" Laŭdu tagon nur vespere"

~ Zamenhof pri tago
Tago.png

"Oni prefere diras "bonan tagon""

~ instruisto pri Ha lo
Tagk.jpg

"Kia tago estas hodiaŭ?"

~ mi pri hodiaŭ

"Mia naskiĝtago estas Dec 15"

~ denove Zamenhof

"Novjara tago estas tre bone.. mi babilas kun usonano"

~ kanabamanto pri tago

"Mia tago estas aĉa"

~ optimisto pri sia tago

"Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi"

~ Thomas Jefferson pri tute alia afero

"Ho, espero, ho espero, ŝipo bela el papero!"

~ Hans-Georg Kaiser

"En varmega tago mi amas promeni en arbaro"

~ Fundamento de Esperanto pri miaj moroj

"Ke nos monstra ce ke nos face e ke nos demonstra ce ke nos son"

~ Reformemulo

Tago, laŭ vikipedio, estas iu kvazaŭ simila al tango, sed komplete malsimila al tiu. Ĝenerale, ili estas unu el unuoj de enuo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter vekiĝo kaj dormo. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi tedan feston, kiel Zamenhof-tago aŭ patrina tago, kiel oni faras terurajn prezentadojn de infanaĉa fipoezio.

1333163262836.png
Bm.jpg

La unua tago estas speciala tagoRedakti

Sinjoroj Kongresanoj:

Bonvolu rimarki kaj sciigi al viaj legantoj, ke Samideano Mikaelo Dunin (Ul. Gercenad. 14A. Kv.21, Moskvo, Rusujo), sciigas, ke hodiaŭa tago estas la unua de novaj tagoj kiuj ne similas al la malnovaj tagoj de ĉiam, kaj la lasta el malnovaj tagoj ktp. La tago estas nekutima.

Plej grava afero en la tago estas la tagmanĝo. Jen de la pudelo kern'!

KARIER-TAGORedakti

Kruko kondukas etan Joĉjon al la lernejo: Dankon, filĉjo, ke vi invitis min partopreni en la karier-tago en via lernejo. Mi estas honorigita ke vi volas prezenti min al via klaso.

Joĉjo: Mi estas fiera ke vi akceptis, paĉjo. Mi rakontis pri vi al mia instruistino kaj la klaso, kaj ĉiuj atendas vin senpacience. Post paŭzeto, li aldonas: Cetere, se iu nomas vin "Doktoro Kruko", ne kontraŭdiru....

La plej malbona tagoRedakti

Kruko revenas hejmen post la labortago. Li estas lacega kaj mishumora. Jozefino salutas lin: Kia estis via tago hodiaŭ, Kruko?

Kruko: Aĥ, terura! Estis la plej malbona tago iam ajn!

Jozefino: Nu, gajiĝu, karuĉjo! Memoru ke morgaŭ estos nova tago, ĝi certe estos pli bona ol hodiaŭ!

Kruko mishumore: Tio estas precize kion vi diris hieraŭ!

LIBERA TAGORedakti

Jozefino: Kruko, hodiaŭ estas sabato. Vi povos fari kion ajn vi volas.

Kruko: Estas tute afable, karinjo.

Jozefino: Jes ja. Vi povos ĉu farbi la dormoĉambron, ĉu senfulgigi la kamentubon, ĉu ripari la rompitan seruron. Vi povos libere elekti!

UtiloRedakti

Pensu matene. Agu tagmeze. Manĝu vespere. Dormu nokte.

ESTAS AKURATA B O N H U M O R ORedakti

De antaŭ, multaj tagoj S-ro Giménez ne vendis eĉ unu poŝhorloĝon. Feliĉe, kiam li estis preta por fermi la pordon de sia butiko, en tiu aŭtuna vespero, juna kaj eleganta sinjoro eniris kaj petis pri oraj poŝhorloĝoj. Afablege, la horloĝisto montris al li siajn plej belajn svisajn trezoretojn kaj, per tre lerta kaj daŭra konsilado, prilaboris la vendon de la plej altekostan. Tiam , maljuna kamparanino, ŝarĝita per korboj kaj pakaĵoj, tute sen atente al la zorgo de la vendisto, demandis lin:

Ĉu m ia horloĝo estas jam riparita?

