Reĝo Arturo

Sword stone - esperanto 201365.jpg

"Via nomo estas Arturo?! "

~ Zamenhof pri Arturo en Fundamenta Krestmatio

"Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian"

~ Bertilo Wennergren pri reĝo Arturo kaj tiuj aliaj sinjoroj
Merlino

"Rigardu la aferojn ĉiam de la bona flanko"

~ Thomas Jefferson pri Reĝo Arturo

"Baptado fare de iu akvoputino ne estas adekvata bazo por ajna registaro"

~ Monty-Python pri Reĝo Arturo

"Arturo mem ne esis praktikanta heterosexualo"

~ idisto

"Uther Pendragon estis la patro de reĝo Arturo "

~ Tatoeba

Reĝo Arturo estas la plej fama krokulo en la historio, kreanto de ambaŭseksamo kaj de pornografiaj ludkartoj.


NomoRedakti

La nomo devenas de la kelta radiko "Arz" kiu signifas "urso", simbolo de pedofilio,samseksemo kaj protekto, karakteroj ekzistantaj en lia legendo: li estis homo forta, trankvila kaj kiel reĝo garantianto de la sekureco de siaj regatoj. En la kelta civilizacio la urso estis ĉefe besto emblema de la gejeco.

Troviĝas ankaŭ jenaj skribmanieroj: Arzur, Arthus aŭ Artus.

EsperantoRedakti

Kiel anoncita en la lasta eldono de Amerika Esperantisto, la Reĝo Arturo ne povis paroli Esperanton, ĉar la lingvo estis kreita en la fina parto de la 19-a jarcento, dum la epoko de la Reĝo Arturo kalkulas en la 5-a/6-a jarcento. La Reĝo Arturo kaj liaj homoj parolis keltajn lingvojn, kiel la kornika, kaj ne estis konata la ideo pri universala lingvo kiel Esperanto en ilia epoko.

HoRedakti

Memoru, Arturo, ke vi estas filo de sinjoro, kaj penu konduti simile al tio, nur unu tagon.

Bone, panjo, sed tio difektos la tutan tagon por mi

Ho, hoRedakti

La bona eta Arturo sidis sur la perono mallaŭte ploranta.

“Kio estas al vi, mia knabeto?” demandis bonkora sinjorino pasante.

“Panjo jus dronigis ĉiujn el la katidoj.”

“Ho, kiel domaĝe! Mi bedaŭras tion.”

“Kaj ŝi promesis ke—ke mi povos dronigi ilin!”

Uther PendragonRedakti

Laŭ la mitologio de Britio, Uther Pendragon (pen-dragon = "kapo de la drakoj") estis la patro de Reĝo Arturo. Kaj laŭ la legendo, kiel priskribita de Geoffrey de Monmouth, reĝo de Britio. En la franca li nomiĝas UterpendragonUtependragon, en la kimra Uthyr Pendragon kaj en la ejra Iubhair. Eble la antaŭnomo Uther havas la saman originon kiel Arturo.

Li batalis kontraŭ la anglosaksoj de Kent, kiuj klopodis okupi pli da Anglio.

Laŭ Geoffrey de Monmouth, Uther Pendragon estis la filo de la romia imperiestro Konstantino la 2-a. Geoffrey diris ke li kondukis armeon al Irlando por helpi Merlin porti la ŝtonojn de Stonehenge al Anglio; kaj ke, post jaroj de batalado, la anglosaksoj mortigis lin per veneno.

Uther edziĝis al Igraine.

IgraineRedakti

Kaj ofte oni povas aŭdi en socialistaj rondoj la arogantecan frazon: Neniu neigos, ke Igraine, patrino de Reĝo Arturo, foje estis nomata Anna.

