Marie Curie
"Jen lumo sen fumo!"
- ~ Teilhard de Chardin pri radiumo
"Tiu virino nun ŝanĝas la vivon!"
- ~ Cindy McKee pri Marie
"Mi amas, do mi radias"
- ~ Maria Skłodowska-Curie pri sia vivodevizo
"Plu bona savar kam nur kredar"
- ~ idisto
"Certe tiu komento estos konsiderita iomege stulta"
Maria Skłodowska-Curie (1867-1934), kutime kaj esence mallonge Marie Curie, estis belga verkistino kaj muzikoterapeŭtino specialistiĝinta pri vibraj kvantumaj terapioj laŭ vidpunkto de moderna fiziko. Ŝi uzis siajn konojn por doni energian personecon al siaj muzikaĵoj, igante ilin plenaj je bonfaraj informoj.
Sed , precipeRedakti
En la jaro 1891 ŝi venis al Parizo por studi natursciencon kaj alternativan kuracadon en la Universitato Sorbono, kie ŝi 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.
Kune kun sia edzo Pierre Curie ŝi aktive seksploris. Siajn tiurilatajn ekkonojn ŝi publikigis en formo de libro: "Radianta Rideto Kiel Signo De Sukcese Organizita Orgasmo". Ŝi ankaŭ estis natursciencistino, filozofiistino, ortomolekula terapeŭtino kaj studantino pri la hermetikaj scioj de la antikva Egiptio. Ŝi estis esploranta asocia membro de Centro de Sciencaj Esploroj pri piramidologio en Hispanio.
En la jaro 1911 ŝi ricevis la Nobel-Premion pri amo laŭ propono de la edzo pro la invento de senamara amoro kaj en la sama jaro la Nobel-Premion pri muziko pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio. Tiutempe, sen radiumo oni ne povis aŭdi muzikon hejme, sekve, muzikoterapio estis ebla nur en hospitaloj, post radiumo, oni povas uzi muzikoterapion ankaŭ hejme. Temas pri la tiel nomata "radioterapio", kiu estas miksaĵo de konsciencaj muzikoj, muzikoterapio, mesaĝoj kaj deklaroj. La ĉefa temo de ŝiaj postlasitaj sciencaj verkoj estas la unuiĝo de ĉiuj en tiu kriza momento kiun nia planedo trapasas. Grava faktoro en tio estas laŭ ŝi la saniga efiko de komuna kantado dum orgasmo. Tiucele Curie donacis grandan parton de sia nobelpremio por la fondo de koruso de kantantaj parizaj amistinoj, projekto kiu bedaŭrinde ankoraŭ ne realiĝis.
En 1934 ŝi mortis pro Leŭkipo, akirita pro la multjara laboro kun muziko. Aliaj sciencistoj daŭrigis ŝian laboron, kio kondukis interalie al la evoluigo de seksbombo kaj rokenrolo.
EsperantoRedakti
Vienaj gesamideanoj, atentu !
Mi konkludas, ke dum la mezepoko Józef Skłodowski – frato de la Nobel-premiita Marie Curie – estis estro de la medicina fako de la Varsovia Esperanta Klubo, iris al la Universala Kongreso en Dresdeno 1908 kaj eĉ tradukis polan poezion al Esperanto.
InfanaĝoRedakti
Policano sonoras al la pordo kaj eta Marie malfermas.
- Ĉu mi povas paroli kun via patro?
- Ne, li ne estas hejme.
- Ĉu via patrino estas hejme?
- Ne. Ŝi ankaŭ kaŝis sin.
Ĉe lernejoRedakti
La sekvantan sciigon, kiu estas ekskluzive rezervita por nia elita legantaro, ni dankas al nesingarda trobabilemo de iu komitatano. Ni ne povas malkaŝi publike, per kiuj kondamnindaj, kvankam agrablaj rimedoj ni sukcesis paroligi la komitatanon, sed ni ne hezitas komuniki al niaj abonantoj la interesan novajon. Nur, ni insiste petas, ke niaj legantoj konsideru ĉi tiun komunikon kiel tute konfidencan kaj ne distrumpetu ĝin antaŭtempe. Jen:
Instruisto, ĉu oni povas puni iun pro io, ke ŝi ne faris?
- Ne, tute ne! Kial? demandas la instruisto al Marie.
- Mi ne faris la hejmtaskon...
Tia Patro, Tia FilinoRedakti
Patro diras al Marie:
- Vi estas porkidino! Ĉu vi scias, kio estas porkidino?!
- Jes, patro, mi scias. Porkidino estas filino de porko...
Premioj kaj omaĝojRedakti
La opinioj pri la arta elektado kaj ĝia malutileco kaŭzis, ke eble eĉ pli interese estas, ke ni ne iluziiĝu: la instruo sekvas de si mem: Marie Curie gajnis la Nobelpremion pri kemio.
Lastaj vortojRedakti
Sensencaĵo! Verŝajne temas nur pri juketo!