Okulisto
AVERTO
★
Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio! ★
★For fiaj angloparolantoj!★
"Ĵeti polvon en la okulojn"
- ~ Zamenhof pri sia profesio
"Certe Zamenhof estis bonega homafabla okulkuracisto, neniu dubas pri tio"
"Me certe ne konsentas!"
- ~ idisto pri supra diraĵo
"Nu, dankon pro la teksto"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"ESTAS LI KIU MENSOGAS KAJ MANIPULAS"
- ~ Majo
Okulisto estas kuracisto kiu sindediĉas al kreado kaj divastigado de novaj lingvoj. Ĝenerale ili estas polaj, judaj, senharuloj, kun blanka barbo kaj tre emis al paca movado.
Okulistoj ne estas veraj kuracistoj. Ludoviko Zamenhof mem konstatis, ke li tute ne taŭgas por ordinara medicina praktiko, ĉar li estas tro impresiĝema, kaj tial li decidis iĝi okul-kuracisto.
OkulismoRedakti
Al Andreo Cseh köre kaj amike
Okulismo (de la latrina vorto occulus = kaŝita, obskura, sekreta) estas parta tereno de esoterismo. Foje la vorto simple uziĝas – en neŭtrala aŭ malapreza signifo – kiel sinonimo de la vorto magio.
HistorioRedakti
La vorto "okulismo" ekestis dum la 19-a jarcento. Inter la kleruloj, kiuj eksplicite nomis sin "okulistoj", estis ekzemple la filozofo Zamenhof. Laŭ la lingvouzo la vorto dum la sekvaj jardekoj ekhavis tendence negativan, malaprezan signifon. Ne ekestas unueca scienca difino pri ĝi.
FormojRedakti
- Rigardo en la estonton (aŭgurado)
- Kontakto kun mortintoj
- spiritismo, kontakto kun fantomoj (aparte nekromancio)
- "Supernaturaj" fortoj
- Okula kredo
- hermetikismo, kabalo, magio, kredo sorĉista, satanismo, sankta gralo, Akaŝa-kroniko, akvista epoko, rozkrucismo
Filozofia kritikoRedakti
La tendenco pri okulismo estas simptomo de malkresko de la konscio. Ĝi perdis la forton, pensi nelimigite kaj toleri la limigojn. Anstataŭ difini ambaŭ polusojn, laŭ komuneco kaj diferenco, en la laboro per certaj terminoj, ĝi miksas la polusojn sen diferencigo. La nelimigito iĝas fakto, kaj la limigo senpere vivaĵo.
Plej konata estas la citaĵo de Adorno: "Okulismo estas la metafiziko de la stululoj" (sama verko, volumo VI).
Baza literaturoRedakti
- Manfred Kyber: Einführung in das Gesamtgebiet des Okkulismus, vom Alertum bis zur Gegenwart (germane: "enkonduko en la tutan temaron de la okulismo, de la antikvo ĝis la nuntempo"), eldonejo Union, Stutgarto/Berlino/Lepsiko (Germanio) 1923; Fourier, Wiesbaden 1994, ISBN 3-925037-75-6
- Rudolf Steiner: Der Mensch im Lichte von Okkulismus, Teosophie und Philosophie. Zehn Vorträge, gehalen en Kristiana (Oslo) vom 2. bis 12. Juni 1912. (same germane: "La homo en la lumo de okulismo, Rudolf-Steiner-Verlag, Dornach (Svislando) 1999, ISBN 3-7274-7450-5
- Ekzistas multaj nacilingvaj nesciencaj verkoj pri okulismaj temoj, kaj ankoraŭ mule pli da kritikaj prijuĝoj de okulismaj movadoj kaj de rilataj literaturaj verkoj: pri listo de ili en unuopaj lingvoj vidu la koncernajn versiojn de tiu-ĉi artikolo en tiuj lingvoj.
