Maljunulino
"Homo lernas la tutan vivon"
- ~ Zamenhof pri maljuneco
"Aĝo estas tre alta prezo por matureco"
"Ji esan dialekto de la lango Esperanto."
Maljunulino estas bonalingva versio de oldulino. Tio estas speciala tipo de malbela virino, ĉar kelkaj al ili jam estis belaj.
Sanaj problemojRedakti
Grandaĝa sinjorino kun simpatia filino eniras kuracistan kabineton.
- Senvestiĝu, - diras la kuracisto al junulino.
- Do mi estas malsana! - klarigas pli aĝa virino.
- Pardonu min, avino! Montru langon.
Okulsana problemoRedakti
Kuracista kabineto:
- Doktoro, kiam mi trinkas teon, mia dekstra okulo tre doloras.
- Avino, ĉu vi eligas kuleron el la glaso?
Malbona vidkapabloRedakti
- -- Mi petas vin, kara juna sinjoro, bonvolu min akompani al la alia flanko. La trafiko estas danĝere vigla, mi estas maljuna, malbone mi vidas.
- -- Volonte mi helpos. Certe vi loĝas tie.
- -- Ne, ne tie. Mi venis en la urbon per motorciklo, kaj mi lasis ĝin tie.
ArtritoRedakti
Al la atendejo ĉe la kliniko de konata specialisto pri artrito eniris maljunulino. Ŝi apogis sin per irbastono kaj estis tre tre kurbiĝinta. Ŝi tiom kliniĝis, ke ŝajnis ke ŝia kapo baldaŭ tuŝos ŝiajn genuojn. Kiam ŝi eliris de la kuracista ĉambro, la atendantoj surprizitaj vidis, ke ŝi fariĝis malkurba kaj pli bone marŝas, kun la kapo supre. Demandis ŝin unu el la pacientinoj: "Kiun miraklon faris al vi la doktoro?"
Respondis la maljunulino: "Li donis al mi pli longan bastonon."
Bona vidkapabloRedakti
Antaŭ kelkaj jaroj laca edzino plendas.
- -- Mi rigardis la spegulon. Mi vidis sulkoplenan vizaĝon. Ŝvelitan,
atomian haŭton. Aĉan, lozan haŭton, brakojn, kiel tiu de maljunulinoj. La edzo silentas prudente.
- -- Ho -- diras la edzino --, vere vi povus diri al mi belajn, kuraĝigajn vortojn, kiel ĝis nun ĉiam, por ke mi fartu pli bone. Vi ja povus min almenaŭ konsoli. Vi ne reagas tiel.
- -- Sed vere! -- diras la edzo.-- Via vidkapablo, viaj okuloj ankoraŭ estas precizaj. Mirinde perfektaj.
KieRedakti
Vizitis maljunulino kuraciston.Li demandas ŝin:
-Diru al mi ,avino,kie vin doloras?
-Ho, mia doktoro ,doloras min ĉi-tie same hejme!
AŭdkapabloRedakti
Iu avino vizitis la kuraciston por surduloj.
-Doktoro, mi aĉetis novan aparaton por surduloj.
-Bone .Nun vi tre bone aŭdas. Kiel fartas via edzo !
-Malmulte kostas, nur 50 eŭroj!
En salonoRedakti
Sinjorino parolas pri sia aĝo:
Ĉu ne estas vere - ŝi diras al sia edzo - ke mi havas apenaŭ tridek jarojn ? Vi scias tion.
Jes. Kiel mi ne povas tion scii ? Estas jam tiom da jaroj, ke vi diras al mi tion!
PANJA KOMFORTORedakti
Unu maljunulino havis tri riĉajn gefilojn, kiuj strebadis por plaĉi al ŝi kaj provizi ŝin je komforto. Tial la gefiloj decidis aĉeti donacaĵojn por sia patrino okaze de ŝia 80-a naskiĝtago.
La pli aĝa filo aĉetis tre grandan domon por ŝi.
La filino aĉetis tre kostan kaj luksan aŭtomobilon por la patrino.
La pli juna filo ekpensis: "Panjo havas ĉion, kion ŝi deziras kaj bezonas, kaj miaj gefratoj donis jam al ŝi tre kostajn donacaĵojn. Kion mi aĉetu por ŝi?"
Li memoris, ke la patrino estas fervore kristana, sed ŝia vidkapablo estas tre malbona, pro tio ŝi ne povas plu legi la Biblion. Li do aĉetis por ŝi tre lertan papagon, longe trejnitan en monaĥejo kaj kapablan reciti la tutan Biblion. La papago kostis unu milionon da steloj. Post kelkaj tagoj la maljunulino skribis leterojn al siaj gefiloj.
