Bordelo
"Inter la blinduloj reĝas la strabuloj"
- ~ Zamenhof pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo
"Bordelo (GV): amordomo"
- ~ vortaro pri putinejo
"Mia mono! Mia tuta mono malaperis!"
- ~ Claude Piron pri bordelo
"La mondo 'stas bordelo"
"Esperanto example sentence: La nuna tango ekestis en la bordeloj ..."
- ~ usonano
"Me projetas laborar en bordelo."
- ~ Idisto
Bordelo ♥ (Grankulla en la sveda) , bonalingve seksumometiejo, ekstergeedzecbonfartigejo aŭ prostituciulinarejo, estas agrabla loko en natura komunumo de pozitive pensantaj homoj, kie oni povas spekti inspirajn dancprezentojn kaj amorartaĵojn, dum oni ĝuas la agrablan kompanion de ĝojemaj kaj ĝojigaj universitate edukataj respekti edukotaj virinoj, kiuj strebas pluvivigi la artajn ambiciojn kaj valorojn de la tiel nomataj putinoj, kiuj estas grava elemento de la popola kulturtradicio. Idistoj nomas tiun lokon "Prostituceyo", tio montras ilian emon al la bona lingvo.
Aĉuloj Idistoj diras ankaŭ ke
- Prostituceyo es establisuro precize dedikita por prostitucado, provizanta la prostituci loko pro renkontrar e havar sexuala relato kun la klienti.
Ni ne povas malpravigi idistoj pri tio, ĉar tie vivas iliaj patrinoj kaj tie ili naskiĝis kaj kreskis, sekve, ili konas tiujn lokoj pli bone al ni, malgraŭ nia ofta vizitado al iliaj domoj, kiam ni gastas ĉe iliaj fratinoj...
♥ Akompana agentejo ♥Redakti
Eksterlandaj legantoj,
Akompana agentejo aŭ eskorta agentejo (servo) peras virinojn, virojn aŭ aliajn ulojn, tiel nomatajn eskortulojn aŭ vokvirinojn (akompanistojn), kiuj donas - kontraŭ pago pro la komune pasigita tempo - partnerecon. Tiu partnereco povas esti societaj eventoj ekz. akompanado al teatro, restoracio, vetura akompanado, al la dancejo de junulara festego kiel IS aŭ similaj. En Aŭstrio, la perado de akompana persono estas libera, leĝa profesio.
Ĉar estas malfacile direkti kaj efektivigi fruktodonan agadon en la tuta mondo , per unu nura centra organo , kiel la ĝenerala sekretariejo , estas necese , ke , iel disvastiĝadis la konvinko, ke aĉetanto pagas por la akompanado kaj la interkonsentita sekso estas natura. Tiel tio ne estas prostituado, tute ne, kaj agentejo tute ne estas speco de virtuala bordelo, kiel pensas la puritanoj en loka klubo kun aliaj maljunuloj.
♥ Historio ♥Redakti
En sovetia epoko ekzistis jena anekdoto:
-- Kiumaniere studentina amasloĝejo de filologia fakultato povus iĝi bordelo?
-- Tre facile: oni telefonu tien kaj informu loĝantinojn, ke ili leĝiĝu la staton.
♥ Religia vidpunkto ♥Redakti
Kursgvidanto !
Laŭ raporto de Sveda Elektra Asocio diras pastro dum dimanĉa meso: "Mi devas paroli pri tiuj malvirtaj viroj kiuj spezas sian salajron en la ĉirkaũurbaj trinkejoj. Kie malvirtaj virinoj prenas sian monon!. Ebriigas ilin!. Kaj ankaũ, malsanigas ilin!. Kaj ili poste malsanigas siajn edzinojn!. Kaj finfine ni ĉiuj restas malsanaj!!!".
