Esperanto-sen-akuzativo.png
Bonvolu konfuzi kun Noa.

"La ideon, ke oni rajtas uzi Esperanton por vegetaranismo, nudismo, samseksamo, religioj konfliktaj inter si, kaj efektive por ĉio krom por serioza konsidero de la lingvo mem - tiun ideon mi trovas ŝoke malakceptebla."

~ Roy McCoy pri lingva plibonigo

"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."

~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo

"Mi estas konservema. Mi preferas uzi je 'je' anstataŭ 'na'."

~ George Bush pri na

"Chu vi legis la Fundamento ?"

~ Hosistemisto

"Vi estas reformemulo, mensogisto kaj fiulo."

~ Naisto pri vi

"Evitu na 'tiujn-kiuj-akuzativon-maltro-uzas'."

~ Adolf Hitler pri Eternaj komencantoj

"Kaj ne uzu 'na'!"

~ Sean Healy

"Vi devintus diri 'Kaj ne uzu je "na"!'!"

~ patrino de Sean Healy

"Kaj VI devunte korektu lin per 'Vi devintus diri "Kaj ne uzu'na'n"!'-ON!"

~ patriĉo de Sean Healy

"Ĉu vi vere ĵus diris 'devunte'???"

~ Sean Healy

"Devunten!"

~ malina gepatro de Sean Healy

"Tamen, ri pravas korekti vin je "devunte"..."

~ ina pajtro de Sean Healy

"Se mi volas elbuŝigi na "DEVUNTE" en mian propran hejmon mi tion faros!!!"

~ Sean Healy-esa spermdonanto

"Adolf Hitler pravis kiam li diris: "Evitu "tiuj-kiuj-akuzativon-trouzas"on"

~ Mussolini


2my6ao6.jpg

Naismo esta herezo. La esperantistaro ne devas toleri ke iu faru reformojn sur lingvo, kiu tute bone funkcias. La homoj kiuj portas esperanton en la vejnoj kaj neŭronoj sentas nenian bezonon pri la proponata prepozicio.

De pli ol cent jaroj multaj esperantistoj estas obseditaj de la ideo pri lingvaj reformoj - eble ne mirinde, ĉar Esperanto en si mem estas grandioza lingva reformo. De 1891 ĝis 1894 la gazeto "Esperantisto" estis plena de diversaj reformprovoj. En 1894 Zamenhof mem, premate de multflankaj postuloj, publikigis reformproponon, kiu estis malakceptita per voĉdono. Kontraŭ reformoj voĉdonis ankaŭ Louis de Beaufront, kiu poste iĝis la ĉefa gvidanto de la Ido-movado. Post la Idistoj la reformemo de la Esperantistoj iom mildiĝis, sed tute ne gerde malaperis. Post la ŝajne mortinta riismo, nun furoras naismo.

Gramatikistoj rekomendas uzi "je"n aŭ aldoni ĝenan kaj miskomprenigan akuzativon, por ne miskomprenigi "tiuj-kiuj-opinias-ke-lingvo-sekvas-regulojn-kaj-ne-inverse"on kaj faciligi la simetrion inter parola kaj skriba lingvo. Tamen, la lingvokorektado ofte misfunkcias, fortigante erarojn. Anstataŭ diri "Ne uzu na na!" oni korektu per "Ne uzu "na". Tamen stultuloj dum jarcentoj lante suĉas cigaredon aŭ maĉgumas antaŭ ol muĝe respondi "Kioooooon "na" uuuzu, do?" Kelkaj proponitaj klarigoj por tiuj mensdifektitoj estas:

  • Ne uzu na "na"! - atentu, ĝi estas NEFUNDAMENTA!
  • Ne uzu je "na"! -kontentiga al la Fundamentistoj sed nejetroistoj malamegos al vi.
  • Ne uzu "na"n. Uzo "n"on, diable! Aŭ eble "n"an, se temas pri A-vorto! -kontentiga al surduloj.

Kompreneble, frazoj sen ĉefrolvorto estas forte kritikataj en la PMEG, do zorgu vin! Studoj farita per torturo en Sovetio kaj Nazio montris ke 99.9% de viktimoj je naistoj kiu eĉ ne partoprenis en ĝia fiuzo kaj ĵuris eĉ miskompreni ĝin fakte bone komprenis na 'na'. Do, alia kialo por lerni na ido kaj forgesigi eĉ viajn idojn tiun ĉi fuŝulan kaj misnomitan klaĉlingvaĉon.

