Stultuloj
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de mense handikapitaj personoj nek de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo.
"Li tremas kiel aŭtuna folio"
- ~ Zamenhof pri stultulo
"La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo, tamen malsaĝulo multe parolas."
- ~ Predikanto pri stultulo
"Estu ruza, restu stulta"
"Mi ĵus havis disputon kun iu, kiun mi tentus nomi idioto"
"Prefere esti ŝatata stultulo ol neamata saĝulo"
"Mais tote del mesmo, si iste conversationes arriva al puncto ubi nos utilisa insultos, le amusamento rapidemente dispare."
- ~ Interlingvaisto pri la supra diraĵo
"Feliĉas la stultulo.
Li zorgas tute ne.
Mi volus esti tia.
Ĉu estas nun? Ho ve!"
- ~ Dorothy Parker
"Stultuloj, infanoj kaj frenezuloj rajtas paroli la veron, ĉar neniu aŭskultos ilin."
- ~ Iu pri neciklopediistaro
Stultulo (Homo stultissimus) estas funde kaj nekuraceble sensprita ulo. Stultuloj kondutas sensprite kaj malinteligente faras misagojn pro ne sufiĉa pripenso, pro misrezono. Ĉe stultuloj estas konstanta manko de sprito aŭ kompreno. Stultulo estas homo malsprita, malinteligenta kiu obstine agas kvazaŭ naive pro ne eldirita kialo. Sed tre eble, vi ankoraŭ ne komprenis tion...
OpinioRedakti
Tre estimataj ĉeestantoj!
Kompreneble, oni devas diri unue, ke S-ro Gabriel Chavet, sekretario, anoncas, ke nur stultuloj kaj mortintoj neniam ŝanĝas siajn opiniojn.
DifinoRedakti
Al ĉiulandaj Esperantistoj de Poŝto , Telegrafo , Telefono kaj Radiotelegrafo.
Dua rimarko Sro. W. J. Spillman, el la registara Fako de Terkulturo, deklaris, ke : Stultulo estas tiu, kiu ne kapablas konsulti sian propran saĝon.
Juda StultecoRedakti
Stulteco de judoj estas temo de la Nobla Korano 2:87-89:
- 87. Ni vere donis al Moseo la Libron kaj poste Ni igis senditojn sekvi lin kaj Ni donis al Jesuo, la filo de Maria, signojn evidentajn, kaj Nj fortigis lin per la spirito de sankteco. Ĉu vi volas esti ribelemaj, ĉiufoje kiam venas al vi senditoj? Ĉu vi volas rifuzi iujn el ili kaj mortigi aliajn?
- 88. Ili diris: "Niaj koroj estas implikitaj". Jen! Alaho malbenis ilin pro ilia nekredemo. Tre malmulte ili kredas.
- 89. Kiam venis al ili la Libro de Alaho kiel plenumiĝo de tio, kio jam antaŭe estis ĉe ili - kaj ili estis petintaj venkon kontraŭ la miskredantoj - kaj kiam venis al ili aĵo konata, ili rifuzis ĝin. La malbeno de Alaho sur la miskredantojn!
NaturoRedakti
Eble iu pensas, ke malsaĝecon oni ne bezonas semi; ĝi estas kreskaĵo, kiu kreskas de si mem. Malĝustaj kredoj estas multaj pri ĉio.
BabilaĵoRedakti
La idiotulo kiu revis ke “ L’Entente Cordiale” estis ia trinkaĵo, nun informas siajn samvilaĝanojn ke ““ Esperanto” estas la plej nova kolorigilo por la hararo.
Feliĉaj la kredantoj !Redakti
Ĉe landlima stacidomo jus enveturis vagonaro de pilgrimantoj revenantaj de Lourdes. En siaj pakajoj ĉiuj kunportas ujojn enhavantajn akvon de la konata mirakla groto. La oficistoj de la doganejo konas tiun kutimon, kaj montrigas toleremaj. Tamen, jen vojaganto kun tiom da boteloj, ke la doganisto farigas suspektema. Li prenas unu el la boteloj, malŝtopas ĝin, kaj tuj elsendigas nekonfuzebla odoro de konjako.