Al Johano ŝi diris: — Via domo estas tre bela, sed ankaŭ tro granda. Mi uzas nur unu ĉambron, sed mi bezonas tro da tempo por purigi tutan ĝin.
Al Maria ŝi dankis la luksan aŭtomobilon: — Tamen mi ne plu eliras el mia hejmo, tial mi ne bezonas vian aŭton.
Al la pli juna filo ŝi montris ja sian kontentecon: — Jozeĉjo, nur vi konas min bone kaj kapablas diveni miajn verajn bezonaĵojn. Dankon, filo! Via kokido estis tre bongusta! 😋
(Nekonata aŭtoro. El la portugala esperantigis: Júlio Pedrosa.)
ŜercoRedakti
Plenaĝulino estis kondukita urĝege al la ĉambro de intensa kuracado en hospitalo. Alveninte tien, ŝi spertis la tiel nomatan "ŝajnan morton", kiu estas antaŭkomata situacio. Tiam, meze de brilanta lumfasko, ŝi ekvidis Dion.
- Kio estas tio? - ŝi demandis la Kreinton - Ĉu mi mortis?
- Ne. Laŭ miaj kalkuloj, vi mortos post 16 jaroj, 2 monatoj, 19 tagoj kaj 3 horoj. - respondis la Eternulo.
Rekonsciiĝinte, ŝi pripensis kaj decidis pli intense ĝui kaj profiti el la nun sciata vivotempo, kiun ŝi havos. Ankoraŭ en la hospitalo, kompreneble tre kuraĝe kaj memfide, ŝi tuj submetiĝis al gras-elsuĉado kaj al sinsekvaj plastioj, por refirmigi la mamojn, iom sinuigi la talion, plipintigi la nazon, reliefigi la lipojn, mallongigi la orelojn, forigi la ĉirkaŭokulajn blurandojn kaj la faltojn de la vizaĝo, ktp... Ŝi farigis ĉion eblan por esti junaspekta kaj tre bela. Malmultajn tagojn post ŝia kuracista forpermeso, dum ŝi transiris straton, venis aŭtomobilo kun granda rapideco kaj batfaligis ŝin, mortigante ŝin sammomente. Renkontinte Dion denove, ŝi plendis al Li:
- Mi ne komprenas, Sinjoro! Vi certigis al mi, ke mi ankoraŭ havos 16 jarojn da vivo. Kial do mi mortis tiel antaŭtempe, kaj ĝuste post tiom da elspezoj miaj por altkostaj plastioj?!!
Dio tre alproksimiĝis al ŝi, kaj atente rigardinte al ŝi en la okulojn, Li vekriis: - KREITINO, MI NE ESTIS REKONINTA VIN!!!
Longa memoroRedakti
Eta Toĉjo: Ĉu vi povas kredi ke mia avinjo diras ke ŝi aĝas nur kvindek jarojn?
Eta Joĉjo: Ĉu vi havas iun kialon por dubi pri tio?
Toĉjo: Jes. Ŝi daŭre rememoras aferojn kiuj okazis antaŭ sepdek jaroj!
HumoraĵoRedakti
Maljunulino al knabeto ploranta sur la strato:
"Kio estas al vi, mia knabeto? Gu vi perdis la vojon ?"
Knabeto: "Ho, ne, sed mi trovis straton, kiun mi ne konas.”
Idista oldulinoRedakti
Oni raportas, ke S-ro D. Carbone skribas : Jam iĝis bela tradicio, ke Dueno Oldino qua moro-surveyas adolecantino o yuna muliero. Kaj cetere ni decidis provizore ne plu okopiĝi pri la temo.
HELPEMARedakti
Avino Krukegino: Ni havas belan vivon, ĉu ne, Krukego?
Avo Krukego: Jes ja!
Avino Krukegino: Mi pensas ke eble ni devus fari ian volontulan laboron, por helpi aliulojn. Tiel ni povus redoni al la komunumo.
Avo Krukego: Ho, mi jam faras tion! Ekzemple, hieraŭ mi helpis maljunulineton transiri la straton.
Avino Krukegino: Aĥ, kreteno! Tio estis MI!
AŭtomobiloRedakti
Haltigis policano la maljunulinon stiranta aŭton:
-Ĉu vi ne vidis kiom rapide vi stiris aŭton?
