Vegano
RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Pri 'vegano', mi dubas, ĉu estas pli bona solvo"
- ~ Adam Raizen pri veganoj
"Nur kiu vivas bonfarte, malŝate kritikas la bonfarton"
- ~ Ludwig Marcuse pri veganismo
"Por ŝafo tondita Dio venton moderigas"
- ~ Zamenhof kontraŭ la kruela tondado de ŝafoj
"Mi ne celas alian lingvon. Mi celas nur Esperanton, kaj ĝi restu simpla, senescepta kaj lernebla ankaŭ por ĉinoj"
- ~ Renato Corsetti pri siaj deziroj
"ghablIjDaq yIna'moH."
Vegano (angle Vegan) estas ano de stelo Vego, blueta ĉefstelo en la konstelacio Liro (Lyrae). Ĝi estas unu el la plej lumaj steloj de la norda hemisfero, malproksima 8,1 parsekojn, do proksimume 26,4 lumjarojn.
Veganoj vivas ĉe Vego en konstruita vojlinio, sur kiu ili kiel eble plej rapide kuras, biciklas, naĝas, remas k.a., aŭ akiras elanon por salto. La kurvego havas ovalan formon, estas longa minimume 400 m kaj larĝa minimume 7,32 m. Per kalklinioj ĝi estas dividita je 6 kurlenoj larĝaj minimume 1,22 m. Ĉiu vegano havas propran lenon (do povas konkursi nur 6 kurantoj), nur ĉe longdistancaj kuroj oni malagnoskas la lenojn, tial sur la vego povas kuri pli multaj kurantoj.
VivmanieroRedakti
Veganoj ne manĝas ion ajn de animala deveno, inkluzive ne viandon, ne fiŝaĵon, ne laktaĵon, kaj ne ovaĵon. Veganoj vidas en la utiligo de bestoj, ekzemple por la produktado de lakto aŭ viando, ekspluaton, kiu kaŭzas suferon. La sufero baziĝas sur la mortigo de la bestoj, kiu pro ekonomiaj kaj produktaj kialoj ankaŭ en la ova kaj lakta produktado okazas. Krom la celo de suferigevito por bestoj, veganismo donas al bestoj ankaŭ la rajton je vivo, senvundeco kaj libereco.
Kiel ni antaŭvidis, veganoj aĉetas plu ledajn ŝuojn, argumentante per la "granda troproduktado de ledo" kiel flanka produkto de la viando- kaj laktoproduktado, kiu ne estus malpliigita, se kelkaj ŝuoj malpli estas mendataj.
Distingaj trajtojRedakti
- Kiel malkovri ĉu iu estas vegano?
- Trankviliĝu; li informos vin.
Malbonaj argumentoj de veganojRedakti
- Plantoj ne suferas kiel bestoj. La unuaj ne havas nervosistemon* - unu el la plej ŝatataj argumentoj de veganoj. Malbona argumento. Tio samas kiel dirado - muziko ne estu ludata de la radiorecivero, ĉar ne estas gramofona disko en ĝi.
Eĉ pli stulta argumento pri infano: *Ĉu vi rikoltus fruktojn el fruktarboj antaŭ via infano? Ĉu vi alportus vian infanon en mortigejon?* Kiel infano, mi spektis kun granda plezuro, kiel oni buĉis ŝafojn aux kokinojn. Freŝa ŝafida viando estas bongusta.Sed - ne ĉar mi volis bongustan viandon kaj ne ĉar mi volis ĝui sadisman plezuron, mi ŝatis vidi buĉadon de bestoj. Mi perceptis bestojn kiel anatomajn subjektojn. Mi scivolis, el kio ili konsistas. Ili estis tranĉitaj rapide, kaj ili ne suferis - mi pensis tiel. Mi tute ne pensis, ke besto povas suferi. En ĉi tiu fizika mondo ĉiuj voras unu la alian. Kaj dum ni estas ĉi tie, ne estos alimaniere. Kiam venos la Regno de Dio, tiam ni formanĝos neniun. Mi ne diras, ke ĝi estas bona - mi diras, ke estas malbone manĝi plantojn - same kaj bestojn . Plantoj suferas same kiel vi mangxas ilin. Plantoj estas tre evoluintaj estaĵoj, multe pli alte evoluintaj ol bestoj. Plantoj havas kolektiva koncio. Iuj homoj, kiel mi, povas senti ĝin. Sed veganoj ignoras ĝin. Nur ĉar ili ne komprenas ĝin. La tuta fizika mondo estas la kreado de la diablo, kaj ĝi estas subtenata de la energio de sufero. Vi ne povas ŝanĝi tion ŝanĝante vian dieton. Jesuo Kristo diris - "Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la animo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? " (Mateo 6.25).