Genite, la vendisto respondis: —Jes!

—Do, donu ĝin rapide al mi, ĉar mi devas atingi la lastan vagonaron!

La vendisto, ne dezirante forlasi la zorgon de la vendado, kaj ektimante ke, pro nesufiĉa atento, la aĉetonto malaperos, respondis pretekste kaj malmilde al la kamparanino: —Ne eble, sinjorino. Mia filo komporta s ĝin en sia poŝo, por daŭre kontroli la efikon de la farita riparado.

—Sed, sinjoro, volu aten ti ke mi estas Terezo Garcia!

— Eĉ se vi estus la Reĝino de Hispanio, mi ne povus doni al vi horloĝon, kiun kunportas mia filo, ĵus foririn ta de la butiko!

— Mi ripetas al vi, ke mi estas Terezo Garcia, kaj ke ini...

—Sufiĉe, sinjorino! Mi tute nenion povas fari miraklojn!

—Ĉu ne, m iraklojn? Jes, miraklojn vi faras, kaj via filo ankaŭ, ĉar mia riparita horloĝo ne estas poŝa, sed mura, kaj ĝi pezas almenaŭ dudek kilogramojn !

Ho, hoRedakti

Malgranda Tomĉjo estis pasiginta unuan tagon ĉe lernejo.

“Kion vi lernis?” oni demandis lin je lia reveno.

“ Ne lernis nenion.”

"Nu, kion vi faris?”

“Ne faris nenion! Virino deziris scii kiel silabi ‘kato ’n,’ kaj mi instruis ŝin.”

AnekdotoRedakti

Ŝi: “Mi timas, ke vi devis atendi por mi. Kiam vi alvenis ?”

Li: “Mi forgesas la precizan daton.”

ĈU JUNECE?Redakti

Estas la naskiĝtago de Baniko, kaj la banika kaj kruka familioj kuniĝas. Oni alportas grandiozan kukon kun (tro) multaj kandeletoj.

Baniko rigardas la kandeletojn: He, mi tute ne sentas mian aĝon! Eble ĉar mi estas tiom juneca, ĉu?

Kruko: Eble ĉar vi estas tiom nematura!

Feriaj tagojRedakti

La supreniro de Kristo estas feria tago en Germanio Aŭstrio.

PROKRASTO-TAGORedakti

Baniko alvenas kaj salutas: Bonan Prokrasto-tagon!

Kruko: Kion?

Baniko: Estas Prokrasto-tago. En normala jaro estas 365 tagoj, ĉu ne? Sed ĉi-jare estas SUPERJARO kun unu plusa tago ĉi monate. Kruko: Do?

Baniko: Do, se oni faros nenion en la 29a de februaro, oni ankoraŭ havos 365 tagojn por fari normalaĵojn.

Kruko perpleksas: Nu... ja... sed... he...

Baniko: Do, havu tre ĝojan Prokrasto-tagon!

Kruko: Sed Banĉjo, vi jam nenion ajn faras en la aliaj 365 tagoj....

AĈEGA TAGORedakti

Baniko plendas: Lundo estis aĉega tago! Mardo estis aĉega tago! Hodiaŭ estas aĉega tago!

Kruko: Ne zorgu, Banĉjo. Ja morgaŭ estos nova tago.

Baniko: Aĥ ve!

LimdatoRedakti

Kruko malsatetas kaj serĉas ion en la ŝranko. Li trovas pakaĵon da ĉokoladkuketoj.

Kruko: Vidu, Jonjo – estas ridinde, ĉi tiu pakaĵo havas limdaton.

Jozefino: Sed estas tute logike. Tiel vi povos scii ĉu la kuketoj estas manĝeblaj, se la pakaĵo sidis en la ŝranko tro longe.

Kruko ridas: Ha ha! Kaj de kiam pakaĵo da kuketoj iam ajn restis sufiĉe longe en nia domo por preterpasi la limdaton!?