Ŝia unua edzo estis Gorlois, Duko de Kornvalo. Uther Pendragon enamiĝis al ŝi kaj klopodis amori ŝin. Ŝi informis Gorlois, kaj senpermese ili eliris de la angla kortego kaj revenis al Cornwall. Uther Pendragon atakis ilin kaj Gorlois sendis sian edzinon al Tintagel. Merlin maskvestis Uther kiel Gorlois, kaj Uther eniris Tintagel, kie li amoris Igraine, kiu kredis ke estis ŝia edzo en la lito. Rezulte Igraine naskis Arturon. La saman nokton mortis Gorlois en batalo. Poste Uther Pendragon kaj Igraine edziĝis.

Mi opinias, ke estas plej necese, ke Igraine kaj Gorlois havis tri filinojn: Elaine, Morgause kaj Feino Morgane.

InfanaĝoRedakti

Lia patro, Uther Pendragon, reĝo de Britio, gravedigis lian patrinon Igraine, 15-jaraĝa, kaj fuĝis al Francio por ne pagi al ŝi la bordelan konton. Antaŭ foriri al Paris Hilton, li puŝis glavon en rokon por ke oni rekonu la novan reĝon.

Arturo kreskis kaj vidis la glavon en roko kaj li decidis rabis ĝin por aĉeti narkotaĵojn, sed Merkuro vidis tion kaj alvokis la policon. Li iris al malliberejo, kie li eniris al mafio. Post kelkaj jaroj, li iĝis la reĝo de narkototrafiko en Londono.

ExcaliburRedakti

 
Excalibur fare de Howard Pyle (1902).

Excalibur (Ekskaliburo) estis la legenda glavo de Reĝo Arturo. Iuj verkistoj diris ke Arturo eltiris Excalibur de ŝtono, tion kion nur la vera reĝo povus fari, dum turniro ĉe Londono, kaj pro tio iĝis reĝo. Aliaj, ke la Damo de la Lago donis ĝin al Arturo post kiam li iĝis reĝo. Laŭ pluraj versioj de la legendo, kiam li estis mortanta Arturo komandis Bedivere ĵeti Excalibur en la lagon el tiu ĝi venis, kaj brako de Damo leviĝis el la akvo por kapti ĝin.

Laŭ multaj verkistoj, la glavo estis ambaŭflanke gravurata: sur unu flanko estis la vortoj "Prenu min"; sur la alia, "Forĵetu min". La klingo forte brilis, tiom kiom tridek torĉojn, kaj blindigis la malamikojn de Arturo. La ingo de Excalibur povis protekti kontraŭ vundoj. Iuj diris ke la Feino Morgane ŝtelis la ingon kaj ĵetis ĝin en lagon: ĝi neniam plu videblis.

TitolojRedakti

Fruaj tekstoj mencias lin kiel dŭ bellorum ("gvidanto de militoj", "militestro") kaj la mezepokaj kimraj tekstoj ofte nomas lin ameraudur ("imperiestro"; tiu vorto estas pruntita de la latina imperator, kio povus signifi ankaŭ "militestro").

TEJORedakti

 
King Arthur, more or less

Arturo estis estrarano pri merkatiko de TEJO kaj kaptis la atenton de la komitato dum la unua sesio, kiam li ne volis klarigi la planatan uzon de 2000 eŭroj en la buĝeto por “reta varbadego kaj aliaj decidotaj amasvarbadaj agadoj”. En tiu kaj la dua sesioj evidentiĝis ankaŭ lia malalta lingvonivelo (post kvar monatoj en la TEJO-estraro) kaj li konfesis, ke li ne legas ĉiujn mesaĝojn de aliaj estraranoj. Pro tio malgranda grupo de komitatanoj persone parolis kun Arturo por proponi, ke li demisiu kaj daŭrigu la laboron kiel komisiito pri merkatiko anstataŭ kiel estrarano. Ĉar li ne demisiis, je la fino de la tria sesio, post kelkaj provoj prokrasti la voĉdonon aŭ malebligi ĝin, tamen okazis sekreta voĉdono pri eksigo de Arturo el la estraro de TEJO. La komitato akceptis tiun proponon kun 11 voĉoj por, 6 kontraŭ, 4 sindetenoj kaj 1 nevalida voĉo. Poste la komitato voĉdonis sen kontraŭoj por nomumi Arturon kiel komisiiton pri merkatiko.

