ReVo
"Sama gento, sama sento"
- ~ Zamenhof pri ReVuloj, PIVanoj kaj bonalingvistoj
"Reta vortaro estas malfacile konsulti"
- ~ krokodilo pri ReVo
"Tua voco ne havas ankore muita"
- ~ idisto pri krokodilo
"Se iu sole revas ion, restas revo. Sed, se ni ĉiuj kune revas tiun revon, jen ĝi fariĝos reala"
- ~ Helder Camara pri ReVo
" Le labor recompensa bastante"
" Ĉi tiu frazo ŝajnas al mi kiel bildo de Escher... la logikeco enigmas"
- ~ Nerdo
"Esperanto - la internacia lingvo"
- ~ Revulo
ReVo estas sankta libro de moderna esperantista sekto bazita sur la Plena Vortaro, sekve, ne tro malakceptebla al ortodoksulo. Sed ili kredas en moderna ideo de Vikia profetado, sekve, iu ajn rajtas fariĝi redaktanto per GNU General Public License.
Se vi volas referenci al la vortaro, devas uzi nur la adreson http://purl.org/net/voko/revo/.
Blondulinaj aferojRedakti
Al la Samideanoj de ĉiu Lando, Salutojn:
La sperto de la historio pruvas, ke la fundamentaĵo estas kompreni, ke ReVo estas GPL-a. Vikipedio estas GFDL-a. Do, Viktionario devus estis GPL-a. Sed GPL taŭgas programojn kaj maltaŭgas enhavaĵon. Do ĉiuj ReVo-kontribuintoj devus relicenci per GFDL, kio ŝajnas nepraktike. Bonvenon al licencinfero.
Nuntempe la sola maniero (t.e. mani-ero) ligi al radika korpo estas per ReVo kiu aspektus kiel ReVo:korp#korp.radika0o. Iom pli bone estas enmeti tekston, kiel FDP kiu aspektus kiel radika korpo sed daŭre oni devas sufiĉe zorge (fakte, neakcepteble zorge!)
R E V ORedakti
— Lastan nokton mi havis teruran sonĝon : Mi sonĝis, ke mia bopatrino havos cent jarojn.
RevoRedakti
Kruko daŭre esperas ke iam la bela kaj juna Jasmino akceptos lin.
Kruko rakontas al Baniko: Hieraŭ Jasmino diris ke mi estas la viro de ŝiaj revoj.
Baniko dubas: Ĉu vere? Ĉu tiuj estis ŝiaj precizaj vortoj?
Kruko: Nu, ne. Ŝi fakte diris ke ŝi havas ripetajn koŝmarojn pri mi....
REVOJ REALIĜASRedakti
Baniko: Ĉu vi kredas ke eblas realigi sian revon?
Kruko: Jes ja, kompreneble.
Baniko: Kiel oni faras?
Kruko: Oni bezonas realecan revon. Ekzemple, via revo estu dikiĝi dum vi sidas sur kanapo manĝante kuketojn kaj spektante televidon.
Baniko iras hejmen, sidas sur la kanapon, manĝas kuketojn, kaj spektas televidon: He ja, funkcias!
Revismo (aŭ Reviziismo)Redakti
Karaj argentinaj esperantistoj,
Ni pensis, ke revismo (aŭ reviziismo) estas la erara uzado de la vorto revo anstataŭ sonĝo. Frenezeco kaj teruro.
La ĝusta uzadoRedakti
HOLANDANOJ, ATENTU!
La regulo estas tre tre simpla…
- Se oni dormas, kaj havas ian mensan bildon, tio estas sonĝo.
- Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, kion oni povas distingi disde la realo, tio estas revo.
- Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, kion oni ne povas distingi disde la realo sed prilegis en libro, tio estas religio.
- Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, kion oni nek povas distingi disde la realo, nek prilegis en libro, tio estas skizofrenio.
- Se oni estas duondorma, kaj havas mensan bildon, en kiu oni ĵetas frukton por repagi malamikon, tio estas nek precize sonĝo, nek precize revo, sed revenĝoranĝo.
Ekzemplo de eraroRedakti
Kara samideano!
Pro tio ni povas kredi ke herezo troviĝas ekzemple en poemo fare de Vs Lojko, eldonita en 1905:
- En nordo sovaĝa, sur nuda supraĵo
- Balancas sin sola la pin’.
