Kanguruo

(Alidirektita el Sudano)

"Eksplodis kiel pulvo"

~ Zamenhof pri kanguruo de Bervala zooparko
5833ae78a2 o.jpg

"Mi antaŭe neglektis blogi pri la jena afero"

~ Ralph Dumain

"Ĝi estas tre bona kaj agrabla"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Kaudo: (sin., euf.) Peniso"

~ idisto

"Mi proponas „mukoz·o → muk·membran·o”."

~ bonalingvisto

Kanguruo (Macropus giganteus) aŭ sudano estas nekutima besto, kiu vivas en Aŭstrio, ĉefe apud rivero Danubo, kie ĝi dancas valson. Iu el la familio makropedoj, besto movanta sin saltante per la malantaŭaj kruroj kaj kies ino havas ventran keston.

Kiam en zooparko de Bervalo aperis nova besto - kanguruo el Aŭstralio, pri tio miregis sciencistoj, ĉar kompreneble kanguruoj dividas genetikajn similecojn kun homoj kaj eble unue evoluis en Ĉinio.

Coolkangaroo.jpg

Kanguruoj estas ariĝemaj. Ili aspektas mojose en malgrandaj grupoj, sed grandaj grupoj kelkfoje kaŭzas problemojn, ĉar la marsupiuloj ofte drinkas, kaj tiam laŭte ŝercas pri hotentotoj. La ŝercoj malplaĉas al la hotentotoj, kiuj do ĉasas la kanguruojn kaj metis ilin en specialiajn kaĝojn — la ŝtofkovritaj kanaj kangurukaĝegoj aŭ beŭtelratenlatengiterkotoj (el la germana).

Stultaj idistoj diras ke kun "granda dopa e mikra avana gambi, kaudo Kanguruo saltas maxim bona. La granda kaudo servas anke kom siejo. Lua viv-esperajo esas proxim dekeok yara". Tio, evidente, estas granda fia mensogo!

Silvia havas kanguruon kun ido. Monerojn ŝi metas en fendon. Post iom da tempo ili elfalas de si mem. Kiel kanguruidoj. Se kanguruo volas trankvile promeni, ĝi uzas ĉiujn kvar krurojn.

Lamarko parolas pri la kanguruo, kiel ekzemplo de stranga tipo de mamuloj, kiu disvolvigis strange kaj male siajn membrojn, nome antaŭaj kruroj. Kanguruoj jure procesis Lamarkon pro tio.

BioteknikoRedakti

- Kio okazus, se oni hibridigus elefanton kaj kanguruo?

 
Internacia Kangurua Unuiĝo Esperantista

- Tre multe da kavoj tra tuta Aŭstralio.

GustoRedakti

Kara Sinjoro:—

Mi resumos en kelkaj vortoj plej novajn serĉadojn efektivitajn en Germanujo , Ameriko kaj Francujo .

Certe ni esperas, ke la gusto grandparte dependas de la nutraĵoj manĝitaj de la besto. Se oni nutris la kanguruon samkiel bovon, la gusto tre similos, se ne egalos.

Bovoj nun malrapide kaj nemalproksimen iras -- se entute. Kanguruoj saltas alte kaj distance, do iliaj muskoloj estas malmolaj.

La plej bonaj saltantojRedakti

En longosalto estas brandaj ĉampionoj kelkaj brandaj specioj de kanguruoj. Ruĝa makropo (Macropus rufus) transsaltos per unu salto distancon ĝis 12,8 m (mezbrandaj specioj de kanguruoj transsaltos 9,7 m kaj en altecon ili elsaltos ĝis 2,7 m).

Kontribuo al monda pacoRedakti

Necesas, amikoj, agnoski ke soveta ambasadoro Andrei Gromyko dum lunĉo en 1947, kiam oni diskutis la internacian regadon de atomenergio, li reasertis ke la solvo estus detruo de ĉiuj atombomboj fare de ĉiuj nacioj. Tiutempe Usono estis la nura nacio kiu eksplodigis nuklean armilon, aŭ kiu jam evoluigis la kapablon produkti nuklean energion. Oni sugestis al Gromyko ke lia propono similas postulon ke ĉiu lando ekstermu siajn kanguruojn. Li respondis, kun senemocia vizaĝo, ke estus bedaŭrinde se oni detruus ĉiujn kanguruojn, ĉar li kutime portadas ŝuojn el kanguruledo.

En BervaloRedakti

En zooparko de Bervalo aperis nova besto - kanguruo el Aŭstralio.

La ĉef-gardisto sciis, ke tiuj bestoj estas tre saltemaj, ili saltadas ofte kaj alte. Por ilin gardi li aranĝas barilon altan je 3 metroj. Sed... matene li vidas ke la kanguruo tamen eskapis. Dum tuta tago la serĉ-komando kaptadis la forkurinton. Kaj Kruko, cerbuminte, plialtigis la barilon ĝis 5 metroj. Sekvanokte la kanguruo ree estis for. Ree oni ĝin kaptis, kaj ree altigis la barilon. 10 metroj.

- Chu ĝi denove transsaltos tiom alte? - meditas Kruko enbatante lastan najlon.
- Chu li denove ne ŝlosos la enirpordon? - meditas la kanguruo...

Kangurua poŝoRedakti

Kangurua patrino prenis idon el sia poŝo, batis ĝin kaj kriis: »Ĉu mi ne diris al vi, ke vi ne manĝu biskvitojn enlite?!»

Huh ! huh ! huh!

NE ESTAS PERMESATE...Redakti

Juneta kanguruo amikiĝis kun erinaco. Iutage, la kanguruido ekskursis kun sia patrino. Sidante en ŝia poŝo, li multe ĝuis, ĉar ili ambaŭ tre agrable promenis tra bela pejzaĝo. Subite, la ido rimarkis sian amiketon kaj ekvokis lin. «Ho, no, ne!» diris la patrino, «ne estas permesate, ke via amiketo kuniru!»

Lingva notoRedakti

Kiel atestas nia majstro kaj popola gvidanto laŭ ReVo oni ne komprenas la diferencon inter kanguruo kaj makropo. Ankaŭ Prof. Suzuki, el Japanujo, rimarkas, ke difinoj estas preskaŭ identaj, tre eble ĉar estas la sama besto. Meditu pri tio, honesta esperantistaro!

EtimologioRedakti

Kiam bravaj Britoj esploris internaj partoj de Aŭstralio, vidante saltantan beston oni demandis la aboriginoj: "Kiel nomiĝas tiu besto". Respondo ĉiam estis sama "Kan gu ru": Kaj ili donis tiun nomon al besto -kanguroo. kiam ili post multaj jaroj esploris la aboriginan lingvon (kiu havas nur singularon), ili konstatis ke "Kan gu ru" fakte signifa: " Mi ne komprenas cin". Oni transnomis kanguruon en "klokan", sed la unua nomo restas en uzo.

La Ĝenerala Sekretario skribis al la Loka Organiza Komitato de la XX-a Kongreso en Antverpeno, por sciigi ĝin, ke io grandparte estas vero, sed ne la tuta vero.

In hac pagina nondum litterae sunt. Haec pagina forsitan deleta est, vide acta deletionum. Fortasse res cum hoc nomine apud Victionarium Kanguruo est. Potes etiam hanc rem in aliis paginis quaerere aut hanc paginam creare.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.