-Jes, mia filo ,respondis la 82 jaraĝa sinjorino, `` sed mi devis rapidigi ĉar mi baldaŭ forgesos kien mi iras!``
LeonoRedakti
En Moravio, Saskvaĉo, la 9-an de aprilo, du viroj prirabis kostum-butikon kaj eskapis en felo de leono, kurante en la arbaron. Ĉar verŝajne ne eblis bone vidi de sub la leonfelo, ili nur iris kelkan distancon. Terurita maljunulino en Regina altelefonis la policon, raportante blindan leonon, kiu laŭ ŝia diro trakuris ŝiajn florbedojn; ŝia edzo pafis la leonon, sed je lia konsterniĝo, nur duono de la leono falis, dum la alia persistis kuri. Post duonhoro policistoj sukcesis kapti la ceteran leonon, kaj enkarcerigis la ŝtelistojn.
KIOM AĜAS?Redakti
Avino Krukegino promenas kun eta Joĉjo. Ili trafas s-inon Harum, maljunan amikinon de Krukegino.
Harum parolas al Joĉjo: Do, vi certe estas la nepo de Krukegino.
Joĉjo: Jes.
Harum: Mi aĝas 76 jarojn. Kiom VI aĝas?
Joĉjo: 8 jarojn.
Harum: Tre bone. Kaj... kiom aĝas via avino?
Joĉjo: Mi ne scias. Sed... ni havas ŝin de ege longa tempo!
Via AvinoRedakti
–Via avino portis tre mallongajn minijupojn, maldikajn kalsonetojn, altajn botojn, kaj neniun mamzonon... –Ŝi aŭskultis Led Zeppelin, The Beatles, Janis Joplin kaj Rolling Stones. – Ŝi veturis per motorcikloj kaj rapidaj aŭtoj. – Ŝi fumis tabakon kaj aliajn aferojn... – Ŝi drinkis gintonikojn, viskion, kaj kio ajn... – Ŝi venis hejmen je la 4a matene kaj foriris al laborejo matene... Sciu, ke vi neniam estos tiel mojosa kiel via avino. Pardonu min, sed iu devis diri ĝin!
KanzonojRedakti
En iu maljunulejo interparolas du 80-jaraj virinoj, judino kaj italino interparolas:
Ĥaje: "Ĉiusabate min vizitas mia amiko, Jankel. Ni iom manĝas, trinkas ruĝan vinon, poste enlitiĝas kaj kantas klezmerajn kantoj."
Allegra: "Ankaŭ min ĉiusabate vizitas amiko mia, Giovanni. Do ankaŭ ni manĝas iomete, trinkas ruĝan vinon, poste enlitiĝas kaj amoras."
Ĥaje: "Ĉu vi amoras?"
Allegra: "Nu jes, ni ja ne konas la klezmerajn kantojn."
SaĝecoRedakti
Oni asertas, ke ion diradis mia saĝa avino:
"Malfeliĉa estulo estas la viro: li havas mamojn sen lakto, ovojn sen ŝelo, birdon sen flugiloj kaj sakon sen mono!"
ADORINDAĴOJRedakti
Avino Krukegino legas komikson en taggazeto: Ho, ĉi tiu bildstrio "La etularo" estas tiom aminda! Sed kiel ili eltrovas tiom da adorindaĵoj ĉiutage?
Avo Krukego: Mi kredas ke estas gepatroj kiuj ensendas la amuzajn diraĵojn de la idoj.
Avino: Kaj geavoj, ĉu?
Avo: Mi ne scias. Sed kiom ofte avo aŭ avino diras adorindaĵon...?
FenestrojRedakti
Avino sidas ĉe la komputilo. Subite, ŝi ekkrias: Kio estas tio!? Ne, vi ne povas denove fari tion. Vi povas trompi min unufoje, sed vi ne povas trompi min dufoje!
Avo alvenas: Kio okazas?
Avino: La komputilo ĵus avertis min ke tro multaj fenestroj estas malfermitaj, kaj ke mi devas fermi kelkajn.
Avo: Do?
Avino: Estas trompo! Lastfoje, mi kontrolis tra la tuta domo, kaj neniu ajn fenestro estis malfermita!
KaŝemoRedakti
Fieras najbarino: „Mi dekutimigis mian edzon mordi siajn ungojn.“
„Kiel?“
„Mi kaŝis liajn dentojn.“
MemoroRedakti
Maljuna geedza paro sidadas en la verando. Ekparolas la maljuna sinjoro:
- -- Nun mi prenos grandan dozon da glaciaĵo el la fridujo. Ĉu petas ankaŭ vi?