DevenoRedakti

Karaj kamaradoj,

 
Estus vere ridinde, se la afero ne estus tiom malĝojiga

Fakte (t.e. laŭ la faktoj :-) pluraj esperantistoj en Ĉinio konfuzas la soneton por la litero L je la sono por la litero N. Ofte oni aŭdas "Na libro, na domo" anstataŭ "la libro" aŭ "la domo".

Ĉu dialektigo?Redakti

Al la esperantistaro tutmonda.

Akcepto de "na" ne signifus dialektigon de Esperanto, laŭ Richard Nixon. Evidentiĝas ke la aldonvalora imposto al fremdaj nomoj aŭ mallongigoj/akronimoj estus akceptebla nur skribe, sed funkcias harstarige en parolata lingvo. Eble Zamenhof pensis unuamomente pri skriba lingvo kaj ne konsciis pri tiu malsoneco de voĉaj akuzativoj (en mia ekzemplo "Rousseauon" ktp). Krome eble li pensis en la unuaj tempoj ke la propraj nomoj iam estus plene esperantigitaj. Sed en la realo oni ne esperantigas "na" Rousseau kiel Ruso".

Esenco kaj estontecoRedakti

 
Ŝi dancas na, dancas na,
dancas na la na na na.

La gramatika vorteto nan-a estas mojosa mallongigo de nuda. La uzado de la vorto estas konata kiel naismo, kaj estas akceptata de ĉiuj nepruduloj kaj vegetaranoj.

La vorteto troviĝas en frazo, kies objekto (aŭ subjekto) estas

  • sen prepozicio,
  • sen akuzativa finaĵo,
  • kaj sen vestaĵo.

Oni uzas la vorteton

  • post verbo - ekz. "Ŝi dancas na."
  • antaŭ substantivo, kun aŭ sen "la" - ekz. "Na naĝado ĉiuj ŝatas."
  • anstataŭ "ne" - ekz. "Ne diru ne. Ridu na."
  • en feliĉaj kantoj - ekz. "Na na na na na."

Niaj legantoj scias, ke na-ismo jam ŝajnas multe pli sukcesa ol iam ajn estis la riismo.

Na vorto tre plaĉas, ĉu na?

KuirartoRedakti

Mi supozas, ke ni ne akuzativigos per "na" pro lingva sento: same kiel oni malfacile digestas kelkajn nutraĵojn, oni malfacile digestas la naan na aldonvalora imposto. Nur afero de gusto... do ne indas plu pridiskuti tion.

Manifesto de naismoRedakti

La Fundamento de Esperanto estas sankta kaj netuŝebla. Akuzativo estas parto de Fundamento, do ĝi estas ankaŭ sankta kaj netuŝebla.

Oni ne povas dubi, ke Zamenhof elektis finaĵon kaj ne fiksitan lokon de la rekta objekto en la frazo. Tiel li savis liberan vortordon. Sed ekzistas tria vojo: esprimi akuzativon per prepozicio antaŭ la rekta objekto. Japanoj tion faras per postpozicio malantaŭ la rekta objekto. Uzi prepozicion forigus la esceptan (malkoheran) rolon de la akuzativo kaj farus ĉiajn rilatojn egale nominativaj.

Ekzistas frazoj en kiuj la uzo de la Fina Venko estas malkonvena: ekz 'oni ne tro uzu je-n' (se oni ne volas amplekse diri: 'oni ne tro uzu prepozicion je'). Por eviti tiun 'je-n' ni povas diri: 'oni ne tro uzu na je'. 'Na' estas nomo, kiu sankta Gaston Waringhien donis al la voĉhava konsonanto 'n'.

Alia ideoRedakti

Kelkaj homoj eĉ pravigas la premion "na" ĉi-maniere: oni rajtas adjektivigi ion ajn per la finaĵo "-a"; do tial estas plene laŭregula adjektivigi ankaŭ la finaĵon "n", tiamaniere kreante na "na"; tiel fakte "na lakto" signifus "akuzativa lakto", do "lakton". Aliaj homoj tamen pensas ke tio estas jam iom Haloŭino. Ĉu ni ne havas kialon por esti dankemaj ?

Vidu ankaŭRedakti

Ne vidu ankaŭRedakti


Ekzemplo de na-istoj: http://br.youtube.com/watch?v=ekVro51joB4

Pri na prepozicio troviĝas senornama artikolo en la Vikipedio.
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.