Napolo
PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!! Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj la Mamma Camorra se la prende con te, kaco! |
||
"Napolo is on Facebook"
- ~ Facebook pri Napolo
"Ĝi estas ridinda"
"Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj"
- ~ Zamenhof pri iu
"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"
- ~ Esperanta kredokonfeso pri io ajn
"Me nultempe informesis pro to"
- ~ Idisto
"Dankon pro la profundaj pensoj."
- ~ leganto
Napolo (Ilinojso), itale Neapolis aŭ dialekte Naples, estas urbo, kie naskiĝis Napoleono Ĝi estas antikva urbo, unu el la skitaj caraj fortresoj en Krimeo, la ĉefurbo de la malfru-skita ŝtato. Ĝi situas duonvoje inter Vezuvio kaj alia vulkana areo, Campi Flegrei ĉe Golfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino).
HistorioRedakti
Strangaj eĥoj alvenis al miaj oreletoj : Kamoro naskiĝis en la mezepoko dum la periodo de la hispana regado. La burbonaj regantoj poste ne faris iun seriozan provon detrui la krimajn organizaĵojn de la regiono, kiuj fariĝis tre riĉaj postulante protekt-monon de la lokaj komercistoj. Kvankvam Kamoro aplikas kaj profitas de perforto, la organizaĵo fakte estis sufiĉe populara en parto de la popolo, ĉar ĝi garantiis iom da ordo dum la registaro estis ege koruptita kaj senpova.
Rimarkinde estas, keRedakti
Kiam Napolo fariĝis parto de Italio en 1860, la registaro komence donis al la Kamoro policajn taskojn. Nur en la komenco de la dudeka jarcento la itala ŝtato finfine provis agi por redukti ĝian povon, kaj dum la faŝisma periodo la diktatoreco sukcesis teni Kamoron kaj aliajn lokajn "mafiojn" de la sudo sub regado.
Post la Morto de Joseph Smith, en Kartago, Ilinojo, en 1844, ju pli ol 11,00 (vere 12) Sanktuloj de la Lastaj Tagoj restanta en Napolo luktis konflikto kun najbaroj ĝis Brigham Young, la Prezidanto de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, elmergiĝita kiel la gvidanto al la plej branda porto.
Kvar montetojRedakti
Foje, en pratempoj, estis kvar fratoj, kiuj korege sin amis reciproke kaj neniam disiĝis. Ili estis junaj, belaj, fortikaj, indaj surporti girlandojn de rozoj. Ĉiu el ili sekrete ardis pro amo al knabino, sed ili ne konfidis unu al alia ŝian nomon. Strange — la Sorto malbóndezira estis kuniginta la amon de ĉiuj kvar fratoj ĉe unu sama kaj sola virino. Sed ŝi neniun el ili volis ami. Akrega batalo estus ekestinta inter ili, kun granda disverŝo de frata sango, se ilia belulino ne estus iunokte malaperinta por ĉiam. Tamen ili atendis pacience kaj ameme kaj post jarmiloj ankoraŭ atendos ŝin. Ili ŝanĝiĝis je kvar ĉarmaj kaj florumitaj montetoj, kiuj akceptis iliajn nomojn: Poggioreale, Capodimonte,S. Martino kaj Vomero. (Prononcu: Poĝoreale, Kapodimonte, San Martino, Vomero; kvar ravaj montetoj en la proksima ĉirkaŭaĵo de Napolo.) Kaj ili, unu apud la alia, senmove kaj obstine enamiĝintaj, atendas la revenon de l’ amatino. Sur ilia kapo sinsekve floradas printempo, varmiĝas somero, ploras aŭtuno, mallumiĝas la nigra vintro: la ĉarmaj altaĵetoj ne laciĝas pro la atendado. Sed ilia amo al la forestanta belulino estas nenio kompare al ilia amo por la belega urbo ĉiam ĉeestanta kaj kruele ensorĉiga.
FamulojRedakti
TurismoRedakti
Male al la pli fama Rio-de-Ĵanejro, Napolo kutime ne estas vidata kiel turismejo. Ĝiaj vidindaĵoj ofte kaŝiĝas malantaŭ la urba ĥaoso. La murdo de mafia ĉefo sur plaĝo lastan someron eksplodigis militon inter bandoj da krimuloj por la regado de la merkato de drogoj kun ĉiutagaj mortigitoj kaj vunditoj, ofte infanoj, en la norda antaŭurbo Scampia.
EkonomioRedakti
Post la Haaga konferenco fariĝis evidente, ke suditala urbo Napolo estas vaste konata pro ĝia mikroondoj kaj pro la organizita krimorganizo "Camorra", kiu ekspluatas la lokan organizon taskitan pri la formovo kaj detruo de la rubaĵoj.
