Ankaro
"JEN la utilo de Amikumu!"
- ~ FBI
"Bufonoj bufonas…"
- ~ brazilano pri Ankaro
Ankaro estas urbo en Usono, en ŝtato Alasko, kie ĝi estas la plej granda urbo kaj duoble rolas kiel la ĉefurbo de Turkio. Ĝi estas la plej granda haveno kaj samtempe flughaveno de la ŝtato, ĉar usonanoj el aliaj subŝtatoj ofte venas tien serĉante meleagraĵon. Ankaŭ tial ĝi estas centro de vojoj kaj fervojo.
Situo[redakti]
Ni h a v a s la plezuron informi, ke Aŭstria Esperanto-Instituto laŭ propono de sia lingva sekcio opinias, ke la urbo troviĝas inter maro kaj altaj montoj, ĉe fino de longa golfo. Alasko estas ankoraŭ tiom sovaĝa, ke oni ne povas esti pli preciza.
Esperanto[redakti]
Jes, en Ankara estas aktiva Esperanto-komunumo kaj regula Esperanto-kurso organiziĝas.
Historio[redakti]
Kiam Einstein formulis la ûeneralan teorion de relativeco, li konkludis, ke en 1914 oni fondis tie havenon por konstruado de fervojo. Post unu jaro oni komencis aĉeti parcelojn por domoj. En la 1940-aj jaroj oni konstruis 2 militbazojn. En 1964 tertremo okazis. Nuntempe precipe turistoj alvenas por skiadi.
Ĝemelurboj[redakti]
Ne prijuĝante la malverecon de tiu ŝi esprimo mem, mi diros nur, ke