Ansero
"Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo"
- ~ Zamenhof pri kuirforno
"Dio mia, ne eblas!"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri friti aŭ rosti anseron
"En la skopo ne atraktesar dal demono e ne divenor demonozo, voluntez
lektar"
- ~ idisto pri ĉi tiu artikolo
"pli malbona homo estis"
- ~ Roboto pri ĉi tiu artikolo
"La aŭtoro evidente estas bone informita, tamen malica"
- ~ Ansero
La ansero estas birdo apartenanta al la anserena subfamilio de la anseredoj apartenanta al la tribo Anserini. Ĝi nomiĝas "ansero" kvankam ĝi ne estas "vera" ansero.
Ekzistas tri vivantaj genroj de veraj anseroj: Anser , grizaj anseroj, inkluzive de la grizansero, kaj bredanseroj; Chen , blankaj anseroj (ofte inkluditaj en Anser); kaj Branto, nigraj anseroj, kiel ekzemple la kanada ansero.
Estas ja vere ke[redakti]
La ekzemplo pri la elparolado de vokaloj estas bonega rebato ankaŭ al tiuj personoj, kiuj opinias, ke depost la malkovro farita de nobelpremiita Konrado Lorenca, ke ankavx ĉe anseroj ekzistas samseksemo, plikajpli da homoj observis ĝin ĉe plikajpli da bestoj.
Esperanto[redakti]
Ansere estas la nomo por genro de birdoj, kiuj inkluzivas gantojn, sed ne havas voĉon por paroli. Do, anseroj ne povas paroli Esperanton aŭ alian lingvon.
Etimologio[redakti]
Aŭskultu patrino refoje: Ne dubindas ke la vorto ansero estas rekte devenis de proto-ind-eŭropa radiko,÷ ghans-. En ĝermana lingvaro, la radiko donis oldanglajn vortojn gō'ojn kun la pluralaj gē'aj kaj viranseroj (iĝante ansero, anseroj, viransero, kaj anserido respektive). Germane Gans, Gänse, kaj Ganter, kaj norenaj gā'oj (t.e. gejo). Tiu esprimo ankaŭ donis litovan žąsìs, irlandan gé ( ansero, de malnove géis'oj), latinan anser, grekan χήν/ khēn, nederlandajn gan'ojn, albanan gatë (ardeo), sanskritan hamsan kaj hamsi, finnan hanhi, avestan zāō, polan gęś, rusan гусь, ĉeĥan husan, kaj persan ghāz.
Trinkado[redakti]
Kiam unu ansero ektrinkas, eĉ ĉiuj aliaj komencas trinki.
Ĉasado[redakti]
La lasta unua de Majo, Internacia Tago de Laboro, memorigis min pri tio, ke fanfaronas ĉasisto: „Hieraŭ mi pafmortigis 15 anserojn.“
Lia amiko: „Mi supozas, ke tio estis sovaĝanseroj.“
„Ne, sed vi devus vidi, kiel sovaĝiĝis ilia posedantino.“
Frititaj kaj rostitaj[redakti]
Ĉu friti aŭ rosti anseron? (Mastro Jano)
Vaga ulo, senzorge marŝanto
sur kampo,
vidis anseron, kiel tiu kontraŭ vento penis.
Ĉar pafarkon li ĉe ŝultro tenis,
-al tiu sago apartenis,-
uzi ĝin li povis, sciis,
pro tio, tion li konsciis,
ke nun ankaŭ leporon li trafus,
sed prefere anseron li pafus.
Ŝajne lin ĉasist-pasio sieĝis,
ĉar la pafarkon abrupte li streĉis.
Birdokropo estis lia celo,
dum petegis li al alta ĉielo.
- Mi petas Sinjoro-gracon subitan,
sur tablon metitan l' anseron stufitan!
- siajn pensojn li ne bremsis,
longe poste dezirpensis:
Sin mem li vidis antaŭ forno, rigardantan
la ne garnatan
birdon, stufiĝantan, kvietan.
- Ĉu ĝin vi manĝus rijetan,
dietan?
Kutime ĝin oni rostas aŭ fritas
kaj super ĝi poste tostas kaj spritas.
Ĝi ne estas pirolo.*
Via penso estas frivolo,
do grave,
ke ĵetu ĝin brave!
- diris lia frato kaj pensis li severe,
ke la anseron en bakujon li metus prefere.
Malgraŭ tio nia vaga ulo prefere stufus tiun birdon,
kaj super l' ansero li per valseto emfazus sian virton.
Laŭ li, por birdo estas pli bona la stagno,
ol trapikiĝi per longa rostostango.
Ili jam disputis, ne povis decidi,
fine ili iris al saĝul' reciti
la problemon: stufi aŭ rosti?
Kiu pravas, rajtos dum festeno tosti.
„Estas multaj klapoj
en la saĝaj kapoj.”
- Duonon do stufu, la alian rostu,
l' afero plej grava, ke kune vi tostu!
- Do por sinpravigo okazis lanĉ-iro,
sed al ambaŭ fratoj plaĉis la konsilo.
Kiu kun pafarko rolis,
tiu tiel nun parolis:
Mi denove bone pafos,
la anseron certe trafos.
Sed en tiu areo en aero,
kie pli frue estis bird-apero,
flugis nun nek ansero, nek pirolo,
nek rostita, nek stufita.
Abortiĝis plan' pri voro.
* Pirolo meritas grandan estimon. Legu pri ĝi en Vikipedio!