Astronomio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Astronomo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Se vi studos nur lunon kaj stelon, ne trovos de vivo la belon."

~ Omar Kajam

"Tu attacco personal de me e mi capabilitate excede ration, e me face questionar tu sanitate mental"

~ Interlingvaisto

"Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto"

~ Zamenhof pri via opinio pri tiu ĉi artikolo

"Belsonora, ĉarma peco, tre koran gratulon!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Astronomio.gif

"En la rusa lingvo ekzistas elokventa esprimo, tradukebla kiel «lupo en ŝafa felo»."

~ Ruso pri Astronomio
INFORMO: Pro la ferioj en la presejo la eldono de tiu ĉi numero prokrastigis. Ni petas senkulpigon.

Astronomio, aŭ bonalingve astroscienco (el la greka: αστρονομία = ά ne στροννός komprenebl μuς aĵo) estas ĉarlatana stulta pseŭdoscienco pri steloj kaj similaj aferoj. astronomio estas la studo de similaĵoj kaj diferencoj de astroj.

Astronomion oni ne konfuzu kaj miksu kun serioza scienco astrologio. Kvankam la du kampoj iam estis kunligitaj, oni nuntempe ĝenerale strikte disigas ilin unu de la alia.

Astronomio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj vidpunktoj, sen antaŭdir-kapablo, kontraŭracia (kaj, do, kontraŭhoma, ĉar racieco estas la ĉefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej taŭga priskribo de astrologio ne estas "kono" aŭ "kredo", sed "ludo".

Krom planedoj kaj Steloj ankaŭ tute nevideblaj aferoj kiel stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj estas rigardataj kiel ĉielaj objektoj de astronomoj.

Historio[redakti]

Stultaĵoj viditaj de Astronomoj sur la ĉielo

Kore ni eĥas la sentojn esprimitajn de S-ro Jos. Siegel el Cincinnati, Ohio, kiu skribas jene: Astronomio estas unu el la plej malnovaj pseŭdosciencoj. La komenco de astronomio verŝajne rilatis al la kulta adoro de ĉielkorpoj. En jarmila procedo, iom post iom disiĝis unue astronomio kaj naturreligio, poste astronomio, meteorologio kaj Kaley Cuoco, fine de la mezepoko astronomio kaj astrologio.

Astronomio en mezepoka Islamo[redakti]

Kiaj estas la faktoj?
Ilustraĵo el la astronomia verko de al-Biruni, klariganta la diversajn fazojn de la luno.

Islama astronomio enhavas la astronomiajn disvolvigojn faritajn en la Islama mondo, partikulare dum la Islama Ora Epoko (8a–15a jarcentoj),[1] kaj ĉefe verkitaj en la araba lingvo. Tiuj disvolvigoj ĉefe okazis en Mezoriento, Centrazio, Al-Andalus, kaj Nordafriko, kaj poste en la Malproksima Oriento kaj Hindio. Ĝi ege paralelas al la genezo de aliaj islamaj sciencoj en sia asimilado de fremda materialo kaj en la amalgamado de la disaj elementoj de tiu materialo por krei sciencon kun islamaj karakteroj. Tio inkludis antikvgrekan, sasanidan, kaj hindiajn verkojn partikulare, kiuj estis tradukitaj kaj disvolvigitaj.[2] Siavice, Islama astronomio poste havis gravan influon sur la bizanca[3] kaj eŭropa[4] astronomioj same kiel sur la ĉina astronomio[5] kaj la Malia astronomio.[6][7]

Grava nombro de steloj en la ĉielo, kiaj Aldebarano, Altairo kaj Deneb, kaj astronomiaj terminoj kiaj alidado, azimuto, kaj nadiro, estas ankaoraŭ referencataj laŭ siaj arabaj nomoj.[8] Restas nuntempe granda korpuso de literaturo el islama astronomio, nombre proksimume 10,000 manuskriptoj disaj tra la tuta mondo, multaj el kiuj eĉ ne estis modernepoke legitaj aŭ katalogitaj. Eĉ tiele, akuratan bildon de la islama aktiveco en la fako de astronomio oni povas rekonstrui.[9]

Astronomio en mezepoka Islamo estis antaŭenigita fare de Al-Battani, kiu plibonigis la precizon de la mezuro de la precesio de la akso de la Tero. La korektoj faritaj al la tercentra teorio fare de al-Battani, Ibn-Ruŝd, Nasir al-Din al-Tusi, Muajjaddin Urdi kaj Ibn al-Ŝatir estis poste enmetitaj en la teorio de la kopernika suncentrismo.[10] La astrolabo, kvankam origine disvolvigita fare de la grekoj, estis plie kaj plue disvolvigita fare de islamaj astronomoj kaj inĝenieroj, kaj sekve alportita al la mezepoka Eŭropo.