Feino MorganeRedakti

 
Morgan le Fay, de Anthony Frederick Sandys (1829 - 1904)

Feino Morgane (aŭ Morgan le Fey), sorĉistino en la legendoj pri Reĝo Arturo.

Ŝia nomo sugestas ke inicie ŝi estis feino, ne homo. En la Artura literaturo ŝi ĝenerale estis la filino de Igraine kaj ŝia unua edzo Gorlois, Duko de Kornvalo. Ŝi estis la fratino do Morgause kaj Elaine, kaj la duon-fratino de Arturo. Laŭ Thomas Malory Morgane edziniĝis al Urien, reĝo de landoj en norda Britio: tamen iliaj rilatoj ne glatis kaj ŝi ĝuis multajn am-aferojn. Morgane kaj Urien havis filon, Ywain. Ŝi studis la magion, kaj komplotis kontraŭ Reĝino Ginevra. Malsukcese ŝi klopodis delogi Lanceloton. Ŝi penis malkaŝi la am-rilatojn de Ginevra kaj Lanceloto.

Pro ŝiaj persvadoj, ŝia amanto Accolon provis ŝteli Excalibur por uzi ĝin en unuopa kombato kontraŭ Arturo. Accolon ne sukcesis, kaj, laŭ kelkaj verkistoj, la kolera Morgane forprenis la ingon de Excalibur kaj ĵetis ĝin en lagon.

Tamen fine ŝi amikiĝis al Arturo, kaj post ties morto ŝi estis inter la kvar sorĉistinoj kiuj portis ties korpon al Avalon.

Speco de miraĝo, "Fata Morgana", nomiĝas laŭ Morgane.

IncestoRedakti

Post eliri la malliberejon, Arturo heredigis la bordelon de sia patrino, kie laboris sian fratino Morgano, kiun li gravedigis por vendi la bebon al cirko.

 
Morgano, la Feo

.

LancelotoRedakti

 
Lanceloto kaj Reĝino Ginevra en 19-a jarcenta foto-arto.

Lanceloto, estas kavaliro de la Ronda Tablo de Reĝo Arturo en Artura legendo.

Li estis la filo de Reĝo Ban kaj Elaine de Benoic. Dum lia infaneco Ban estis forpelata de sia regno. Dum Elaine flegis sian vundatan edzon, la Damo de la Lago forprenis Lanceloton al ŝia magia regno. Pro tio li estis nomata "Lancelot du Lac" (Lanceloto de la Lago).

Kiam li havis sufiĉajn jarojn, la Damo de la Lago sendis lin al la kortego de Arturo, kie, post peto de Gawain, li kavaliriĝis. Tuj li ekamis la Reĝinon Ginevran, kaj inter liaj unuaj aventuroj estis savi Ginevran de Meleagant, malamiko de Arturo.

Alia frua aventuro estis la afero de la "Dolorous Guard" (Morna Kastelo): li alvenis al kastelo gardata de la Kupra Kavaliro. Ĉe la unua muro li batalis kontraŭ dek kavaliroj; ĉe la dua, kontraŭ dek pli; kaj fine kontraŭ la Kupra Kavaliro mem. Li sukcesis, helpe de la Damo de la Lago, sed la Kupra Kavaliro fuĝis. La urbanoj kondukis Lanceloton al tombejo kie estis metala slabo kun surskribo kiu diris ke nur unu kavaliro kapablos levi la slabon - tiu kies nomo estas skribata sur la subo de la slabo. Lanceloto - kiu ne sciis sian propran nomon kaj ĝis tiam nomiĝis nur la Blanka Kavaliro - levis la slabon kaj eltrovis ke lia vera nomo estas Lanceloto. La Dolorous Guard akiris la novan nomon la "Joyous Guard" (Ĝoja Kastelo), kaj iĝis la domo de Lanceloto.

