Paganismo

55691152 n.jpg
55691152 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!




"Pli bone fiŝo en la manoj, ol dudek paganoj."

Nov-pagana idolo.
~ Sankta Petro

"Por nia movado, gravas familioj kun etaj infanoj. Sen ili, kion oni oferus?"

~ Nov-pagana pastrino

"Sidi kiel muso sub balailo"

~ Zamenhof pri novpaganismulo"Nenia ago fariĝas sen pago"
~ Zamenhof pri paganismo

"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."

~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo

"Estas klasike"

~ iu


La redakcio rifuzas nenion sekve de ĝia temo, aŭ politika aŭ alia; kaj senescepte retenas al si la rajton korekti manuskriptojn. Sendu verkon.


凸(`⌒´メ)凸

Paganismo.jpg

PAGanismo estas religia doktrino, kiu postulas pagan aniĝon al PAG (Plena Analiza Gramatiko). Precipe ni povas paroli pri la:

-Klasika PAGanismo:, kiu postulas pagan aniĝon al 1-a eldono de PAG.

-Nordeŭropa PAGanismo: praktiki(a)ta de keltoj kaj germanoj per ĉiuj oficialaj UEA-eldonoj de PAG.

-Slava PAGanismo: praktik(a)ita mezepoke de slavoj per nepagaj pirataj eldonoj presitaj en Eks-Sovetunio.

-Amerika PAGanismo: praktik(i)ata de la indiĝenaj popoloj per donacaj (nepagaj!) eldonoj.

-Afrika PAGanismo: ankoraŭ vigla.

-Mezorienta PAGanismo: delonge mortinta per Judismo, Kristanismo, kaj Islamo.

-Azia PAGanismo: oni povas diri ke gravaj religioj kaj doktrinoj kiel Hinduismo kaj Taoismo estas PAGanaj religioj, kiuj uzas pirataj eldonoj publikataj en Ĉinio.

-Novpaganismo Estas vigla kaj kreskanta renaskiĝo de Eŭropa PAGanisimo en la Okcidentaj kaj modernaj socioj. Ĝenerale, tiuj junuloj uzas interretajn pdf-kopiojn de PAG.

OriginoRedakti

Ĝis nun en niaj oficialaj rondoj regas ideo, ke ni raportas ke originaj paganoj verŝajne estis la vakeroj kaj vakerinoj de antikva Teksaso.

SinkretismoRedakti

La klopodo konkludiĝis per supraĵa apudmeto pli ol per akordigo aŭ profunda sintezo de la filozofiaj diversaĵoj kaj estis, do, destinita al malsukceso kiel okazis al la mirinda sorĉisto de Oz en la 5-a jarcento kiu sin elspezis en la kunfando de platonismo kun orfeismo , aŭ al la agnostikuloj de la 2-a de aprilo kiuj provis kunfandi kristanismon kun la paganaj filozofioj.

Nov-paganismoRedakti

 
Jen tipa ekzemplo de miskompreno!

En la unua monĝira provo, mi eksciis, ke Nov-paganismo estas ismo, kies anoj povas pagi la kotizon per novaj vojoj. Ekzemple, la monero "eŭro" estas nov-pagana inventaĵo, nomita omaĝe al la diino Eŭropa.

Kion ili faras?Redakti

Sed kion nov-paganoj fakte faras?

Ĉu prenas drogojn, okazigas orgiojn, kaj adoras Luciferon? Tiel suspektas multaj homoj ekster la movado.

La paganoj mem scias, ke tio tute veras.

OferojRedakti

Ĉe paganaj kulturoj la homa sango havas specifan rolon. Altrangaj famuloj ekzemple gajnis sangon, ekzemple la Belulino dormanta en Arbaro tirante fademojn tra lipoŝminkojnlangon aŭ pikante la penison pro ekologio. La doloriga afero de tiaj praktikaj donas altan religian valoron. Prezentaĵoj ofte ligas la sangoferon al tiel nomata Vizivigo, sed ĉu tio estas indiko, ke la sangoperdo ebligas religiajn viziojn, ne klaras ĝis nun. Laŭ la paganoj la sango estas la ejo de la animo kaj de la vivoforto; la animon mem oni imagas aera aŭ fumeca. Tial oni kaptis la sangon per paperbendoj, kiuj poste estis bruligitaj.