KoloroRedakti
— Mia kara, manĝu iom da spinaco. Tio povas aldoni koloron al viaj vangoj.
— Sed, panjo, al kiu plaĉas verdaj vangoj?
Kial ne sufiĉas esti vegetarano?Redakti
Fariĝi vegetarano estas kutime la unua komencarto survoje al veganismo. Oni aŭdas pri tio de geamikoj aŭ legas pri tio en revuo kaj oni decidas malmultigi aŭ eĉ tute ĉesigi viando-konsumadon. Multaj unue ĉesas manĝi ruĝan viandon, poste ili rifuzas ankaŭ kokaĵo-similajn viandojn kaj fine fiŝon. Oni serĉas kiamaniere anstataŭigi la ‘mankantan’ parton de la ĉiutaga manĝo kaj bone-malbone elturniĝas. Aliaj pro sanaj kialoj devas ĉesigi la viando-konsumadon.
Ĉiel ajn, la transiro al vegetarismo jam estas tre laŭdinda paŝo: oni rekte evitas la mortigon, do suferigon de bestoj. Tamen, kiel vi legos en postaj ĉapitroj, ekzistas ankaŭ la nerekta suferigo de bestoj. Koncize (ĉar poste venos pli da detaloj): naskiĝas same multe da virkokoj kiel kokinoj, virbovoj kiel bovinoj. SED: virkokoj ne demetas ovojn, virbovoj ne ‘donas’ lakton. Ili estas kvazaŭ “kromproduktoj” de la ovorespektive lakto-industrio kaj do amase mortigataj. Ne ĉiu ledo devenas de bestoj kiujn oni ĉiukaze mortigus por la viando! En iuj landoj oni fortranĉas la felon aŭ forplukas la plumojn dum la bestoj ankoraŭ vivas!
En la lernejo, ni lernas ke kokino ‘donas’ ovojn kaj bovino ‘donas’ lakton. Tiu klarigo taŭgas por 5-jaraj infanoj. Sed adoleskantoj kaj plenkreskuloj sciu la veron! La industrio prisilentas kaj eĉ kaŝas la ĉiutagan eksplodon kaj amasmortigon de bestoj. Ĉu tio ne pensigas vin pri aferoj kiuj okazis en la dua mondmilito? Se oni ne agas kontraŭ tio, oni estas kunkulpa.
Konsumi lakton kaj ovojn nerekte kaŭzas la mortigon de bestoj!
SpecojRedakti
Estas diversaj specoj de veganaj dietoj. La plej oftaj estas:
Tutmanĝa vegana dieto: dieto bazita sur ampleksa vario de tutaj plantaj manĝaĵoj kiel fruktoj, legomoj, tutaj aknoj, guŝoj, nuksoj kaj semoj.
Vegana dieto pri krudaj manĝaĵoj: vegana dieto bazita sur krudaj fruktoj, legomoj, nuksoj, semoj aŭ plantaj manĝaĵoj kuiritaj je temperaturoj sub 118 ° C (48 ° F).