En la Enciklopedio de EsperantoRedakti
La Enciklopedio de Esperanto dum la jaro 1934 pri la temo skribis:
- Okulismo. "Esperanta Psikiatro", estis iniciita de A. Stas, Antverpeno kaj ĝi celis esti "unuiĝo por psikisma studado per Esperanto" pri hipnotismo, magnetismo, telepatio, spiritismo ktp. Rektoro Boirac skribis en 80-paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910:
La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911, pri kiu aperis raporta kajereto 31 paĝa enhavante ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 Esperantistoj. La kajero ankaŭ enhavas "psikisman terminaron" kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Krakovo, 1912, sed la tie projektita revuo ŝajne neniam aperis. En 1934 Alexander William Thomson fondis Psiĥan Esperanto-Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj."Esperantismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras transpaŝi la limojn de la videbla mondo kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile Esperantisto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro."
En 1913-1914 aperis ĉe Davidov en Saratov dumonata bulteno dupaĝa titolita "Okulismo". La unua tiaspeca verko estis certe Libreto pri transmorta vivo de G. T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la Unua Mondmilito aperis de fama ĵurnalisto William Thomas Stead "Kial mi scias ke mortintoj revenas" en 1917 en Bostono. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebaul. Unu el ili aperis, kiel aldono de Heroldo de Esperanto en 1925 kaj aparte france kaj Esperante en dekmil eroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis Émile Grosjean-Maupin. Pri okulismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj Esperantistoj ekde Zamenhof mem. Membroj de la diversaj similendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Spirito, La Blankaj Fratoj en Bulgario, Ruĝkrucanoj, anoj de Emmanuel Swedenborg kaj Teozofoj uzas Esperanton en siaj eldonaĵoj, kelkaj el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, „Harmonia“ eldonis Esperantan flugfolion La Spiritisto en 1928. Pri la lasta okulisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nurenbergo. Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Zamenhof, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de la animo.
Okulkuracista esploroRedakti
Paciento (dum la legado): Ĉi tiuj okulvitroj ne estas sufiĉe fortaj por mi!
Doktoro: Sed kara sinjoro, ili estas jam numero 10.
Paciento: Kiu numero sekvas post tiu?
Doktoro: La proksima grado estas numero 12.
Paciento: Kaj post numero 12?
Doktoro: Post numero 12?! Post tiu numero, sinjoro, post tiu numero vi bezonos blindulhundon.
TIO!Redakti
Okulisto, al miopulo: —Cu vi kapablas vidi tiujn literojn, kiuj montriĝas sur la tabulo?
—Ki... ki... kie estas la tabulo?...
DemandoRedakti
Okulvitro – ĉu la plastaj estas okulplastoj?
IrisodiagnostikoRedakti
Irisodiagnostiko estas tekniko de la medicino. Favorantoj de tiu ĉi tekniko kredas ke la padronoj, koloroj kaj aliaj ecoj de la iriso povas esti uzataj kiel diagnozilo por konstati planlingvon, kiun ulo emas paroli:
- Verda iriso: Esperanto
- Blua iriso kun tre grava blindeco: Ido
- Nigra iriso kun katarakto pro maljuneco: Volapuko
Praktikantoj de tiu ĉi metodo komparas iliajn observojn ene de la iriso kun irisomapo kiu dividas la irison en diversajn areojn kiuj siavice korespondas ĉiuj kun parto de la homa korpo. Tiel ĉi eblus vidi kiel certaj organoj aŭ sistemoj en la korpo estas inflamitaj, tro aktivaj, malhelpataj aŭ bonfartaj. Irisodiagnostiko tial estas ekskluzive diagnozilo kaj ne kuracmetodo.
Kontraŭuloj opinias ke la terapio ne havas sciencan bazon. Kelkaj eĉ asertas ke temas pri ĉarlatanaĵo.
