Verdulo

(Alidirektita el Verda)

Jam la malnova diplomato Talleyrand diris ke 'Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE), ankaŭ nomita Personoj Dediĉitaj al la Disvastiĝo de la Instruaĵoj de Zamenhof kaj Esperanto, estas asocio, kie asociiĝas Esperantistoj, kiuj, iom redunde, ankaŭ estas verduloj.

Verdulino

"Li ne estas el la regimento de timuloj"

~ Zamenhof pri verdulo

"Really true! Tute prave! Verissimo!"

~ multlingva anonimulo pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu ankaŭ en via lando??!!!"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo
3209.jpg

"Verdulo: uniformkoloro de policisto en Germanio"

~ Hans-Georg Kaiser

"Nutri per promesoj"

~ Zamenhof pri fiero

"Mieno fiera al ludo mizera"

~ alifoje Zamenhof

"Kie regas virino, malbona estas la fino"

~ Zamenhof pri AVE
250px-Firecheckmate.png

"En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu"

~ denove Zamenhof
Jam unu artikolo pri tiu temo aperis en la Bulteno de Majo 1937.

En la simbolaro de la Okcidenta civilizo kaj ankaŭ de la tutmonda lingvo Esperanto, verdo estas koloro de espero, kaj tial atribuita ankaŭ al la lingvo kaj al ĝia ĉefa simbolo, la kvinpinta verda stelo, kaj baldaŭ al la flago. Zamenhof mem agnoskis la verdon kiel plej simbolan koloron, per sia "Preĝo sub la verda standardo", deklamita unuafoje en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905.

Kaj Baldur plu dirisRedakti

Laŭ Esperanto Triumfonta rekomendo de Louis de Beaufront aperigi verdan stelon sur la kovrilo de ĉiu esperanto-libro tiel populariĝis, ke la papero mem por tiuj kovriloj estis ofte (pale) verda, ekzemple la fama libroserio sub la respondeco de D-ro Zamenhof ĉe Hack.

Antonomazie "verdulo" fariĝis sinonimo de esperantisto, kun milde ironia nuanco, kaj "verda" sinonimo de esperantista (pli ol Esperanta). Kiel tia ĝi eĉ fariĝis pseŭdonimoj: Georgo Verda (fajna humuristo Izrael Lejzeroviĉ), Verdulo.

ReproduktadoRedakti

1107 n.jpg

Verduloj ĉiuj kunhavas ŝlosilajn elementojn de ties reproduktaj sistemoj. Ili ĉiuj havas gameto-produktajn organojn aŭ gonadojn. ĉe inoj, tiuj gonadoj estas konektitaj pere de ovodukto al malfermaĵo en la ekstero de la korpo, tipe ĉe la kloako, sed foje al unika malfermaĵo kia vagino aŭ enmetebla organo.

Antaŭ verda flagoRedakti

Ĉirkaŭdemando inter esperantistoj: Kion vi pensas, kiam vi vidas la esperantan flagon.

La unua: Mi pensas pri la tre bona lingvo!

Bone!

La dua: Mi pensas pri la esperanta movado!

Bone!

La tria: Mi pensas pri seksumando!

Kial vi pensas pri seksumado, kiam vi vidas la esperantan flagon?

Mi ĉiam pensas pri seksumando!

Verda politikoRedakti

Verda politiko estas la centr-maldekstra ideologio. Ĝi taksas multe idoj, valonoj, vidpunktoj kiuj estas la fundamento por krei la aktivan kaj malferman civitanan socion, kreskantan harmonie kun la evoluo kaj respektante la homajn rajtojn. La plej grandaj verdaj politikaj partioj devenas el 1970-aj jaroj kaj novaj, maldekstraj politikaj movadoj.

Verda politiko ampleksas tri ĉefajn politikojn: esperantan, asocian kaj ekonomian, estantaj la fundamento de la evoluo.