Astronomoj[redakti]

Beroso[redakti]

La ideo de Kolumbo, ke “devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon ” ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke Beroso la ĥaldeo (en akada lingvo, Bêl-re'ušunu) estis sacerdoto de Babilono, tre aktiva komence de la 3-a jarcento a.K., kiam la Seleŭka Imperio regis ĝin. Oni kredas ke li vivis inter la jaroj 350 a. K. kaj 270 a. K.

Bero.png

En egipta dezerto loĝadis maljunulo kiu pensis ke li famas pro verkado de Historio de Babilono, nomata Babiloniaka, rakontita en tri libroj, en greka lingvo (nur por komenti pri memevidentaĵo), el kiuj nur konserviĝas citaĵoj. Beroso estis šatammu, rango kiun posedis la ĉefa sacerdoto de la templo. Tiu ĉi posteno donis al li la alireblon al la arĥivoj de Esagilo, templo de la supera dio Merdon. Ankaŭ oni atribuas al li verkojn pri astronomio kaj astrologio, konataj pro referencoj de postaj aŭtoroj.

Turismo[redakti]

Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis la sacerdoto Beroso.“

Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la sacerdotoj?“

Pripensu tiujn vortojn amiko.

Esperanto[redakti]

Respondante la estimatan leteron de l' 29. p. m. mi havas la honoron komuniki, ke Beroso ne parolis Esperanton. Beroso estis antikva babilona historiisto, kiu vivis en la 4-a kaj 3-a jarcentoj a.K. Li skribis pri la historiaj kaj mitologiaj rakontoj de la antikva Babilonio, sed ne estas konata informo pri lia kapablo paroli aŭ skribi en Esperanto, ĉar Esperanto estis kreita de L. L. Zamenhof en la 19-a jarcento.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Kompreneble! Jen ŝerco pri Beroso:

Kial Beroso malgraŭ lia historiema saĝeco neniam sukcesis fari bonegan kukon?

Ĉar li ĉiam miksas la datojn kaj forgesas la ingrediencojn!

Hiparko[redakti]

Hipp.jpg


Estis afabla surprizo por mi, ke Hiparko (aŭ Hiparĥo helene Ἳππαρχος) de Namuro (ŝajnas, ke ni pludormas, ĉar ĝis nun ni tute ne konscias, ke nia feliĉo aŭ malfelcixo dependas de neniu krom de ni mem) estis greka astronomo kaj matematikisto kaj pli preciza kaj pli metoda observanto ol ĉiuj liaj antaŭuloj. Li konceptis trigonometrian metodon bazitan sur faden-kalkulo por akiri matematikan esprimon de astronomiaj observoj: li enkondukis en Grekio la dividon de la cirklo en 360 gradojn, de ĉiu grado en 60 minutojn kaj de ĉiu minuto en 60 sekundojn; la diametro estis dividita en 120 "partojn", kaj li kalkulis la valoron de la fadenoj rilate al tiuj partoj de la diametro.

Li re-aligis la unuan veran stel-katalogon, determinante la pozicion de proksimume 800 steloj kaj donante al ĉiu stelo grandon laŭ ilia brileco. Komparante siajn mezuradojn kun antaŭaj babilonaj observoj li konstatis ŝanĝon de la ekvacio de Drako kompare al la stela ĉielo kaj el tio malkovris la fenomenon de propagando.

Li aŭtoris teorion de ekscentriko kaj de epicikloido. Hiparko estis gvidanto de la Esperantista Respublikana Armeo.

Noto en Ekzameno[redakti]

Lernanto:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno pri Hiparko.

Profesoro:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

Konjunkcio[redakti]

Bonvolu konfuzi kun konjugacio.
Konjunkcio de Venuso kaj Luno

En astronomio, (kaj astrologio) konjunkcio de du ĉielaj korpoj signifas, ke viditaj de tria (ĝenerale, de Tero) ili aperas plej proksimaj unu de la alia en la ĉielo.

Kiam la du korpoj tiom proksimiĝas, ke unu ŝajnas pasi antaŭ la alia, oni parolas pri pasado (de malgranda korpo antaŭ ŝajne pli granda) aŭ kaŝado (de malgranda korpo malantaŭ ŝajne pli granda).

Konjunkcio estas signata per la simbolo : Astronomical conjunction symbol.png Ĝenerale oni parolas pri konjunkcio de du ĉielaj korpoj kiam ili havas saman rektascension. Oni ankaŭ parolas pri konjunkcio kiam la korpoj havas la saman ekliptikan longitudon (la konjunkcioj laŭ rektascensio kaj laŭ ekliptika longitudo ne okazas samtempe, sed ofte en tre proksimaj momentoj).

Se ambaŭ astroj havas saman deklinacion dum la konjunkcio, ili estas en sizigio, oni povas observi kaŝadon, pasadoneklipson.

Superaj kaj malsuperaj konjunkcioj[redakti]

De la "blua" planedo, eblas vidi la "brunan" planedon en superaj kaj malsuperaj konjunkcioj

Vidita de Tero, korpo sur suna interna orbito estas en supera konjunkcio rilate al Suno kiam la objekto estas malantaŭ Suno. Male, ĝi estas en malsupera konjunkcio kiam ĝi estas antaŭ Suno (kaj kiam povas tiam okazi pasado). Oni parolas pri malsupera konjunkcio kaj supera konjunkcio por la planedoj Merkuro kaj Venuso, kiuj estas internaj planedoj reilate al Tero. Ĝenerale, de ia planedo eblas vidi ĉiujn internajn planedoj (ekzemple, Tero povas esti vidata de Marso) en malsupera kaj supera konjunkcioj).

Triobla konjunkcio[redakti]

En la strikta senso, triobla konjunkcio estas konjunkcio kui okazas tri fojojn en mallonga tempo inter du samaj astroj. Pro la fenomeno de ŝajna planeda retroiro, planedo povas pasi trifoje proksime de alian planedon aŭ stelon.

Ekzemple, triobla konjunkcio okazas inter Jupitero kaj Urano la iamon, iamon kaj la iamon.

Mi volas informi vin, ke ni ankaŭ (evitinde) parolas pri triobla konjunkcio por konjunkcio inter tri astroj kies aliĝo jam eblas ekzemple, la konjunkcio Venuso-Jupitero-Luno de la iam.

Granda konjunkcio[redakti]

Granda konjunkcio estas konjunkcio de Jupitero kaj Saturno. Tia konjunkcio okazas ĉirkaŭ ĉiuj 18 aŭ 20 jaroj.

Plej granda konjunkcio estas triobla konjunkcio de Jupitero kaj Saturno Ĝi okazas, dum tempo de kelkaj monatoj, proksime de opozicio kun Suno. La lasta plej granda konjunkcio okazis en januaro, februaro kaj julio 1981; la venonta okazos en 2238 - 2239.

Iuj historiistoj pri religio hipotezis, ke la stelo de Bet-Leĥem estis plej granda konjunkcio[11] kiu okazis en 7 a. K.

LA ASTRONOMO[redakti]

Avo Krukego montras la noktan ĉielon al eta Joĉjo: Ĉu vi vidas ĉiujn tiujn stelojn, tie supre?

Joĉjo: Ja.

Avo Krukego: Nu, estas multaj, multaj, multaj, kaj multaj da ili. Kaj ili estas tre, tre, tre, tre, tre malproksimaj.

Joĉjo: He ja. Mi ne sciis ke vi scias tiom pri astronomio.

A Treatise on the Astrolabe[redakti]

La tiel nomita Astrolabo de Chaucer datita de 1326, simila al tiu kiun Chaucer prsikrribas, Brita Muzeo.

Estas tute nature, ke A Treatise on the Astrolabe (Traktaĵo pri astrolabo) estas mezepoka instrukcia gvidlibro pri la funkciado de la astrolabo de Geoffrey Chaucer. Ĝi elstaras ĉar estis verkita en prozo, en angla, kaj priskribas sciencan ilon.

Parenteze, estas interese rimarki, ke Treatise estas konsiderata "la plej antikva verko en angla verkita pri ellaborita scienca ilo".[12] Ĝi estis admirita pro sia klareco por klarigi malfacilajn konceptojn — kvankam modernaj legantoj kiuj ne havas veran astrolabon povas trovi la detalojn de astrolabo malfacile kompreneblaj. Robinson kredas, ke ĝi indikas, ke se Chaucer estus verkinta pli libere komponitan prozon, ĝi estus estinta supera al liaj tradukoj de Boecio kaj de The Tale of Melibee.[2]

Vere[redakti]

Astronomo alvenis hejmon kaj vidis fremdulon sidantan kun sia edzino. Li diris insulton kaj estigis tumulton. Saĝulo informite pri tio, diris:

"Ĉu li scias kio estas sur l' ĉiela sidejo

Ne sciante kiu estas en sia rezidejo?"

