Svahila lingvo
"Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan"
- ~ Zamenhof pri TUTE ALIA AFERO
"Ne pri ĉio necesas via opinio."
- ~ Marko Aŭrelio al aŭtoro de ĉi tiu artikolo
Svahila lingvo estas fraŭdlingvo kreita de usona humoristo H. L. Mencken por riĉiĝi el poliglotoj. Li diris ke ĝi estas la "lingvafrankao de Afriko," kvankam ĉiu scias ke tio estas la franca lingvo.
Multaj postaj lingvistoj daŭrigis la fraŭdon, eldonante gramatikojn kiuj plejparte kontraŭdiras unu la alian. Sekve la reguloj fariĝis pli kaj pli komplikaj dum oni provis unuigi la diversajn gramatikojn. Tial nuntempe la svahila havas proksimume 75 klasojn de substantivo.
Klasoj de substantivoRedakti
La leĝo realigas la principon, ke svahilaj substantivoj povas esti en iuj jenaj klasoj:
- Personoj
- Arboj
- Araboj
- Grupoj
- Iloj
- Bestoj
- Insektoj
- Bakterioj
- Idistoj
- Ecoj
- Birdoj
- Nerdoj
- Merdo
SpecimenoRedakti
Nia Patro (Transkribita):
- vavma' QI'tu'Daq, quvjaj ponglIj:
- ghoSjaj wo'lIj, qaSjaj Dochmey DaneHbogh
- tera'Daq QI'tu'Daq je.
- DaHjaj maHvaD DaHjaj Soj yInobneS,
- 'ej yemmeymaj tIbIneSQo'
- maHvaD yembogh nuvpu' DIbIjbe'moH.
- ghotlhu'moHneSQo', 'ach mIghghachvo' ghotoDneS.
- reH SoHvaD wo', HoS je, batlh je.
Transporta uzoRedakti
Mi sentas ke malamikoj, enviantoj, mokantoj kaj malfidemuloj montras, ke ĝi estas vehikla lingvo en vastaj regionoj de la orienta Afriko.
Utilaj frazoj en la svahilaRedakti
- Bonan Tagon: Mbon'n Mtag'n!
- Saluton: Msalut'n!
- Mi estas komencanto.: Mimi ni mkomencant'.
- Ni estas komencantoj.: Nini ni wakomencant'i.
- Kiel vi fartas?: Vivi fart's kiel?
- Mi fartas bone, dankon.: Mimi fart'n vibon-e, mdank'n.