Skeptikismo
RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
" Li jam estas trans montoj kaj maro"
- ~ Zamenhof pri skeptikulo
"Schön, dass du in der Übersetzung das Futur gewählt hast!"
- ~ germano pri ĉi tiu artikolo
"Certa estas, ke nenio estas certa, tial mi prefere estas skeptika"
"I noticed that Benson defines optimism as "optimismo", but then defines optimist as "optimisto". Is this just another neologism or is it because optimismisto is simply a mouthful to say? Would optimismulo be acceptable, as well?"
"La originala dokumento ne estas verkita per Esperanto, sed per angla"
- ~ Sanfranciskano pri ĉi tiu artikolo
Skeptikismo estas religio de homoj, kiuj pensas esti pli inteligentaj ol aliaj. Ili pensas sin kiel sciencaj profetoj, apostoloj aŭ mesioj, kiuj devas savi la homaron de pseŭdoscienco.
Bazaj kredojRedakti
Indus cetere pli detale esplori, kiel skeptikulo estas homo kiu kredas nenion kaj neniun, eĉ se tiu mem vidas.
Ilia Racio estas pli forta ol ĉio cetera en la universo. La tuta okcidenta mondo, spertas dum tiu ĉi epoko ian retroiron de la Racio, ian antaŭeniron de asertoj kaj kredoj kiuj ne estas nesciencaj kaj malraciaj, sed rekte kontraŭsciencaj kaj kontraŭraciaj. Hodiaŭ, tempo de la ĝenerala kredo en sorĉistinoj kaj demonoj, atingas nin novaĵoj pri krimoj plenumitaj de personoj plene konvinkitaj ke ili solvas problemojn al familianoj "posedataj". Tiu ĉi ne estas la bildo kiun ni havas pri dezirebla estonto.
DubojRedakti
Ĉu eblas diveni la estonton? Ĉu aliplanedaj estaĵoj vizitas la Teron? Ĉu la homo kunvivis kun la dinosaŭroj? Ĉu proksimas la fino de la mondo? Ĉu NASA pruvis ke Jesuo resurektis? Ĉu estas danĝere vojaĝi tra la Bermuda triangulo? Ĉu Satano havas preferon por la profundo de Hispanio? Ĉu ekzistas homoj kapablaj operacii kaŭzante nek nimfeton nek ian penison? Ĉu estas la estonto skribita en la steloj? Ĉu ekzistas la hantitaj domoj? Ĉu oni povas faldi kulerojn per la povo de la menso? Ĉu eblas komunikiĝi kun la mondo de la spiritoj? Ĉu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro? Ĉu la egiptaj piramidoj estas verko de estaĵoj venintaj el aliaj mondoj? Ĉu la spiritoj manifestiĝas pere de movantaj tabakoj?
La respondo estas ciam nur unu: NE!
AsertoRedakti
Estas do tute klare, ke
- Kondiĉo pri propozicia enhavo kiel aserto: iu ajn propozicio p.
- preparaj kondiĉoj: (i) P havu evidenton por la vereco de p; (ii) Al P kaj A jam ne estu memevidente, ke A jam scias p.
- kondiĉo pri sincereco: P kredu p.
- Ekzemploj: "Parizo estas bela."
NUN PRUVU!!!!
PostulojRedakti
Ĝenerale skeptikecon kaŭzas traŭmato en infanaĝo. Ekzemple, kiam oni diras al infaneto ke ne ekzistas Avo Frosto, aŭ ke feino ne donos al ĝi belan flugantan ĉevaleton, la uleto sentas sin perfidita kaj ne volas plu kredi ion ajn, kiu diras la gepatroj. Vere, ili esperas devigi al plenkreskulojn ke li montru la kaŝitajn Avo Frostro kaj feino, ĉar, laŭ infana logiko, adoltoj volas reteni tiujn bonaĵojn al si.