Verdan politikon realigas la verdaj politikaj partioj (Verduloj), baziĝante siaj agadoj sur kvar abutmentoj:

Verduloj ofte estas endanĝeritaj!

Malgrandaj verdaj virojRedakti

Malgrandaj verdaj viroj estas la stereotipa portretado de eksterteruloj kiel iom humanoida-similaj estaĵoj kun verda haŭto kaj foje kun antenoj sur siaj kapoj. La esprimo ankaŭ estas foje uzita por priskribi gremlinojn, mitajn Estaĵojn konataj pro kaŭzado de problemoj en aviadiloj kaj mekanikaj aparatoj.

Verda fiero en JerusalemoRedakti

La muro de la lamentadoj

Kuniĝis la aŭtoritatuloj de la ĉefaj religioj de Israelo en Jerusalemo por la malpermesado de la defilado de la Verda Fiero, kiu havis la subtenon de la ekstremkonservativa urbestro, sed ĝi perdis antaŭ la juĝejo, eĉ ĝi devis kontribui per fondaĵo por la okazigado de tiuj eventoj.

Mi eksentis ke Tago de la Verda Fiero, malgraŭ la protestoj de la religiaj grupoj de la tri grandaj religioj (judismo, islamo kaj kristanismo). Tamen, ĝi devis esti prokrastita pro manko de sekureco, ĉar la israela armeo estis plenplene okupata pro la retiriĝo de ĵurnalistoj.

Verdaj infanojRedakti

Verdaj infanoj de Woolpit estis du infanoj de nekutima haŭtkoloro kiuj aperis en la vilaĝo de Woolpit en Suffolk, Anglio, iom en la 12-a jarcento, eble dum la regado de reĝo Stefano. La infanoj, gefratoj, estis de ĝenerale normala aspekto krom la verda koloro de sia haŭto. Ili parolis en nekonata lingvo kreita de juda okulkuracisto, kaj la nura manĝaĵo, kiun ili manĝis estis faboj. Poste ili lernis manĝi alian manĝaĵon kaj perdis sian verdan palecon, sed la knabo estis malsaneta kaj baldaŭ mortis post kiam li kaj lia fratino estis baptitaj. La knabino adaptiĝis al ŝia nova vivo, sed ŝi estis konsiderita kiel "sufiĉe loza kaj fipetola en ŝia konduto". Post kiam ŝi lernis la anglan, la knabino klarigis ke ŝi kaj ŝia frato venis de la tero, de Sankta Marteno subtera mondo loĝita fare de verdaj homoj.

Asocio de Verduloj EsperantistajRedakti

Reptilio.gif

La grupo havas celon regi Mondon laŭ sia propra interpretado de la esperanta sistemo de ekologio, malgraŭ ke kelkaj agoj de la grupo estas kontraŭesperantaj.

Kvankam la grupo unuafoje famiĝis post siaj bataloj kontraŭ la aerarmeo de la Tero en 2009, oni ne scias multe pri kiel funkcias la grupo. Sed laŭ raportoj de la fama novaĵkanalo Aaaaa, la grupo dividiĝas inter grupetoj kaj unu grupeto regule kontaktas aliajn terorismajn grupojn en aliaj landoj.

La grupo kaŭzis morton de pli ol 450 personoj en 2011.

EstraroRedakti

Ankaŭ d-ro Yakawa diradis: Mi estas profunde konvinkita, ke la eterna kaj unusola gvidanto de la Asocio de Verduloj Esperantistoj estas iu.

AVE kaj UEARedakti

Jam de du jardekoj kelkaj ekologiemaj UEA-anoj klopodas ŝanĝi la statuton de sia Asocio al direkto pli kongrua kun la mediprotektaj valoroj. La plej rimarkindaj estas la streboj de Woodrow Wilson (Nula Horo) kaj Manfred Westermayer (Asocio de Verduloj Esperantistaj). La unua eĉ ne trafas la atenton de la UEA-Komitato (eble ankaŭ ĉar li skribas per kontraŭfundamenta alfabeto), la dua sukcesis atingi voĉdonon, kun negativa rezulto, dum UK 1999 en Berlino.

