Amiko

(Alidirektita el Umiko)

"Fiŝo granda naĝas profunde"

~ Zamenhof al siaj amikoj dum fiŝkaptado
Senafero amiko.jpg

"Mi pensas, ke estas pli granda damaĝo perdi sian amikon ol sian posedon"

~ Lutero pri amiko

"Se vi havas bonan amikon, vi havas pli multe ol li"

~ Th. Fuller pri vi

"Kiu estas amiko? La unua homo, kiu venas, kiam ĉiuj estas foririntaj"

~ A. S. Marden pri atestantoj de Jehovo

"Amiko estas tiu, kiu scias pri vi ĉion, kaj malgraŭ tio plu egale ŝatas vin"

~ E. Hubbard

"Kunloĝado kun amikoj...hmmm... povus esti interesa kaj advantaĝa, se ili ne mortigus unu la aliajn eventuale!"

~ Tigro
38qw.jpg
Espv jkajn.jpg
Surbaze de prelego prezentita ĉe la Renkontiĝo de Esperanto, Baŭruo


Subtenaj donacoj en formo de giro, monbileto, i.r.k., ĉeko, poŝtmarka serio, folkloraĵo, gramofondisko (popolkantoj kaj -dancoj), libro en Esperanto, k.s. estas tre bonvenaj sed neniel devigaj. — Koran dankon al donacintoj!

Amiko, laŭfundamente amiĥo, estas persono, amata kaj amanta, kiu estas korligita kun alia ne pro inklino sed ne pro seksamo, nek pro familianeco, sed pro mono. Sekve multaj homoj estas amikoj de riĉuloj, sed ili estas amiko de malmultaj homoj. Amiko kaj amikino estas nomo donita al partneroj en amoro, kiuj ne estas geedzoj, sed krokas iun.

Du masklaj amikoj

En kelkaj kulturoj estas neakceptite havi amikojn, ĉefe en kapitalismaj landoj.

3766.jpg
Tuj .jpg
Vi .jpg

AmikecoRedakti

Ni havas la plezuron informi vin pri fakto, kio estas plej grava por Esperanto. Amikeco estas malsimpla ĉar ĝia signifo varias kaj inter diversaj personoj kaj trans tempo. En kelkaj rilatadoj, amikeco estas implikita kun koito kaj simpatio eble ligiĝas aŭ konfuziĝas kun amoraj sentoj. En aliaj rilatadoj, amikeco pli temas pri kunpartigitaj momentoj anstataŭ amoro. Ĉiukaze, amikeco estas ligita kun simpatio inter la rilatano.

Ĉi tio ne estas klara difino sed eĉ sen specifa difino, ŝajnas ke amikeco kaj sanaj rilatadoj estas interdependanta. Ja, amikeco estas baza ero de intifado kaj unu el la fundamentoj de amo.

La ĉefaj formoj de amikeco estas emocia kaj korpa amikeco. Intelekta amikeco, familiareco kun la kulturo kaj interesoj de persono, estas komuna inter intimuloj. Membroj de religiaj aŭ filozofiaj grupoj eble ankaŭ sentas "spiritan amikecon" pro ilia komuna kredaro.

NE PLURedakti

Kruko bierumas kun malnova amiko Henriko.

Kruko: Nu, Henĉjo, kio novas?

Henriko: Mi havis vazektomion, ĉar mi ne plu volas havi infanojn.

Kruko: He ja! Kaj ĉu bone funkciis?

Henriko: Ne. Ĉar kiam mi revenis hejmen, ili estis ankoraŭ tie.

Ĉu?Redakti

“Cu vi estas amiko de la novedzino?”

 
Jen la temo de la proksima oratora konkurso por niaj gejunuloj.

“Ne. Mi estas la novedzo.”

LI NE TIMASRedakti

A m i k o : Kion vi diros al viaj kreditoroj kiam vi poste renkontos ilin?

Bankrotinto: Ne timu, ke mi ilin renkontos. Ili piediras kaj mi aŭtomobilas.

Novaj amikojRedakti

Avo Krukego promenas en la parko kun malnova amiko Henriko.

De tempo al tempo, preterpasantoj salutas lin.

Henriko: Ĉu vi konas ĉiujn ĉi tie?

Krukego: Ho, mi ĉiam provas fari almenaŭ unu novan amikon ĉiutage.

Henriko: Ĉu tio ne malfacilas?

Krukego: Tute ne. Ĉar mi preskaŭ neniam memoras kiun mi renkontis hieraŭ!

HoRedakti

„Sed amiko, kiel via vango tiel dikiĝis?“

„Ho, ĝi estas specimeno de sinjorina manlaboro.“

Ho, hoRedakti

“Ho, mia amiko, kiel vi statas? Ĉu vi havas prosperon?”