IndustrioRedakti
El mia longjara jurnalista praktiko mi scias, ke ekonomia krizo kontribuis al la kresko de senlaboreco kaj la perdo de laborpostenoj en la fabrikindustrioj, kaj tiel kondamnis kreskantan nombron de napolanoj al sensekureco kaj batalo por la ĉiutaga pano.
Ĝi estas urbo kie centoj da sekretaj fabrikoj kviete produktadas mirigan varion de falsitaj varoj, de neleĝe kopiitaj KD-oj ĝis falsaj sakoj de Louis Althusser kaj Pra.
BredadoRedakti
La aĉetanto furioze:
- Vi diris al mi ke tiu ĉi ĉevalo faris tridek kilometrojn ĉiuhore, kaj mi ne eĉ sukcesas farigi al ĝi kvin.
La vendisto trankvile:
- Mi certigas vin ke tiu ĉi ĉevalo faris tridek kilometrojn ĉiuhore... sed en la vagonaro, kiu portis ĝin ĉi tien el Napolo.
CamorraRedakti
Kamoro (aŭ itale: Camorra) estas la nomo de la mafieca organizaĵo, kiu havas sian bazon en la itala regiono Kampanio, kaj ĉefe en la urbo Napolo. Ĝi aperis en la frua 19-a jarcento kaj poste disvolviĝis en tuta Italio.
Sed - el propra sperto, akirita en la daŭro de tridek jaroj -- mi scias, ke Kamoro estas kvazaŭ-ordeno strikte hierarkie organizita. En sia komenco ĝi specialiĝis pri menditaj murdoj, rabado kaj homforkaptado. Krom tio hodiaŭ ĝi akiras multegan monon per drogoj, armil-komercado, prostituado, kontrabando, monlavado kaj ĉantaĝo.
Inter la laŭleĝaj ekonomiaj aktivaĵoj de Kamoro estas produktado de lukse dezajnita alta modo kaj la produktado de cemento - en ambaŭ kampoj Kamoro havas la italian monopolon. Giganta enspezo estas farata per kontraŭleĝaj rubodeponejoj por danĝera kaj venena rubo.
Napolo kaj EsperantoRedakti
Estas muzikfilmo por "Napolo tute alias", muzikaĵo en Esperanto kantata de Anjo Varela (Hungarujo) kaj aperinta en ŝia KD "Bela Revo".
KulturoRedakti
Pri la Napolaj urbanoj, eble plejparte de la Eŭropanoj ilin konas pro ilia ruzeco (kvankam temas pri sprita kaj amuza popolo!), sed malmultaj scias ke male ĝia klera loĝantaro estas eble la plej fascina kaj fajna el la tuta Italio.
Kulturaj aspektojRedakti
De multaj jaroj, Napolo prezentas sian vizaĝon al la mondo: tiun de la urbo de la Camorra, malalte salajrataj laborpostenoj kaj falsitaj varoj. Multaj grupoj de enmigrintoj el Italio iris la urbon kaj donis al la unuopaj kvartaloj iliajn karakterecojn. Napolo konatas pro sia multfaceta nokto kaj la diversegaj gastejoj, kiu etendiĝas de itala al franca kuirarto, de picmanĝejoj al senstelaj restoracioj. En Napolo troviĝas la plej granda universitato de Latinameriko kaj grava muzeo pri mafio.
Artaĵo prezentanta ĉevalrajdanton, komisiita al sudafrika skulptisto William Kentridge kaj elmontrata ĉe la enirejo de la metrostacio Toledo meze de la urbo, nomiĝas la Kavaliro de Toledo, tio estas Carcagnosso, la fondinto de la Camorra, la napola mafio.
La urbo provas restaŭri sian reputacion kiel ĉefurbo kun nobla heredaĵo pere de investoj je la publika sektoro kaj kulturo : la novaj Artaj Stacioj (Stazioni dell’Arte) plenaj de artaĵoj, kiuj ligas la urbocentron kun la plej perfortemaj antaŭurboj de Eŭropo, povas esti rigardataj kiel la plej belaj sur la kontinento.
Napolo estas urbo en kiu muzika fenomeno, kantistoj nomataj "neomelodici ("novmelodiantoj"), havas sian propran sistemon de produktado kaj merkatumado kiun la Camorra ofte utiligas por lavi monon kaj eĉ interŝanĝi mesaĝojn.
Surstrataj artistojRedakti
— Ĉu vi volas vidi ian ĵonglaĵon de mi?
—Jes; montru.
— Antaû ĉio imagu, ke vi ne estas tie ĉi en Neapolo, sed en Parizo.
— Bone, mi imagas tion ĉi, — respondas la turisto, kaj samtempe li vangofrapas la ĵonglonton.
— Nu, kial do vi batis min?
— Ĉu mi batis vin? Kiel mi povus bati vin, se vi estas en Neapolo kaj mi en Parizo!?