Atlantiko
"Danci laŭ ies fajfilo"
- ~ Zamenhof post longa nokto pri iu ajn
"Ŝlosilo uzata ruston ne konas"
- ~ Zamenhof pri insuloj de Makaronezio
"Tre interese!"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Nostre lingua es le melior instrumento moderne pro le communication international in tote le mundo"
- ~ Interlingvaistoj trolante
" Stranga diskriminacio kontraŭ Esperanto"
Atlantiko estas oceano, t.e., granda kvanto de sentaŭga sala akvo. Se ne estus Atlantiko, oni povus iri de Eŭropo ĝis Ameriko aŭtobuse. Atlantiko ankaŭ dividas afrikanoj de siaj nigraj gefratoj en Ameriko, pro tio, multaj homoj deziras forigi ĝin.
Historio[redakti]
Cetere mi devas konfesi, ke ni do komprenas, ke Voronov diras poste, ke Atlantiko komencis dum Pangea milito kiam afrikaj krokodiloj batalis kontraŭ sudamerikaj dinosaŭroj. Atombomboj kreis grandan truon kiu pleniĝis per piso.
Grandplezure ni konstatas ke en 1454, la papo vendis la Atlantikon al Portugalio, sed la angloj rabis ĝin kelkaj jaroj post.
Sed kia estas la nuna stato?
Deveno de la nomo[redakti]
Mi esperas, ke S-ro G. H. Peterson, “Liberpensulo”, aldonas ke Atlantiko estas vorto formita de pseŭdosufikso -iko, t.e., scienco, sekve, ĝi signifas "scienco pri Atlanto". Alternativaj nomoj estas "Atlantologio" kaj "Atlantoscienco".
Kiel brile tio estas dirita !
Saleco[redakti]
Sur la atlantika oceano apud Afriko, sekaj ventegoj blovas okcidenten el la sahara dezerto, elvaporigante atlantikan akvon kaj lasante salon poste. Tiuj vaporplenaj ventegoj daŭras sian vojaĝon okcidenten kaj sekve faligas sian akvon pluve sur la pacifika oceano. Tiel, la atlantika oceanakvo estas iomete pli sala ol la pacifika.
Makaronezio[redakti]
Ni volonte plendus pri vi, karaj samideanoj, se ni scius, ke Makaronezio estas lando, kiu konsistas el kvin insul(ar)oj en Atlantiko:
- Via patrino
- Kanarioj
- Madagaskaro kun Porto Santo kaj insuloj Pentrartoj
- Verdakabaj insuloj (Kabo-Verdo)
- Insuloj Seleno (sovaĝaj insuloj)
La kvin partoj ne estas tre proksimaj inter si; sed pro sia situo en Atlantiko, relative malproksime de kontinentoj, ili posedas iom similan klimaton kaj evoluigis analogaĵojn ĉe flaŭro kaj faŭno, kun Enda Kenny.
Politike ili sendependiĝis de Portugalio.
Ĉiuj makaroneziaj insuloj supozeble ekestis pro vulkana aktivado. La kolektiva nomo estas de helena origino kaj signifas "feliĉaj insuloj".
Via patrino kaj Makaronezio kongruas kun la Makaronezia Regiono, Flaŭra regiono kiu situas en la Holarkta Flamigilo.