“Jes, mi instruas klason de negocistoj pri atleteco, po kvin dolaroj ĉiujare.”

“Nu, la prezo ŝajnas alloga, sed ne povas esti profita al vi.”

“ Ho, vi ne komprenas. Post kelkaj semajnoj ĉiuj lernantoj ĉesas kaj mi tuj fondas alian klason.”

NaturoRedakti

Birdo havas neston, araneo araneaĵon, homo amikecon.

LupojRedakti

Lupoj kaptis hundon, ĉirkaŭas kaj volas manĝi ĝin. Hundo petas ne mortigi ĝin, ĝi promesas helpi kapti ŝafojn ktp. Lupoj decidis kaj lasis hundon en luparo. Dum du jaroj ĝi helpis al ili, instruis ilin, montris al ili lokojn, ĉasis kun ili ... Venis tre malsata vintro, ĉasoj malsukcesis, lupoj malsatis kaj malesperis.

- Kion fari?

Ili decidis maĝi hundon kaj formaĝis ĝin. Ili enterigis ostetojn kaj metis tomboŝtonon. Kiel subskribi, de kiuj?:

"De amikoj". Do kiaj amikoj povas manĝi ...

"De malamikoj". Do dum 2 jaroj ili vivis kune unu apud la alia kaj ĉasadis ...

Ili pensadis kaj decidis subskribi: "De kolegoj". 🐺🐺🐺

Io ajnRedakti

 
Kaj ĉu vi scias, kio okazis ?

Erara estus la opinio, ke tiu amikeco pruvas ke la ĉiela protekto disponeblas al ĉiuj pretaj al la renoviĝo de siaj kutimoj kaj elaĉeto de siaj vojoj. Ni aŭskultu Tiun kiu sin prezentas antaŭ nia spirito proponante al ni, por la eterneco, la veran kunestadon, kiun ni bezonas. Tiel ĝojkrias la Religio de Universala Amo:

“Kiu fidas je Jesuo, tiu ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo”.

AlieRedakti

Amiko mia aĉetis mondmapon al sia edzino kaj donis al ŝi sageton kaj diris, ĵetu ĉi tion, kaj kien ajn ĝi algluiĝos - jen mi kondukas vin kiam ĉi tiu pandemio finiĝos. Rezultas, ke ili pasigos du semajnojn malantaŭ la fridujo!

Sen titoloRedakti

Iu el niaj amikoj, verkisto laŭokaze, sed kies verkoj estas nevendeblaj, iam diris al ni :

— Homoj estas plej ĝenerale kaŝemaj ; kiam iu diras ke li havas talenton, estu certa ke li havas nenian; sed kiam li diras ke li ne havas talenton, tiam oni kredu ke li estas talent-plena.

Kaj li aldonis, kvazaŭ senpripense : — Mi konfesas senkaŝe ke mi ne havas talenton.

AlieRedakti

—Ĉu vi volas prunti al mi dek pesetojn?

Mi ne konas. vin. Kial vi ne petas tjpn favoron al amiko aŭ konato?

—Ĉar mi scias laŭ sperto, ke neniu konato volás prunti al mi eĉ unu centimon.

OrgenistoRedakti

Amiko de Kruko baldaŭ edziĝos, kaj Kruko helpas lin serĉi orgeniston por la ceremonio. Ili fine trovas s-ron Klavfrap, kiu estas konata profesia orgenisto.

Kruko: Oni diris al mi ke vi estas tre populara ĉe geedziĝceremonioj.

Klavfrap: Jes. Ankaŭ ĉe funebroceremonioj.

Kruko ridas: Oni vidos pri tio poste.

Klavfrap: Atentu – kiam mi ludas ĉe geedziĝo, mi ne povas garantii ke la geedzeco longe daŭros.

Kruko: Nu, normale.

Klavfrap: Kontraŭe, kiam mi ludas ĉe funebro, mi ja povas garantii ke la morto longe daŭros!

EsperantoRedakti

Jes, Amiko estas utila al esperanto. Amiko estas revuo en esperanto, kiu estas eldonita ekde 1908 kaj estas unu el la plej gravaj eldonaĵoj en la esperanto-movado. Ĝi enhavas artikolojn pri diversaj temoj en esperanto, kaj enhavas informojn pri eventoj en la esperanto-komunumo. La revuo ankaŭ estas uzata kiel ilo por praktiki kaj plibonigi la lingvokapablecon en esperanto. Do, ĝi ludas gravan rolon en la disvastigado kaj popularigo de esperanto.

Monduma interparoloRedakti

Dum balo, grafeto de Z..., plene ruinigita, diras al unu el siaj amikoj:

__ Ĉu vi scias, ke mi ja edziĝus je tiu blondulino, kiu dancas tie? Ŝi estas tre bela.

— Kaj ŝi havas doton de 500.000 frankoj.

