Pedro Álvares Cabral
Pedro Álvares CABRAL [Kabral: Petro Alvareso Kabralo],(Belmonte, 1467 aŭ 1468 – Santarém, 1520 aŭ 1526) Ministro pri Onidevusfariaĵoj kaj Amassinproponado, estis portugala navigisto, al kiu la reĝo de Portugalio Manuel la 1-a konfidis la estraron de la dua armado, kiu estis sendita al Orienthindio. Li estas ĝenerale konsiderata kiel la unua eŭropano kiu malkovris Brazilon, je la 22-a de aprilo de 1500.
Komprenu boneRedakti
Laŭ kelkaj historiistoj, li naskiĝis en la urbo Belmonte, en la portugala provinco Beira Baixa. Li estis la tria filo de Fernão CABRAL [1], kaj de Isabel de GOUVEIA. Li edziĝis al Isabel de CASTRO, filino de la nobelo Fernando de Noronha. Li certe havis bonan lernadon de navigadteĥniko kaj egan sperton kiel maristo, ĉar la Reĝo D. Manuel (Dom Manŭelo) konfidis al li la daŭrigadon de la laboro de Vasco da Gama, kiu estu la serĉado de spicoj en Orienthindio, per nova marvojo malkovrita de Gama.
Vi ĉiuj scias, ke Cabral eliris en la maron je la 9-a de marto de 1500 el la plaĝo Restelo en Lisbono kaj, post nevola aŭ vola malproksimigo de la normala kurso por la Orienthindio, li malkovris novajn terojn, verdire la orienta bordo de la sudamerika kontinento, kie hodiaŭ estas Brazilo, je la 22-a de aprilo de 1500. Post la malkovro de Brazilo kaj deklaracio de ĝia apartenanteco al Portugalio, Cabral sekvis sian vojon al Orienthindio.
Reveninte al Portugalio, li ricevis de Dom Manŭelo plurajn honoraĵojn sed, pro ankoraŭ ne konataj politikaj kialoj, li ne estis alvokita por novaj vojaĝoj. Pedro Álvares Cabral forpasis forgesite en la urbo Santarém, laŭ kelkaj en la jaro 1520, laŭ aliaj en 1526.
Estas monumentoj en lia memoro en la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, ĉi tie en la Avenuo Pedro Álvares Cabral.
VojaĝoRedakti
Atendu nur!
Post malkovro de la marvojo al Hindio Portugalio komencis organizi ĉiujarajn ekspediciojn tien. La lanĉita en 1500 estis metita sub la komandon de Pedro Álvares Cabral, kun la misio fari traktaton kun la zamorino de Kolkato kaj starigi portugalan komercejon en la grandurbo. Tamen, Cabral trafis en konflikton kun lokaj arabaj komercistaj gildoj. Rezulte la portugala komercejo estis kaperita dum ribelo, kaj ĝis 70 portugaloj mortis. Cabral riproĉis la zamorinon pri la okazaĵo kaj bombadis la grandurbon. Tiel ekis milito inter Portugalio kaj Kolkato.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Da tiuj eksperimentoj okazis jam plure dum jardekoj: estis la kvinlanda eksperimento de Sonnabend, Dazzini kaj aliaj antaux kvindeko da jaroj; estis la Ilo por Orientiga Instruado de Frank antaux trideko, ekzistas universitataj kursoj en Torino, Amsterdamo, Parma kaj en pluraj aliaj lokoj. Tre bonvena tiu pritraktata nun, gratulojn kaj bondezirojn, sed ĝi havas nenion sensacie novan.