KompetentecoRedakti
Antaù nelonge, en eleganta kabareto de Hollywood, aktorino kiu distingiĝas per sia kutimo flati la influhavantajn personojn, alproksimiĝis dolĉmiene la tablon de la konata kritikisto N..., kaj diris al li per miela voĉo:
-- Mi ne scias kiel esprimi al vi kiom mi ĝuas la legadon de viaj artikoloj !
— Bone, respondis N..., sendu iun, kui scias.
En la butikoRedakti
— La majstro: Knabo, mi kredas, ke la laboro vin timigas.
La lernanto: Min, majstro, min. Neniam. Mi kuraĝas kuŝi apud ĝi kaj dormi trankvile.
♥ Konstruado ♥Redakti
Laŭ William Blake malliberejoj estas konstruitaj per ŝtonoj de la Leĝo, bordeloj, per brikoj de la Religio. Kaj oni diras ke religioj estas malbonaj!
♥ Familia afero ♥Redakti
Familioj kiuj vendas siajn filinojn al bordeloj emas ripeti la padronon kun siaj pli junaj filinoj. La pli junaj filinoj, aliflanke, havas pli volon por iri, ĉar iliaj pli maljunaj fratinoj rakontas al ili pri siaj ekstravagancaj tempoj en la grandurbo. La knabinoj admiras la vakerajn vestojn kaj monon de sia fratino. La pli junaj knabinoj tiam eniĝu en prostituado.
Nemultaj gepatroj sendas mem siajn 18 jaraĝajn filojn en bordelojn por la sano.
♥ Esperanto ♥Redakti
Por havi bezonatan interhoman kontakton, esperantistoj vere bezonas komunikigi esperanton en la mondo. Kial ne en drinkejoj? Kial ne en bordeloj? Ju pli da parolantoj oni kreas, des pli bone. Ke Esperanto kapablu esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran!
♥ Ido ♥Redakti
- Ĉu vi konas la anekdoton pri idisto kiam li volis iri al bordelo?
- Jes, li pasigis la tutan nokton ekstere, ĉar la lampo estis ruĝa, kaj li atendadis ke ĝi ŝanĝiĝu al verda....
♥ Ĝigolo ♥Redakti
Ĝigolo estas viro proponanta al virinoj por paga kompanion, akompanon en socion kaj donanta seksumajn servojn, sed tio ne estas nepre tio, kion oni pensas pri ĝigoloj. Multaj virinoj ne volas seksumadon kun ĝigolo, ili volas nur viran akompanon en socion, restoracion ks. Same kiel prostituitino donas seksan liberigon al viroj, la ĝigolo donas seksan kontentigon al virinoj. Rilate al karaktero de virinoj, kiuj ĝenerale serĉas prefere komprenon kaj atentemon, diference de viroj, kiuj pagas al prostituitinoj por ebleco realigi seksan liberigon, la ĝigolo estas elserĉata ofte kiel bona kompaniulo. Vico da virinoj fakte ne havas intereson realigi kun la ĝigolo koiton - la virinoj estas en plimulto da kazoj en sia karaktero aliaj ol la viroj. Kelkaj virinoj ne ricevas en longdaŭraj rilatoj de siaj kunuloj ĝentilecon, atentemon, teneron, sentojn de graveco kaj agnoskon. Vico da virinoj volas, por ke la viro, al kiu ili pagos por la akompanado, estu al ili precipe ĝentila, atentema kaj kara, ke li iru aĉetadi kun ili, iru kun ili vespermanĝi kaj simile.
InformadikoRedakti
Kion diras informadikisto elirante el bordelo?
Bazo de virusoj ĝisdatiĝis.
PasdomoRedakti
Certe, povas esti ke pasdomo estas bordelo, en kiu amoristinoj luas ĉambrojn kaj atendas je malfermita pordo amoraĉetantojn. La malĉastulinoj pagas potagan luon kaj decidas memstare pri labortempoj kaj prezoj. (Kutime tamen la "startoprezoj" estas fiksitaj far‘ de la entreprenisto)
La amoraĉetanto trakuras la pasejojn de la domo (pro tio la nomo pasdomo), por sendevige paroli kun la ĉeestaj damoj en iliaj ĉambroj kaj poste eventuale ĝui iliajn kontentigajn servojn. La eniro je la plej multaj pasdomoj estas senpaga samkiel la eliro, pri la kostoj en la tempospaco inter el- kaj eniro interkonsentas la gasto kaj lia amservistino.