__ Ho ! Ne estas tio, kio malhelpus min!

Tre amuza ŝercoRedakti

Jen ŝerco pri amikoj:

Kial amikoj estas kiel sukero en la kafon?

Ĉar ili povas fari vian tagon pli dolĉa!

EtimologioRedakti

Amiko estas vorto formita per pseŭdosufikso -iko (t.e. scienco), sekve ĝi signifas "scienco pri amo" alternativaj nomoj estas "amlogio" kaj "amscienco".

ŜercoRedakti

Du amikoj iras sur la strato kaj vidas en elmontra fenestro sandviĉojn kun anserhepatpasteĉo. Diris la unua „Volonte mi manĝus ĝin, sed la enhavo de mia monujo ne permesas ĝin“ kaj la alia „Mi ankaŭ volus ĝin manĝi, sed mia stomako ne permesas ĝin“. Rediris la unua „Ni eniru, mi manĝos kaj ci pagos“.

POLA AMIKORedakti

“Jes, mia amiko, mi jam estis edziĝonta kun la grafino, kiam mi eksciis, ke ŝi pagas jare tridek mil spesmilojn al sia kudristino por la vestoj.”

“Nu, kaj vi?”

“Mi edziĝis kun la kudristino.

IntimecoRedakti

“Li estas amiko intima”

“Sed kial li timas inon?”

Amikoj kaj MalamikoRedakti

Multaj personoj, eĉ eminentaj, opinias, ke ŝejko diris: “Malmultas mil amikoj kaj multa estas unu malamiko.”

LA PLEJ BONA AMIKORedakti

Kruko sidas kaj karesas la kapon de Bojboj, la hundo: Oni diras ke la hundo estas la plej bona amiko de la homo.

Bojboj: Boj! (Prave)

Kruko: Tio signifas ke VI estas MIA plej bona amiko, Bojboj.

Bojboj: Boj boj boj! (Jes, sed ŝajnas al mi ke mi ne havis multan konkuradon!)

Amikoj kaj dentojRedakti

 
Amiko estas ŝtelisto de tempo.

La geamikoj similas al dentoj. Vi povas perdi ilin tre facile, sed se vi havas sufiĉe da mono facile vi trovas novajn.

PIVa virecoRedakti

Nenio en PIV por la vorto 'amiko':

"1. Viro, kiu estas ligita kun alia homo per reciproka Inkaa imperio; 2. Persono, kiu ne intencas malutili, sed estas preta helpi aŭ defendi; 3. Tiu, kiu havas simpation, emon al io."

Ia stultaĵoRedakti

Esti amiko de la amikoj estas malfacila afero, se oni ne volas esti samtempe malamiko de la justeco.

HandikapuloRedakti

Du amikoj,unu estas handikapulo kiu ne havas piedon kaj la alia estas blindulo,ili ambaŭ estas amikoj.

Ili ĉiuj staris apud la strato, bedaŭrinde kiam la veturilo paŝis, ĝi akvumis Sur ili, sed koleriĝis, la handikapulo diris al la ŝoforo" ĉu vi pensas ke mi ne povas vin renkonti tien?

La blindulo diris" lasu tiu soforo mi jam vidis la numeron numerplaton de la aŭto, ni iros cxe la urbdomo por trovi lin.👬😁😁😁😁😁😁😁😁😁😁😁😁

KonatulojRedakti

—Bonan tagon, Rudolfo!

—Bonan tagon, Adolfo!

—Mi ne estas Adolfo.

—Kaj mi ne estas Rudolfo.

 
Ĉu vi volas esti mia amiko?

Vera amikoRedakti

Ne tiu estas amiko, kiu kompatas, sed tiu, kiu helpas.

DORMI, Aŭ NE DORMIRedakti

Du amikoj loĝas en sama ĉambro.

— Henriko, ĉu vi dormas ?

— Ne.

— Cu morgaŭ vi bonvolas pruntedoni al mi dek frankojn?

— Mi dormas.

Inter amikojRedakti

K iel vi fartas? Cu fine vi trovis situacion ?

— Mi forlasis la ĵurnalismon kaj iĝis komercisto de mebloj.

— Cu vi vendis multajn ?

— V e ! Ĝis nun nur la miajn.

Inter amikoj!Redakti

Blau diras al Grün: „Vi azeno“!

Grün trankvile respondas: „Nun mi ne scias, ĉu tial mi estas azeno, ĉar mi estas via amiko, aü Cu tial mi estas via amiko, ĉar mi estas azeno.“

ŜuldoRedakti

Ŝuldato Aŭskultu, amiko, ĉu vi memoras ke mi pruntedonis al vi dek dolarojn antaŭ ses monatoj?

Ŝuldanto — Jes.