ReligieRedakti

La samaj mezuroj, kiujn oni utiligas por mezuri la fugheman surteran tempon, ricevas plene alian daŭron kaj plene alian enhavon, se oni uzas ilin por mezuri bibliajn eventojn. La ses tagoj de la kreado reprezentas tutan Gne?, kiu estas nekomparebla al la simplaj ses semajnoj. 'Sed kiaspecaj estas tiuj ĉi tagoj', skribis Augusteno pri la kreotagoj, 'tio certe estas tre malfacile por niaspeculoj elpensebla, eble ech tute neeble, kaj ech pli neeble elparolebla.'

Ĉu?Redakti

Nenio glatas hodiaŭ!

Ne forgesu ke morgaŭ estos nova tago.

Ĉu tio estas bona aŭ malbona novaĵo?

Malferma Tago de UEARedakti

 
Duono de Kajto en la Malferma Tago
(printempo 2008)

Ni scias kaj spertis, ke Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazas dufoje jare, sabate, kutime aprile kaj novembre. La tradicion komencis Osmo Buller en novembro 1994.

En la programo troviĝas prelegoj kaj aliaj kontribuoj, kiel koncertoj aŭ prezentoj de libroj. La libroservisto, Ionel Oneţ, kutimas doni etan superrigardon pri la nove aperintaj libroj komence de la programo.

Ofte oni havas ĉefgaston, per kiu oni varbas en la revuo Esperanto. Foje la aprilan Malferman Tagon oni kombinas kun la kunsido de la Estraro de UEA.

La unua Malferma Tago okazis la iamon.

ĈIU TAGO DE LA SEMAJNORedakti

Baniko: Mi havas apartan kalsonon por ĉiu tago de la semajno, kun presita tagnomo. Tiel, mi ĉiam scias la tagon.

Kruko: Ho, kreteneto! Kial vi ne simple uzas kalendaron, kiel ĉiuj aliaj?

Baniko: Tio ŝajnas al mi tre malkomforta!

MALBONAJ TAGOJRedakti

Necesas informi niajn karajn legantojn ke Baniko frumatene enrampas la laborejon, trenas sin ĝis sia labortablo, sidiĝas, kaj... faligas la kapon kaj bruston sur la tablon kun korŝira sono: >plop!<

Kruko vidas ĉion ĉi: Kio okazas ĉe vi, Banĉjo?

Baniko: Aĥ ve! Simple estas iuj tagoj en la semajno kiam mi tute ne volas ellitiĝi!

Kruko: Ĉu? Kiuj tagoj?

Baniko: Nu... lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, kaj dimanĉo!

CITRONSUKORedakti

Estas varmega tago, kaj Baniko alportas kruĉon da likvo kun glacieroj.

Baniko: Ĉu vi volas gustumi mian memfaritan citronsukon?

Kruko: Jes ja! Mi soifegas!

Kruko ektrinkas la sukon, sed lia tuta vizaĝo sulkiĝas: Sed ĝi estas amarega! Kiom da sukero vi enmetis?

Baniko: Ĉu sukeron?

