Bahá'u'lláh

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kia estas la homo, tia estas lia nomo"

~ Zamenhof pri Bahá'u'lláh

"Io simila en niaj rondoj ne ekzistas"

~ Gerrit Berveling
Domo de bahaulo.jpg

"Jes, jes, jes kaj ne"

~ iu

"Dankon al Neciklopedio por bona ĵurnalismo: vi sukcese elfosis la necesajn detalojn pri afero, kiu evidente interesas viajn legantojn"

~ Anonimulo

"Nur 500 000 eŭroj? Tio ŝajnas al mi tre malgranda sumo."

~ iu pri la kosto de Bahá'u'lláh

Bahá'u'lláhBaha’hulla (1917-1992) estas brazila prezidento kaj ano de Brazila Beletristika Akademio naskita en Bahio, en kvartalo Hull (plena nomo Kingston-upon-Hull) ĉe la konfluejo de la riveroj Hull kaj Humber.

Kredanto antaŭ la domo de Bahá'u'lláh

Li rigardas sin kiel plenumanto de la verko de Bob kaj kaj 40 rabistoj. Simile kiel pri la fabelo Ali Babo sciencistoj intertempe supozas, ke ankaŭ la fabelo de Bah´'u'lláh fakte estis kreaĵo de la tradukisto Antoine Galland.

Legendo[redakti]

Bahá'u'lláh sen barbo

Olim vivis viro, nomita Bob, kiu diris, ke iam venos nova profito de Dio. Preskaŭ tuj post oni mortpafis Bobon, Bahá'u'lláh ekproklamis, ke li estis ĉi tiu nova profito.

Estas rimarkinde, ke Li diris, ke li estis la promesito de ĉiuj religioj, kaj ke oni ekamu ĉiujn escepte de la fiaj gejoj. Li ankaŭ establis linion de sia familio, kiu regus la religion por ĉiam kaj ĉiam... almenaŭ ĝis la neatendita morto de lia dua kaj fina laŭrajta heredulo, pri kio li certe jam sciis, sed ne volis riveli tiam.

Nuntempe Bahaismo havas plurajn malĉipegajn templojn tra la tuta mondo... escepte de landoj, kie oni malpermesas herezon kontraŭ Islamo.

Loĝado[redakti]

Tro granda honorigo estas ke Bahá'u'lláh kun Sia familio estis ekzilita de la Otomana Sultano Sultano de Edipo (seksa André Cherpillod) en la eŭropa parto de Turkio al la otomana pun-kolonio de Akko.

Unuavide oni trovas, ke Bahá'u'lláh alvenis en Akko je la 31-a de aŭgusto 1868 kaj pasigis kiel prizonulo la finon de Sia vivo en la regiono de Akko. Liaj prizonaj vivkondiĉoj komence estas ege severaj kaj iom post malstriktiĝis ĝis kiam en junio 1877 Li eĉ povis transkoĝiĝi al Mazra'ih, kion tamen li nur faris post insistaj pekoj de la urba responsulo; kaj malgraŭ ĉio li formale restis prizonulo ĝis la fino de sia vivo.

Oni eble supozo pro tio , kion mi ĵus diris , ke Bahaaj Konstruaĵoj kaj posedaĵoj en Akko estis luitaj aŭ aĉetitaj dum tiu tempo-periodo.

Kiel niaj legantoj ekscios per la raporto de la lasta administrantara kunsido de R.B.L.E., Bahá'u'lláh vivis:

  • en la Sankta Lando dum proksimume 24 jaroj.
  • en la karcero de la Citadelo dum 2 jaroj, 2 monatoj kaj 5 tagoj.
  • en la Domo de 'Abbúd kaj la apudaj domoj dum proksimume 7 jaroj.
  • foje pasigis ripozan tempon en la Ĝardeno de Rezvan.
  • en la domo de Mazra'ih dum proksimume 2 jaroj
  • en la vilao de Bahjí dum proksimume 13 jaroj ĝis sia forpaso en 1892.