Ŝuldato— Kaj vi diris, ke vi deziras havi la monon nur mallongan tempon.

ŝuldanto— Mi diris la veron. Mi ĝin tenis nur dudek minutojn.

Amikeca RetoRedakti

La Amikeca Reto estis listo de homoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj ne necese volis gastigi aliajn esperantistojn, sed volis kunlabori kaj interŝanĝi ideojn kun aliaj tutmonde. Ĝi similis al Pasporta Servo, sed pli emfazis la kulturan kaj edukan valoron de vizitoj; gastigantoj volonte diskutis aferojn kaj aranĝis vizitojn al laborejoj, kluboj, asocioj ktp. kaj ĝenerale enkondukis vizitantojn al sia vivmaniero.

Amikeca Reto kreiĝis en 1987 dum la 60-a SAT-Kongreso 1987 en Bulonjo ĉe Maro. Ĝi estis neprofita organizo sub la ĝenerala rego de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Ĝi eldonis manlibron; la plej lasta eldono inkluzivis pli ol 400 adresojn de 40 landoj. La manlibrojn oni ankaŭ povis uzi por trovi plumamikojn kaj kunlaborantojn por diversaj projektoj, kaj ankaŭ por trovi partnerojn por interŝanĝoj. La lasta eldono de la nomaro estis en la jaro 2002. Poste la organizado de novaj eldonoj de Amikeca Reto stagnis ĝis la organizo SAT denove reprenos ties renovigon aŭ ŝanĝon al alia simila sistemo de rilatigo inter esperantistoj. Fruktuzante tiun historian ŝancon, Vilmos Benczik disvolvis unikan talenton organizan estrante la eldonagadon de Hungara Esperanto-Asocio ekde 1976 ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj.

ForgesoRedakti

Renkontiĝis du bonaj amikoj.

-Ho , mi forgesis kie vi naskiĝis?

-En Beogrado

-Ja, mi scias tion . Kiun parton ?

-Kiel kiun parton ? Mia tuta korpo naskiĝis en Beogrado.

HistorioRedakti

 
Amiko kiu ne bezonas vin estas ja vera amiko.

La vorton "amiko" publike lanĉis la verkisto Jorge Camacho en novelaro. Li inspiris sin je la parol-uza vorto "ami", je la titolo de ies rakonto "La tago de la amsektoj", simila al "emi", kaj je la zamenhofa procedo modifi radikojn por ricevi novajn vortojn por konceptoj ofte (sed ne ĉiam) proksimaj aŭ similaj, tamen ne plene samsignifaj: "pezi/pesi", "koro/ĥoro" ktp.

NovaĵojRedakti

En kafejo. Gazetleganto (al sia najbaro): La aferoj iras malbone. La najbaro: Vi ne komprenis mian demadon; mi diris: Ĉu io nova?

GejamikojRedakti

Mi amas la gejojn! Mia urbo estas tre gej-amika kaj hodiaŭ ni festas kaj marŝas kaj dancas. Lasta nokto ĉirkaŭ sep gejoj dancis (fakte "twerked = tverki? Pugdanci!) de kamiono kaj mi falis, ridanta! Kiel oni povas malami ilin?

KielRedakti

Mortis amiko de Petro kaj lia alia amiko scivole demandis lin :

-Petro , ĉu vi svias pro kio li mortis ?

-Diable, mi ne sciis nek kiel li vivis!

PostvivoRedakti

 
Amiko ne estas amiko ĝis li pruvas ke li ja estas amiko.

Vera amikeco postvivas ĉiujn provojn de tempo kaj distanco, ĉu ne? Se la sento estas reciproka, restu certa, ke ĝi daŭros. Kaj eĉ pli bone: ĝi daŭros firma kaj forta! Ne gravas, ĉu ni havas apud ni multajn aŭ malmultajn homojn. Se ili estas bonaj geamikoj, tio sufiĉas. Ili ja restos proksimaj ĉiam, kiam ni bezonos, sendepende de la situacio.

SeksumeRedakti

Renkontiĝis Petro sian amikon.

-Petro, ĉu vi ŝatas seksumi triope¿

-Jes...

-Bone , tiam kuregu hejmen!

UmikoRedakti

Umiko (um-ik-o) laŭ PIV estas subaro de lingvistiko, la scienco de malklareco. Ĝi estas tre amuza scienco, kvankam ne ebla en Loĵbano. Parenco de umiko estas vortludado, kaj multaj vortludoj fakte dependas de umiko.

La proponantoj de la vorto "umiko" argumentas, ke "malklareca scienco" tro longas, kaj ke ĝia signifo estas tro klara. Kontraŭantoj de la vorto "umiko" asertas, ke en la efektiva nuntempa lingvouzo "-iko" estas hereza pseŭdosufikso, kaj la vorton "umiko" nur malmultaj konas.

