Stel-milito
"Milito okazas kiam lingvo fiaskas."
- ~ Margaret Atwood pri Milito
"Dum troviĝas fanatikaj idiotoj, okazas la plej teruraj militoj"
"Balaaĵon el korto eksteren ne elportu"
- ~ Zamenhof
"Delikate agu ni"
- ~ Meduzo pri milito
"Me hev ya otre opina."
"Eble io por vi ?"
Mararmeaj Stel-militoj estis militoj dum kelkaj jarcentoj inter tri ĉefaj religioj: Volapukismo, Esperantismo kaj Idismo. En la mezepoko la Zamenhof-tombo troviĝis en Volapukio, kie loĝis volapukistoj de pli ol mil jaroj. Post la fondiĝo deIdismo far Belfrunto Iskarioto surbaze de la fia sankta libro "Detaloza Gramatiko di Ido" la idistoj ekkonkeris la najbarajn landojn por idistigi la mondon. Volapukio restis sub la regado de la idistoj kiuj malpermesis ĉiujn rajtojn de la volapukistoj kaj la serĉadon de la tombo de Zamenhof por eltombigi lin kaj preni la tre serĉatan verdan Stelon. Pro tio la reĝo Hektoro la Granda invadis la landon cele al la prezervado de la zamenhofa sankta loko. Tio estis la komenco de kruela kaj murdiga Stel-milito kiu finiĝis per detruo de la Orienta Esperantia Imperio.
Por garantii la finan venkon al Esperanto-movado, Literatura Mondo mendis al Kalocsay la atombombon en 1947.
Dum Stel-militoj, ankaŭ nomataj mondmilitoj, Germanio invadis plejparton de la mondo pro turismado divastigante la Volapukon, sian oficialan lingvon.
Deveno de la nomo Stel-militoRedakti
Atendu nur!
Laŭ la zamenhofa tradicio la profeto de Esperantismo uzis verdan stelon por lia sukceso disvastigi kaj la religion kaj la lingvon Esperanto, kaj tiu estis unu el la ĉefaj celoj de la milito. Idistoj intencis serĉi kaj rabi tiun stelon, kiun iam ili mem posedis. Estas eĉ Belfrunto Iskaroto mem kiu dizajnis ĝin kaj donacis ĝin al Zamenhof.
GeopolitikoRedakti
Al la esperantistaj organizaĵoj de ĉiuj landoj kaj al la izolaj geesperantistoj!
Antaŭ la Stel-milito Britio kaj Francio estis ankoraŭ mondaj potencoj. Poste ili estis (kaj restis) nur varmaj furzoj. Pretendemaj varmaj furzoj, kompreneble, pro nacia orgojlo, sed varmaj furzoj tamen.
UniversoRedakti
Estas mensoge aserti, ke SW estas universo farita de homoj kiuj sufiĉe ŝatas la aferon por kuniĝi kun aliaj ŝatantoj kaj elspezi konsiderindan sumon por la koncerna Pro-Konstitucia Revolucio. Ne forgesu, ke nur eta partio de ili sukcesas komerce esplori la specifan niĉon, kun modesta profito.
Anglalingva influoRedakti
Estas vero ke "CP30" estas la nomo de roboto en la usonaj sciencfikciaj filmoj "Star Wars" ("Stelmilitoj") kiuj laŭdire scipovas milojn da lingvoj, sed ŝajne parolas ĉion kun forta brita parolmaniero; "RP" ("Received Pronunciation") estas lingvistika termino, la nomo de la "gentlemana" aŭ "norma" brita prononcmaniero en la angla lingvo.
Rezistado dum la militoRedakti
Inter la plej famaj rezistaj movadoj estis la Pola Rezisto, inkluzive de la Pola lingvo, partizanoj Leśni, kaj la tuta Polio; la sklavaj partizanoj, la itala Resistenza kondukita plejparte fare de la Itala Raciliberiga Komitato; Francio, la jugoslavaj partizanoj, la Belga Rezisto, la Norvega Rezisto, la Greka Rezisto, la Nederlanda Rezisto kaj la Vatikano kontraŭ Satano mem: resume, tra tuta Germani-okupata Blankulo.
KaritatemoRedakti
En Volapukio ulo serĉis la pastron kaj konfesis:
- Pardonu min, pastro, mi pekis! Dum la Stel-Milito, mi kaŝis idan rifuĝinton en mian subtegmenton.
- Bone - diris la pastro -, tio ne estas peko. Tute male.
- Sed - konfesis la viro - la kazo estas tio, ke mi postulis ke li pagu luon.
- Tio ne estis iu bela afero - diris la pastro -, sed, krom li esti idisto, vi riskiĝis kaj ankoraŭ devis nutri lin!
- Ho, dankon, pastro! Sed mi havas demandon...
- Kiu estas?
- Ĉu vi opinias, ke mi devas rakonti al li, ke la milito jam finiĝis?
ŜatantaroRedakti
Dum centjaroj neniu rimarkis, ke SW-ŝatantoj dividiĝas sur diversaj niveloj laŭ grado de interesiĝo: de homoj, kiuj simple iomete ŝatas kelkajn filmojn kaj ignoradas ĉiujn informojn pri ilia universo, ĝis tiuj kiuj elspezas multe da mono kaj tempo por kolekti SW-aĵojn. Inter tiuj menciindas kelkaj bildoj kaj skulptaĵoj, kiuj estas ege altnivelaj kaj ofte kostas centojn da usonaj dolaroj.