Bahá'u'lláh vizitis kvarfoje Ĥajfon kaj la Monton Karmel; lastafoje dum 3 monatoj.

Bahaa radikismo[redakti]

0286.jpg

Radikismo estas tre grava problemo inter Bahaanoj. Iuj bonalingvistoj proponas Bahaon por Bahá'u'lláh. Kristanoj estas anoj de Kristo, do Bahaanoj estas anoj de Bahao. La Bahaa Kredo estas la kredo de Bahao.

Sed malpli eŭrocentraj bonalingvistoj diras, ke oni ne nomu persan profeton laŭ eŭropaj normoj. Bahaulo estu la ulo de la religio, Bahao.

Karnavaloj[redakti]

Ege malverŝajnas, ke la Kvar Karnavaloj (perse: Chahár Vádí) estas libro verkita de Bahá'u'lláh, Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo.

Esperanto[redakti]

Germana urbestro d-ro Irmer diris: Mi ne povas konfirmi ĉu Bahá'u'lláh, fondinto de Bahaaismo, parolis Esperanton, ĉar li vivis en la 19a jarcento antaŭ la kreinto de Esperanto, L.L. Zamenhof.

Maŭzoleo de Bahá'u'lláh[redakti]

Jam venos tagoj pli helaj!

Situanta en Bahjí, la Maŭzoleo de Bahá'u'lláh estas la "Plej Sankta Loko" (Ḥaram-i-Aqdas) de la bahaanoj kaj ilia Kie (Qiblih). Ĝi entenas la fizikajn restaĵojn de Bahá'u'lláh kaj sitas rekte apud la domo, en kiu Li forpasis, la vilao de Bahjí.

Pistoloj de Bahá'u'lláh[redakti]

1335.jpg

La pistoloj de Bahá’u’lláh akiritaj post la Kitáb-i-Aqdas estas elektitaj pistoloj akiritaj de Bahá'u'lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo, kaj portitaj kune ek de 1978.

Dum sia sia misio iompostiome finiĝis post sia verkado de la Kiteĵo en 1873, li daŭre akiris sennombrajn pistolojn kaj leterojn, farante tion ĝis la lastaj tagoj de sia vivo en 1892.

Bahá'u'lláh[redakti]

Fariĝis nun tute banale diri, ke bahaanoj pretendas, ke nur ""Tiu, Kiun Dio malkaŝos" - la Mesio atendita de la bananoj - povintus fini la Libron. Bahá'u'lláh pretendis, ke Li estas tiu Mesio, kaj banananoj pretendas, ke la Kiteĵo ("Libro de Certeco" 1862) estis la kompletigo de la Libro. La afero estas lerte kaj ideoriĉe planita kaj efektivigita.

Elektita verkaro[redakti]

  1. Bagavadgito
  2. Torah
  3. Biblio
  4. Sankta Biblio
  5. Satana Biblio
  6. Nobla Korano
  7. Danio
  8. Pri la origino de la specioj per natura selektado, aŭ la konservado de favoritaj rasoj en la lukto por vivi
  9. Fundamento de Esperanto
  10. La Kaŝitaj Fivortoj
  11. Manifesto de Prago
  12. Manifesto de Raŭmo
  13. La bona lingvo
  14. La mava lingvo
  15. Norvega lingvo
  16. La industria socio kaj ĝia estonto
  17. Transiri limojn: al transformativa hermenotiko de la kvantuma gravito

Ĉu tiu ĉi artikolo estas ofendebla?[redakti]

Eble oni timu ke tiu ĉi artikolo ofedigus iun bahaanon, sed bahaanoj permesas sin legi pri li nur en atmosfero de plene deca respekto. Kompreneble tiu ne estas la kazo de Neciklopedio, sekve, neniu bahaano legas tiun artikolon. Se neniu Bahaano legas tiun ĉi artikolo, neniu ĉagreniĝas. Ĉiu povas elekti legi aŭ ne legi ĝin.