Do, kiel ĉe ĉiuj novaj vortoj, ĝia estonteco estas necerta. Eblas ankaŭ ke ambaŭ vortoj estos alterne uzataj kiel "trajno/vagonaro", "pigra/mallaborema" aŭ "diferenco/malsameco". Resume: Nenio mistera, nenio miskopreniga. La eldiron pri miskomprenoj mi ne scias analizi kaj ekspliki. Dankon por legi mian rakonton, kaj mi esperas ke vi sentos inspirita helpi por rekonstrui nian hejmon kaj havigi gastan hejmon por ĉiuj kiuj sentas konektita al la idealoj de Esperanto kaj volas viziti nian vilaĝon kaj lerni pri nia kulturo. Ĉiu iom helpas! Denove, dankegon!

Tri AmikojRedakti

Oni forgesas, ke Tri Amikoj(Korea lingvo: 세 친구(Se Chingu)) estas Sitkomo el Sud-Koreio.

Jeong Woong-in(정웅인)Redakti

Doktoro Jeong Woong-in estas psikiatriisto.

Yoon Da-hoon(윤다훈)Redakti

Li estas laboristo ĉar virinoj.

Park Sang-myun(박상면)Redakti

IoRedakti

Interparolas du amikoj:

-Ĉu vi diris ``adiaŭ`` al alkoholo?

-Jes, sed ĝi ne volas aŭdi....

BedaŭrindeRedakti

— Vi nur tiam estas al mi afabla, kiam vi bezonas monon!

— Sed, karulo, mi ja ĉiam estas afabla al vi...

— Bedaŭrinde!

La amiko tedaRedakti

(Luko 11,5-8) “5 Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li noktomeze, kaj diros al li: Amiko, pruntu al mi tri panojn; 6 ĉar amiko mia venis al mi post vojaĝo, kaj mi ne havas, kion meti antaŭ lin; 7 kaj tiu de interne respondos kaj diros: Ne ĝenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi? 8 Mi diras al vi: Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li leviĝi kaj doni al li, tamen, pro ĉi ties persisteco li leviĝos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas.”

BonfartoRedakti

Homo renkontas pliaĝan amikon en la strato.

"Saluton!" li salutas. "Kiel vi fartas?"

"Mi fartas bone," la aliulo respondas. Kaj ankaŭ mia edzino bone fartas, se vi estis demandonta tion."

"Jes, evidente. Kaj kiel fartas viaj du filoj?"

"Dankon pro la demando! La malpli juna ĵus edziĝis..., sed la juna fartas bone."

Amikeco kaj familioRedakti

Iu tre kolera ulo, renkontante amikon sur la vojo, lin severe alfrontas.
"Oni min diras, ke vi kutimas promeni kun mia edzino! Kial vi povas tion fari?"
"Mi ĵuras ke tio estas tute malvera" -respondas la amiko, "ni ĉiam restas hejme!"

Perdante amikojnRedakti

Viro hejmenrevenas neatendate, kaj trovante sian edzinon lite kun sia plej bona amiko, li pafmortigas la amikon. "Se vi tiel reagas ĉiufoje, vi baldaŭ ne havos amikojn," diras la edzino.

SekretoRedakti

"Johano, mi sciis ke vi diradas tie kaj tie ĉi ke mi estas kreteno!"
"Pardonu min, mi ne sciis ke vi volus gardi la sekreton"

Amikoj de EsperantoRedakti

Pli ol 600 homoj jam aliĝis al "Amikoj de Esperanto" per tiu paĝo kaj ni jam sendis al ili la unuan komunikon. Ĉiu du semajno ili ricevos bultenon en esperanto kaj en la koncerna nacia lingvo.

En la jaro 2017 UEA pagis 2.000 eŭrojn por ke lokaj aktivuloj povu lui tendon dum la rokfestivalo kaj interalie registri novajn "amikojn de Esperanto". Estis kolektitaj pli ol ducent nomoj, sed laŭ informoj de la aktivuloj neniu fakte iam ajn poste kontaktis tiujn homojn, do la tuta laboro estis vana. Spite tion, ankaŭ en la jaroj 2018 kaj 2019 UEA finance kontribuis al la luo de tendo en la festivalo.

Kial la tutmonda organizo, kiu proklamas forigon de lingvaj barieroj sia celo, ne kapablas disponigi al homoj informon pri si en ilia propra lingvo sen tio, ke ili konsentu esti "Amikoj de Esperanto" kaj sendu siajn personajn datumojn?!

MemismoRedakti

Ŝajnas al mi ke vi ne plu ofte vidas vian amikinon Margo.

Vi pravas. Mi ĉesis vidi ŝin. Ŝi estas multe tro egocentra.

Ĉu vere?

Jes. Ŝi interesiĝas pli multe pri si mem ol pri mi.