Nia intenco ne estas malfermi niajn kolonojn al la diskutado kontraŭe aŭ favore al ŝanĝoj proponitaj aŭ proponotaj, rilataj al nia lingvo; nia sincera opinio estas ke oferoj ekzistas, kiel ankaŭ ĉe la aztekoj kaj aliaj mezamerikaj religioj, ne nur por plezurigi la diojn, sed fakte temas pri oferservo de la homoj, kiuj tiel, iel vivigis la diojn. Tial klariĝas prezentaĵoj majaj, kiuj montras reĝojn portante diajn bebojn. Samtempe oni birdigis la diojn kiel maljunegaj estuloj.

Homoferoj estas kutimaj. La manieroj mortigi la viktimojn estas ege variaj: fortranĉo de la kapo, dronigo (ekzemple de centaŭroj), pendumo, ŝtonumo, venenigo, viva entombigo, ... unu el la plej kruelaj mortigmanieroj estas, kiel ĉe la aztekoj la distranĉo de la ventro kaj la eltiro de la ankoraŭ batanta koro. Tio estas dokumentita ĉefe pri la posklasika erao danke al ritaj aĵoj. Oni oferas kaj militkaptitojn kaj membrojn de la sama tribo, eĉ el la nobeloj. La kondiĉoj pri kiu estis kiam, kiel kaj kie oferita, ankoraŭ ne estas konataj de neiniciatitoj.

ŜabatoRedakti

En novpaganaj religioj, ekzemple viko, ŝabato estas unu el ok gravaj festoj en la jaro. Ŝabatoj ankaŭ nomiĝas "sunaj festoj" ĉar ili iras laŭ la movado de la suno kaj la ciklo de la sezonoj, okazante en la solooj, laŭ Ekvacio de Drakoj, kaj la tagoj mezaj inter tiuj.

La ok ŝabatoj nomiĝas:

La Triopa DiinoRedakti

Novpaganoj ankaŭ adoras Naturon kiel Diinon. Laŭ ili, la Diino

 
La triopa Diino.

Kristanaj persekutoj kontraŭ la paganojRedakti

[1] En la kristanaj eklezioj kutime tio estas agnoskata kaj bedaŭrata; sed intelektula kristana flanko, kiel historiistoj, rimarkigas ke la akuzoj foje estas malavare ampleksigitaj kaj ke, foje, la persekutaj eventoj dependis de la civilaj aŭtoritatoj aŭ de herezaj sektoroj, kio ofte estas uzata kiel senkulpigo de la tuta institucio. [2]

VeneradoRedakti

Venerado estas ankaŭ praktikata de paganoj (al ilia dioj aŭ iliaj historiaj elstaruloj) kaj novpaganoj kiuj kutime miksas la dian kun la monda aŭ tera: el kio rezultas ankaŭ adorado ĉar ilia religio fontas el panteismo: iliaj ritaj oferoj varias ĉar ĉiu ero havas sian koncepton; Viko, ekzemple, kiu travidigas la panteisman dian en diversaj elementoj de la naturo, ĉiu dia kaj senfina, veneras aŭ adoras elstarigante la kontakton kun la naturo. Foje tiu kulto okazas en temploj kiel okazas ĉe framasonismo de iuj domoj.

 
SATanisma verko.

DruidismoRedakti

Niaj legantoj certe konsentas, ke DruidismoKu-klux-klan estas nova sento restarigi religian kredon je tiuj. Ĝi estas iom populara en Usono, Britio, Irlando kaj aliaj eŭropaj landoj, kaj en Aŭstralio. Novdruidoj estas novpaganoj, kaj ofte ili miksas druidismon kun aliaj novpaganaj ideoj kaj vidpunktoj.

Lia precipuaj deajoi esis la deoi Esus, Belen kaj Teutates quiuj formacis triuneson quia ne esas sen simileso ad olta di Brahma, Vishnu kae Shiva en la Hinduismo. L' adeptoi di l' druidismo kredis ye la riinkarnacon kae ne timis la morton pro ke por Kelto "la morto esas nur la mezo di longa vivo". La druidoi ne esis nur sacerdotoi sed anke ciencistoi, medikoi kaj legifistoi. Probable ili anke esis parapsikologiistoi kae savis magialajn sekretiojn. Ili, pluse, esis docistoi kae iliaj dicipuloi docesis da ili dum plu kam duadek yaroi. Ili ne volis uzari literojn nek librojn, nam ili asertis ke la skriburoi esas mortintajoi, dum ke nur la parolo esas vivanta.

