Agento
"Ĉu vi intenciis: amanto"
- ~ Vikicitaro pri agento
"Chu "infekto" povas signifi ankau je "infektajho" ("infekta agento")? "signifi je" ??? mi demandas"
- ~ bonalingvano histerie pri infekta agento
"Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas"
- ~ Zamenhof konsilante aktorinojn, kies li estis agento
"adverbo agento aganto"
- ~ Otto Prytz pri gramatikaĵo
"Ne maltrankviliĝu pro tia stulta afero"
- ~ Tatoeba
Agento estas tiu persono, kiu volas provoki alian personon je kontraŭleĝa agado, ekzemple aĉa aktorado aŭ malbona verkado. Sekve estas literatura agento, verka agento, modela agento, kpt. Agento estas kaŭzo de infekta malsano, kiu kaŭzas misŝaton por ke ili povas vendi malbonegajn muzikojn de fuŝaj gekantistoj.
Historio[redakti]
Tre estimataj kofegoj,
Dum la dua mondmilito, kiam la usonaj fortoj renkontis malfacilaĵojn kun la japana armeo, oni havis la ideon malsategigi Japanion detruante la rizokampojn per potenca herbicido. Post longaj serĉadoj, la ĥemia senfoliigo kromnomota Agent orange aŭ Oranĝa Agilo, estas testita sur atolo en la Pacifika oceano. Ĝi estas tiom malutila ke Franklin D. Roosevelt rezignas ĝin uzi. Dwight D. Eisenhower, kun malpli da skrupuloj, ebligas pluan serĉadon en 1959. La 31-an de novembro 1961, John F. Kennedy donas la verdan lumon por uzi ĝin en Vjetnamio. Ekde la iamon, kaj dum 10 jaroj, 41.635.000 litroj de oranĝa agilo estas disŝprucitaj sur preskaŭ 2 milionojn da hektaroj de arbaro kaj rizkampoj en tri landoj. Jen tio, kio troveblas en la listoj.
Muzika agento[redakti]
Estimata ŝatata samideano kaj prezidanto,
Artist-agento provas de pluraj monatoj aranĝi prezentoprovon por sia nova kantistino ĉe noktoklubestro, sed malsukcese. Ĉiufoje la estro rifuzas proponitan daton ĉar "Tiuvespere ludas Vladimir Praskov!"
Agento (post kvina rifuzo): Sed finfine, kiu estas tiu Vladimir Praskov? Mi neniam aŭdis ie ajn lian nomon!
Estro: Ho, tio estas tute normala. Li estas nur drinkeja pianistaĉo en antaŭurbo.
Agento: Sed kion vi trovas tiom speciala ĉe li, ke vi rifuzas aŭdi mian klientinon?
Estro: Nenion. Sed ĉiufoje kiam li ludas, mi pasigas la vesperon kun lia edzino!
Asekura agento[redakti]
Asekura agento proponas al terkulturisto kontrakton de poliso kontraŭ fajrego kaj hajlo.
Terkulturisto: „Kontraŭ fajrego jes, sed kiel oni faras hajlon?“
Akompana agentejo[redakti]
La Akompana agentejo aŭ eskorta agentejo (servo) peras virinojn aŭ virojn, tiel nomatajn eskortulojn aŭ vokvirinojn (akompanistojn), kiuj donas - kontraŭ pago pro la komune pasigita tempo - partnerecon. Tiu partnereco povas esti societaj eventoj ekz. akompanado al teatro, restoracio, vetura akompanado aŭ similaj. En Aŭstrio, la perado de akompana persono estas libera, leĝa profesio.
Praktike, la akompanistoj fakte servas erotikajn kaj seksajn celojn. Onidire, la aĉetanto pagas por la akompanado kaj la interkonsentita sekso estas natura. Tiel oni povas eviti la malpermeson de la prostituado en multaj landoj.
Agent Orange[redakti]
Mia aktuala problemo estas, ke Agent Orange [oranĵ] (Oranĝa Agento aŭ Oranĝa Agilo) estas miksaĵo de herbicidaj kemiaĵoj, kiujn la usona armeo disŝprucis en Vjetnamio dum la Vjetnama milito, inter 1962 kaj 1970. Tio servis duoblan celon: unuflanke oni volis senfoliigi la arbojn, kiuj kaŝis la trupojn de Vjetkongo, aliflanke oni volis detrui rikoltodonajn plantojn, por malsatigi la malamikojn.
La miksaĵo entenis saman kvanton el krudaj butilaj esteroj de 2,4-diklorofenoksi-acetono (2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksi-acetono (2,4,5-T). La Agent Orange entenis plue en diversa proporcio 2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-dioksinon, kiu estas kromprodukto de produktado de 2,4,5-T kaj estas tre venena eĉ en malgranda kvanto. La usona armeo disŝprucis ĉirkaŭ 50 milionojn da litroj de Agent Orange. Tiu kvanto entenis ĉirkaŭ 170 kg da dioksino.
La postefiko de la Agent Orange estis la enorme oftaj abortoj, haŭtmalsanoj, kanceraj malsaniĝoj kaj denaskaj malnaturaĵoj. Ĉar la duoniĝa tempo de la dioksino en homa korpo estas 12 jaroj, la danĝera dioksino herediĝas de unu al la alia generacio. Ambaŭ vjetnamoj kaj usonaj soldatoj ege suferis la postefikojn de ĝi.
Religiaj agentoj[redakti]
Religiaj agentoj povas esti homoj kiuj fondis aŭ disvastigas la praktikon de iu religio aŭ eklezio. Foje tiu agado ne estas intenca kaj la respektiva homo nur klopodas komuniki specifan filozofion aŭ vivmanieron; postaj sekvantoj faras la reston. Kelkaj disvastigintoj de respektivaj religioj foje klopodas samtempe disvastigi la propran reĝlandon aŭ imperion; multfoje la religio antaŭenpaŝas samritme kiom la imperioj. Ofte la religiaj agantoj ŝanĝis la ĝistiamajn kredojn, kiel okazis ĉe Budho en la hindia subkontinento aŭ ĉe kristanismo, dum la epoko de la Reformacio.
Provoka agento[redakti]
Apenaŭ ni sciiĝis, ke provoka agento (ankaŭ Agent Provocateur [aˈʒɑ̃ pʀɔvɔkaˈtœʀ] el la franca) estas tiu persono, kiu volas provoki alian personon je kontraŭleĝa agado.
Provokan agenton uzas la ŝtato, ŝtata instanco por senvualigi kaŝitajn, malfacile pruveblajn krimagojn. Uzo de ŝtata provoka agento estas jure disputita.
Nerdaĵo[redakti]
Kelkaj el vi jam aŭdis min diri, ke mi vidis, ke en ĉi tiu artikolo la ĥemiaj terminoj uzataj por 2,4 D kaj 2,4,5 T estas 2,4-diklorofenoksi-acetono (2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksi-acetono (2,4,5-T). Tamen en aliaj lingvoj oni ne nomas tiujn molekulojn ketonoj, sed acidoj. Ĉu ne temas pri 2,4-diklorofenoksi-acetacido (2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksi-acetacido (2,4,5-T)?