- Kaj dormas, vestita en neĝ’ ŝutiĝanta,
- Kaj revas pri sia fratin’.
Laŭ malhereza kritikisto:
- Kia kruda stultaĵo! Nun indas punado.
- Pro tio batiĝu la pug’,
- Per stango el pino, en man’ de l’ fratino,
- Vestita en aĉa peruk’.
Komunista vidpunktoRedakti
Kara juna kolego,
Reviziismo estas herezo kontraŭ komunismo. La vorto estas uzata por diversaj ideoj, principoj kaj teorioj kiuj estas bazitaj sur nesufiĉa respekto de la sanktaj marksismaj dogmoj. La esprimo plejofte estas uzata fare de piaj marksistoj, kiuj kredas, ke tiaj herezoj estas fiaj kaj blasfemaj. Kiel tia, reviziismo portas pejorativajn implicojn kaj la esprimo estis uzata por justigi diversajn marksismajn krucmilitojn. Ĝi estas tipe aplikata al aliaj kaj malofte kiel mem-priskribo. Kontraŭe, homoj kiuj rigardas sin kiel batalantoj kontraŭ la herezuloj ofte mem-identigis kiel kontraŭ-reviziistoj.
JudojRedakti
Sekve de tiu skandalo, ni komencu de tio, ke Herŝele (fama figuro ĉe popolaj judaj anekdotoj kaj rakontoj) diris: "Mi kredas pri tio, ke revoj realiĝas."
Herŝele: "Jes. Mi revis, ke mi troviĝas kun ĉiuj aliaj viroj en sinagoga kunveno, dum la rabeno predikas antaŭ ni. Subite iu tuŝis mian kubuton, kaj mi vekiĝis kaj rimarkis, ke mi vere troviĝas en tiu kunveno. Konkludo: La revoealiĝis!"
✡ Kredemo je Sonĝoj ✡Redakti
Estis je la Tago de Sankta Valenteno kiam juda virino vekiĝis kaj ekscite anoncis al sia juda edzo, "Mi ĵus sonĝis pri vi donanta al mi perlan kolĉenon! Kion signifas tiu sonĝo, laŭ vi?" Per certega, firma voĉo, la edzo respondis, "Ĉi vespere vi scios tion!"
Tiun vesperon la revenanta edzo donis malgrandan pakaĵon al sia edzino. "Por vi, mia kara," li diris. Kun iomete tremantaj manoj la edzino malvolvis la pakaĵon kaj rigardis: libron titolitan La Signifoj de Sonĝoj.
EsperantoRedakti
Mi ne scias ĉu intence aŭ nescie oni tion faris, sed mi devas diri al vi ke ReVo estas tre utila al Esperanto-movado. ReVo estas la Plena Vortaro de Esperanto, kiu estas la oficiala vortaro de Esperanto, kaj enhavas pli ol 40,0 vortojn kaj signifojn en Esperanto. Ĝi estas uzata fare de esperantistoj kaj Esperanto-instruistoj por trovi la signifon de vortoj kaj por helpi kun la kreado de tekstoj en Esperanto. ReVo ankaŭ estas havebla en pluraj formatoj, inkluzive de tuj-atendaj tajpaj aŭtomataĵoj, kaj estas ofte aktualigita por inkluzivi novajn vortojn kaj signifojn.
RevemuloRedakti
Estas la revemulo, kiu vidas en la kara lingvo novan ĉielon kaj novan teron. Kiam li travivas la neeviteblajn skuadojn, tiu speco ofte realiĝas fortikaĵo. Sed tro ofte li perdas la kuraĝon pro la multeco da malkontentaĵoj.
Bela sonĝoRedakti
Bela sonĝo
Kruko daŭre provas amindumi belan, junan Jasminon.
Kruko: Jasmino, hieraŭ nokte mi sonĝis ke vi pasie kisegis min.
Jasmino nenion diras.
Kruko: Do, mi prenas tion kiel signon ke malgraŭ via rifuzo, vi fakte profunde en vi tamen deziras min.
Jasmino: Ho, vekiĝu jam!
BELA REVORedakti
Eta Joĉjo: Mi estis punita hodiaŭ, ĉar la instruistino konstatis ke mi revadis dum la kurso pri matematiko.
Kruko: Ĉu ŝi "konstatis"? Kiel ŝi konstatis?
Joĉjo: Mi dume ridetis.