Lingva problemoRedakti
Sinjoro sidas ĉe okul-kuracisto antaŭ tabulo kun surskribo WZKIMTCUH.
- "Do, ĉu vi povas legi tion?" demandas la kuracisto.
- "Kompreneble. Sed ĉu vi ne havas ion en nia gepatra lingvo?"
Alia lingva problemoRedakti
Kamparano vizitas oftalmologon, ĉar lin turmentas vidproblemoj. La okulkuracisto sidigas lin kelkajn metrojn antaŭ la tabulo.
- -- Ĉu vi povas legi tion?
- -- Ne.
La kuracisto surmetas al li provokulvitrojn:
- -- Kaj tiel, ĉu?
- -- Ankaŭ tiel ne.
Kaj tio daŭras longe tiel. Kiam kamparano skuas la kapon eĉ post la plej fortaj okulvitroj, la kuracito koleriĝas:
- -- Sed vi ĉikanas min! Maleblas, ke vi eĉ per tio ne povas legi!
- -- Mi tute ne ĉikanas vin, kara sinjoro doktoro, sed mi verdire ne scias legi!
Eye Movement Desensitization and ReprocessingRedakti
Krome, mi tute aprobas kion vi aldonas, ke Eye Movement Desensitization and Reprocessing (EMDR / AIP) is considered by many therapists as a major form of psychotherapy. Francine Shapiro, Ph.D., noted that recalling or thinking about disturbing events, coupled with eye-motion; audio input or sensory input (touch, smell, taste) could aid unprocessed emotional trauma that are emotionally hurtful or painful to the body. The once painful emotional materials are un-embedded via recall of the event coupled with a sensory input which are 'metabolized' by the person's psyche from a painful and harmful state into a helpful learning experience. This processing has proven useful in helping overcome many traumatic events ranging from rape, family violence, physical or verbal abuse, first-responder shock, chronic pain, combat, hurtful memories; select health issues and unresolved, hurtful life experiences.
Apenaŭ ni sciiĝis, ke EMDR involves the processing of painful emotional events via the recalling of the event...paired with movement of the eyes; the hearing of select sound; tactile contact; gustatory (taste) input as an input into the brains processing. This process helps the client to move-on from the physical or emotional pain they are feeling. EMDR or Adaptive Information Processing (AIP) as it is alternatively named, has been being tested and researched in a large number of organizations since it was first discovered in 1987.
Like all psychological theorems and processes it has it's admiring adherents and strong critics.
The EMDR has training and trainers licensed internationally and over 10,0 psychologists and therapists qualified to practice in the U.S.
TREATMENT DESCRIPTIONRedakti
Logika esploro de la afero montras al ni, ke EMDR therapy combines different elements to maximize treatment effects[1]. A full description of the theory, sequence of treatment, and research on protocols and active mechanisms can be found in F. Shapiro (2001) Eye movement desensitization and reprocessing: Basic principles, protocols and procedures (2nd edition) New York: Guilford Press.
La nombro de niaj membroj ĉiam pligrandiĝas tre malrapide (38 dum la pasinta jaro), sed ne haltas, kio pruvas ke la intereso de la sciencaj kaj teknikaj rondoj ĉiam ekzistas, kaj ke EMDR therapy involves attention to three time periods: the past, present, and future. Focus is given to past disturbing memories and related events. Also, it is given to current situations that cause distress, and to developing the skills and attitudes needed for positive future actions. With EMDR therapy, these items are addressed using an eight-phase treatment approach.
Phase 1: The first phase is a history-taking session(s). The therapist assesses the client’s readiness and develops a treatment plan. Client and therapist identify possible targets for EMDR processing. These include distressing memories and current situations that cause emotional distress. Other targets may include related incidents in the past. Emphasis is placed on the development of specific skills and behaviors that will be needed by the client in future situations.