Venontaj kaj pasintaj Malfermaj TagojRedakti

N-ro Dato Jaro Komento
46 iam 2017 Ĉi-foja Malferma Tago estis dediĉita al la Zamenhof-Jaro, pri kio Sara Spanò prezentis koncizajn informojn. Kontribuis al la temo pri Zamenhof-Jaro, Barbara Pietrzak, komisiito de UEA pri la Zamenhof-Jaro, kun la temo "Trarigardo pri la Zamenhof-Jaro: ĝisnunaj atingoj kaj venontaj paŝoj", kaj Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA, kun la temo "Zamenhof: Inter tiuj homoj kapablaj imagi la estontecon".
44 iam 2016 Kontribuis al la programo 3 prelegantoj Federico Gobbo pri "Kion oni lernas planante sekretan lingvon en bazlernejo?", Anna Löwenstein pri siaj "malantaŭkulisaj" spertoj rilate al la kreado de la Esperanto-retkursoj ĉe Duolingo kaj lernu.net, kaj Renato Corsetti pri la temo "Samideanoj kun malsamaj ideoj - pensofluoj en la Esperanto-movado".
43 iam 2015 Prelegis Humphrey Tonkin pri la temo UN ĉe la sojlo de nova epoko kaj Povilas Jegorovas pri la historio de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, siatempe tre grava por la sovetia movado kaj daŭre populara internacie. Aldone, Barbara Pietrzak prezentis al la ĉeestantoj la Polan RetRadion en Esperanto.
42 iam 2015
41 iam 2014 Prelegis László Szilvási, inĝeniero Toon Witkam, kaj Ĝenerala Sekretario de UEA Barbara Pietrzak kiu prezentis la kampanjon Montevideo 60, al kiu UEA invitas la esperantistojn por marki per multflanka agado la 60-an datrevenon de la Esperanto-rezolucio akceptita de Unesko en 1954.
38 iam 2013 La speciala gasto estis la redaktoro de Libera Folio kaj iama UEA-estrarano pri informado Kalle Kniivilä[1].
36 iam 2012 Oni atentis la 50-an datrevenon de la transloĝiĝo de la sidejo de UEA al Nieuwe Binnenweg 176[2].
35 iam 2011 Dediĉita al Tibor Sekelj kaj Vikipedio, ĉefa preleganto estis Spomenka Štimec[3].
29 iam 2008 Kun ĉefgastoj Andreas Künzli kaj Alejandro Cossavella.
28 iam 2008 Tiu ĉi Malferma Tago estis markita de la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Prelegis Probal Dasgupta kaj Ziko van Dijk, koncertis membroj de la grupo Kajto.
27 iam 2007 Ulrich Lins estis la ĉefpreleganto.
26 iam 2007 Claude Piron estis la ĉefpreleganto, unu jaro antaŭ sia forpaso.

PardonuRedakti

Mi pardonpetas!

Kion?

Mi ne scias. La tago ne estas finita!

GazetoRedakti

  • La Nova Tago. Internacia Bahaa Gazeto. Fondita en 1925. Aperas neregule. Formato 22x15. Red. d-roH. Grossmonn. (v. Bahaismo.)

Ĉio havas sian tagonRedakti

— Rozala , kial vi ne purigis miajn juvelojn hieraŭ? — Sinjorino bone scias, ke hodiaŭ mi prilaboras la kupraĵojn.

INTERESA TAGORedakti

Avo Krukego ofte forgesas aferojn. Li konsultas fakulon.

Fakulo: Nu, sinjoro Krukego, bonvolu rakonti al mi, kion vi faris hieraŭ.

Avo: Ĉu hieraŭ? Ni vidu. Mi ellitiĝas frue, kaj kiel kutime kuris dek kilometrojn. Tiam mi havis sanigan matenmanĝon kun grenaĵoj kaj fruktosuko. Poste, mi verkis kelkajn ĉapitrojn de miaj memoraĵoj. Post la tagmanĝo, mi komponis ĵazkoncerton por blovinstrumentoj....

Fakulo: Do, en realo, vi havas neniun memoron pri hieraŭ?

Avo: Vi pravas. Sed... ĝi certe ne estis same interesa kiel kion mi ĵus rakontis!

NaskiĝtagoRedakti

Ĉu vi scias kiel naskiĝtagoj similas al alkoholaĵoj kaj cigaredoj?

Ne, kiel?

Naskiĝtagoj estas agrablaj... sed tro multaj mortigos vin.

ĈU NASKIĜTAGO?Redakti

Kruko: Banĉjo, mi estas ofendita de vi!

Baniko: Ĉu? Kial do?

Kruko: Vi ne gratulis min pro mia naskiĝtago.

Baniko, mirigite: Ĉu hodiaŭ estas via naskiĝtago!?

Kruko: Ne. Sed vi ne sciis tion!

TROA NASKIĜTAGORedakti

Eta Joĉjo parolas al Avo Krukego: He, avĉjo, panjo diris al mi ke hodiaŭ estas via naskiĝtago.

Avo Krukego: Fakte, jes. Sed mi ne ŝatas tro umi je tio.

Joĉjo: Kial ne? La naskiĝtagoj mojosas.

Avo Krukego: Ho, mi ja ŝatas naskiĝtagojn. Sed se oni havas tro multajn da ili, oni povas morti!

DEZIRPETORedakti

Estas la naskiĝdato de eta Joĉjo. La familio kuniĝas por festi tion.