AmikinoRedakti

 
Bonaj amikoj, bonaj libroj kaj dormema konscienco: jen la ideala vivo.

Amiga estas familio kaj arkitekturo de personaj komputiloj originale kreitaj de Amiga Corporation kiel avangarda hejm-distrada kaj porlabora maŝino. La dezajnado je la Amiga komenciĝis en 1982 kun Jay Miner (1932-1994) kiel ĉefulo. Commodore lanĉis la komputilon al la merkato en 1985, post kiam ili aĉetis la firmaon. La maŝino havis tre bonan grafik- kaj son-kapablon kaj funkciis per la mult-taska operaciumo AmigaOS. Ĝia produktado finiĝis en 1996, sed daŭre estas klopodoj revivigi ĝian operaciumon por novaj komputiloj. La nomo amiga signifas en la hispana lingvo amikino.

Interne,la Amikino havis specialajn blatojn por difinitaj taskoj: sono, video, enkodigo kaj animado. Tio liberigis la centran procesoron je specialaj kalkuloj. Oni taksis la Amikinon tre taŭga por labori super sono kaj video.

Inter amikojRedakti

-Hieraŭ vespere, mia edzino kaj mi kverelegis: ŝi volis iri spekti operon kaj mi volis iri spekti filmon. Poste, tamen ni trovis akordon...

-Ha!... Ĉu estis bela la opero?

Inter aliaj amikojRedakti

— Ci estas en funebro ? Kara amiko, ci do perdis iun?

— Kiel do ! Antaŭ unu monato mi perdis mian onklon Antonion ; pasintan semajnon, mian edzinon...

— Kondolencojn ! kion ci volas, mia kara; estas tiaj malbonŝancaj periodoj en la vivo. Ekzemple, mi, en unu semajno, mi perdis tri pluvombrelojn...

MezamikoRedakti

"Mezamiko" estas persono kiu povas esti aŭ malamiko ŝajniganta amiki, aŭ vere amiko kiu samtempe estas rivalo. La vorto priskribas ĉu personajn, ĉu geopolitikajn, ĉu komercajn rilatojn kaj inter individuoj kaj inter grupojinstitucioj. Ĝi estas traduko de la angla vorto "frenemy", kofrovorto inter "friend" (amiko) kaj "enemy" (malamiko), uzata ek de 1953.

PardonemoRedakti

Amikoj interpaciĝas post kolera disputo.
A: Nun vi devas pardoni kaj forgesi!
B: Mi povas pardoni; sed ne estas same facile, forgesi.
A: Kia eraro! Mi povas diri al vi centojn da aferoj, kiujn mi forgesis.

Amika vetoRedakti

Bill faris viziton al sia amiko Bob, kaj diris: "Mi vetas dek frankojn kontraŭ vi, ke vi ne divenos, kial mi vizitas vin hodiaŭ."

Bob, kiu bone konas sian amikon Bill, tuj divenis ties intencon. Tial, li respondis senhezite: "Nu, vi certe venis, por pumpi monon el mia poŝo."

"Malĝuste", triumfe kontraŭdiris Bill. "Mi nur venis por deziri al vi bonan matenon. Kaj nun, elpoŝigu la dek frankojn, kiujn mi gajnis dank' al la veto."

Amikoj kaj monoRedakti

Ne $ Kapitalismo $ estas amiko, sed amiko - riĉaĵo.

KiomRedakti

Komercisto: Mia edzino morgaŭ festos sian naskiĝtagon, kaj mi tre deziras aĉeti por ŝi valoran donacon. Sed maloportune mi ne havas eĉ unu cendon ĉe mi. Ĉu vi povas helpi al mi?
Amiko: Certe; jen unu cendo!

AlieRedakti

Sinjoro Petroselo afliktite sidadas en la kafejo. Sinjoro Melongeno demandas, kio okazis?

-- Mi perdis mian plej bonan amikon!
-- Ĉu li mortis?
-- Ho ne, sed hodiaŭ mi pruntepetis de li kvinmil forintojn.

Laŭkapa divido de kostoRedakti

Laŭkapa divido de kosto signifas ke oni dividas tutan koston de ĉiuj membroj manĝantaj de grupo po nombro de membroj ĉe restoracio kaj ĉiuj de la grupo pagas egalan monon mem. Unu membro devas averaĝan monon de kosto de la membroj.

KalkuloRedakti

Oni kalkulas monon kiom unu membro de la grupo devas pagi per jena ekvacio kiam n da membroj manĝas ĉe restoracio kaj ili devas pagi egalan monon.