Initial EMDR processing may be directed to childhood events rather than to adult onset stressors or the identified critical incident if the client had a problematic childhood. Clients generally gain insight on their situations, the emotional distress resolves and they start to change their behaviors. The length of treatment depends upon the number of traumas and the age of PTSD onset. Generally, those with single event adult onset trauma can be successfully treated in under 5 hours. Multiple trauma victims may require a longer treatment time.
Phase 2: During the second phase of treatment, the therapist ensures that the client has several different ways of handling emotional distress. The therapist may teach the client a variety of imagery and stress reduction techniques the client can use during and between sessions. A goal of EMDR therapy is to produce rapid and effective change while the client maintains equilibrium during and between sessions.
Phases 3-6: In phases three to six, a target is identified and processed using EMDR therapy procedures. These involve the client identifying three things:
1. The vivid visual image related to the memory
2. A negative belief about self
3. Related emotions and body sensations.
In addition, the client identifies a positive belief. The therapist helps the client rate the positive belief as well as the intensity of the negative emotions. After this, the client is instructed to focus on the image, negative thought, and body sensations while simultaneously engaging in EMDR processing using sets of bilateral stimulation. These sets may include eye movements, taps, or tones. The type and length of these sets is different for each client. At this point, the EMDR client is instructed to just notice whatever spontaneously happens.
After each set of stimulation, the clinician instructs the client to let his/her mind go blank and to notice whatever thought, feeling, image, memory, or sensation comes to mind. Depending upon the client’s report, the clinician will choose the next focus of attention. These repeated sets with directed focused attention occur numerous times throughout the session. If the client becomes distressed or has difficulty in progressing, the therapist follows established procedures to help the client get back on track.
When the client reports no distress related to the targeted memory, (s)he is asked to think of the preferred positive belief that was identified at the beginning of the session. At this time, the client may adjust the positive belief if necessary, and then focus on it during the next set of distressing events.
Phase 7: In phase seven, closure, the therapist asks the client to keep a log during the week. The log should document any related material that may arise. It serves to remind the client of the self-calming activities that were mastered in phase two.
Phase 8: The next session begins with phase eight. Phase eight consists of examining the progress made thus far. The EMDR treatment processes all related historical events, current incidents that elicit distress, and future events that will require different responses.
ĈE LA OKULKURACISTORedakti
- Nu, - diras la kuracisto - vi bezonas okulvitrojn.
- Kiel vi povas tion diri, se vi eĉ ne vizitis min? - diras la kliento sin turnante al la vestpendigilo sur kiu estas la kitelo de la doktoro.
OkulistoRedakti
Estis knabino, kiu estis blinda ekde ŝia naskiĝo. Unu tagon, ŝiaj gepatroj anonci al ŝi grandan novaĵon: «Karulin'! Ni trovis medikamenton por kuri vin de via blinduleco! Estas pomado, vi metas ĝin sur viaj okuloj, vi dormas, kaj la postan tagon, vi finfine vidos la mondon!»
Tre ĝoje, la knabino metis la pomadon sur ŝiaj okuloj. Sed la matenon, kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankoraŭ estis blinda... Plorante, ŝi kuris en la ĉambron de ŝiaj gepatroj. Vidante ŝin, ili ekkriis: «Bonan ŝercotagon!»
Metodo BatesRedakti
La metodo Bates estas senutila alternativa terapio celanta plibonigi la vidkapablon. La oftalmologa kuracisto William Horatio Bates (1860–1931) atribuis preskaŭ ĉiujn vidproblemojn al "kutima streĉo de la okuloj, kaj tiel sentis, ke trankviligado de tia streĉo kuracos la problemojn".