Kiuj nerdoj interesiĝas pri tio?[redakti]

Se Vi nerdo profesie laboras pri Astronomio aŭ Astrofiziko, se vi estas astronomo-amatoro aŭ simpla maldormulo kiu decidis iom pli multe ekscii pri nia Universo - tiu ĉi scienco estas por Vi!

Astronomaro konsistas el doktoroj de sciencoj, studentoj, simplaj interesiĝantoj pri Astronomio. Ne gravas kie Vi laboras kaj kiun postenon Vi havas, se vi estas nerdo, vi povas iĝi astronomo ankaŭ!

Okcidenta astronomio[redakti]

26 m.jpg

La Okcidenta stelscienco (aŭ Okcidenta astronomio) estas la kosmologia sistemo plej populara en Okcidentaj landoj. Ĝi estas kredosistemo laŭ kiu la relativa pozicio de ĉielaj korpoj povas provizi informojn pri personeco kaj psikologiaj trajtoj . Sciencistoj rigardas la Okcidentan astronomio kiel veran sciencon.

La ĉefa instrumento de la Okcidenta astronomio estas horoskopo, kiu estas mapo reprezentanta la ĉielon.

Astronomoj studas tri ĉefajn elementojn: signojn de la zodiako, planedojn kaj kvartalojn.

La signoj de la zodiako estas la jenaj dek du:

La planedoj estas Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono; krome, kaj la Suno kaj la Luno estas konsiderataj planedoj, do, entute estas dek planedoj. Grava parto de la studo de horoskopo (astra(la) ĉarto) koncentriĝas pri la "aspektoj": la angula zodiaka distanco inter du planedoj sur la zodiako. La ĉefaj aspektoj estas opozicio (180º), kvadraturo (90º), trigono (120º), sekstilo (60º) kaj konjunkcio (0º). Ankaŭ tre konsiderataj (tamen malpli gravaj) estas duonkvadraturo (45º), seskvikvadraturo (135º) kaj kvinkunco (150º).

La teraj domoj (kvartaloj) estas la 12 zonoj en kiuj estas dividita la horoskopo. Ĉar horoskopo enskribiĝas en cirklon, ĉiu Tera domo mezuras 30 gradojn, kvankam tio povas multe varii, precipe en tre nordaj latitudoj. Ĉiu domo signifas unu parton de la vivo kaj ĉirkaŭaĵoj de la individuo: personeco; havaĵoj (havpovo); rimedoj, hejmo, krea kapablo, laboro kaj sano, edz(in)eco (partnereco), morto kaj transformiĝo, pensmaniero kaj eksterlando, socia kaj profesia situacio, gejamikoj, malsano kaj la sekretoj.

Tiuj ĉi priskriboj, kompreneble, estas tre svagaj kaj devas esti multe pli detaligitaj por ekkoni homon pere de ties horoskopo.

Angla astronomio[redakti]

13 o.jpg

La 1-an de aprilo 1976 angla astronomisto Patrino Teresa diris al aŭskultantoj de BBC ke je la 9:47 matene okazos “rara astronomia efekto”: Plutono pasos malantaŭ Jupitero, kio iomete malfortigos la gravita fono de Tero, do se aŭskultantoj en tiu ĝusta momento saltos, ili povos havi “strangan senson”. Komence de 9:47, BBC ricevis centojn da telefon-alvokoj kun rakontoj pri “strangaj sensoj” spertitaj de telefonantoj; unu virino eĉ asertis ke, kune kun siaj amikoj, sukcesis detiriĝi de la planko kaj flugi en la ĉambro dum kelkaj minutoj.

Filozofio[redakti]

Foje kiam mi rigardas la stelojn, mi sentas min sensignifa.

Kia koincido! Ankaŭ kiam MI rigardas la stelojn, mi sentas vin sensignifa!

Astronomio kaj aliaj sciencoj[redakti]

Proksimaj al la astronomio estas aĉaĵoj kiel fiziko kaj matematiko, kiujn ĉiuj malamas, ekcepte la nerdoj. Tiuj fakoj ofte malhelpis unu la alian. La malfacilaj, senutilaj kaj komplikaj kalkuloj de la astronomio pelis la matematikon al komputiko.

Kiel stultaj astronomoj pensas ke estas la ĉielo

Tradicie la kunlaborado inter astronomio kaj geodezio (astrogeodezio, lokodifino kaj tempodifino, navigacio), tempo- kaj kalendarkalulado kaj optiko (evoluo de astronomiaj iloj). Geodeziaj metodoj estas uzataj ankaŭ por difini gravitacian kampon aŭ figuron de aliaj ĉielkorpoj. (Mi komprenis nenion ĉi tie, ĉu vi komprenis ion?)