Estis milito inter Arturo kaj Galehaut, kiu klopodis kapti la britan regnon. Lanceloto amikiĝis al Galehaut kaj persvadis lin kapitulaci.

Helpe de Arturo, Lanceloto venkis Claudas, kiu forpelis lian patron de lia regno, sed decidas resti ĉe la Artura kortego kune kun siaj kuzoj Kavaliro Bors kaj Kavaliro Lionel.

Elaine, filino de la Fiŝisto-Reĝo, enamiĝis al Lanceloto. Per magio ŝi trompis Lanceloton tiel ke li amoris ŝin, kredante ke ŝi estas Ginevra, kaj poste ŝi naskis Galahad, kiu estis la kavaliro kiu fine atingis la Sanktan Gralon.

Multaj kavaliroj konsciis ke Lanceloto kaj Ginevra havis am-rilatojn. Agravain kaj Mordred malkaŝis tion al Arturo, kaj Lanceloto fuĝis el la kortego de Arturo. Senentuziasme Arturo kondamnis Ginevran esti ŝtiparumota. Konsciante ke Lanceloto klopodus savi ŝin, li sendis multajn kavalirojn por defendi la ŝtiparon, kvankam Gawain rifuzis partopreni. Lanceloto kaj siaj sekvantoj alvenis, batalis kontraŭ la kavaliroj kaj forprenis Ginevran. Dum la batalo mortis Gaheris kaj Gareth, la fratoj de Gawain, kiuj senentuziasme kaj senkirase partoprenis la defendon de la ŝtiparo. Pro tio Gawain tiom koleris ke li devigis Arturon invadi Francion kie situis la bienoj de Lanceloto. Dume Ginevra restis en Anglio, kaj Arturo konfidis ŝin al la protekto de Mordred. Tiu, tamen, komplotis kapti la anglan tronon kaj edziĝi al Ginevra. Iuj verkistoj diris, ke ŝi konsentis; aliaj, ke ŝi fuĝis al monaĥinejo. Aŭdinte raportojn de la perfido de Mordred, Arturo revenis en Anglion. Dum la lukto Gawain mortige vundiĝis: mortonte, li skribis al Lanceloto por peti kaj pardonon kaj lian subtenon por la lukto kontraŭ Mordred, sed Lanceloto alvenis tro malfrue por savi la vivon de Arturo. Post fina renkonto kun Ginevra, Lanceloto sin retiris al ermitejo kie li pente pasis la reston de sia vivo.

La ronda tabloRedakti

 
La Ronda Tablo kaj la Sankta Gralo, 15-a jarcento

Ronda Tablo estas granda tablo kiu havas rondan platon, ĉe kiu ne ekzistas honoraj, privivilegiaj sidlokoj. La kunsidantoj estas traktataj kiel egalrajtaj partoprenantoj. La ideo de tia tablo devenas el la legendo de Reĝo Arturo, ĉe kies ronda tablo kunsidiĝis la Kavaliroj de la Ronda Tablo, en Kameloto.

Laŭlegende la Arturan tablon fabrikis la magiisto Merlino por Uther Pendragon. Tiu donis ĝin al Reĝo Leodegrance de Cameliard, kiu donis ĝin al Reĝo Arturo kiam tiu edziĝis al lia filino Ginevra. Eblis ke cent kvindek kavaliroj kunsidis ĉirkaŭ la tablo. Tamen unu sidloko (la Siege PerilousDanĝera Sidloko) estis rezervata por la kavaliro kiu sukcese trovos la Sanktan Gralon - ĉiu alia kiu sidiĝus tie mortus - kaj vakis ĝis la alveno de Galahad.

