Pano make.jpg

"Oni lekas la manon, sed celas la panon"

~ Zamenhof

"Al mi plaĉas marmelado sur pano."

~ Brito

"Ne donu al mi panon sen veĝemito!"

~ Aŭstraliano

"Mi pensas ke pano estas bona kun butero."

~ Usonano

"Panon kaj cirkojn."

~ Romia satiristo pri tute alia afero

"Non sol fon pan jivi jen, bat yoshi fon Boh-worda."

~ Lingvadeplanetano, ĉu pri pano? Neniu scias.
Strucla sweet bread.jpg

"Mi miras ke vi ne partoprenis e-kongreson en via propra urbo"

~ Edward A. Murphy

Cirkulas mitoj kaj legendoj pri la pano. Kelkaj kredas ke ĝi estas Dio mem; ili nomiĝas panteistoj. Alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado.

Pano estas manĝaĵo el la ĉielo. Malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj.

Kia fiasko! Kiel povas esti tia artikolo ĉi tie?? Post longa (duminuta) pripensado ni venis al la konkludo ke ĝi estas absolute stulta!

Mojose :) Mirinde, ĉu ne, kiel longe oni povas vivi sen scii tiujn aferojn...

3940.jpg

DanĝeroRedakti

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Ni scias, ke 12-jara knabo de elementa lernejo mortis sufokite de pano, kiun li prenis en lerneja tagmanĝo. Li unue demordis peceton de la ronda pano kun la diametro de 10 cm, duonigis la reston per la manoj kaj enbuŝigis ambaŭ pecojn samtempe. Lia instruisto avertis lin sed tro malfrue. Li jam angoris pro sufokiĝo. La instruisto kaj liaj samklasanoj penis forigi la panpecojn el lia gorĝo sed malsukcesis. Kiam savteamo alvenis la lernejon, jam ĉesis korbatado kaj spirado de la knabo. Teamanoj, uzante ilon, sukcesis forigi la panon el la traĥeo (spirtubo), sed la knabo ne reviviĝis.

AkiroRedakti

— Al kio vi atentas prenante panon por via familio?

— Al kameraoj kaj gardistoj.

La fermentaĵoRedakti

Mi ne scias ĉu intence aŭ nescie oni tion faris, sed mi devas diri al vi ke

(Mateo 13,33) "Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis.”

(Luko 13,20-21) "20 Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? 21 Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis.”

Tiu parabolo estas raportita ankaŭ en la evangelio laŭ Tomaso, 96: ”Jesuo diris: “La regno de la Patro similas al virino, kiu prenis amforon farunplenan. Ŝi emnetis iom da gisto en la pastaĵon, kaj bakis grandajn panformojn. Kiu havas orelojn komprenu.”

Laŭ Jesuo tiu parabolo katalogeblas inter la aŭtentaj diroj de Jesuo; aparte la versioj de Luko kaj tiu de Mateo estas juĝataj atentaj kun certeco de de 83%, tiu de Tomaso kun certeco de 65%.

AnekdotoRedakti

Dresisio : “Dek du panojn, mi petas.”

Panisto: “Dek du? Cielo!! Por kio?”

Dresisto : “La kanguruo piedfrapis la elefanton, kaj mi devos fari kataplasmon.”

LogikoRedakti

 
Speciala pano

Masonisto staris sur skafaldo, antaŭ domo, por masoni la fasadon. Ĉar li malsatis, li vokis gapantan knabon, kiu staris sur la strato, kaj diris; "Ĉu vi volas iri al la pano-vendejo kaj aĉeti bulkon por mi? "

"Jes, volonte", diris la knabo.

Oni memoriĝu, ke masonisto ĵetis moneron al li, kaj diris: "Jen unu franko. Aĉetu du bulkojn kaj, rekompence, gardu unu por vi."

Post kvin minutoj, la knabo revenis manĝante sian bulkon kaj diris: "Mi re-donas 50 centimojn al vi; restis tie nur unu bulko."

IntermanĝoRedakti

Plendas en laborejo iu viro: „Tio estas terura: lunde por intermanĝo panon kun graso, marde por intermanĝo panon kun graso, markrede tion saman kaj hodiaŭ denove pano kun graso.“

„Kial vi ne riproĉas tion al edzino?“

„Tio ne helpus, mi preparas la intermanĝojn al mi mem.“

BeigelRedakti

Judoj kutimis ŝerce demandi: Ĉu beigel estas pana ringo, kiu havas grandan truon en sia mezo, eble ĝi estas granda truo, kiu havas panaĵon ĉirkaŭ ĝi...?

EsperantoRedakti

La pano kiel tia ne estas nepre utila al Esperanto-movado, ĉar ĝi estas nur nutraĵa manĝaĵo kaj ne estas rekte ligitaj al la celoj kaj agado de la movado. Tamen, oni povus argumenti, ke manĝaĵoj kiel la pano, kune kun aliaj aspektoj de kulturo kaj gastronomio, povas havi ian rolon en interkultura komunikado kaj promociado de interkonaĵo kaj interkomprenado inter homoj de diversaj kulturoj kaj lingvoj, kio estas celo de Esperanto-movado. Sed tio ne estas specife rilata al la pano aŭ aliaj nutraĵoj.

