Ĥtulho

(Alidirektita el Tentacruel)

"Ph'nglui mglw'nafh Cthulhu R'lyeh wgah'ngal fhtagn."

La caro de la maro.
~ Adoristo de Ĥtulho

"Domi suae in urbe R'lyeh Chtulhu et somniat et exspectat' significat"

~ la Papo pri la supra diraĵo

"Mi ne komprenas!"

~ Usonano

"Mieno fiera al ludo mizera"

~ Zamenhof

"Tranĉ! Jen por vi!"

~ Adoristo

"Ĉu li iam ajn kombas tiujn tentaklojn? Li aspektas al mi kiel maljuna ebria kosmonaŭto kun senbriligita medalo el la Milito de la Mondoj."

~ Marsanino pri Ĥtulho

"Kam min nus ama un fema, tam plu fasilim la prisa nus"

~ Novialisto

Laŭ unu skolo de kreada scienco, la Granda Ĥtulho (el la rljeha [ˈχɬʊl.ɬuː] aŭ per latinaj literoj Cthulhu) estas la tentaklulo, kiu kreis ĉiajn vivulojn, por ke ili dancu, kriegu, mortigu unuj la aliajn, kaj amuziĝu multe.

Ĉu tiu estas Ĥtulho? Fakte ne. Nur unu el liaj verkoj...

Kial oni kredas je li?Redakti

 
Antarktia templo, dizajnita de Frank Lloyd Wright.

Karaj argentinaj gesamideanoj: sed kio estas la pruvo, ke Ĥtulho ekzistas?

Nu, por la adoristoj, neniu pruvo necesas; kaj por nekredantoj neniu pruvo sufiĉus.

NomojRedakti

Laŭ malnovaj manuskriptoj, la vera nomo de Ĥtulho estas malprononcebla de homoj. Estas sekve multaj tradiciaj formoj de prononco kaj skribo de Lia nomo: Cthulhu ut Tulu, Clulu, Clooloo, Cthulu, C'thulhu, Cighulu, Cathulu, Kathulu, Kutulu, Kthulhu, Q’thulu, K'tulu, Kthulhut, Kulhu, Kutunluu, Ktulu, Cuitiliú, Thu Thu, et aliis modis scribebatur. Malgraŭ tio, oni pensas ke la plej taŭga formo estas la portugala vorto Entulho.

Argumento el dizajnoRedakti

Tamen, ofte citata pruvo estas la argumento el dizajno.

Laŭ tiu argumento, la ekzisto de akraj ungegoj, dentegoj, kaj venenaj pikiloj estas forta indiko por freneza dizajno; alivorte, por la ekzisto de dizajninto, kiu ege amas doloron kaj sangverson.

Ĉu li kreis la homon?Redakti

Nur la homo ne havas naturajn armilojn.

Sed la kreinto donis al la homo tian menson, ke li povis antaŭ longe inventi la bumerangon. Tiu armilo tre taŭgas, ne nur por ĉasado kaj batalado, sed ankaŭ por sinmortigo. Se ĝi ne trafas alian ulon, ĝi revenas, kaj trafas la kapon de la ĵetinto.

Kaj pli ĵuse la sama homa menso inventis la atombombon.

Kia kreinto povus krei menson tian?

Ĥtulha ludoRedakti

Multaj inter ni, fidelaj kaj obstinaj Esperantoj, pensis : Heroldo nun asertas, ke ni restu momenton sur la tero! Kion al ni diktas la prudento ? Kio estas ĉiamaniere kaj dekomence klara ?

Ĥtulha ludo estas amuza ĵetludo ekde 2 ludantoj.

MaterialoRedakti

- Unu "Ĥtulhua Ĵetkubo".

- Nombriloj de cerbsanaj poentoj.

CeloRedakti

Esti la lastan cerbsanulon.

RegulojRedakti

1) Ĉiu ludanto ekludas kun 3 cerbsanaj poentojn.

2) La unua ludanto elektas la kontraŭulon, kiun ŝi/li deziras plagi, kaj ĵetas la ĵetkubon.