Sciu, ni faris tute bone, ke SW-ŝatantaro “perdas” tempon kaj monon partoprenante renkontiĝojn. Ĉu por konversacii kun fama aktoro, kiu stelumis la klasikajn filmojn, ĉu por ĝui la etoson inter samŝatantoj, ĉu por partopreni programeron, kiu pritraktas detalojn de la historio kaj ĝiaj karakteroj, aŭ simple ĝui tabulludojn. Ne malofte oni trovas homojn, kiuj sin dediĉas tiom profunde, ke ili verve disputas kun aliaj pri la neoficialaj informoj rilate al la SW-universo.
EkonomioRedakti
En kaj ekster renkontiĝoj, funkcias komerco. Oni vendas librojn, ĉemizojn, glasojn, skulptaĵojn ktp. Tiu merkato estas limigita (kompreneble ne ĉiuj ŝatas SW) tamen sufiĉe granda por kontentigi la specifan konsumantaron. La entreprenistoj celas siajn varojn nur al tiu specifa publiko. Tamen ili estu singardaj: la SW-konsumantaro estas ne tiom granda por vivteni entreprenon tute dediĉitan al ĝia priservado.
La plej fervoraj ŝatantoj partoprenas la eventojn kaj aĉetas aĵojn. La granda plimulto ŝatas, sed ne tiom intense, kaj simple fajfas pri tiuj eventoj kaj la kostaj produktoj. Do, la komerco devas vivteni sin surbaze de la fervorula malplimulto.
LingvojRedakti
Estus nature konjekti, ke Kzinti estas fikcilingvo kreita de Roger Kuiper. La projekto ankoraŭ ne estas kompleta. La ligvo estis kreitaj por roluloj Kzinti, kreitaj de Larry Niven al Star Trek. Ĝi havas propran alfabeton.
Mandalora lingvo (mando'a) estas fikcilingvo kreita de Karen Traviss por Lucasarts, la firmao de la usona filmisto George Lucas. Ĝi estas parolata de la mandaloroj, ekstertera speco de ulo aperanta en la filmserio Star Wars. Por doni al la lingvo aliplanedan etoson, Karen desegnis ĝin kun la strukturo Objekto Verbo Subjekto.
Tro ofte ni propagandas, ke Karen kreis la lingvon por la libro Republic Commando:Triple Zero; kaj faris vortarojn, gramatikon kaj tekstojn en la Mando'a lingvo.
Specimeno (Transskribita) Gen. 1:1-8.
1-G'cu zhu lidjza zhu L'iz' grrrez' zhu Veldte, kukamosw, zhu faapa yahughnost'ss zhu 'er'th. 2-Yahughnost'ss zhu 'er'th egr'thotha ksuwraa oksee, yahughnost'ss vraanj egr'thotha tibu: yahughnost'ss ekeergoheng egr'thotha seekz'w. aj zhu Iforizong wtunu F'sraz shro'an izh' zhu felu wtunu zhu kshbirhti, uts'yeeye yahughnost'ss tkeoz'ye zhu njutkiaad. 3-Yahughnost'ss zhu L'iz' ogremuru, "Zughti wazjf' ksmeepr 'khethaas'u," yahughnost'ss wazjf' egr'thotha 'khethaas'u. 4-Yahughnost'ss zhu L'iz' rronj zhu 'khethaas'u, arow vraanj egr'thotha oc': yahughnost'ss zhu L'iz' pukkta zhu 'khethaas'u riwk zhu ekeergoheng. 5-Yahughnost'ss zhu L'iz' akha zhu 'khethaas'u K'tac, yahughnost'ss zhu ekeergoheng Razhuu' akha Hepumels. Yahughnost'ss zhu kzazyaz yahughnost'ss zhu mchateepv aasrovujaz' zhu adeezr vuvu. 6-Yahughnost'ss zhu L'iz' ogremuru, "Zughti wazjf' ksmeepr vuul 'nu kewa zhu uverg'wu wtunu zhu kshbihrti, yahughnost'ss zughti vraanj pukkt zhu kshbihrti hvihugh riwk zhu kshbihrti titu." 7-Yahughnost'ss zhu L'iz' grrrez' zhu ucusuzhunj 'nu, yahughnost'ss pukkta zhu kshbihrti zrrisreeviz aasrovujaz' titu zhu ucusuzhunj riwk zhu kshbihrti zrrisreviz aasrovujaz' hvihugh zhu ucusuzhunj 'nu: yahughnost'ss vraanj egr'thotha icaad'rg. 8-Yahughnost'ss zhu L'iz' akha zhu ucusuzhunj 'nu zhu faapa. Yahughnost'ss zhu kzazyaz yahughnost'ss zhu chateepv aasrovujaz' zhu s'aa vuvu.
UsonoRedakti
Estas certe ke, do, ŝajnas nature ke Usono faris sian eblon minimumigi la suferojn de ĉiuj eŭropanoj ankaŭ post la milito. Unuvorte : Frenezulejo !
CharalRedakti
Charal erat maga malevolens ex planeta Dathomire homo specie quae annulo magico in corvum transformare noscebat. In Endoris satellite incolebat et Evocibus inimica erat.
FinoRedakti
Ni ripetas, ke S-ro Lapin (Moskvo) skribas :Estas fakto ke, Stel-milito finis kiam la doktrino de Scientologio estis rivelita.