Otorinolaringologio
"Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo"
- ~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolaĉo
"Otorinolaringologio aŭ orel-naz-gorĝa medincino estas la medicina fako kiu rilatas al la oreloj, nazo, gorĝo kaj al la kolo"
- ~ Vikipedio pri otorinolaringologio
"Rimarkindas, ke laŭ Vikipedio la hipotezo estas ja nekontestebla vero"
"Tre interesa analizo"
- ~ italo pri la supra diraĵo
"Aĉetu neniam tion, kion vi ne bezonas"
- ~ Thomas Jefferson pri otorinolaringologiaj kuraciloj
"Saja homo predispozas"
- ~ idisto
"Mi ne kredas je supera forto, kiu enmiksiĝas en niajn vivojn, sed tio ne malhelpas min interesiĝi pri la ideoj de aliaj homoj kaj respekti ilin, se ili gvidas al homama konduto."
- ~ ateista tritono
Otoringolaringologio estas la plej longa "pura" radiko en Esperanto. Tiu vorto venas rekte el la franca, kompreneble. ;-)
Ĉu ekzistas bonalingva vorto por anstataŭi tiun monstron?Redakti
Jes! Nazorelgorĝisto, eble la nura fojo, kiam bonalingva vorto estas pli korta ol malbonalingva! Sed, same malbela.
Ĉu?Redakti
Fraŭlo suferas gorĝomalsanon kaj iras al kuracisto. La flegistino tuj ordonas:
- Deprenu viajn vestojn.
Li surprizite plendas.
Ŝi diras:
- Deprenu viajn vestojn, tia estas la konsulteja rutino.
Li provas rezisti dirante, ke tiu estas absurdo. Tiam li aŭdas voĉon el najbara ĉambro:
- Absurdo? Absurdo vera estas ke mi nur venis ripari la telefonon.
PagoRedakti
Iom surda paciento estas malkontenta kaj deklaras, ke li vizitos alian kuraciston.
- - Tamen diru al mi, s-ro doktoro, kiom mi ŝuldas al vi.
- - Kvarcent dolarojn.
- _ Kiom? Ĉu kvincent?
- - Ne, mi diris okcent - krias la doktoro.
Medicina vidpunktoRedakti
Kial ne: "kuracado de oreloj, nazo kaj gorĝo"? Tiel ankaŭ analfabetaj esperantistoj povus kompreni.
Kuracistoj ŝategas uzi esprimojn, kiujn ordinaraj kristanoj ne komprenas. Verŝajne ĉar ili tiel povas postuli pli altan pagon. Sed eĉ ne kuracistoj kapablas memori tiun vorton. Ili kaŝe uzas la tute kompreneblan "orelo-nazo-gorĝo-kuraco". Imagu, komprenebla sen vortaro! Ne ŝajnas, ke la kuracistoj pri tiu fako estas senrimedaj.
TusadoRedakti
Aliaj diras, ke viro vizitis kuraciston, ĉar li malbone aŭdas.
- „Ĉu vi aŭdas, kion mi diras?"
demandas la kuracisto per flustra, obtuza voĉo.
- „Mi aŭdas tion."
- „Nu, kion vi ne aŭdas?"
- „Ekzemple, mian propran tusadon."
- „Do, atendu, mi preskribos medikamenton."
- „Ĉu pro tio mi pli bone aŭdos?"
- „Ne. Sed vi pli laŭte tusos."
Pri orelojRedakti
Viro konsultas kuraciston pro malbona aŭdo. La kuracisto diras al li, ke li devos ĉesigi la drinkadon, aŭ li tute perdos la aŭdkapablon. Dum kelkaj semajnoj la aŭdo pliboniĝas, sed post kvaronjaro la viro estas komplete surda. La kuracisto skribe demandas lin, kial li rekomencis drinki. "Nu, sinjoro kuracisto, nenio, kion mi aŭdis en la lasta tempo, estis tiom bona kiom brando!"
Alia oreloRedakti
- -- Kara Sinjoro Doktoro, mi apenaŭ aŭdas per mia dekstra orelo.
- -- Bedaŭrinde tion kaŭzas la aĝo.
- -- Sed ne provu kredigi al mi, ke la dekstra orelo estas pli aĝa ol la maldekstra
VolapukaĵoRedakti
Unu problemo de la homaro, kiu leviĝas super ĉiujn aliajn problemojn de la nuntempo, estas la evoluigo de pli alta etiko, kiu certigas, ke OtorInoLaringoLogo --> OtRiLaLogo --> Otrilalogo :-D
Lingva notoRedakti
Estas fakto, ke kelkaj homoj pensas ke mi ja tuj devas konfesi, ke "elektroencefalogram-o" estas konsiderinde pli longa ol otorinolagingologi-o, sed mi estas tro pigra por kalkuli.
Aliaj logiojRedakti
Alergiologio - algologio - amfibologio - analogio - andrologio - angiologio - antologio - antropologio - apologio - arkeologio - asiriologio - astrologio - aŭdologio - biologio - ĉinologio - citologio - demonologio - dendrologio - deontologio - dialektologio - doksologio - dozologio - egiptologio - ekleziologio - ekologio - elektrologio - embriologio - endokrinologio - enologio - enplantologio - entomologio - epidemiologio - epistemologio - eskatologio - etimologio - etiologio - etnologio - etologio - etruskologio - farmakologio - fenomenologio - filologio - fitopatologio - fiziologio - fonologio - frenologio - futurologio - gemologio - genealogio - geologio - ginekologio - glotologio - gnozologio - grafologio - helmintologio - hematologio - hepatologio - hidrogeologio - hidrologio - himnologio - histologio - homologio - ikonologio - iktiologio - imunologio - kancerologio - kardiologio - karpologio - kirologio - klimatologio - konkologio - kosmetikologio - kosmologio - kraniologio - krimologio - kristologio - kronologio - laringologio - leksikologio - lingvologio - litologio - malakologio - malantaŭologio - maljunulologio - mamulologio - mariologio - meteologio - metodologio - metrologio - micetologio - mikologio - mikrobiologio - mineralogio - mitologio - morfologio - muzikantologio - muzikologio - nefrologio - neologio - neŭrologio - neŭropatologio - odontologio - onkologio - ontologio - ornitologio - ostologio - otologio - otorinolaringologio - paleofitologio - paleontologio - paleozoologio - paletnologio - parapsikologio - parazitologio - patologio - patrologio - pedagogio - petrologio - pomologio - psikofiziologio - psikologio - psikopatologio - psikopedagogio - radiologio - radiometeologio - reologio - reŭmatologio - rinologio - sedimentologio - seksologio - semiologio - serologio - serumologio - simptomologio - sinologio - sismologio - sitologio - sociologio - somatologio - speleologio - stomatologio - tanatologio - taŭtologio - teknologio - teleologio - teologio - teratologio - terminologio