedantoj. Luksaj hoteloj, restoracioj, kafejoj kaj eŭropecaj vendejoj estis malfermitaj kiel la esprimo Parijs van Java (Parizo de Javo).

Post Indonezia sendependo, la urbo disvolviĝis rapide kaj urbaniĝis ĝis transformi Ban-dungon el idilia urbeto al densa 15,00 loĝantoj/km² metropolita areo, kaj loko por ĉirkaŭ 2 milionoj da loĝantoj. Oni troekspluatis la naturajn resursojn, ĉfe por konverti protektitajn altajn areojn en loĝejoj kaj restadejoj. Kvankam la urbon trafis multaj problemoj, kiel akvouzado kaj kaosa trafiko, Ban-dungo tamen ankoraŭ allogas ĉu loĝantojn ĉu vizitantojn.

Ĉu tio ne estas mirinda?

En la banejo[redakti]

Kiom kostas la kuva bano?

Unu guldenon.

Bone! Tiam plenu la kuvon nur duone kaj mi pagos duonan guldenon.

Mezepoka vidpunkto[redakti]

Oni diras ke kiam D-ro Doyle, la verkisto kaj kreinto de Sherlock Holmes, estis en ĉi tiu lando li diris dum parolado en la urbo Indianapolis, ke bano estis ekrilatigita al la diboĉaj moroj el antikvaj epokoj. Sennudiĝi kaj tuŝi al si mem dum la bano estis ekkonsiderataj malkonvenaj agoj por la kristano. Tiele grandparte de mez-epokaj monaĥejoj oni baniĝis ekp. po du, tri fojoj maksimume dum la jaro kaj eĉ tio pro kelkaj religiaj festoj kiel la Pasko kaj Kristnasko.

Irante al banejo

Liberaera banado[redakti]

Tre prave niaj japanaj samideanoj aldonas :Laŭ naturistoj, la praktiko estas eĉ pli boniga, se oni banas sin liberaere, ekzemple en rivereto aŭ lageto en arbaro.

Vera amiko[redakti]

Ulo saltis en la lagon antaŭ ol memori ke li ne kapablas naĝi. Li frapegas la akvon per brakoj kaj kruroj, provante resti sur la surfaco, esperante ke iu venos savi lin.

Lia amiko staras sur la bordo, kaj krias al li: Se vi dronos, ĉu mi povos havi vian novan terenbiciklon?

Du esperantistoj sin banas en rivero[redakti]

0949 n.jpg

- Ĉu vi jamas?

- Ne, mi ankoraŭos.

Alie[redakti]

Eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri Banado kun amiko aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "Banado kun amiko", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri Banado kun amiko ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.

Notoj[redakti]

  1. El La Novaj Satiroj de Juvenalo la Malpli Granda. Tradukita el Latino por Neciklopedio.

Vidu ankaŭ[redakti]

La Vikipedio havas senpoezian artikolon pri bano.