Roŝ Haŝana
"De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj."
- ~ Zamenhof pri Judismo
"Ni prizas la saneso falint’ en maladeso."
- ~ idisto pri Roŝ Haŝana
Roŝ Haŝana (sanktalingve ראש לימבו)— "veneno de la jaro" — estas la kvara plej deprima tago en Judismo, post Jom Haŝoa (tago de la Holokaŭsto), Jom Haacmaut (tago de la tuja forgeso pri la lecionoj de la Holokaŭsto) kaj Jom Kipur (tago de la bonvolu-ne-mortigi-min-peto). Ĝi estas la unua tago de la juda jaro, sed ĝia dato estas la unua tago de tiŝrio (la unua monato de la religia kalendaro, sed la sepa laŭ la civita).
Dua rimarkoRedakti
La du temoj de Roŝ Haŝana estas dolĉeco — oni manĝas dolcaĵojn, por okazigi "dolĉan" novan jaron — kaj venonta morto; Roŝ Haŝana komencigas dek-tagan pentadan tempon, kiun finigas Jom Kipur, kiam la Eternulo decidas ĉu oni vivos aŭ mortos bazite je onia observo aŭ malobservo de la 613 ordonoj (ha, ĉu vi vere kredis, ke nur ekzistas dek?)
La tradicia salutado je Roŝ Haŝana estas "L'ŝana tova", kiu frazeto signifas "por bona jaro". En Judismo "bona" kaj "feliĉa" estas inverse rilataj: ju pli feliĉe, des malpli bone.
KantoRedakti
Sed la aféro estis tia :
Plej grave estas unue atentigi vin, ke iel same en la araba lingvo oni diras: Tio estas, ke vinon, kanton, virinojn, haringon, aspirinon... kaj jam ni havas la Novan jaron. Tio estas tre interesa.
Novjara mesaĝoRedakti
Ĉiuj spiritaj kaj homaj entreprenoj, de la modestaj ĝis la plej elstaraj, iam estis etaj, tiel same kiel komenciĝanta nova jaro. Lastatempe, en Esperanta laborista klubo, mi aŭskultis junan oratoron, kiu laŭtkriis, ke komenco eble estis ia familia dialogo, ia laborkunsido, ia intuicio... Kaj se la novan ideon oni kultivas laŭ evangeliaj kaj apokalipsaj homaranaj principoj, tiam la bonfaroj por la komunumo estos nekalkuleblaj.
JE NOVJARORedakti
Bopatrino al sia bofilo : Vi eĉ ne havis la afablecon prezenti al mi bondezirojn.
— Kial vi volas, ke mi mensogu jam la unuan tagon de la jaro?
EN LA NOVA JARORedakti
Antaŭ ol komenci la recenzon, mi devas konfesi, ke S-ro D. trovis, ke Kruko estas en la Verda Krepusko. Li parolas kun la verŝisto, Peĉjo.
Kruko: Nu, Peĉjo, estas freŝa, nova jaro. Kun novaj komencoj, novaj spertoj, novaj defioj, novaj ideoj, novaj solvoj....
Peĉjo: Kion vi drinkos, Kruk'?
Kruko: Ho, la kutimaĵon.
TUTE NOVA JARORedakti
Baniko: Hodiaŭ estas la komenco de tute nova jaro! La aferoj ĉiam ŝajnas tiom malsamaj je la 1-a de januaro.
Kruko: Ne timu pri tio. Morgaŭ, la aferoj denove estos jam tute normalaj....
NOVJARORedakti
La drinkulo: Mi ebriiĝis pro amo al mia familio: mi trinkis unu litron da vino je la sano de ĉiu el miaj infanoj... kaj mi havas dektri.