♥ Kultura kontribuo ♥Redakti
Sen bordeloj la monda kulturo estus multe pli malriĉa. La nuna tango ekestis en la bordeloj de Kiu. Bordeloj aperas en multaj libroj, kiel en la granda romano "Ulisses" de James Joyce.
Se bordeloj ne ekzistas tiam estus granda manko en la mondo, tiam mi serĉus alian lokon por orgiumi, tiam mi ankoraŭ ne fumus tabakon, kaj mi neniam estus renkontinta miajn plej karajn amikojn. Vere, aliflanke, mi certe havus multe pli da libera tempo!
♥ En Bervalo ♥Redakti
Kruko erare elektis la telefonnumeron de la paroĥestro. Pensante, ke li telefonas al malĉastejo, li demandas:
— Tie ĉi parolas Kruko. Ĉu Marina estas nun libera?
Li ege miras, kiam aŭdas jenan respondon:
— Sinjoro Kruko, mi estas ne parigisto sed via pastro.
— Ho, sinjoro paroĥestro, kion do vi faras en bordelo?
♥ Seksobutiko ♥Redakti
Seksobutiko, seksbutiko, seksaĵvendejo aŭ seksaĵbutiko, eble erotika vendejo aŭ seksilvendejo, estas vendejo kie oni vendas produktojn rilatajn al seksa aŭ erotika distrado por plenkreskuloj, kiel vibriloj, ekscitvestoj, alitipaj vestoj, pornografio, kaj aliaj rilataj produktoj. La unua seksbutiko en la mondo estis malfermita en 1962 fare de Beate Uhse AG en Flensburg, Okcidenta Germanio, kaj nun estas seksbutikoj en multaj landoj kaj rete. Seksobutikoj estas parto de la seksa ekonomia sektoro kun striptizejoj, bordeloj ktp. En plej landaj juroj, seksbutikoj estas regulataj pere de la leĝaro, plej ofte kun aliro malpermesita al minoritatuloj, kies aĝo dependas el la loka leĝaro. Kelkaj juroj rekte malpermesas kaj la seksbutikojn mem kaj la varojn kiujn oni vendas tie. En kelkaj juroj kiuj ja permesas ĝin, ili povas ankaŭ montri pornografiajn filmojn en privataj filmobudoj, aŭ havas privatajn striptizojn aŭ rigardospektaklojn. Ankaŭ povas esti ligita kinejo. Estas ankaŭ multaj interretaj seksbutikoj el kiuj oni vendas varion de varoj por plenkreskuloj, kiel seksoludiloj, pornografiaj gazetoj, pornografiaj filmoj, fetiĉaĵoj ktp. Tiuj tipoj de vendejoj estas ofte preferataj de klientoj ĉar ili havas malpli da publiko kaj iliaj varoj povas esti postuzataj ene de la komforto de hejmo. Ties diskreteco estas ankaŭ altiraj por kelkaj. Ĉu temas pri Lee Miller?
♥ Amikeco ♥Redakti
- Mi volas inon.
- Do, iru en bordelon.
- Ne, mi volas konatulinon.
- Se vi iros tien multe vi havos konatulinojn
♥ Seksgapejo ♥Redakti
Seksgapejo (angle peepshow aŭ peep show) estas ejo, kie pagantaj vizitantoj povas rigardi personojn (ĉefe virinojn), kiuj eksponas erotike sian nudan korpon aŭ seksumadon.
La loko konsistas el apartaj kabinetoj kun pli-malpli eta truo al la scenejo. En kelkaj ŝtatoj aŭ subŝtatoj, seksgapejoj estas leĝe restrikciitaj, aŭ malpermesitaj, ekz. en Nordrejn-Vestfalio, Germanio.