Ni aŭdas, legas kaj vidas, ke ni kalkulas, ke S-ro Rousseau diras, ke dieto 80/10/10: 80/10/10 estas kruda manĝaĵa vegana dieto, kiu limigas grasriĉajn plantojn kiel nuksoj kaj avokadoj, kaj anstataŭe baziĝas ĉefe sur krudaj fruktoj kaj molaj legomoj. Ĝi ankaŭ nomiĝas maldikgrasa, kruda manĝaĵo vegana dieto aŭ frukta dieto.
Amelo-solvo: Simile al 80/10/10, sed malmulta grasa, alta en karbohidrata vegana dieto, kiu fokusiĝas al kuiritaj ameloj kiel terpomoj, rizo kaj maizo anstataŭ fruktoj.
Ĝis 4 krudaj: malalta grasa vegana dieto inspirita de 80/10/10 kaj amela solvo. Krudaj manĝaĵoj estas konsumataj ĝis 16:00, kun plantbazita kuirita manĝaĵo por vespermanĝo.
Kreska dieto: Kreska dieto estas kruda manĝaĵo vegana dieto. Partianoj manĝas plantajn, tutajn manĝaĵojn, kiuj estas kuiritaj krudaj aŭ minimume kuiritaj je malaltaj temperaturoj.
Vegana dieto de manĝaĵoj: vegana dieto sen tutaj plantaj manĝaĵoj, plejparte bazita sur falsaj viandoj kaj fromaĝoj, francaj fritoj, veganaj desertoj kaj aliaj tre prilaboritaj veganaj manĝaĵoj.
La problemo pri mieloRedakti
Veraj veganistoj ankaŭ rifuzas mielon. Tre bona anstataŭaĵo estas acera siropo.
Abeloj faras mielon por povi travivi la vintron. La mielo enhavas vitaminojn, mineralojn kaj enzimojn kiujn abeloj bezonas. Anstataŭ mielo, la abelbredisto donas sukersiropon kiu ne enhavas ĉiujn necesojn laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, sekve multaj abeloj malfortiĝas kaj mortas dum la vintro.
Por ‘rikolti’ la mielon, la abelisto devas forigi la abelojn de la abelujo. Dum tiu forigo de la abeloj per rikoltilo kaj martelo, abeloj ofte mortas aŭ vundiĝas.
Eĉ pli terure: por abelbredistoj foje estas pli malmultekoste aĉeti novajn abelojn anstataŭ travintrigi la ‘malnovajn’ abelojn. Sekve, ili simple mortigas ĉiujn abelojn!
Veganoj kaj TeroRedakti
Unua vegano, kiu venis al Tero estis Donald Watson en 1944. Laŭ dokumento de la CIA en la jaro 2000 jam vivis en Usono 48.000 veganoj. Ĉiuj indikoj pri la nombro de veganoj estas dubindaj, simile al indikoj pri la nombro de Esperantoparolantoj.
Antaŭ kelka tempo, mi legis en esperanta ĵurnalo, ke veganoj foje estas konfuzataj kun nurfruktmanĝantoj aŭ aliaj maloftegaj subspecoj. Ĝenerale veganoj aperas en ĉiuj eroj de la tera civitanaro sed pli oftas veganoj en la anarkiisma kaj rekta randa movado kaj en politike maldekstremaj movadoj.
Supervera vera veroRedakti
Ĉiuj sanigaj nutraĵoj estas kaptita sen reto nek kaptilo. Sed tiu hipotezo estas erara.
FruktojRedakti
Fruktismo estas subaro de dieta veganismo, kiu konsistas el dieto tute aŭ ĉefe el fruktoj en la botanika senso, kaj eble nuksoj kaj semoj, sed sen bestaj produktoj. Fruktisma dieto altiras kritikojn pri sanproblemoj por tiuj, kiuj sekvas tiun vivmanieron.