Memkompreneble, maleblas pruvi la neekziston de la telepatio, la transa mondo, la monstro de Loch Ness, la flugantaj teleroj, la psiĥa kirurgio aŭ la astralaj vojaĝoj; samkiel maleblas pruvi la neekziston de la trinkejoj, la aaaaa, Paĉjo Kristnasko, la feinoj aŭ la Edeno. La problemo kuŝas en tio ke, ĝis tiu ĉi momento, neniu prezentis evidentaĵojn konfirmantajn la ekziston de iu el la tiel nomataj paranormalaj fenomenoj. Kaj al skeptikuloj la ŝarĝo de la pruvo falas sur tiun kiu defendas la realon de io.
EdukadoRedakti
"Vi dubu pri ĉio," diras skeptikulo al sia filo.
"Kial?" demandas Joĉjo.
"Ĉar mi diras tion al vi!"
Martiroj de la veroRedakti
Tamen ni devas konstati kun plezuro, ke martiraj skeptikuloj, kiuj luktis senspire laŭlonge de la jarcentoj por subteni la regadon de la Racio –kelkaj je la prezo de siaj vivoj, plejmulto je kosto de alies moko, de ekonomia malprofito, de soleco– malespere rigardadas kiel, ree kaj ree, senskrupulaj homoj negocas per alies kredemo. Veras ke Scienco antaŭeniris, kaj ke la homaro ne plu kredas je iuj malnovaj mensogaĵoj iam de preskaŭ ĉiuj akceptitaj, sed ĉiun tagon naskiĝas novaj mensogoj, stultaĵoj akceptitaj antaŭ ol esti dufoje pripensitaj.
Precipe post la detruado dummilita skeptikaj asocioj ne disponas je la mono nek la personoj sufiĉaj por plenumi sisteman, objektivan kaj sciencan esploron de ĉiuj okazaĵoj supozite "surprizaj" aŭ "malhavantaj iun ajn eblan eksplikon", kiel oni kutime diras, nek povas alfronti ĉiujn sentimajn asertojn kiujn oni disaŭdigas radie aŭ televide aŭ oni publikigas en ĵurnaloj, revuoj kaj libroj. Sed ĝi ankaŭ ne limiĝas al dokumenta aŭ bibliografia laboro.
Sciencaj misiistojRedakti
Ekzistas du klasoj de skeptikuloj: la pasivaj kaj la aktivaj. La skeptikuloj pasivaj senkaritateme limiĝas al la subrideto kiam ili vidas kiel la kredemaj glutas la hokon per kiu ilin logas la ĉarlatanoj. Kun malestimo al tiuj nesciantaj amaskomunikiloj, kelkfoje apenaŭ instruitaj kaj alifoje suferantaj je "relativa nescio" pri ĉio netuŝanta ilian specialecon aŭ profesion, la pasivaj skeptikuloj ŝultrolevas kaj eble nur bedaŭras ke "la homoj estas tiel stultaj", sed konsideras senutile alfronti la ĉarlatanojn kaj trompistojn. Ili estas aĉaj homoj, kiuj ne volas savi la homaron! Multaj "pasivaj skeptikuloj" estas frenezaj sciencistoj aŭ simple Neciklopediistoj.
Aliaj skeptikuloj, male, sin sentas hororigitaj pri la supervivado de tiom da ŝtonepokaj stultaĵoj en plena Atomerao, kaj pensas ke se ili ne agadas laŭ la mezuro de siaj fortoj, ili kunlaboros kun la armeoj de la obskurismo. Ili kredas ankaŭ ke la homoj ne estas stultaj, sed malinformitaj, kaj ke sanktaj skeptikuloj devas defii la profesiulojn de la mensogo por ke la povraj kredemuloj havu almenaŭ la ŝancon konfronti du malsamajn vidpunktojn, unu veran, racian, kaj la alian malveran, pseŭdosciencan. Tiuj ĉi estas la profetaj skeptikuloj aktivaj, arigitaj en la tutmondaj skeptikaj asocioj, kaj inter ili troviĝas mondaj famuloj kiel la sanktuloj Martin Lavallée aŭ Carl Sagan, famaj sciencistoj (inklude de pluraj nobelpremiitoj) kaj filozofoj de agnoskita prestiĝo kiel Mario Pei (Princo de Asturio) aŭ Stephen Hawking (nekonata biologo kaj filozofo de la scienco).