— Tiu benita akvo ne ŝajnas al mi tre katolika ! Li severe diras.
La pilgrimanto siavice kaptas la botelon, flaras gin, kaj mirigite ekkrias:
— Miraklo !! jam !!!.
StulthomoRedakti
"Stulthomo" estas homo de stulto - do supozeble homo, kies ardanta patro malatentis uzi kondomon.
Spritaĵoj de IdiotuloRedakti
1Iu ŝercema metiisto ofte uzis idiotan junulon por komisioj, kiujn cetere la malfeliĉulo sufiĉe bone plenumis. Iam, la metiisto sendis lin en proksiman vilaĝon por porti ian ilon al siaj laboristoj kiuj estis tie okupataj. — Tio urĝas, diris li al la malspritulo ; vi devos rapide marŝi. Nu, aldonis li, prenu tiun ĉi bastonon ; vi rajdos sur ĝi, kaj tiamaniere vi estos baldaŭ alveninta.
La idiotulo pensis ke la rimedo estas tre bona, kaj suririnte la bastonon, li komencis kuri.
Apenaŭ unu horon poste li revenis, ĉiam golopante, tute spiregante kaj ŝvitanta.
— Nu ? al li diris la ŝerculo, vi vidas, ke mi donis al vi bonan rimedon por rapide iri !
— Jes, Sinjoro, respondis la rajdinto — tio estas vera ; sed se rajdi ne estus pli honorinda, mi pliamus piediri !
2Redakti
La sama idiotulo, aŭdinta ke oni festas la nomtagon de la metiisto, havis la penson (certe estas eble ke eĉ idiotulo kelkafoje pensadas), al li prezenti bukedon. Li tuj iris ĉe ĝardeniston kaj aĉetis bukedon, kiun li pagis du frankojn. Provizata de sia donaco, li venis bondeziri bonan feston al la metiisto. Tiu ĉi dankis lin, kaj, ne sen malica penso, metis en lian manon duon-frankon. La idiotulo, tenante la moneron en sia tute malfermita mano, rigardis ĝin kaj gratetis sian kapon kun mieno konfuza.
— Nu? kion vi havas, diris la metiisto ĉu vi ne estas kontenta ?
— Tute ne, respondis la malfeliĉulo ; la bukedon mi pagis du frankojn, kaj vi nur donacas min po duon-franko : mi malgajnas.
PoemetoRedakti
Lingvo Esperanto /
Estas tre facila, /
Kun la gramatiko /
Klara kaj utila. /
Nur dekses reguloj /
Tuta regularo, /
Eĉ idiotuloj /
Lernas ĝin sen baro...
StultecikoRedakti
Radioelsendoj k gazetoj informis, ke Prof. B. opinias, ke tre bona estas la propono de S-ro Loth, sed li rememorigas, ke Stulteciko estas neologismo al Stultecologio (bonalingve Stultecscienco). Tiu estas scienco pri stulteco, ĉu vi komprenis?
Se oni povas studi geografion aŭ fizikon, kial oni ne povus studi stultecon? Kial ĝi estu malpli bona ol geografio aŭ fiziko? Eble eĉ ĝi povus esti parto de tiuj. Aŭ kontraŭe... Ja profunda kono de tiu ĉi fenomeno devus esti la ĉefa prioritato por la scienco. Venis tempo por priskribi stultecon precize kaj plene, por klasifiki ĝiajn variaĵoj, por scipovi ĝin distingi kaj indiki... Tamen, ĉu tio vere eblas? Jes, tio estas ebla, kvankam sendube ne facila.
Komprenu, keRedakti
Malgraŭ ĉiuj ŝajnoj, stulteco stulta ne estas. Ho, ne. Ĝi estas nekredeble ruza kaj sagaca. Tamen ĉu oni povas konsideri ruzon kaj sagacon kiel manifestojn de saĝeco, kiel iun variaĵon, tipon de saĝeco? Vere dubinda tio estas... Stulteco scipovas kamufli sin perfekte. Havas sennombrajn maskojn kaj surmetas tiujn lertege. Same lerte povas travestiĝi. Eĉ povas ŝanĝi sian formon (korpon?), sian vizaĝon, siajn mezurojn. Multegaj strategioj. Multegaj metodoj kaŝi sin kaj fuĝi. Multegaj manieroj sinvuali. Ŝrankoj kaj tirkestoj plenaj de ĉapoj-malvidebligiloj kaj sorĉitaj ĉapeloj... Ĉio ĉi devus esti detale esplorata kaj studata... Kaj kiaj talentoj mimikraj! Inkluzive tiun plej surprizan kaj eskvizitan kiu turmentas kaj kaosigas menson terure: jen stulteco prenas la formon de saĝeco, saĝecajn vestojn surmetas, uzas ĝian parolmanieron, ĝiajn gestojn imitas perfekte. Plidanĝerigas la situacion la fakto, ke sufiĉe ofte saĝeco sonas nekredeble simplaĉe, krude, kvazaŭ ĝi tute ne konus subtilecon; kaj kvankam saĝeco ne surmetas vestojn de stulteco, kiel stultecon ĝi estas konsiderata. Tion oni devas skribi/printi per la plej etaj literoj: foje okazas, ke saĝeco estas ĝuste stulteco. Kaj ne temas pri tio, ke estas stulte esti saĝa – nu, simple, io saĝa foje estas stulta. Jen ĉio. Kiel ĉion ĉi distingi kaj disigi? Jes, jes, ne mankas laboro.
Jam de longe ni bone scias, keRedakti
Ne mankos temoj por disertacioj, diplomaj verkoj, studoj diversaj. Kompreneble, ni plenkonscias, ke la ricevotan titolon magistro de stulteco (aŭ doktoro de stulteco) povas ŝajni stranga, eĉ stulta, ĉar ĝi sugestos al stultuloj, ke ili havos aferon kun iu majstro de stulteco, aŭ kun iu stultulo potenca kies stulteco estas konfirmita sigele, tamen tute ne estas tiele. Ni pensu: magistro de geografio jen iu kiu konas geografion tre bone, sed li mem ne estas geografio. Do magistro de stulteco ankaŭ ne estos la stulteco, nek la stultulo. Escepte nur se premegus lin la skalo kaj vasteco de ordonitaj taskoj.
Do, laboru! Tempo hastigas. Stulteco tute ne estas pigra, kvankam tiel povas ŝajni. Ho, ne. Kontraŭe. Stulteco estas vere diligenta. Ne paŭzas eĉ por momento. Malrapide, aŭ eble rapide, sendube konsekvence, konkeras laŭvicajn bastionojn de saĝeco. Ni devas mobilizi nin, defendi kaj kontraŭataki.
LEGEMULORedakti
Laŭ fidindaj statistikoj, Baniko ricevas pakaĵon. Li malfermas ĝin, kaj Kruko rimarkas ke temas pri libroj.
Kruko: Ĉu VI mendis librojn?
Baniko: Jes ja, ankaŭ mi estas legemulo.
Li prenas unu libron kaj ekfoliumas ĝin. Subite li ekkrias: KION!? Kial neniu diris al mi ke "aŭtobiografioj" ne temas pri "aŭtomobiloj"!?
Laŭdo de l' StultecoRedakti
Ni estas certaj, ke Laŭdo de l' Stulteco aŭ Laŭdo de la Malsaĝeco (greka titolo: Μωρίας Εγκώμιον (Morias Enkomion), latina: Stultitiae Laus, nederlanda: Lof der Zotheid) estas eseo ώερκita en1509 de Erasmo de Roterdamo kaj unuafoje presita en1511. Erasmus reviziis kaj plilongigis la laboron, kiun li originale skribis en la daŭro de semajno kun sinjoro Thomas More ĉe la biendomo de More en Bucklersbury. Laŭdo de l'Stulteco estas konsiderata unu el la plej rimarkindaj verkoj de Renesanco kaj unu el la kataliziloj de la Reformacio.
Ĝi komenciĝas per satira erudicia panegiro, laŭ maniero de la greka satiristo Lukiano, kies laboron Erasmo kaj Sinjoro Thomas More ĵus tradukis en la latinan. Ĝi poste prenas pli malluman tonon en serioj de paroladoj, kiam Stulteco laŭdas memtrompon kaj frenezon kaj moviĝas al satira ekzameno de piaj sed superstiĉaj misuzoj de katolika doktrino kaj koruptaj praktikoj de la Romkatolika Eklezio, al kiu Erasmo iam estis fidela. Erasmo ĵus revenis seniluziigita de Romo, kie li malakceptis proponojn de la Kurio. Pli kaj pli Stulteco parolas laŭ la propra voĉo de Erasmo. La eseo finiĝas per simpla deklaro de kristanaj idealoj. La eseo estas plena de klasikaj aludoj en stilo karakteriza por la kleraj humanistoj de Renesanco. Oni ankaŭ diris, ke (almenaŭ en la komenco) ni sekve povas diri ke io estas prava, sed Esperanta traduko de Gerrit Berveling aperis en 1988 en la Serio Oriento-Okcidento de Universala Esperanto-Asocio.
MezepokeRedakti
Du homoj renkontiĝis sur mallarĝa ponteto sur Silka Vojo. Neniu el ili donis liberan vojon al la alia. Fine unu el ili ekkoleris:
- Neniam mi donos liberan vojon al stultulo.
- Sed mi tre volonte. - respondis la alia, kaj flankentiriĝis.
SpecojRedakti
Foje oni demandas: "kia speco de stultulo vi pensas ke mi estas?" Estas, do, multaj specoj de stultuloj:
StultumoRedakti
Stultumo, la nomo devenita de la Esperanto "stulta" kaj la volapukan "umo" (signifas 'pli') estas grava nekonata nenecesa lingvo. Ĝis nun neniu parolas la lingvon, krom la kreinto ĉar nur li sufiĉe bone konas ĝin por fidindan komprenemon, sed eĉ li miskomprenas sin de tempo al tempo.
Ne forgesu ankaŭ, karaj kunbatalantoj, ke D-ro Tim E. Waster kreis la lingvon Stultumo antaŭ 30 jaroj. Jam delonge ekzistis lingvoj por la kleruloj kaj, per Esperanto, por preskaŭ ĉiuj. Sed stultuloj ankoraŭ mankis propran lingvon. Ne plu longe! "Per tiu lingvo, eĉ la stultuloj povas posedi propran ilon de komuniko," diris D-ro Waster ĉe la revelado de lia dumviva laboro. "Per Stultumo, oni povas diri ĉion, kion diras stultuloj en iu ajn alia lingvo. Kaj la fakto ke ĝi devenas rekte de la anglan, multe helpos ĉar ĉiu stultulo rekonis ke la angla estas la internacia lingvo kaj tial jam parolas ĝin."
El la jam ekzistantaj artefaritaj lingvoj, Stultumo restas kiel la plej grava ĝisnuna laboro por enporti eĉ la stultulojn en lingvo-movadon. La Esperantistoj jam delonge per Ido forallogis kaj forigis la stultulojn el tiun movadon. La Interlingvaanoj rekreis sian lingvon kelkfoje (1902, 1920, 1951) por konfuzi kaj elligi la stultulojn.
Multaj aliaj, Novial, Occidental, kaj Suma, ekzemple, penis, sed malsukcesis, allogi la stultulojn. Kaj ŝajnas ke eĉ Stultumo neniam gajnos la grandan sekvantaron kiu ĝi ŝajne meritas. "Tiu estas," diras la kreinto. "Pro la fakto ke nur stultulo lernus ĝin."