La ĉefa fiziologia propono de Bates - ke la okulglobo ŝanĝas formon por konservi fokuso - konstante estis kontraŭdirita per observado komencante per la kursaro PRINTEMPaS. En 1952, profesoro pri optometrio Elwin Marg skribis pri Bates, "Plej multaj el liaj asertoj kaj preskaŭ ĉiuj liaj teorioj estis konsiderataj falsaj de preskaŭ ĉiuj vidaj sciencistoj kies aliĝo jam eblas. " Marg konkludis ke la Bates-metodo ŝuldis ĝian popularecon plejparte al (mallongdaŭraj) "ekbriloj de klara vidado" spertitaj de multaj, kiuj sekvis ĝin (religie) neakceptita, neoficiala, disputata. Tiaj okazoj estas klarigitaj de tiam kiel efiko simila al kontaktlenso de humideco sur la okulo, aŭ ebenigo de la lenso per la ciliaj muskoloj.
Ne nur mankas bonaj indikoj, ke la Bates-metodo funkcias, sed iuj aspektoj de ĝi povas endanĝerigi siajn sekvantojn: ili eble damaĝos siajn okulojn per troeksponiĝo al sunlumo, ne surhavas siajn korektajn lensojn dum veturado, aŭ neglektas konvenciajn okulajn prizorgojn, eble permesante disvolviĝi seriozajn sankondiĉojn. [2]
Bonaj okulojRedakti
Okulisto montras fenestron al kliento kaj diras:
- Ĉu vi sukcesas vidi tiun moskiton sur la turo de eklezio ??
- Kiu el du? - demandas la paciento – tiu sidanta aŭ la staranta ??
Alia problemoRedakti
Ulo estas ĉe okulkuracisto, kaj provas legi la litertabulon: Nu, tio estas, he, C..., ne, ne, ĝi estas Ĉ..., ne, tamen ĝi estas O... Aŭ fine, eble G...?
La kuracisto konstatas: Via vidado estas perfekta..., vi estas nur senalfabetulo.
RekrutekzamenoRedakti
- -- Legu la tabulon sur la muro!
- -- Sed mi ne vidas la tabulon!
- -- Jes, ĉar ĝi ne ekzistas. Vi estas servokapabla!
OkulvitrojRedakti
Naiva viro vizitis butikon pri modernaj aparatoj kaj aĉetis spionajn ikso-radiajn okulvitrojn, per kiuj estas eble vidi la homojn nudaj. Li eliris tre entuziasma el la vendejo. Li surmetis la spionajn okulvitrojn, kaj sur la trotuaro la homojn li vidis nudajn! Demetinte la okulvitrojn, jen li vidas ilin vestitaj! Mirige! Li surmetis la okulvitrojn denove: jen amaso da homoj tute nudaj; li redemetis ilin: jen la homoj kun siaj vestaĵoj! Kiel amuze!
La naivulo apenaŭ eltenis sian volon alveni hejmen kaj montri al sia edzino sian novan ludilon. Kaj finfine alveninte, antaŭ la pordo li surmetis la okulvitrojn por tuj vidi sian edzinon nuda.
Li apenaŭ eniris en la antaŭĉambron, li vidis sian edzinon Marian kaj nekonatan viron nudajn sur la sofo. Li demetis la okulvitrojn, kaj ili estis ankoraŭ nudaj. Li resurmetis la okulvitrojn, jen ili nudaj. Li demetis alian fojon la okulvitrojn, kaj jen Maria kaj la alia viro nudaj.
— Kace! — li sakris —. Ĉi tiuj merdaj okulvitroj jam difektiĝis!
Okulvitroj, sekso kaj riismoRedakti
Kompari "okulvitroportantecon" kun sekso estas pura idiotaĵo!
Por pli ol 90% de la homaro sekso estas parto de la identeco de persono (kaj "okulvitroportanteco" certe ne). Certe ne gravas la sekso de Zamenhof en la diskuto pri la artikolo, sed oni bone scias, ke Zamenhof estis viro - kaj per la uzo de "ri" vi faris nur provokaĵon. Se iu, kiu konas mian sekson, uzus "ri" parolante pri mi, mi ofendiĝus. Tute certe. Kaj simile multaj homoj. Mi komprenus la uzadon de "ri" por nekonataj personoj (eĉ se tio estas nenecesa), sed vi volas tute anstataŭigi "li/ŝi" per "ri". Mi opinias vian zelotecon kiel signon de via fanatika ideologio aŭ psikologia perturbo rilate al sekso. Ĉu vi konsideras ankaŭ pri "kolorneŭtrala" lingvo, ĉar iuj homoj estas kolorblindaj?