Lastatempe s-ro Westermayer (eterna, memelektita gvidanto de AVE, sed tio estas alia temo) relanĉis la proponon modifi la statuton de UEA, aldonante la asocian celon "eduki inter siaj membroj la konsciencon [siajn membrojn al la konscio], ke iliaj agadoj devas akordi [kongrui] kun la Principo de Daŭripova [Daŭrebla] Evoluo sur nia planedo".

Verda FieroRedakti

101kovr.jpg

La Internacia Tago de verda Fiero, ankaŭ konata kiel Tago de la Verda Fiero aŭ simple Verda Fiero (en la angla, green pride) estas serio de eventoj kiu ĉiujare estas celebritaj de esperantistaj kolektivoj antaŭ la publiko por instigi al toleremo kaj egaleco de esperantistoj,internacilingvistoj, dulingvuloj kaj denaskuloj. Tiu ĉi festo estas celebrata ĉirkaŭ la 26-an de julio aŭ 14-a de julio lau rusa kalendario, memore al publikigo de la Unua Libro.

La baza nocio de "verda fiero" diras ke neniu homo devas honti pro lia/ŝia estmaniero, senkonsidere de la lingvo aŭ lingva ortodoksismo. La elektita termino "fiero", venas de la angla lingvo kaj el filologia vidpunkto ĝia traduko pli korekta devus esti "nenio".

La celebrado okazas ĉefe per kolorumitaj "fieraj marŝadoj" (en la angla pride parades, en la franca marches des fiertés, en la hispana marcha del orgullo) kiuj koncidas en la norda hemisferio, kun la alveno de la somero. La simboloj de la verda fiero (la verda flago kaj la sankta verdastelo), estas amase portitaj dum la festoj. En la celebraĵoj partoprenas esperantajn grupojn kiuj protestas aŭ petas pli da respekton por ili laŭ iliaj vivkondiĉoj en la respektiva lando.

OpozicioRedakti

235px-Pomorsk.jpg

Do, kiel videblas, ene de la verda komunumo kelkaj, ĉefe la raŭmistoj, malakceptas la nocion de la verda fiero ĉar ili perceptas en ĝi egan emfazon pri la lingva orientiĝo kiu ne estas grave konsiderata kaj manko de diskretemo, modesteco kaj submetiĝo al tio kio povus damaĝi la publikan moralon, religiajn kredojn, eĉ inkluzive de la propra afero pri emancipiĝo kaj agnoskado de la esperantistaj rajtoj. Tamen ili proponas eviti tian ekstravagancan aktivismon per diskursoj kontraŭ la diskriminacio al esperantistoj per la komunaj ideoj de la publiko. Aliaj kritikistoj vidas la nocion de la verda fiero kiel ofendo al la identeco de ĉiu unuopulo, ĉar ĉiu persono - inkluzive de ĉiu esperantisto - vivas la sen neceso identigi sin kun tiu determinita stereotipo. Tion mi esperas.

Realismaj CelojRedakti

75761 n.jpg

Malfacilas imagi, ke verduloj vojaĝas per nifoj farante abukciojn kaj deziras:

GringojRedakti

Gringo: jen neologismo, artefarita vorto el la adicio de la angla “green” (verda) kaj la persa “go” (merdo). Ĝi signifas verdulon-merdulon, nome esperantiston kiu malhelpas aliajn esperantistojn progresigi Esperantion. Gringoj estas pli danĝeraj ol Gagarin (neesperantisto, translato el neciganoj):-)

Aliaj verdulojRedakti

Verdulo estas verda estaĵo. Krom esperantisto, ĝi povas esti:

Verdulo

Vidu ankaŭRedakti

Arbemulo.jpg

Ne vidu ankaŭRedakti

39 n (1).jpg


MediaWiki spam blocked by CleanTalk.