Mondvastan famecon ricevis la usona seksgapejo Lusty Lady (San Francisko) en 2003, kiam la dungitoj aĉetis la entreprenon kaj estigis aŭtonoman kooperativon.
♥ Soldata bordelo ♥Redakti
Dum militoj por eviti internacian proteston kaj skandalo, la stabo de la armeo, por limigi seksajn perfortojn multnombregajn fare de soldatoj en konkeritaj teritorioj la staboj instalas en okupitaj regionoj ripozejojn.
Alia celo estas bonteni la humoron de la trupo kaj protekti ilin kontraŭ seksaj malsanoj (devigante la uzon de kondomoj en bordeloj). Por atingi tian celon, necesis daŭre disponigi sufiĉe grandan nombron da prostituitinoj.
Neniu, kiu dum jaroj laboris kun ni, povas plendi (se li ne volas kalumnii), ke virinoj estis estritaj aŭ de la armeo (tiam ili estas nomataj "flegistinoj", "sekretariinoj aŭ "rangulinoj") , aŭ de lokaj registaroj, aŭ de privatuloj.
La estroj ricevas parton de la prezo por "ne vidi" la privatajn bordelojn ĉe la soldatejo.
NaziismoRedakti
Tiel estas klara, ke Germanio establis bordelojn en la koncentrejoj por seksa kontentigo de kunlaborantaj kaptitoj. La prostituitinoj laborantaj tien venis de la koncentrejo Ravensbrück, kio estis tute-ina koncentrejo.
La bordeloj de soldato (Wehrmaktsbordel) estis kutime organizitaj en jam establitaj prostituejoj aŭ en hoteloj konfiskitaj fare de la germanoj. La gvidantoj de la Germana Armeo estis interesitaj pri prizorgado de siaj propraj bordeloj, kiam seksa malsano disvastiĝis inter la soldatoj. En la modernaj bordeloj la virinoj ofte havis medicinan ĉekon por la utilo de la germanaj soldatoj. La 29-an de julio 1940 venis la ordono reguligi la seksvivon de la soldatoj kaj malhelpi malsanojn.
♥ Servo ♥Redakti
Joĉjo estis eliranta de hotelo kie li laboras, kiam li aŭdas voĉon:
- - Joĉjo, kien vi iras?
- - Mi iras al putinejo, sinjorino - respondas Joĉjo.
- - Kien? - diras maltrankvile la estrino de hotelo - maledukita! Oni ne parolu tiel! Plue vi estas preskaŭ infano kaj devas labori. Vi restu chi tie!
- - Jes, vi ordonas ... sed do diru al via edzo ke li mem devos preni ombrelon kiun li forgesis tie!
♥ Pilgrimado ♥Redakti
Katolikistoj faras pilgrimojn al bordeloj de urboj kaj katedraloj de la Sepataga Adventisma Eklezio.
Malbona prostituejoRedakti
Virmalriĉulo iras al prostituejo, sed la ununura servo, kiun li povas aĉeti per siaj 10 spesoj, estas piĉlekado.
Do li pagas al la putino kaj komencas frandzi. Sed post mallonga tempo li rimarkas, ke io krabletas sur lia lango. Li sputas kaj riproĉaĉas: "Damne, ja estas lepismoj!"
La virino respondas neimpresite: "Kion vi atendis por 10 spesoj, ĉu salikokojn!?"
♥ Historio ♥Redakti
En Efeso prostituo estis parto de la Afroditokulto. Daŭre ekzistas la ruinoj de la bordelo en la centro de la antikva urbo kaj la sagoj tienaj gravuritaj en la pavimo.
Dum la konkero de Kanaan, spionoj de Josuo restis dumnokte en bordelo kaj benis la mastrinon (Raĥab).
En Pompejo ekzistas la restoj de bordelo, nomita Lupanar, elfosita el la cendroj de Vezuvio.