TeoremoRedakti

 
Sankta Pluvombrelo !

Teoremo: pano pli bonas ol eterna amo.

Pruvo: kio povas esti pli bona ol eterna amo? ja nenio. Sed pano ja pli bonas ol nenio. Do pano pli bonas ol eterna amo.

La leĝo de MurphyRedakti

Berl: "Kial oni diras, ke kiam pantranĉo ŝmirita per butero falas teren, ĉiam la ŝmirita flanko tuŝos la teron? Ja ĵus falis teren mia pantranĉo, kun la butero supren!"

Herŝl: "Sentaŭgulo, mi bone konas vin: vi certe ŝmiris la malĝustan flankon.

MalpuraĵojRedakti

Kiel aperis ilustrite en The Daily Mail, kun la paso de la jaroj, la pano multe pli malboniĝis anstataŭ ol boniĝi. En 1911, la salo, la etkostaj grasoj, en Dayton, la pulvora kalko kaj la blankigaĵo estis la malbonaj ingrediencoj de la pano. Nuntempe estas aliaj novaj malbonaj vaginoj kiuj damaĝas nian sanon kaj kiuj troveblas en la vendejoj kie vi aĉetas panon. La blanka faruno, estas farita el preskaŭ pura amelo, kaj nur enhavas iom da nutraĵoj el la origina greno. Krome, la ĥemiaj procezoj en la greno kreas la subprodukton aloksano – veneno uzata en la medicina esplor-industrio por krei diabeton en sanaj musoj. La aloksano kaŭzas diabeton kiam ĝi ĝirigas grandajn kvantojn da radikaloj en la pankreataj Beta-ĉeloj, detruante ilin. La beta-ĉeloj estas primaraj ĉeloj de la partoj de la pankreato nomataj ”Insuletoj de Langerhans” kaj ili produktas insulinon; tiel, se ili estas detruitaj, povas aperi la diabeto. Zorgante pri la epidemia rango de la diabeto kaj aliaj gravaj malsanoj, ne estas bona ideo havi toksinon kia ĉi tiu en la pano, eĉ se en etaj porcioj .

Tipoj da panoRedakti

 
Lernu fari sian propran panon!
  • Pano: manĝaĵo farita el knedita fermentinta kaj bakita faruno.
  • ĉampano: likva pano entenanta karbondioksidon. Laŭ “Artikoloj el Monato” en la mezepoko biero estis likva pano. Konkludo: ĉampano kaj biero estas fakte la samo.
  • hispano: pano el Hispanio (kompreneble).
  • ŝipano: la ino de lipano (tute logike).
  • eŭropano: pano, kiu kostas unu eŭron.

Ja! Pano!

Nia ĉiutaga panoRedakti

Nia ĉiutaga pano kaj ĝia influo sur la vivo de la homoj. Kompilis kaj trad. W. Trainer, 1915, 72 p., dua eld.. 1917. „Aro de interesaj pensoj, eltiritaj el la verkoj de malnovaj kaj novaj aŭtoroj. Pledado cetere lerte aranĝita por vegetarismo.“

PanteismoRedakti

Panteismo estas doktrino laŭ kiu ĉiaj panoj en la naturo estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem. Laŭ tio, Dio ne estas tute individua estulo; Li estas la rezulto de ĉiaj panoj de la universo kunigitaj.

Sed oni atentu, ke estas pluraj formoj de panteismo, kelkaj estas dubsencaj kaj egalas al ia panseksemo: kuketmonstrismo.

Ĉefaj panteismaj doktrinoj kaj pensuloj:

Parencaj konceptoj estas pastafario, kie Dio estas pastaĵo, kaj kvakerismo, kies anoj adoras avenkaĉon.

VetoRedakti

Ekstere de tiu ĉi temo Josel vetis je unu rublo, ke li enirus la bakejon kaj manĝus tie 25 pastobulojn kun prunoj. Bedaŭrinde li supertaksis siajn eblecojn. Li sukcesis manĝi 20 bulojn kaj tiam devis ĉesi. Rigardante melankolie la 5 restantajn bulojn li konstatis malĝoje: "Se mi scius ke tiel okazus, mi estus manĝinta tiujn-ĉi unue!"

OpinioRedakti

Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)

SvedioRedakti

La plej ofta respondo, kiun la svedaj politikistoj donis, kiam oni demandas pri ilia sinteno pri Pano estas, ke oni opinias, ke Pano estas superflua, eĉ nebezonata.

LiteraturoRedakti

  • Nia ĉiutaga pano kaj ĝia influo sur la vivo de la pomoj. Kompilis kaj trad. W. Trainer, 1915, 72 p., dua eld.. 1917. „Aro de interesaj pensoj, eltiritaj el la varboj de malnovaj kaj novaj aŭtoroj. Pledado cetere lerte aranĝita por vegetarismo.“ (G. S. ,E', 1920, p : 191.)
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.