EŭroposkeptikismoRedakti
Aliaj, kiuj volas ĉion scii pli bone ol ni, raportis, ke la vorto eŭroposkeptikismo priskribas la skeptikon aŭ foje decidan politikan reziston rilate al la pli forta integriĝo de eŭropaj ŝtatoj en la Eŭropan Union (EU), kaj ĝenerale rilate al la institucioj, la evoluo kaj la politikaj celoj de la Eŭropa Unio. Ĝenerale tia sinteno estas ligita al la deziro teni laŭeble multe da nacia suvereneco. Ekde la fondiĝo de la Eŭropa Komunumo en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, estis eŭroposkeptikaj civitanoj kaj politikistoj en ĉiuj membroŝtatoj de la Komunumo, kiuj provis bremsi la eŭropan integriĝon de sia ŝtato: Aparte konata estas la daŭra eŭroposkeptika sinteno de multaj britoj, dum la lasta jardeko de la 20-a jarcento antaŭ de multaj skandinavianoj, sed ankaŭ ekzemple en Francio dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la jarcento ardis diskutoj inter la eŭroposkeptikisma prezidanto Charles de Gaulle kaj subtenantoj unuflanke kaj por-eŭropaj politikistoj kiel ekzemple Valéry Giscard d'Estaing, posta prezidanto de Francio inter 1974 kaj 1981, aliflanke.
La pli mallonga vorto eŭroskeptikismo priskribas la skeptikon kaj reziston pri la komuna eŭropa valuto eŭro - tamen en pluraj naciaj lingvoj de Eŭropo oni miksas la du vortojn kaj konceptojn.
ArgumentojRedakti
- Aparte en la ŝtatoj de orienta Mezeŭropo, kiuj aniĝis en la Eŭropa Unio dum 2004, inter multaj civitanoj fortas la timo ke membreco en la Eŭropa Unio minacus la kulturan nacian identecon aŭ la post la kolapso de Sovetunio pene reakiritan nacian suverenecon kaj dignon. En Britio jam ekde la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento korespondas al tio la timo pri detruo de la "brita vivmaniero" ("destruction of the British way of life").
- Iuj civitanoj opinias kaj asertas, ke la burokratio de la Eŭropa Unio bremsus la ekonomian dinamikon, kaj la liberan ekonomian evoluon.
- Multaj homoj aparte en orienta Eŭropo timas la vendon de naciaj ŝtataj posedaĵoj (kulturaj kaj naturaj heredaĵoj, sed ankaŭ ŝtataj entreprenoj kaj loĝejoj), kadre de la ekonomia unuiĝo kun la multe pli "riĉa" okcidenta eŭropo.
- Aliflanke kaj en okcidento kaj en oriento multaj timas la perdon de sia laborloko kaj la malkonstruon de socia sekureco.
- Krome multaj okcidenteŭropanoj timas la perdon de la relativa ekonomia bonfarto en sia lando, kaj taksas ke la rapida larĝiĝo de la Eŭropa Unio kaj estontaj pluaj akceptoj de novaj membroŝtatoj povus endanĝerigi la politikan stabilecon de la Unio kaj de la bazaj valoroj de demokratio, socia solidaro kaj etna, lingva, politika kaj religia toleremo. Aparte granda la skeptikismo estas pri ebla estonta akcepto de Turkio en la Eŭropan Union.