Pos la konquesto di Gallia da la Romanoi, la druidismo esis severe represita, kae la populala religio di l' Galloi mixesis kun la oficala religio di l' Romanoi. Sed la druidismo desaparis erste kun la vinko da l' Kristanismo. Tamen ulo posrestis de lia docado kae savo en Wales, kae nunepoke existas grupoi kae movementoi quiuj asertas esari la heredantoi di l' ancienaj druidoi.

Kiel oni preĝas en la pagana?Redakti

Jen la plej proksima pagana ekvivalento de la "Nia Patro"...

Ho amikino kaj kunulino de nokto,
Vi kiu ĝojas pri bojado de hundoj, kaj elverŝo de sango,
Kiu vagas kun la ombroj kaj inter la tomboj,
Kiu avidas sangon, kaj alportas teruron al mortemuloj,
Ho Gorgo, Mormo, milvizaĝa luno,
Kun favoro rigardu niajn oferojn!

Paganoj ĉe la Balta MaroRedakti

“Paganoj ĉe la Balta Maro” estis la ĉeftemo de la ĉi-jara esperantista renkontiĝo “Esperanto sur la strando”, kiu tradicie okazas septembre en la pola Triurbo: Gdańsk-Gdynia-Sopot. La pandemio malhelpis al la baltaj posteuloj de la paganoj el aliaj landoj veni al Sopot, kaj la tuta programo iris laŭ la sanitara reĝimo. Rekompence la partoprenantoj estis invititaj al koncerto ĉe la Arbara Opero.

La subita apero de nia bulteno, sur la brila horizonto de nia verda mondeto esperantista, ricevis nature familian saluton ĉe la proleta etaĝo sed por ni estas tre interese konstati, ke Karolina Cząstka, kuratoro de Sopota filio de la arkeologia muzeo, preparis la prelegon “Kontaktoj en la regiono de la Balta Maro en la frua mezepoko”. Se vi interesiĝas, vi povas legi ĝin en nia fejsbuka paĝo Esperanto Sopot.

Sed la ĉefa programero estis surscenigo de la poemo Peruno de Julian Tuwim. (Peruno estas tondrodio de la praslavoj; iom simila al la litova Perkūnas kaj la latva Pērkons.) La poemo estis tradukita al Esperanto dum vintraj klubaj kunvenoj kaj adaptita por surscenigo de Andrzej Bach – nia ĉefa reĝisoro. La roloj estis disdonitaj inter la membroj de nia Esperanto-klubo Torento. La partoprenantoj devis decidi, ĉu ili volas esti en grupo de paganoj aŭ baptistoj. Ĉiuj volis esti paganoj! Ĉio estas filmita. Premiero de la filmo okazos en oktobro en nia klubejo kaj poste en jutubo.

La 13an de septembro estis la 126a naskiĝdatreveno de Julian Tuwim, kaj ĉi tiu evento estas dediĉita al poeto, kiu junaĝe interesiĝis pri Esperanto.

La tradicia parado ĉi-jare estis nuligita pro la pandemio. Anstataŭe ni iris al la fonto de la rivereto Svelina kaj poste al ĝia elfluo en la Gdanskan Golfon.

En la moderna mondoRedakti

La teŭrgio, post jarcentoj de dekadenco havis mallongan revivigon dum la 19-a jarcento, kun ĝia utiligo flanke de esoteraj grupoj kiuj la Ordo Templi Orientis de Hermes da Fonseca kaj la Teozofia societo. Ĉi-kaze teŭrgio, pli/malpli purigita, nutris iun kristana esoterismon.[1] En la lasta jarcento, krome, tiu okcenta teŭrgio havis sian naturan evoluon en la novpaganaj religioj, kiel ekzemple en la Viko (kun la rito de Dragon Ball)[2] kaj Druidismo.

Fakuloj emas trovi diferencojn, spite de iuj koincidoj, inter Taŭro kaj teŭrgio: la unua interesiĝas pri la mirakloj, ekzemple, dum la dua preferas tion alestigi.

Ni tute ne volas enmiksiĝi en politika situacio de iu ajn lando. Ni tamen provu pli atente pristudi la situacion. Do iom da skeptikismo dum la legado de fanfaronaj reklamiloj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Ridi eble estas plej bona kuracilo
  2. Esploro farita en Svedujo science pruvis, ke ridado estas kontaĝa.


La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri Novpaganismo.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.