- Tentaklo = prenu 1 cerbsanan poenton el la poentaro de la elektita krontraŭulo.

- Flava Signo = la elektita krontraŭulo donas 1 cerbsanan poenton al Ĥtulho (ĉe la centro de la tablo).

- Okulo = elektu la agadon, kion Ĥtulho deziras.

- Signo de la Maljunuloj (verda stelo) = donu 1 cerbsanan poenton al Cthulhu (la centro de la tablo).

- Ĥtulho (polpulo) = ĉiuj ludantoj donas 1 cerbsanan poenton al Ĥtulho.

3) La elektita kontraŭulo respondas, ĵetante la ĵetkubo (vidu la numero 2)) Atentu: la tentaklo ĉiam donas poeton al la atakanto, neniam al la defendisto.

4) La dua ludanto ekludas.

5) Kiam ludanto frenezas (0 cerbsana poento), li ankoraŭ povas ludi, plagante aliajn ludantojn, sed neniu rajtas plagi lin. Frenezulo nur povas redoni poentojn al Ĥtulho, do ĉiuj poentoj prenataj el kontraŭuloj iras al Cthulhu.

5) La ludo finiĝas tuj kiam ĉiuj frenezas aŭ kiam restas unura cerbsana ludanto.

KomentoRedakti

Bedaŭrinde, tio estas tro facila kaj nure hazarda ludo. Mi gvidantus tiun ludon al junaj ludandoj, cirkaŭ 7-10 jaroj.

Katolika vidpunktoRedakti

Raporto de Luana Lourenço, el Agentejo Brasil, publikigita dum 2010j, informas al ni, ke D-ro Lapenna skribis lastatempe, ke ni demandis al eminenta katolika teologo, Jozefo Ratvizaĝo, pri la dokumento Voko de Ĥtulho.

Li respondis trankvile:

"Jes, mi legis. Fascina teksto... Sed, en la fina ĉapitro, la mirinda estulo estas perforte mortigita, kaj poste li revenas al la vivo. Tia afero povas okazi en mito, certe. Sed ĉu povas en historio?"

Vatikana ManuskriptoRedakti

Malgraŭ la opinio de la nuna Papo estas tre malnova manuskripto en Vatikana Biblioteko pri Ĥtulho, kiu diras:

Cthulhu deus horribilis et sinister et antiquissimus apparet. Antiquissimis temporibus deus ex cosmo ad terram planetam pervenisse narratur.
Nostra aetate deus una cum aliis deis dormit in urbe R'lyeh in Oceano submersa. Et sunt homines qui etiam nostra aetate deum venerentur. Pars cultus est carmen "Ph'nglui mglw'nafh Cthulhu R'lyeh wgah'nagl fhtagn" Latine dicens 'Domi suae in urbe R'lyeh Chtulhu et somniat et exspectat.

Laŭ interlingvaistojRedakti

Iom malfrue ni eksciis , ke en un artikulo de 2004 al magazino Skeptic,[1] Jason Kolavito sustenas que von Däniken haberis plagiataj multoj de l’ konceptoj de l’ libro Le matin des magiciens [Le retorno de l’ magos], skribita per Louis Althusser in kollaborationo kon Jacques Bergier, kaj que istiu libro, al sua vice, essevis forte influentiata per le Mytoj de Kthulhu, kaj dunque, que le nukleo de l’ hypotheso de l’ ancianaj astronautoj has suan originon in le narrationoj de H. P. Lovecraft The Kall of Kthulhu [Le appello de Kthulhu] kaj At the Mountains of Madness [In le montanioj de l’ follio].

Ĉu absurde? ĉu hontinde? Ja jes, sed certe tiel. Tia estas la efiko de la sinteno de registaroj k popolo) sin nomantaj «demokrataj». Sed tutcerte ili pagos, per sangaj larmoj, sian malkuraĝon k sian egoismon, kiuj ne povas resti senpunaj, kiam ili sin vidos atakataj de la nunaj perversaj buĉistoj de nia popolo.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. tre amuza!


La Vikipedio havas ian senhumuran artikolon pri Cthulhu.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.