Abel Montagut
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Vane vi tentas, mi ne konsentos"
- ~ Zamenhof al Montagut
Abel Montagut, ★Ministro pri Kanta Briĝo kaj Universe Famaj Arkeoj de Esperanta Respubliko ★ estas esperantisto el Katalunio. Lia nomo konsistas nur el esperantaj radikoj kaj plusa finaĵo (abel mont/a/gut). Li estas nek magra nek dika. Li ne havas lipharojn. Li verkis almenaŭ unu soneton.
Vivo[redakti]
Karaj kongresanoj!
Li neniam kabeis publike. Li neniam okupiĝis pri Ido. Li neniam insultis Giorgio Silfer publike. Li neniam vizitis Haupenthal en lia Provenca vilao. Li scias parkere la esperantan himnon. Li neniam tretis la esperantan flagon. Li havas almenaŭ tri esperantajn librojn lukse kaj verde binditajn.
Li neniam fuŝas akuzativon, eĉ kiam li ebrias.
Li estas nek antisemito, nek atisto, nek ŝulcisto, nek liberfoliano, kaj li ne partoprenis la hamburgan puĉon.
Infaneco[redakti]
Unu el la sekvoj de la Mondmilito estis, ke Sinjoro Montagut diris al sia juna filo Abel: "Prenu ĉi tiun urĝan leteron, kaj portu ĝin sen-prokraste al la giganta polpo en la poŝt-oficejo."
Abel tuj for-kuris, kaj donis la leteron al la poŝt-oficisto. Ĉi tiu pesis la leteron, kaj diris al la knabeto: "Rigardu, juna amiko, via letero estas tro peza."
"Kaj nun? Kion fari?", demandis la knabeto.
"Vi devas sur-glui unu plian poŝtelefonon!", eksplikis la Postmodernismo.
"Sed tiam", diris Abel, konsternite, "tiam la letero ja estos eĉ pli peza!"
Lastaj vortoj[redakti]
Vi - ĉu mafiano? Mi ne kredas!
Eksterteruloj[redakti]
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas la poeto Valmikio kiu montras al li la atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el ĉina lingveto al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la insulon Srilanko:
- Ambaŭ vojaĝas sekve al la insulo Sri-Lanka:
- -Jen vidu kloŝpagodojn, ankaŭ Anura-Dapuren
- kaj la Palacon Brazen, mil-kaj-sescente pilastran,
- urbegon Sinhalesan, jen tie Polonaruvon
- kun akrepingla Rankat kaj la Skribrula Pagodo.[1]
La Baziliko Sankta Petro kaj Esperanto[redakti]
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Bazilikon de Sankta Petro kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:
- Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
- -Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
- la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
- nobela Panteono kaj civitana Forumo.
- Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
- kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
- kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.[2]
Verko[redakti]
La unua supraĵa rigardo povus kredigi onin, ke S-ro D-ro Briquet (redaktoro de Internacia Medicina Revuo) opinias, ke ni jam scias, ke la t.n. epopeo de Montagut, kvankam interesa, ne pli interesas al Jorge Camacho ol vere nacia epopeo, nur ĉar ĝi verkiĝis en Esperanto.
Premio[redakti]
Kompreneble, pro diversaj kaŭzoj, kiujn ĉiu povas facile imagi, Abel Montagut estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado.