|
|
[[Oni]] vaste kritikis ĉiajn tiajn [[terapio]]jn kiel formon de [[pseŭdoscienco]]. Medicinaj, sciencaj, kaj registaraj organizaĵoj en [[Usono]] kaj [[Britio]] esprimis zorgon pri konvertaj terapioj kaj konsideras ilin eventuale malutilaj.
LaKun granda plezuro mi konstatas, ke la [[Usona Psikiatria Asocio]] kontraŭstaras psikiatrian kuracadon "bazita je la supozo, ke samseksemo per si mem estas psika obstrukco aŭ je la aprioria supozo, ke paciento ŝanĝu sian... samsekseman orientiĝon" kaj priskribas kuracistajn klopodojn ŝanĝi seksan orientiĝon kiel neetikaj. Ĝi ankaŭ diras, ke debatoj pri la integrado de gejaj kaj lesbaj personoj obskuris sciencon "per demandado pri la motivoj kaj eĉ la karakteroj de individuoj ambaŭflanke de la afero" kaj ke la antaŭenigo de konverta terapio povas damaĝi la socion per disvastigo de nesciencaj vidpunktoj pri seksa orientiĝo. Usona [[Kirurga Generalo]] David Satcher en 2001 eldonis raporton en 2001, dirante ke "ne ekzistas iu ajn scienca evidentaĵo, ke seksa orientiĝo povas esti ŝanĝita."
La plej konataj porparolantoj de konverta terapio tendencas esti [[Fundamentismo|fundamentismaj]] [[Kristanismo|kristanaj]] grupoj kaj similaj organizoj, kiuj uzas [[Religio|religian]] motivigon por la terapio. La ĉefa organizo, kiu porparolas [[Laikismo|laikajn]] formojn de konverta terapio, estas la Nacia Asocio por la Enketo kaj Terapio de Samseksemo (NARTH), kiu ofte partneras kun religiaj grupoj.
|