RevoRedakti
Baniko: Kruko, mi havas revon!
Kruko: Ĉu? Kiun revon?
Baniko: Mi havas revon fariĝi fama, kiel mia patro.
Kruko: Ĉu via patro estis fama?
Baniko: Ne, sed li havis tiun revon!
Revantoj kaj FarantojRedakti
Kruko: Aŭdu, Banĉjo – en ĉi tiu mondo, ekzistas du specoj de homoj. Estas la Revantoj, kaj estas la Farantoj!
Baniko: Ĉu?
Kruko: Jes ja. Kiu estas vi?
Baniko pripensas: He ja! Mi ja ŝatus esti Faranto! Mi ĉiam deziris esti Faranto. Kaj eble, iam, mi estos...
Ina RevoRedakti
Viro trovas ujon kun genio, kaj deklaras al li tri revojn. Unue, li volas havi belegan riĉan domon. Flap! Belega palaco aperas. Due, li demandas luksan aŭton. Flap! Aperas Ferario. Fine, li diras: "Mi volas esti revo de virinoj kaj esti nerezistebla al ili". Flap! Li transformiĝas en ĉokolado.
♀ Inaj Sonĝoj ♀Redakti
Inoj pli ofte povas memori pri siaj sonĝoj. Male al tio ili malpli ofte ol viroj sonĝas pri tio havi sekson ekstere de la partnereco.
GRANDIOZA SONĜORedakti
Baniko: Mi havas plej bonajn ideojn en miaj sonĝoj.
Kruko: En sonĝoj?
Baniko: Ja. Ekzemple, mi havis ideon pri dentopasto kun gusto de kolbaso.
Kruko: Aĥ, tio estas stultega ideo!
Baniko: Sed ĉiuj en mia sonĝo pensis ke ĝi estas bonega ideo!
PLEJ FRENEZA REVORedakti
Kruko: Diru, Banĉjo, kiu estas via plej freneza revo?
Baniko: Ke mi leviĝas ĉiumatene el mia agrable komforta lito, kaj poste havas tason da varma kafo.
Kruko: Sed tio okazas al vi ĉiutage!
Baniko: Jes! Mi vivas revan vivon!
EnciklikoRedakti
Vi vidas ke ni rakontas ke ĝenerala sekretario skribis al la Loka Organiza Komitato de la XIX-a Kongreso en Danzig por sciigi ĝin, ke iel estas dirite ankaŭ aliloke, pri ReVo papo verkis enciklikon.
Realigo de la revoRedakti
-- Karulo, ĉu veras, ke junaĝe vi revis havi amrilaton kun iu porna aktorino?
-- Jes, estas la tuta vero.
-- Do mian gratulon al vi! Mi realigas vian junaĝan revon!
-- Kiumaniere, karulino?
-- Mi hodiaŭ ludis en la porna filmo.
RevopensadoRedakti
Revopensado (aŭ revostirata pensado) estas konfuzado de la propraj revoj kaj deziroj kun la realaj faktoj kaj okazaĵoj.
Tiel ĉi esperantigis István Ertl la anglan esprimon "wishful thinking"( germane:"Wunschdenken").
Revopensanto ĉiam atendas evoluon nur pozitivan (el propra vidpunkto) kaj bazas siajn planojn kaj agojn sur ĝi, ne demandante pri pruvoj de tiu prognozo.
Prezidantoj de ReVoRedakti
Mirinda sonĝoRedakti
Je ellitiĝo, Jozefino rakontas: Mi havis mirindan sonĝon ĉi-nokte. Mi sonĝis ke mi ferias en Havajo.
Kruko: Bela sonĝo.
Jozefino: Jes. Bedaŭrinde, vi ne estis tie!
AlieRedakti
Eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri ReVo aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "ReVo", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri ReVo ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.
StultecoRedakti
Nekredeble, ReVo citas Neciklopedion kiel fonto! Ĉu vi ne kredas? Vidu vi mem: [[1]]
KonkludoRedakti
Ekzemple, Aleksandro mencias, ke ni esperas, estimataj sinjoroj, ke mia modesta laboro eble kontribuos al klarigo pri la rilato ekzistanta inter elefanto kaj fazeolo.
NotojRedakti
Tiu ĉi estas traduko de la samtema artikolo en la nederlandlingva vikipedio je la 21-a de septembro 2019.