Belaj okulojRedakti
- -- Ĉu vi estas straba?
- -- Tute ne! Nur unu el miaj okuloj estas tiel belega, ke la alia senĉese admire rigardas ĝin.
KataraktoRedakti
Katarakto estas Fundamenta fivorto, uzata por filingvistoj por fidiskutoj.
Dikutaĉo pri FundamentoRedakti
En la Universala Vortaro de la Fundamento tekstas jene:
- katarakt' cataracte (yeŭ) | cataract | Staar (Augenkrankheit) | катаракта | katarakta.
Ŝajnas al Bertilo Wennergren, ke laŭ la Fundamento "katarakto" estas nur okulmalsano (sed eble la Rusa traduko iom dubigas tion...).
La Nova PIV konsentas pri tio, donante du homonimajn radikojn KATARAKT, el kiuj la unua estas Fundamento, kaj indikas nur la okulmalsanon, dum la dua estas indikita kiel neoficiala kaj ne-Fundamenta, kaj estas nur akvofalo.
Laŭ Don Harlow la angla traduko ankaŭ dubigas, ĉar en la angla "cataract" estas aŭ okulmalsano aŭ falakvo (ĝenerale ne vertikala, kaj kun multe da ŝtonoj; sed pli dekliva ol "rapids").
Sergio Pokrovskij klarigas ke por rivera katarakto la rusa posedas apartan (kaj pli trafan) vorton: порог (t.e. "sojlo"). La rusa traduko ne precizigas, ke temas pri okulmalsano, simple ĉar la rusa vorto per si mem estas tute preciza kaj nemiskomprenebla.
Laŭ la Etimologia Vortaro de Vilborg la Rusa "катаракта" estas ĝuste nur okulmalsano, dum la Rusa "катаракт" estas akvofalo. En la rusa lingvo malmutaj konas tian duan formon. Oni povas imagi, ke iu pedanto ie uzis grekaĵon parolante pri Nila katarakto; sed neniu normala ruso lin komprenus, kaj la vortaroj havas nur la ingenran formon (kaj nur por la senco malsano). Eble temas pri ia arkaikaĵo. Eble iam antaŭ longe ekzistis tiu dua "катаракт", kiun Vilborg citis pensante (prave aŭ malprave), ke ĝi estis ankoraŭ (iom) valida por la Rusa en la tempo de Zamenhof. Ja etimologiisto devas neeviteble fosi tra arkaikaĵoj. Vere, rusa granda vortaro diras:
- КАТАРАКТ м. водопад в больших размерах. || Подвижной заслон в крепостных воротах, подъемный щит, западня. || Церк. птица баба, пеликан. || Слепота от потускления глазного хрусталика или катаракта ж.
Klasika uzaĉoRedakti
En la jarkolekto de "Esperantisto" 1889-1895, jarkolekto III, paĝoj 190,191 anonima verkisto uzis la vorton 'katarakto' en la senso de 'akvofalo'. La Naŭlingva Etimologia Leksikono de Louis Bastien (1905) ne klarigas la senco(j)n de 'katarakto'. Iomete poste, la Vortaro de Esperanto de Kabe ja aldonas sub 'katarakto' ankaŭ "Akvofalo, kaskado: La kataraktoj de Nilo". Eble 'katarakto' en la senco de akvofalo ne populariĝis inter la postaj generacioj de esperantistoj.