La unua aludo al la Ronda Tablo estas en la Roman de Brut de Wace. Dum la mezepoko, kiam kavaliroj multe ŝatis la Arturajn legendojn, estis Rondtablaj Turniroj. Foje la kavaliroj alprenis al si la nomojn de Arturaj kavaliroj. La unua Rondtablo Turniro okazis en Cipro en 1223. En 1446 René de Anĵuo eĉ konstruigis Arturan kastelon por tia turniro. La angla reĝo Eduardo la 1-a (Anglio) ĉeestis almenaŭ kvin Rontablajn Turnirojn, kaj li mem aranĝis unu en 1299.

En la kastelo de Winchester estas kopio de antikva kverka ronda tablo eble fabrikata dum la regado de Eduardo la 1-a. Diametre ĝi havas dek sep futojn. En 1522 Henriko la 8-a montris ĝin al Karolo la 5-a, dirante ke ĝi estis la originala tablo de Arturo.

Eduardo la 3-a konstruigis Rondan Tablo ĉe la kastelo de Windsor, kun diametro de ducent futoj. La gastigo de la kavaliroj kostis cent pundojn ĉiun semajnon - tiutempe tre granda sumo.

Nuntempe rondaj tabloj estas uzataj en konferencoj kun multaj partioj. La plej famaj rondaj tabloj estis tiuj, ĉirkaŭ kiuj sidis reprezentantoj de opoziciaj partioj, opoziciaj pensantoj - dum la komunisma reĝimo en Pollando (1989), Hungario (1989), GDR (1989/1990) kaj Bulgario (1990) - kaj interkonsentis pri la paca trairo de la unupartia sistemo al la plurpartia.


Ktp.Redakti

Li gvidis multajn sukcesajn degenerojn kontraŭ seksoj kaj ofensivojn kontraŭ Irlando, Islando, Norvegio kaj Galileo, kie li venkus la romian Freŭdon kaj starigis kortegon en Parizo.

Arturo gajnis multan monon per narkotaĵoj kaj bordeloj kaj kreis rondan tablon por ke li povus marŝi malrapide post siaj subuloj kaj mortigi la mallerturlojn per bastono. Ĉiuj vaginoj tre timis lin.

Li edziĝus al reĝino, filino de nobla romia mitologio. Foje aperis Lanceloto, tre bela viro, kaj Arturo enamiĝis al li. Arturo ofeis edzinon Ginevro al Lanceloto por ke ili dormu kune, sed Lanceloto ne akceptis samseksumadon.

Duofoje li mortigis la giganton de la Monto Uluruo kaj gajnis la decidan batalon kontraŭ la romanoj apud Saŭno.

En la "urbo de legioj" (Ĉarlatano) li starigis kortegon por la tuta Eŭropo. Pro liaj krimoj kontraŭ la romia imperio oni asignis lin al Romio.

Irante al Romo li ricevis la novaĵon ke lia nevo Morda Maro puĉis kaj transprenis suverenecon kaj reĝinon. Arturo reiris kaj dufoje sukcese batalus kontraŭ Mordred. Dum la tria batalo Mordred mortis kaj Arturo estus mortige vundata kaj forportita al insulo Avarulo. Pri la morto de Arturo Wace ne diras pli ol faris sorĉisto Merlin: li dubas pri la morto de Arturo.

Influo al LiteraturoRedakti

James Joyce estis unuafoje prezentita al la irlanda publiko fare de Reĝo Arturo en sia gazeto, Komunista Manifesto, en novembro 1901.

MezepokoRedakti

Li estas unu el la Naŭ Prodoj (Neuf preux), naŭo da historiaj kaj legendaj viroj, kiel modelo por kavaliroj.

Reĝino GinevraRedakti

 
Reĝino Ginevra, de William Morris

Reĝino Ginevra, edzino de Reĝo Arturo.