- -- Nur malgrandan dozon -- respondas la edzino -- , sed versu sur ĝin ankaŭ ĉokoladan siropon! Ĉu vi volas tion skribi? Vi scias, kiel forgesema vi estas.
- -- Tute ne! Mi tenos tion en la kapo. Malgranda dozo kun ĉokolada siropo.
- -- Jes, kaj kun nuksoraspaĵo. Ĉu vi ne forgesos?
- -- Evidente ne.
- -- Kaj metu unusolan ĉerizeton sur la supron! Ĉu vi certe ne forgesos tion?
- -- Mi certegas, kara!
En la sekvaj dek minutoj aŭdeblas en la verando, ke la edzo aktivas en la kuirejo. Fine li aperas kun du teleroj da ovaĵo kun ŝinko.
- -- Mi ja diris al vi, ke surskribu ĝin! -- ekĝemetas la edzino. -- Jen, vi denove forgesis la toaston.
AlieRedakti
-Ana ,ĉu vi memoras kiel mi nomiĝas?
-Ĉu tio al vi estas urĝa?
ManĝadoRedakti
Pastro iris al la malsanulejo, por ke li renkontiĝus maljunulinon. Kiam pastro iris en la ĉambron de la maljunulino, li rimarkis, ke ŝi dormas. Li decidis atendi, ke maljunulino vekiĝos.
Sur la tablo la pastro vidis sekvinberojn. Li pensis, ke eble povus ĝustumi kelkajn. Kiam maljunulino vekiĝis pastro dankis pro sekvinberojn. "Ne dankinde", diris maljunulino. "Mi jam suĉis ĉokoladon, kiu kuŝis sur ili."
BONGUSTA!Redakti
GeKrukegoj vespermanĝas. Avino Krukegino preparis lasanjojn.
Avino: Mi bedaŭras, sed mi ne plu havis bazilion, do ĝi mankas.
Avo: Sed mi tute ne rimarkis la mankon. Mi timas ke mia gustumpovo malfortiĝas kun la aĝo.
Li komencas manĝi el apuda bovleto: Sed la tapioka kremaĵo estas bongustega!
Avino: Tio estas terpomkaĉo.
MotorcikloRedakti
Petas pli maljuna sinjorino junulon, ke li konduku ŝin tra strato.
„Tre volonte. Ĉu vi loĝas tie?“
„Ne, mi havas tie parkitan motorciklon.“
RevekiĝoRedakti
Maljunulino sin submetis al malfacila kirurgia operacio. Kiam ŝi vekiĝas, vidas homon en blanka kitelo.
- Ho doktoro, ĉu bone sukcesis la operacio?
- Mi pardonpetas, bona virino, mi estas Sankta Petro.
PrincoRedakti
Reĝido promenas en la arbaro. Li renkontas ege malbelan virinon kun pigo. La aĉulino diras al li:
─ Se vi divenos kio ĝi estas? Mi estos la via – ŝi montras al la pigo.
─ Ĝi estas urso – respondas la reĝido.
─ Preskaŭ. Do, vi ricevos min.
Nepino kaj AvinjoRedakti
Bela junulino kun la avino aĉetadas. Ŝi rimarkas plaĉan tolon.
- -- Kiom ĝi kostas?
- -- Po tri kisojn unu metro -- flustras la juna vendisto.
- -- Mi petas tri metrojn. Avinjo, bonvole pagu.
Teknika demandoRedakti
Kvinjara knabino demandas antaŭ ol dormi:
- Avineto, kiel aperas infanoj?
- Nu! Tiu estas tre longa rakonto. Sed, iam mi klarigos al vi.
- Rakontu almenaŭ pri la komenco!
RiproĉoRedakti
Avino riproĉas al sia nepino:
-Kiam vi intencas edziniĝi?
-En la cirklo de divorcituloj!
ŜparoRedakti
Sepdekjarulo edziĝas kun deksepjarulino. Dum la nupta nokto, la oldulo surprizas ŝin per sia ardo kaj ripetkapablo.
Tiel ke matene, dum li kontente ronketas, ŝi sentas kvazaŭ ŝi pasigus nokton en kazerno. Ŝi pene ellitighas, kvazaŭ rampas ĝis la banĉambro, kaj rigardas sin en spegulo.
"Li ja diris ke li ŝparadis dum kvardek jaroj," ŝi murmuras, "sed mi kredis ke li parolas pri mono...!"
