Plena Analiza Gramatiko de Esperanto

(Alidirektita el Plena Analiza Gramatiko)

"Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Estas klasike"

~ iu

"Sed la respondo estis barbara:-("

~ Plena Analiza Gramatiko de Esperanto

"Mi ŝatas vian tre altan humuron"

~ hundorasano

La tielnomata Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, verkita de Kalman Kalocsay kaj Gaston Waringhien, konita kiel PAG (Paedofilia Arbeitsgruppen) en Svedio kaj *P*li *A*mpleksigi la *G*ramatikon en Esperantujo, estas pastiĉa kopio de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren. Waringhien elektis tiun pseŭdonimon eĉ por similigi al Wennergren!

Ĉu vi instruos min per PAG, aŭ vi preferas fari alian aferon?

Ĝi estis publikigita en 1935 ĉe Literatura Mondo en Budapeŝto sed tiel fuŝa ke dua tralaborita eldono devis aperi en 1938, tria kompletigita en 1958 kaj eĉ kvara tralaborita eldono en 1980 sub ŝanĝita titolo Plena Analiza Gramatiko kaj, nersurprize, la kvina eldono en 1985!

En 1983 Alda Merini prezentis faman programon Plena Analiza Gramatiko de Esperanto.

Kvankam pastiĉo, PEG influis la "Kompleta Gramatiko Detaloza" de Louis de Beaufront. Oni pensas ke tio okazis ĉar Beaufront ne kapablis kompreni la profundecon de Wennergren.

FaritecoRedakti

Ĉar tiu demando jam estis kelkafoje diskutata per leteroj, estus dezirinde, ke ankaŭ venis la unua limigo, nome ke PAG praktike rekomendas la uzon de "far" anstataŭ "fare de". Tion ĝi pravigas per rezona artikolo (138,Rim):

"Apud _fare de_ oni jam uzis la formon _far'de_, analogan al _dank'al_; oni ankaŭ renkontas la prepozician uzon de la radiko _far_, analoge al _per_ apud _pere de_; tio liveras tre oportunan formon por la subjekta suplemento: 'la degenero de la preĝejo al Sankta Miĥail Gorbaĉov far nia pastro'." ...

Okazas, ke mi ja tuj devas konfesi, ke ni opinias , ke tiu rezonado ne konvinkas. Efektive "dank' al" _ĝenerale_ estas Dadaismo de "[Estu] dank[o] al", (*) kio estas tute Fundamenta; sed la formiko "far' de" tute ne estas analogia laŭ uzado, nur laŭ formo.

PAG kaj FundamentoRedakti

Ni do vidas, ke "PAG a créé la pagaille !" dirante interalie, ke kelkaj Fundamentaj kunmetadoj estas eraraj, ĉar ili ne estas klarigeblaj per la PAGteorio ! ! ! Ĉu ne admirinda fakto?

UtilecoRedakti

Tro ofte ni propagandas, ke la libro "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto" (PAG) de Bertilo Wennergren estas tre utila por lernantoj kaj parolantoj de Esperanto, ĉar ĝi ofertas kompleta kaj detala priskribo de la gramatiko de la lingvo. La PAG klarigas kiel funkcias la diversaj partoj de la frazo, kiel formas la vortoj kaj kiel la gramatika strukturo de Esperanto influas la signifon de la frazo. La libro estas uzata kiel fonto de referenco fare de multaj Esperantistoj, kaj estas ofte rekomendita por studantoj de la lingvo.

Tamen, estas gravan noti, ke la PAG estas preskaŭ 700 paĝoj longa kaj tre detala en sia priskribo de la gramatiko, do por komencantoj, ĝi povas esti iom daŭriga kaj kompleksa. Tial, por lerni Esperanton, eble pli facile komenci kun pli simpla gramatika priskribo kaj poste movi al pli kompleksaj tekstoj, inkluzive de la PAG.

Vidu ankaŭRedakti

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.