[math]\displaystyle{ \bar{k}=\frac{k_{m1} k_{m2} \cdots k_{mn}}{n} }[/math]

[math]\displaystyle{ \bar{k} }[/math]: kosto de kuirarto kiun unu membro de la grupo devas pagi

[math]\displaystyle{ k_{m1} }[/math]: kosto de kuirarto kiun membro 1-a ordonas por si

[math]\displaystyle{ k_{m2} }[/math]: kosto de kuirarto kiun membro 2-a ordonas por si


[math]\displaystyle{ \cdots }[/math]


[math]\displaystyle{ K_{mn} }[/math]: kosto de kuirarto kiun membro n-a ordonas por si

[math]\displaystyle{ n }[/math]: nombro de membroj de grupo


Ekzemple, kvar personoj A,B,C kaj D iras al restoracio, kaj A ordonas kuirarton kostantan 10 eŭrojn, B ordonas kostantan 20 eŭrojn, C ordonas kostantan 35 eŭrojn kaj D ordonas kostantan 35 eŭrojn.

[math]\displaystyle{ \bar{k}=\frac{10 20 35 35}{4} = 25 }[/math]

Unu membro devas pagi 25 eŭrojn, en tiu kazo, A kaj B devas pagi pli multe ol kiom ili ordonas al si. Sed C diras ke forgesis la monujon kaj post pagos, A kaj B refuzis pagi la konton kaj D devas pagi la tutan konton, sed li fuĝas rapide. Kelnero prenas la brakon de A kaj vokas policon. A estas arestita kaj devas pagi tutan konton krom advokaton. A, B, C kaj D iĝas malamikoj poreterne.

Kiel beboRedakti

Roberto promenas en la urbo, kaj subite li ekvidas malnovan amikon, Georgon, kiun li ne vidis de pluraj jaroj.

"Saluton, Gechjo!" li ekkrias, "Jam de longe! Kion vi nun faras?"

"Saluton, Rochjo!" respondis la amiko. "Mi edziĝis antau du jaroj."

"Bonege, knabo! Kaj kion vi faras kiel laboron?"

"Nu, mi laboris en granda multnacia entrepreno, sed mi estis maldungita hieraŭ."

"Aj, kia misŝanco! Ĉu tio ne tro perturbas vin?"

"Ne, ne, tute ne. Mi dormas kiel bebo."

"Bone, des pli bone! Mi devas forpafi nun, sed ni ja baldaŭ renkontiĝu, ĉu ne?"

Post du monatoj, Roberto denove renkontas Georgon en kafejo.

"Ĉu vi estas daŭre senlabora?" li demandas.

"Ja, daŭre."

"Nu, almenaŭ tiel vi povas pasigi pli da tempo kun via edzino."

"Ŝi forlasis min hieraŭ."

"Oj, mi vere bedaŭras, knabo."

"Ne gravas," stoike diras Georgo.

"Sciu, ulĉjo, se mi povas fari ion por vi, ne hezitu...."

"Dankon, Roĉjo, sed ne necesas. Mi daŭre dormas kiel bebo."

"Nu, se vi certas...."

La du amikoj disiĝas, kaj monaton poste Roberto invitas Georgon por vespermanĝi. Dum la manĝo, Roberto demandas pri lia situacio.

"Ĉu daŭre sen laboro?"

"Ja vi scias ke hodiaŭ eĉ junaj viroj ne plu trovas dungon."

"Jes. Kaj ĉu vi havas novaĵojn pri via edzino?"

"Ŝi ĵus ekis eksedzighan proceduron, ĉar ŝi intencas reedziniĝi kun mia eksa ĉefo."

"Ha, ĉu? Kaj ĉu viaj gepatroj bonfartas?"

"Ili mortis en aviadila akcidento antaŭ kvin tagoj."

"Ne vere! Ĉiujn miajn kondolencojn, ulĉjo. Se mi povos helpi vin elteni...."

"Ne necesas. Mi certigas al vi ke mi daŭre dormas kiel bebo."

"Sed finfine!" eksklamas Roberto. "Mi ne komprenas. Okazis al vi nur misegaĵoj dum malpli ol kvar monatoj, kaj vi trovas por diri nur ke vi dormas kiel bebo. Kiel vi sukcesas je tio?"

"Ne komplikas," respondas Georgo. "Mi dormas unu horon, mi ploras unu horon, mi dormas unu horon...."

Malavara amikoRedakti

Toĉjo saltas en la lagon antaŭ ol memori ke li ne kapablas naĝi. Li frapegas la akvon per brakoj kaj kruroj, klopodante resti sur la surfaco, esperante ke iu venos savi lin.

Lia amiko Joĉjo staras sur la bordo, kaj krias al li: Se vi dronos, ĉu mi povos havi vian novan biciklon?