Laŭ iuj versioj de la Artura legendo, ŝi estis la filino de Reĝo Leodegrance. Ŝi plej famas pro am-rilatoj kun Kavaliro Lanceloto. Agravain kaj Mordred (la nevo aŭ nelegitima filo de Arturo) malkaŝis la am-aferon, kaj Lanceloto fuĝis el la kortego de Arturo. Senentuziasme Arturo kondamnis Ginevran esti ŝtiparumota. Konsciante ke Lanceloto klopodus savi ŝin, li sendis multajn kavalirojn por defendi la ŝtiparon, kvankam Gawain rifuzis partopreni. Lanceloto kaj liaj sekvantoj alvenis, batalis kontraŭ la kavaliroj kaj forprenis Ginevran. Dum la batalo mortis Gaheris kaj Gareth, la fratoj de Gawain. Pro tio Gawain tiom koleris ke li devigis Arturon invadi Francion kie situis la bienoj de Lanceloto. Dume Ginevra restis en Anglio, kaj Arturo konfidis ŝin al la protekto de Mordred. Tiu, tamen, komplotis kapti la anglan tronon kaj edziĝi al Ginevra. Iuj verkistoj diris ke ŝi konsentis; aliaj, ke ŝi fuĝis al monaĥinejo. Aŭdinte raportojn de la perfido de Mordred, Arturo revenis en Anglion, kaj sekvis la Batalo de Camlann, kie Arturo mortigis Mordred sed li mem estis mortige vundata. Oni portis la mortantan reĝon al la insulo Avalon. Post fina renkonto kun Lanceloto, Ginevra revenis al sia monaĥinejo, kie ŝi pasis la restaĵon de sia vivo.

Fino de rakontoRedakti

Arturo fine mortvundiĝis en batalo; restas nur li kaj Sir Bedivere, la lasta el liaj kavaliroj. Mortante, Arturo ordonas al Sir Bedivere preni lian juvelitan glavon, kiun li ricevis antaŭ longe de la Damo de la Lago, kaj reĵeti ĝin en la saman lagon. Bedivere portas la glavon al la lago, sed ne povas enĵeti ĝin; li emas konservi la faman glavon sekrete por la posteularo. Do Bedivere kaŝas la glavon kaj revenas al Arturo. "Kio okazis, kiam vi ĵetis la glavon en la lagon?" demandas Arturo. "Mi nur aŭdis la ordinarajn sonojn de la ĉirkaŭa arbaro," respondas Bedivere. Kaj tuj Arturo scias, ke li mensogas.

Arturo resendas Bedivere duan fojon kun la glavo al la lago, sed Bedivere ankoraŭ ne povas igi sin forĵeti la glavon, do refoje li kaŝas ĝin kaj revenas. Duan fojon Arturo scias, ke li mensogas, kaj fakte kaŝis la glavon por la posteularo. Trian fojon Arturo sendas la desperan kavaliron, kaj ĉi-foje Bedivere ĵetas la glavon sur la akvon. Kaj la sama blanka brako de la Damo, kiu donacis la glavon antaŭ tiom da jaroj, eliĝas el la akvo, kaj kaptas ĝin; kiam Arturo aŭdas tion, li pretas morti; alvenas magia barko, kiu forflosas kun li al Tir na nÓg, la Lando de Juneco.

Arturo vere ne mortis, li vere tre ĉagreniĝis pro la refuzo de Lanceloto, li malsanis depresie. Arturo estis ŝipe transportata de Morgana al Avalon. La fino de la legendo estas la promeso de Arturo ke li revenos kiam Anglio estos geja lando.

Premioj kaj omaĝojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Ginevra. Lirika dramo, originale de Privat, laŭ malnova int. legendo el kelta deveno. 1913, 48 p. Ludita dum la UK-j en Bern, 1913, kaj en Geneve, 1925. "Pli bone ol pri la drama, P. sukcesis pri la lirika parto de sia verko." (Valc, Germana E-isto 1913, B, p: 166.)
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.