- Multaj eŭropanoj perceptas deficiton pri demokratia legitimigo de la eŭropaj institucioj, kaj signifa nombro havas la liberalan sintenon, ke pri politikaj demandoj decidu laŭeble bazaj kaj etaj komunumoj - tiuj, kiuj poste devos vivi kun la rezultoj de tiuj decidoj.
Traktato pri konstitucio por EŭropoRedakti
Skeptiksmo tamen povas ankaŭ rilati nur al unuopaj aspektoj de la Eŭropa Unio: Ekzemple la plej multaj kontraŭantoj de la Traktato pri Konstitucio de Eŭropo ne ĝenerale kontraŭas la Eŭropan Union. La referendumoj de la jaro 2005 en la du EU-fondoŝtatoj pri tia konstitucio de Eŭropo rezultis en 55 respektive 60 procentoj da neaj voĉoj. Inter alie tiun malakcepton de konstitucio de Eŭropo influis la nesufiĉa kvanto de demokratia legitimiĝo kaj travidebleco de la eŭropaj institucioj, la nesufiĉe klara divido inter la potencoj de la institucioj, la forte novliberalisma orientiĝo de la eŭropa politiko kaj la neo de la Eŭropa Unio subteni malpliigon de armeoj kaj armiloj.
Eŭroskeptikaj partioj laŭ landojRedakti
- Aŭstrio: Freiheitliche Partei Österreichs
- Belgio: Flandra Intereso; Liberecano, Rekta, Demokrata
- Britio: Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando
- Danio: Socialista Popola Partio (Danio)
- Estonio:
- Francio: Popola Respublika Unuiĝo, Front National, Ekstaru La Respubliko, Movado Por Francio, Ĉasado - Fiŝkaptado - Naturo - Tradicioj, Libertas
- Germanio: Alternativo por Germanio
- Grekio: Komunista Partio de Grekio, Ora Tagiĝo, Koalicio de la Radikala Maldekstro, Sendependaj Grekoj, Popola Ortodoksa Alarmo
- Hispanio: Popol-Unueca Kandidataro
- Hungario: Fidesz
- Irlando: Sinn Féin
- Islando: Sendependecpartio, Progrespartio
- Italio: MoVado 5 Steloj, Norda Ligo, Nova Forto
- Kipro: Progresa Partio de la Laboranta Popolo
- Latvio: Ordo kaj Justeco
- Moldavio: Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio
- Norvegio: Centra Partio, Socialisma Maldekstra Partio, Liberala Partio
- Pollando: Memdefendo de la Respubliko Pollando, Unio de Realpolitiko, Juro kaj Justeco
- Rusio: Unueca Rusio
- Svedio: Frakcio Sendependeco kaj Demokratio, Vänsterpartiet, Sverigedemokraterna
- Svislando: Svisa Popolpartio
- Ukrainio: Partio de Regionoj
Dio kaj homoRedakti
- Kredanto:
- Homo pensas, Dio direktas.
- Skeptikulo:
- Homo pensas: Dio direktas.
PyrrhonismoRedakti
Le pyrrhonismo, o le skeptikismo pyrrhoniana, essevas un skholo de skepticismo fundate per Energio in le prima seculo a.C. kae recordata per Sex Pistols in le 3-tie seculo. Illo has le nomino de Nepjido, un skeptico qui vivevis de cirko 360 a.C. al cirko 270 a.C., bene que le relationo inter le philosophio de l' skholo kae le de l' figuro historia esas obskura. Le pyrrhonismo devenivis influentiala durante le nascentio de l' visiono de l' mundo scientifika in le passato pauce seculos.