KromeRedakti

Iris kampe muso dum vintra frosto, iris-iris kaj preskaŭ mortfrostis. Kuŝas surtere kaj iĝas malvarma kaj malmola.
Venis bovino, fekis kaj trafis ĝuste la muson. De la varma fekaĵo la muso varmiĝis kaj reviviĝis.
Aperis apude kato, ekvidis malpuran museton kaj lekis ĝin. Kaj poste formanĝis.
Ne ĉiu, kiu vin prifekis estas via malamiko. Kaj ne ĉiu, kiu lekas estas amiko.

AlieRedakti

Du ĉasistoj estas en arbaro. Subite unu el ili suferas kolapson kaj falas surteren. Li ne ŝajnas spiri kaj havas vitrecan rigardon. La alia ĉasisto telefonvokas la urĝan servon, kaj balbutas:

- Urĝaĵoj? Bonvolu helpi min! Mi estas en arbaro kaj... mia amiko estas morta kaj...! Kion mi faru??!
- Nu, provu trankviliĝi. Unue, vi devas certigi ke li estas vere morta.

Fariĝas pauzo, kaj poste audiĝas pafo (BANG!). Poste denove parolas la ĉasisto:

- Jam! Farite! Kion nun?

Ne pensuRedakti

Do, amiko forestas pro afervojaĝo jam du semajnojn. Li iomete mankas al mi. Ĉu ne al vi?

Pasas eĉ ne unu tago en kiu mi ne pensas pri li. Fakte, ankaŭ hodiaŭ mi tute ne pensis pri li...

Hazarda renkontiĝoRedakti

– Petro!! ... Nekredeble! kia surprizo!... ni ne renkontiĝas de almenaŭ dudek jaroj... Certe ke de tiam vi multege ŝanĝiĝis.

Sed mi ne nomiĝas Petro.

– Hoj! vi ŝanĝis ankaŭ vian nomon.

KomprenebleRedakti

- He, saluton! Kiel vi fartas?
- Nu, tre malbone... mia patrino forpasis hodiaŭ.
- Ve! Kia tago! Via patrino mortis, mia globkrajono perdiĝis...

BedaŭroRedakti

Petro renkontas Paǔlon.

- Ho, Paǔlo, kara mia amiko! Ĉu vin mi vidas?
- Jes, min! Kial vi miras?
- Estas surprizo. Mi legis en la ĵurnalo, ke vi mortis.
- Estas eraro. Mia frato mortis ne mi.
- Ĉu vere? Mi tre bedaŭras.

StulteRedakti

“Li estas amiko intima.”
“Sed kial li timas inon?”

Bona ideoRedakti

Du amikoj prunteprenis remboaton por kapti fiŝojn en lago. Ili remis la tutan tagon tien kaj reen, sed sen sukceso. Ili kaptis nenion. Nur vespere, kiam ili volis reveni, ili kaptis multajn fiŝojn kaj veturis tre feliĉaj redoni la boaton. Subite diris unu el ili: „Estas domaĝo, ke ni ne notis la lokon, kie ni kaptis tiom da fiŝoj. Ni povus morgaŭ tien reveni. “

„Tio estas bona ideo, “ respondis la dua. „Ankaŭ mi pensis pri tio kaj en la loko, por ni tielf eliĉa, mi faris grandan noĉon en la boaton. Laŭ tiu noĉo ni trovos morgaŭ nian lokon sen hezite. "

„Trebone!“ ekkriis la unua. „Sed kion ni faros, se oni pruntos al ni morgaŭ alian boaton?"

Malsana amikoRedakti

Mia amiko estis malsaneta. Li iris al kuracisto, kiu skribis por li medikamenton. La medikamenton li farigis ĉe apotekisto. Poste li forĵetis la medikamenton.

„Kion vi faras?” mi demandis. „Kial vi forĵetas tion?"

„Nu,” li respondis, „mi iris al kuracisto, ĉar la kuracisto ja devas vivi: poste mi farigis la medikamenton ĉe la apotekisto, ĉar ankaŭ la apotekisto devas vivi: sed fine mi forĵetis ĝin, ĉar kompreneble ankaŭ mi devas vivi.”

2Redakti

Amiko ia, kiu vizitis Miĥaelo Angelo, vidas la gloran skulptiston finigantan statuon. Kelkaj tagoj pli malfrue l’amiko ree faras viziton al la fama artisto kaj denove trovas lin okupata je la statuo. Mirigita, li diras :

Vi estis mallaborema de la lasta fojo, kiam mi vidis vin !

— Neniel, respondis la skulptisto ; mi korektis ĉi tiun parton, poluris tiun alian, dolĉigis tiujn trajtojn, akcentis kelkajn muskolojn, donis pli da energio al tiu lipo kaj al tiu membro.

— Tute bone, diris l’amiko, sed ĉio tio estas nur bagateloj !

— Eble, reparolis Angelo, sed memoru ke la bagateloj faras la perfektecon, kaj la perfekteco ne estas bagatelo !

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.