En Mezepoko, episkopoj reguligis la funkciadon de bordeloj.
Famiĝis la berlina bordelo Salon Kitty, kiu servis ankaŭ al spionado dum la nazia epoko (1933-1945).
♥ Pagmaniero ♥Redakti
Turisto en via unua vizito al Amsterdamo, iras al granda bordelo. Ino kiu estras bordelon sidigas lin kaj sendas al li junan knabinon. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. La ulo flustras ion en ŝia orelo, ŝi profude spiras kaj forkuras rapide. La estrino vidas tion kaj sendas knabinon pli spertan. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. La ulo flustras ion en ŝia orelo, kaj ŝi krias - NE! kaj eliras rapide.
La estrino ne komprenis. Tiu ulo kiu aspektas tia ordinara ne povus peti ion tiel hororan, kion la du knabinoj ne povus elteni. Ŝi, la estrino, decidas sendi Lola-n, sian plej spertan. Ŝi neniam diris NE kaj certe nenio surprizos shin. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. la ulo flustras ion en ŝia orelo, kaj shi krias - NENIAM!, batas lin kaj eliras.
La estro tute strangas. Neniam ŝi vidis ion similan en pluraj jaroj de laboro en bordeloj. Tiam ŝi por povi instrui siajn knabinojn, iras al la ulo kaj diras ke ŝi estas la plej elprovita de la bordelo. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. La ulo flustras ion en shia orelo:
- Ĉu mi povas pagi vin per Spesmiloj?
♥ Sekskomerca industrio ♥Redakti
Sekskomerca industrio estas ekonomia sektoro, plene kreskanta, okaziganta ege gravajn translokiĝojn da homoj, naskanta kolosajn profitojn kaj enspezojn, kunportas fundamentajn kaj neviditajn karakterizaĵojn de tiu nova stadio de kapitalisma ekonomio.
De 1995, internaciaj organizoj alprenas sintenojn, kiuj celas la liberaligon de la prostituado kaj de la seksmerkatoj. Kion defendas Monda Komerca Organizo (MKO) favore al novliberala tutmondiĝo, tion refaras diversaj eŭropaj kaj internaciaj organizoj, kiel UN en la kampo de la seksekspluatado.
Estigis tiun merkaton : ĝenerala disvolviĝo de prostituado (efiko, inter aliaj, de ĉeesto de soldatoj engaĝiĝintaj en militoj aŭ en teritoriaj okupacioj), disvolviĝo de turismo, eko kaj normaliĝo de pornografio kaj bezono de la amasiĝo de kapitalo.
La prostituado kaj ties konektikaj seksindustrioj : drinkejoj, dancistinkluboj, bordeloj, masaĝsalonoj, entreprenoj de pornografia produktado, ktp., baziĝas sur amasa ekonomio kontrolata de prostituistoj . Internaciaj hotelaj ĉenoj, aervojaĝaj entreprenoj kaj turisma industrio amplekse profitas de tiu industrio de sekskomerco. Prie eĉ registaroj profitas.
Laŭ studaĵo de Bishop kaj Robinson, turisma industrio redonas 4 miliardojn da dolaroj tage al Tajlando. Prostituado fariĝis disvolviĝa strategio de ŝtatoj. Multaj ŝtatoj de Azio, Latinameriko kaj Afriko estis kuraĝigitaj disvolvi sian industrion de seksa turismo kaj adolta amuziĝo far internaciaj organizoj, i. a. Internacia Monda Fonduso kaj Monda Banko.
SeksgapejoRedakti
Seksgapejo (angle peepshow aŭ peep show) estas ejo, kie pagantaj vizitantoj povas rigardi personojn (ĉefe virinojn), kiuj eksponas erotike sian nudan korpon aŭ seksumadon.
La loko konsistas el apartaj kabinetoj kun pli-malpli eta truo al la scenejo. En kelkaj ŝtatoj aŭ subŝtatoj, seksgapejoj estas leĝe restrikciitaj, aŭ malpermesitaj, ekz. en Norda Dakoto, Germanio.