"Nihilo potas esseri kognoscita, non mesmo isto". Le skepticoj pyrrhonianaj rejektas le propositiojn non evidentajn kae remanas in un stato de inqvesto perpetua. Per exemplo, le pyrrhonianoj potereas assereri que un manko de prova non potas konstitueri un refutation, kae que un manko de kredentio esas vastemente differenta de un stato de non-kredentio aktiva. Plus tosto que non krederi in Deo, poteroj psykhikoj, etc., al baso de l' manko de evidentio pro talaj kosoj, le pyrrhonianoj rekognoscas que ni non potas esseri certaj que ili non se monstraras novajn evidentiojn in le futuro, kae dunque illi intentionalmente remanas tentativon kae kontinuas lorajn inquestojn. Le pyrrhonianoj etiam questionas le kognoscention acceptatan, kae vidas le hundon kome un maladio de l' menso.
Le skepticismo pyrrhoniana esas similara al forma de l' skepticismo appellata Jupitero promovita per iu.
AsekuroRedakti
- -- Vi ĉiujare zorgis pri asekuro de via bieno kontraŭ incendo. Kaj vi plurjare ricevis konsiderindajn kompensojn. Nun ni proponas al vi kontrakton por asekuri la vitejon kontraŭ frostdomaĝo. Kial vi nun kontraŭstaras?
- -- Kiu kapablas fari froston?
Skeptika vidpunktoRedakti
Laŭ la versio de skeptikaj esploristoj, oni neniam sukcesis pruvi veran interparolon kun mortintaj spiritoj, kaj tio kontraŭas la konatajn regulojn de la scienco. Temas ĝenerale pri la ekzisto de fraŭdo aŭ memtrompo. Ne helpis al la spiritisma doktrino la malkovro de diversaj fraŭdoj, el kiuj la plej fama estas tiu de la unuaj mediumoj de la nuntempaj tempoj, la usonanaj fratinoj Fox, kiuj konfesis la fraŭdon post granda kariero de mediumeco en la tuta lando. Same kiel ne helpas skeptikuloj la pruvoj kiel statistikoj aŭ dokumentoj kun subskribaĵoj publikaj agnostikitaj.
FilozofioRedakti
Antaŭe mi estis optimisto.
Ĉu ne plu?
Ne, la estonteco ne plu estas, kia ĝi estis.
Ĉu vi volas esti unu el la Iliaj?Redakti
Kelkaj malmultaj anoj de skeptikismo estis ĉiam skeptikaj, sed la plejmulto en la komenco estis sufiĉe kredemaj ĝis kiam io unuafoje dubigis ilin. Ne pensu ke por alproksimiĝi al ni vi devas konsenti pri ĉio: sufiĉas ke vi konsentu ke antaŭ ekstraordinara aserto, oni plej bone ĝin pesu antaŭ ol ĝin konsideri certa. Se vi pensas tiele, eble vi povas komenci per la lego de nia revuo, kie vi trovos artikolojn de saĝaj aŭtoroj el ĉiuj mondaj skeptikaj revuoj kun kiuj ni havas fratan interŝanĝon. Se vi jam vin sentas skeptikulo, kaj vi deziras alproksimiĝi pli aktive, vi povas kontakti la lokajn delegitojn de iu asocio. Ili sin sentos feliĉaj interparoli kun vi persone kaj klarigi iun ajn dubon.
Multaj el niaj lokaj centroj estas ankoraŭ tiel malgrandaj ke ili ne povas fronti eksterdirektitajn taskojn, kaj ili estas dediĉitaj nur al la kresko. Se vi decidas kuniĝi al ni, eble morgaŭ ni povos kune senmaskigi mensogon. Sed okazu tio hodiaŭ aŭ morgaŭ, pripensu ĝin. Ni ne povas forĵeti du milionojn da jaroj de evoluado en la rubejon.
LiteraturoRedakti
- Kandid aŭ la optimismo. Romano de Voltaire, el la franca trad. de Lanti. 1929, 160 p., kun ilustraĵoj. "La malbonoj, kiujn kontraŭbatalis V. , daŭras ekzisti maltoteremo, superstiĉemo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo" (el la Enkonduko), do la verko ne perdis la aktualecon. Stilo rimarkinda pro granda ŝparo de sufiksoj.