Fruktismo povas esti adoptita pro diversaj kialoj, inkluzive de etikaj, religiaj, mediaj, kulturaj, ekonomiaj kaj sanigaj. Ekzistas pluraj variaĵoj de la dieto. Kelkaj homoj kun dieto konsistanta el 75% aŭ pli da fruktoj konsideras sin nur fruktomanĝantoj.
Fruktismo estas eĉ pli limiga ol veganismo aŭ kruda veganismo. Subteni ĉi tiun dieton dum longa periodo povas rezulti je danĝeraj mankoj, risko, ke multaj fruktomanĝantoj provas malhelpi per nutra testado kaj vitaminaj injektoj. La Saniga Programo de Universitato Kolumbio raportas, ke fruktista dieto povas kaŭzi mankojn de kalcio, proteinoj, fero, zinko, vitamino D, plej multaj B-vitaminoj (speciale B12) kaj nepraj acidaj grasoj.
Kvankam fruktoj provizas fonton de karbonhidratoj, ili havas tre malmulte da proteino, kaj ĉar proteinoj ne povas esti konservitaj en la korpo kiam grasoj kaj karbonhidratoj povas, fruktistoj bezonas zorgi ke ili konsumas sufiĉe da proteinoj tage. Kiam la korpo ne prenas sufiĉe da proteino, ĝi maltrafas aminajn acidojn, kiuj estas esencaj por krei korpajn proteinojn kiuj subtenas la kreskadon kaj konservadon de korpaj histoj. Konsumi altajn nivelojn de frukto ankaŭ kaŭzas riskon por tiuj, kiuj estas diabetaj aŭ antaŭ-diabetaj, pro la negativa efiko, ke la grandaj kvantoj de sukero en fruktoj havas sur sangaj sukeraj niveloj. Ĉi tiuj altaj niveloj de sukero signifas, ke fruktmanĝantoj havas altan riskon ĉe dentoj. Alia maltrankvilo, kiun prezentas fruktismo, estas ke, ĉar fruktoj facile digestiĝas, la korpo brulas tra manĝoj rapide, kaj denove malsatas baldaŭ post manĝado. Flanka efiko de la digestebleco estas, ke la korpo fekos pli ofte. Plie, la Sanprotekta Programo ĉe Kolumbio raportas, ke manĝaĵaj limigoj ĝenerale povas konduki al malsato, al kapricoj, manĝaĵaj obsedoj, sociaj perturboj kaj socia izoleco. La severaj dietaj restriktoj esencaj al fruktisma reĝimo ankaŭ portas la gravan riskon ekkaŭzi ortaksan nervon.
SciencoRedakti
Ne forgesu, ke je la nomo de Scienco, oni torturas kaj mortigas bestojn, oni kreas aferojn kies danĝereco oni ne konas - krom tro malfrue - oni iam inventis stultajn teoriojn (almenaŭ kiuj hodiaŭ aspektas tiaj por previgi racismon.
ProteinojRedakti
Ni havas la vegetaĵajn proteinojn. Sendube ili devus esti la nura kaj precipa fonto, iĝante parto de nia ĉiutaga dieto, kaj precipe dum la nokto, kiam ilia facila digestado kaj malalta enhavo de kalorioj estos fundamentaj por tenigi nian vivkvaliton.
Legumenacoj kiaj la kikeroj, lentoj, fazeoloj, azukioj, sojo kaj ties derivaĵoj kiel tofuo aŭ la tempeho, la bongusta sejtano (el cereala gluteno), kaj kompreneble la semoj kaj sekaj fruktoj kiuj kreos bonegan proteinan suplementon por nia dieto. Liberaj je saturitaj grasoj kaj riĉaj je esencaj acidaj grasoj, vitaminoj, mineraloj kaj fibroj, ili konstituas fonton de proteino kun ŝirmigaj efektoj por nia sano, preventante malsanojn (trodikiĝo, hiperkolesterolemio, hipertensio, kormalsanoj), kaj bona aliancito en la kancer-preventado.