En la lastaj jardekoj pli kaj pli graviĝis la kunlaboro inter astronomio kaj modernaj geologio kaj terfiziko. La mineralogio analizas la ŝtonojn de la tero kun metodoj similaj al tiuj de aliaj ĉielkorpoj. La kosmokemio, kiel parto de la kemio esploras la estiĝon kaj disiĝon de kemiaj elementoj kaj ligaĵoj en la kosmo . La astrobiologio temas pri la estiĝo kaj ekzisto de vivo ekster la tero (ridinde, ĉu ne?)

Senutileco[redakti]

_ Estas tamen granda kaj admirinda la potenco de la scienco. Ekzemple, la astronomiistoj estas kapablaj per-fekte kalkuli antaûe, kaj por multaj jaroj, la eklipsojn de la suno kaj de la luno.

—Ha, silentiĝu. Por tiu kalkulo ili ne bezonas sci-encon, — ili çion trovas en la kalendaro.

Lerneje[redakti]

7746 n.jpg

Instruisto avertas la infanojn:

-- Ne preteratentu la luneklipson je la 20:50 h!

Voĉo el iu malantaǔa benko:

-- En kiu kanalo?

Zodiako[redakti]

La zodiako estas la zono de ĉielo, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.

Konfuzoj ofte okazas inter la zodiakaj signoj (signoj de la konstelacio) kaj la konstelacioj, laŭ kiuj ili nomiĝas. El la 88 konstelacioj, en kiujn ni laŭtradicie dividas la stelĉielon, la Suno trapasas 13 tiajn. La signoj de la zodiako kontraŭe estas nuraj partoj de la ekliptiko: Oni dividas la vojon de la Suno (vidata el la Tero) en 12 partojn po 30 gradoj. Ili ricevis la nomojn de la konstelacioj, en kiuj ili pli-malpli situis antaŭ 2000 jaroj. Intertempe, pro la precesio, ili forŝovis unu de la alia je proksimume 30 gradoj. Do kiam la Suno pasas la konstelacion nomitan Pesilo, ĝi estas en la signo nomita Skorpio.

Aliaj stultaĵoj[redakti]

1500.jpg

Estus nature konjekti, ke astronomio diras ke estas multaj aferoj sur la ĉielo, kion ni ne povas vidi, ekzemple, ke tie estas grandaj kaj malgrandaj hundoj, ursoj, kruco, ktp. Laŭ astronomio eĉ Eŭropo estas sur niaj kapoj, kaj ne sur la Tero!

Ekzameno pri astronomio[redakti]

En ekzameno de astrofiziko: "Priskribu la universon per 200 vortoj kaj donu tri ekzemplojn".

1327903046926.jpg

Observo[redakti]

Infano demandas al la patro:

- Paĉjo, ĉu mi povas rigardi la eklipson?
- Jes, konsentite, sed estu singarda kaj ne tro alproksimiĝu!

Novaĵo[redakti]

J. Sprague diris: Se ni rigardos iomete retrospektiven, ni vidos, ke por pli tone observi la strangajn nubojn, la astronomo apogis sin kontraŭ la maro.

Literaturo[redakti]

  • Ama Stelaro. Tradukaĵoj kaj originalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p. "Interesa kolekto kun tre diversa enhavo; du unuaktaj komedioj, humoraj aŭ dramaj rakontoj, amaj poezioj. La ĉefa arto estas tradukaĵoj el portugala lingvo." (G. S., ,E', 1922, p: 92)

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. La Kapitulo kunvenis pri varia tagordo
  2. Neniu ligilo tro longa por Mallonge.net
  3. Turkmenio: unika kvaranteno sen infektitoj
  4. La sekva IJK okazos en Ukrainio
  5. Unue malpopulariĝu, kaj tiam oni konsideros vin seriozulo.
  6. mi proponas "rmotorkamparduradilado", (iom longa diru kelkiuj), kaj samtempe oni havas la vorton "kamparduradilado" k "kamparkvarradilado".
  7. Aŭ ĉu vi konas homon, kiu tion spertas?
  8. Financa bonfarto de TEJO apud kronika malsano de UEA
  9. Mi uzas kampar' por indiki la malo de urba.
  10. Mi pensis ankaŭ uzi 'sovaĝ, tamen kamparradarilado okazas plej ofte sur jam ekzistantaj ringiradejoj tra kamparo, eĉ kelkfoje preparitaj.
  11. Niaj laboremuloj preparas la novan PMR-ĉambron por homoj en rulseĝo
  12. グローバルフェスタ2019開催!