MalkonkludoRedakti
Tiam estas tute klare: La Fundamenta "katarakto" estas nur la okulmalsano. La akvofala "katarakto" estas alia radiko, neoficiala kaj ne-Fundamenta, kvankam etimologie la du vortoj havas la saman Grekan fonton. Sed jen Dahl diras ke tio estas _granda_ akvofalo, kaj PIV2 eĉ pli emfaze: _grandega_ akvofalo; post kio PIV2 ilustras la aferon per "kataraktoj de Nilo".
Nu, se la rusa tradicio veras, Nilo havas _ne grandegajn_ kataraktojn, kompareblajn al la Niagara aŭ Viktoria, sed kontraŭe, la plej malaltan specon. Tre eble, kiel ofte okazas, PIV fuŝis surbaze de la falsa franca erudicio.
Fakte, la rusa distingas inter "rapidejo" (стремнина, loko kun rapida kaj turbula fluo) kaj "порог" ("sojlo", transversa baro). Nilo havas la duan specon; montara rivero povas havi la unuan en mallarĝa parto. Nek unu, nek la alia estas "akvofaloj".
Kiel esprimi tion en Esperanto?
Interalie, laŭ CEED "rapids = kaskadeto" (tio estus "порог"), kaj laŭ Wells, "rapidfluejo" (tio estus "стремнина") ... Tamen ne tute trafas nomi rokan aron, disŝutitan je iu parto de la rivero (ekz-e Dnepro) "kaskado".
La duan bonalingvanoj ĉiam nomas simple akvoŝtupo. La unuan, eble rapidfluejo, kirlejo aŭ rifejo taŭgus laŭ la kunteksto. Se iu rakontus ion pri kataraktoj en rivero, ne havante PIVon en la poŝo eble bonalingvanoj ne komprenus lin...
KuracadoRedakti
Katarakto estas kirurgie kuracebla en kelkaj klinikoj, kie kun kuraĝo kuracisto kirurgias la kaŭzon.
Okulon pro okuloRedakti
Okulon pro okulo estas praa kirurgio, per kio okulkuracistoj punis ŝuldulojn pro nepagado.
La regulo traplektas la trovenĝon, en kiu oni deziras sangon pro perdita mono, grava ofendo. Sed ĝi finfine anstataŭiĝis de nova regulo, homaranismo, dank' al la okulista profeto Zamenhof.
En BervaloRedakti
Baniko sidas en angulo kaj ploretas.
- Kruko: Kio ‘kazas al vi, uleto?
- Baniko: (Snuf snuf) Mi havas teruran problemon.
- Kruko: Kio?
- Baniko: De kelka tempo, mia edzino plendas pro malbona vidkapablo. Do, mi konsilis ŝin konsulti okuliston. Kaj ŝi faris tion. La okulisto preskribis al ŝi okulvitrojn.
- Kruko: Tute normale….
- Baniko: Jes, sed DIKEGAJ okulvitroj, kiuj komplete ŝanĝas ŝian aspekton.
- Kruko: Kaj pro tio vi ploras?
- Baniko: (Snuf snuf) Ho ne! Mi ploras ĉar nun ŝi forlasos min.
- Kruko: Ŝi forlasos?
- Baniko: Jes. Ĉar ŝi diras ke la unuan fojon de multaj jaroj ŝi fine klare vidis min…
AlieRedakti
„Mi havas plendon pri mia vidkapablo, doktoro," diris viro al okulisto. „Nigraj punktoj daŭre vibras antaŭ miaj okuloj." „Atendu, mi metos sur vin prov-okulvitrojn. Ĉu tio estas pli bona?" „Jes ja! Nun mi vidas la nigrajn punktojn multe pli klare."
MuŝoRedakti
Ĉe la okulkuracisto;
-Doktoro , mi nenion vidas.
-Kiel nenion?
-Ja, simple. Ĉu vi vidas tiun muŝon sur la muro?
-Jes,
-Kaj mi ne vidas ĝin!