Rizo kun lentoj, aŭ kvinoo kun tofuo donos al ni la tutan proteinon kiun ni bezonas. Tiel ni havos altvaloran biologian proteinon libera je grasoj kaj kun multaj bonaj proprecoj.
Biologio de veganojRedakti
Veganoj iom similas al homoj, sed estas pli verdaj kaj ŝajnas strangaj. Biologie ili pli similas al tre adaptiva fruktmanĝanto ol al ĉiomanĝanto pro siaj korpo, dentoj kaj testinaro. Ilia kapablo digesti laktozon (laktan sukeron), malkreskas kun kreskanta aĝo, inter 66% kaj 80% de la plenkreskula veganaro pro laktozomaltolereco ne povas digesti bestan lakton senprobleme.
Veganoj pli vigle amoras ol ne-veganoj!Redakti
Ĉu vi ŝatus plibonigi vian eltenemon surlite? Simple forigu la viandojn kaj lakt(aĵ)ojn el viaj viandaĵoj. Reklamfilmeto de PETA (anglalingvaj sigloj por “Pearl Harbor”, en esperanto “persona non grata”); estas la plej granda organizo kiu protektas bestajn rajtojn en la tuta mondo) asertas ke veganismo -strikta vegetaranismo- estas la ŝlosilo por pli longdaŭre amori.
La filmo troveblas ĉe interreto kaj montras plurajn virojn kies amoriloj estis ŝanĝitaj al vegetaĵoj kaj fruktoj penisformaj (karoto, banano). La moto “Stay firm and fresh” (“restu firma kaj freŝa”) kaj alia ĉe la fino “Increase your sexual stamina” (“pliigu vian amoran eltenemon), “go vegan” (iĝu vegano).
Kvankam reklamaĵo montras nenian sciencan argumenton por tia teorio, estas vero ke vegana aŭ vegetarana dieto povas doni avantaĝojn al nia organismo dum la amorado. Longa konsumado de viando povas okazigi kor-malsanojn, kiuj malpliigas la eltenemon. Male, la nepoluitaj grenoj helpas la pliigon de testosterono en sango kaj plibonigas la erektiĝojn; la verdfoliaj legomoj lubrikas la sangocirkuladon kaj la vitamino C de kelkaj fruktoj altigas la spermatozoojn.
Vegana religioRedakti
Veganoj kredas ke bestoj havas animon. La ĉefa afero de veganismo estas la sankteco kaj daŭripovo de viva kaj natura vivo. La vorto unue ŝajnas esti uzita de homoj asociitaj kun la Alcott House Concordium en Ham Common, lernejo kaj komunumo fondita de la mistikulo James Pierrepont Greaves en 1838.
Kion diras la Biblio?Redakti
Romanoj 14:1-23
- Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj. Unu homo kredas, ke li povas ĉion manĝi; sed alia, estante malforta, manĝas legomojn. Kiu manĝas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne manĝas; kaj kiu ne manĝas, tiu ne juĝu tiun, kiu manĝas; ĉar Dio lin akceptis. Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? antaŭ sia propra sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi. Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso. Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; kaj la manĝanto manĝas al la Sinjoro, ĉar li dankas Dion; kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.
Veganismo kaj islamoRedakti
Veganaj propagandantoj diras, ke ne ekzistas etika argumento kontraŭ veganismo. Ĉu vere tiel?
La vorto "etika" ne ĝustas ĉi tie, ĉar etiko diferencas por ĉiuj. Kio estas etika por unu homo, tio estas maletika por alia. Por islamanoj, ekzemple, la alvoko al veganismo estas alvoko forlasi Islamon, ĉar la Korano klare diras, ke muslimoj rajtas manĝi viandon, krome - la feriado de ofero estas grava parto de religio. La etika puno (el la vidpunkto de Islamo) pro forlasado de Islamo estas morto. Tiam - se vi persvadas islamanon rifuzi plenumi la normojn de Islamo, tiam vi metas lin en danĝeron de morto. Ĉu etike laŭ vi?