Stultuloj kaj EsperantoRedakti
Stultuloj, kiam ili parolas Esperante, ŝajnas al si mem kaj al aliaj pli saĝaj ol ili estas envere. Sed kiam ili parolas al "normalaj homoj" en la Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj, tiam ilia stulteco estas facile videbla. Tial tiaj stultuloj ege kontraŭas uzadon de naciaj lingvoj. Esperanto servas al ili kiel masko por kaŝi sian esencon. Krome, malmultnombreco de esperantistaro pligrandigas ŝancojn de la stultuloj okupi altajn postenojn. Tial ili neniam konsentos "malŝlosi la pordon" kaj "malfermi la fenestrojn". Baroj por disvastigo de Esperanto kuŝas nur interne de la esperantistaro.
LingvoRedakti
Karaj esperantistoj de Eŭropo, Simplo estas modifita latina projekto proponita en Romo 1911 de Mario Ferranti.
Ekzemploj:
- Ise et altre dube provos per internatione lingo forsi burlesor dal miope et malsagace personos sed, comi isos burlabar procsime esinte tempi vacilante provos per aeroplanos ...
traduko: Tiujn kaj aliajn dubojn provis pri internacia lingvo eble moke de miopaj kaj malsaĝaj personoj sed, kiel ili mokojn en proksima estinta tempo provis pri aviadiloj...
- Internatione lingo; contributo al studios dil internatione lingo pem simpligite fonetice-grafice sistemo
traduko: Internacia lingvo; kontribuo al studo de l' internacia lingvo per (?) simpligita fonetik-grafika sistemo.
StultecoRedakti
Bahaano diras al sia amiko :
-Vi estas tiom stulta ke se vi iros al la monda stultulkonkurso vi finos la dua !
-Kial ne la unua ?
-Vi estas tro stulta por esti la unua.
Stulta idaĵoRedakti
Ye un tago, kiam idisto esis nura puero, la matro pikniks sen lu (kompreneble, ŝia amanto ne volis ŝoki la infanon).
Ante ke ŝi departis, ŝi dicis al lu: filo, dum ke me esos absenta, vu sempre restuez che la pordo por surveyiar ĝin de la multaj esperantisti en l' urbo.
Idisteto sideskis che la pordo. Pos kelkaj hori un onklulo vizitis la hejmon. Lu dicis al idistido: Kie esas vua matro? Idisteto respondis: Che pikniko. Ni la gespozi nu vizitos vuan matron ye tiu vespero. Irez kay raportuez al ŝi. L' onklulo marchis alfore, Do penseskis povra (ne indijanta) idisteto. "La matro dicis: Sempre surveyuez la pordo. L'onklulo dicis: Iruez kay raportuez al ŝi".
Idisto pensis milfoye, kay tandem decidis. Lu ektiris la pordon kay pozis ĝin sur sua dorso kay marcheskis kun la pordo pezoza al la matro che la tagmanĝo sur la herbo.
KvantoRedakti
La plej granda problemo tiuterene estis la tezo, ke Historio instruas, ke kvanto da stultuloj estas tre granda.
AmikecoRedakti
- Amiko mia, vi estas granda azeno!
- Mi ankoraŭ devas kompreni, ĉu mi estas via amiko, ĉar mi estas azeno, aŭ mi estas azeno, ĉar mi estas via amiko.
LertoRedakti
Ofte ni aŭdas diri, ke al sro D. ŝajnis, ke EKZISTAS lagaj fiŝkaptadoj, kiuj diras, ke ne estas danĝero ke necesas multe da lerto por esti sisteme naiva.
Ho, veRedakti
Historio tra ĉiuj jarcentoj montras, ke homa fiziologio estas mirinda — diris la saĝulo.
Jes — diris la malsaĝulo — se vi frapetas iun je la dorso, vi ŝveligas lian kapon.
FACILA AFERORedakti
Eble, eble; sed oni povas facile diveni, ke manipuli stultulon estas sufiĉe facila afero, se oni samtempe diradas al li la frazon «Vi ja estas ŝaĝulo».
AlieRedakti
Du homoj renkontiĝis sur mallarĝa ponteto. Neniu el ili donis liberan vojon al la alia. Fine unu el ili ekkoleris:
- - Neniam mi donos liberan vojon al stultulo.
- - Sed mi tre volonte. - respondis la alia, kaj flankentiriĝis.