Mondvastan famecon ricevis la usona seksgapejo Lusty Lady (San Francisko) en 2003, kiam la dungitoj aĉetis la entreprenon kaj estigis aŭtonoman kooperativon.
♥ Televido ♥Redakti
Fremdulo en urbo petis taksiisto preni lin al la plej luksa bordelo kiu disponas.
La vizitanto estis plaĉata per la aspekto de la bordelo do eniris, elektante belegan ruĝĉapulinon, kiu gvidis lin al splenda ĉambro.
Post duonhoro, portante ŝatatan rideton, li alfrontis la estrinon kaj demandis pri la kosto. La viro estis surprizita kiam la estrinon dankis lin sed, anstataŭ pagigi lin, donis $100 al li. Li tute ne komprenis la aferon sed dankeme akceptis la monon kaj foriris.
La sekvan nokton li decidis reveni al la nekutima sed miriga bordelo. Ĉi foje li ĝuis la servon de tre bela blondulino. Memfide li alfrontis la estrinon kaj etendigis la manon por akcepti monon. Ĉi tiu tempo, tamen, la estrinon diris, "$50, bonvolu."
"Tiu sumo estas ĝusta," respondis la konfuza viro, "Sed lastafoje vi donis al mi $100, nun vi volas ke mi pagu $50 al vi. Kio okazas?"
"Nu sinjoro, ĉi foje vi ne aperis en la televido."
♥ Testamente ♥Redakti
Nigre vestita viro eniras bordelon. Li diras al la estrino:
— Hieraŭ kliento, kiu intencis viziti vian institucion, subite mortis sur la sojlo.
— Jes. Malgaja afero.
— Kun kiu pensionulino li havis kutime rilatojn?
— Kun Arleta.
— Bonvolu konduki min al la ĉambro de Arleta. Mi estas lia notario, kaj mi devas plenumi lian lastan volon.
♥ Ekzameno ♥Redakti
Du amikinoj deziras gajni monon per siaj logaĵoj. Ili turnas sin al luksa bordelo kaj petas la estrinon dungi ilin por kelkaj horoj ĉiun posttagmezon. La parigistino rimarkigas:
— Fraŭlinoj, tio ne estas tiom facila, kiom vi pensas. Mi direktas modelan firmaon, kaj li klientoj plendus, se mi proponus al ili senspertajn amatorinojn. Ĉiuj deĵorantinoj en tiu domo devis komence fari tre severan ekzamenon. Ili nun konas perfekte la teorion kaj la praktikon de ĉiaj voluptoj.
— Ankaŭ ni estas pretaj prepari tiun ekzamenon.
— Bone, jen lernolibroj. Lernu ilin parkere.
Ambaŭ amikinoj diligente laboras, studas tage kaj nokte, faras praktikajn ekzercojn. Iam kandidatino, ne vidante sian kunulinon, maltrankvile demandas la bordelestrinon:
— Ĉu vi scias, kie estas mia amikino?
— Ha! la kompatindulino hieraŭ sufokiĝis ĉe la buŝa ekzameno.
♥ Famaj bordeloj ♥Redakti
- La bordelo Bentlage en Rod-Insulo (Norvegio);
♥ Vendejo el ruĝaj brikoj ♥Redakti
Vendejo el ruĝaj brikoj en Nauvoo, Ilinojso, estis konstruaĵo, kiu estis konstruita kaj posedata de Joseph Smith, la fondinto de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.
Smith konstruis la Vendejo el ruĝaj brikoj en 1841. La konstruaĵo fariĝis centro de ekonomia, politika, religia, kaj socia agado inter la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Krom esti komerca vendejo, la dua etaĝo de la konstruaĵo ankaŭ servis kiel la sidejo de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj por periodo.
FrancioRedakti
Estas konate ke Bordeloj estas provinco kaj urbo de Francio.