Jozefino: Mi faris vian preferatan naskiĝdat-kukon: ĉokoladan.

Joĉjo: Mojose! Laŭ mi, kuko estas la plej grava parto de naskiĝfesto. Mi tre volas gustumi ĝin!

Kruko: Atendu! Unue vi devas dezirpeti, kaj poste blov-estingi la kandeletojn. Se vi sukcesos estingi ĉiujn kandeletojn per unu blovo, via peto realiĝos.

Joĉjo forte blovas, kaj sukcesas estingi ĉiujn kandeletojn.

Kruko: Tre bone, fiĉjo. Kion vi petis?

Joĉjo: Pli grandan kukon!

Multaj naskiĝtagojRedakti

Eta Joĉjo parolas kun Avo Krukego: Avinjo diris al mi ke vi baldaŭ havos naskiĝtagon, kaj ke vi estas malgaja pro tio.

Avo: Ne precize malgaja, sed pensema. Kiam oni atingas mian aĝon, oni komencas demandi sin kiom da naskiĝtagoj restas.

Joĉjo: Ĉu vi ne havas po unu naskiĝtago ĉiujare, kiel ĉiuj homoj?

Avo plibonhumoriĝas: Jes, vi pravas! Mi ne estu avida!

A N E K D O T ORedakti

Knabeto iris unu tagon al la kuracisto, kaj diris: “ Doktoro, mi opinias ke mi havas la morbilon, sed mi pensas ke mi povos ĝin gardi ke neniu ĝin sciu"

La kuracisto ne komprenis; li aperis konfuza.

“Nu,” daŭrigis la knabeto, “Kiom vi donos min, se mi iras al la lernejo por disĵeti ĝin inter ĉiuj la geknaboj?”

KIA TAGO!Redakti

Baniko alvenas post laboro, malkontentega: Ho ve, kia tago! Kvar kolegoj ne venis labori hodiaŭ, lasante laboramason al ni. Tiam la necesejo paneis, kaj ni devis alvoki tubiston. Kaj hejmenvenante, rado de mia aŭto ekkrevis, mi devis alvoki ripariston.

Kruko: He ja, efektive, kia tago!

Baniko: Sed feliĉe, hodiaŭ estas vendredo. Mi ne laboros morgaŭ!

Kruko: Nu... mi timas ke hodiaŭ fakte estas ĵaŭdo....

Aparta patra tagoRedakti

En Bervalo, kiel en naŭdek aliaj landoj, morgaŭ, la 19an de junio, estas Patra Tago. Eta Joĉjo kaj adoleska Amando demandas al sia patro: Paĉjo, kion vi ŝatus fari morgaŭ en Patra Tago?

Kruko: Ho, mi ŝatus simple trankvilumi, spekti sportmatĉon televide, fari siestron...

Joĉjo: Sed vi faras tion ĉiutage.

Kruko: Jes ja, en ordo! Ni simple diru ke ĉiutage estas Patra Tago por via patro!

SENERARA TAGORedakti

Eta Joĉjo plendas: Tio enuigas min ke ĉiutage oni kritikas min en la lernejo pro ĉiu erareto kiun mi faras.

Kruko: Ĉu?

Joĉjo: Ja! Sed mi ĵuras ke hodiaŭ estos malsame! Hodiaŭ mi ne faros erarojn!

Kruko: Kiel vi sukcesos je tio?

Joĉjo: Tutsimple, mi ne iros al la lernejo hodiaŭ!

PLEJ BONA TAGORedakti

Kruko: Kiu estas la plej bona tago kiun vi iam havis en via vivo?

Baniko tuj respondas: Morgaŭ.

Kruko: Kio okazos morgaŭ?

Baniko ridas: Mi ne scias!

Kruko murmuras: He ja, optimistoj estas frenezaj...

NotojRedakti

  1. Alklaku la ĉi-suban ligilon por legi interesan superrigardon pri ĝi.
  2. En la Reta Vortaro oni trovas la tradician esperantan formon <sciencfikcio>, kaj do tiun mi devintus uzi.
  3. Mi kredas, ke estas speco de brasiko.


MediaWiki spam blocked by CleanTalk.