Piedoj kaj manojRedakti
-Avĉjo, lavu viajn piedojn. Ni sufokiĝos!
-Oni diris ke ni devas lavi manojn . Oni ne menciis piedojn!
♀ Amoro kaj Maljunaj virinoj ♀Redakti
Junulo renkontas virinon en trinkejo. Ŝi estas 57, sed sufiĉe bela. Ili trinkas, dancas, parolas. Kiel fermtempo proksimumas, la virino diras, “Ĉu vi iam havas sportisto-duoblon? Patrino-filino-triaĵon?”
La viro kapneas. La virino prenas lian manon kaj diras, “Hodiaŭ estas via bonŝanca tago.”
Ŝi kondukas lin al ŝia domo. Ili eniras kune. La virino fermis la pordon, tiam vokas, “Panjo? Ĉu vi ankoraŭ vekas?”
Ĉu vi amas min?Redakti
Avino Krukegino plendas al Avo Krukego: Kial vi ne plu diras al mi ke vi amas min?
Avo: Nu, post kvindek jaroj da geedzeco, mi estas certega ke mi diris tion al vi multege da fojoj.
Avino: Do?
Avo: Do, se io ŝanĝiĝos, mi sciigos vin.
OkulojRedakti
Bela Virino ĉirkaŭ kvardekjara, troviĝante en haveno ekaŭdas, admirekkrion kaj rimarkas junan mariston direktiĝantan en ŝian direkton, « batalpreta ». Tio ekamuzis ŝin, do flatita, ŝi diras « O, etŭlo, vi ne flirtos kun mi, mi estas jam avino ».
O, avino », respondas la m aristo tute ne malkuraĝigita, « klel grandajn okuftojn vi havas ! ! ! »
VidvinoRedakti
Kun granda plezuro mi povas raporti al vi ke Kruko komercvojaĝas en la kamparo, kaj en vilaĝeto lia aŭtomobilo ekpaneas. La garaĝisto konstatas ke li ne povos ripari ĝin ĝis la morgaŭa mateno, sed li donas al Kruko adreson de vidvino kiu ofte gastigas turistojn. La neplutiomjuna vidvino ĝojas akcepti vojaĝanton ekster la turismosezono. Post simpla vespermanĝo, ŝi montras al li la gastoĉambron:
"Mi volus averti vin," ŝi diras, ruĝiĝante kaj mallevante la okulojn, "ke la pordo inter tiu ĉi ĉambro kaj la mia ne ŝloseblas...."
"Ne gravas," Kruko respondas senzorge. "Donu al mi seĝon, kaj mi ĝin blokos."
Ŝerco 1228Redakti
Avino falas el kvara etaĝo. Sube amasiĝas ĉirkaŭ ŝi multaj homoj. Venas ŝia nepo kaj demandas:
„Avino, kio okazis?“
Avino: „Mi ne scias, mi ĵus alvenis.“
KulpoRedakti
Avino demandas malgrandan nepon:
— Kiu elbatis fenestron en kuirejo?
— Panjo. Sed kulpas paĉjo. Kiam telero flugis al lia kapo, li subite flankeniĝis.
Ne ploruRedakti
- -- Maljuniĝanta edzino venas de la spegulo plorante.
- -- Kio estas la problemo? -- demandas la edzo.
- -- Mi rigardadis min en la spegulo, kaj verdire pli kaj pli profundaj iĝas la sulkoj, mi iĝas pli kaj pli malbela.
- -- Nu, ne ploraĉu jam! - konsolas ŝin la edzo. -- Ja vi vidas tion nur starante antaŭ la spegulo, sed mi vidas vin la tutan tagon, tamen mi ne ploras.
AL KIU VI PAROLAS?Redakti
Avino Krukegino kritikadas sian filon: Kruko, vi devus fari pli da domtaskoj por helpi vian edzinon. Kaj vi devus ankaŭ esti pli bona rolmodelo al via filo...
Kruko interrompas ŝin: Panjo, ĉu vi konscias ke vi paroladas nur al vi mem?
Avino Krukegino: Kion vi celas? Mi ja paroladas al vi de dek minutoj!
Kruko: Vi ja paroladas, sed mi ne aŭskultadas. Kaj estas neniu alia en la ĉambro. Do, vi evidente paroladas nur al vi mem!
AvinoRedakti
Avinjo skribas: „Alveturigu al ni la infanojn por ferioj. Mi tre ĝojas. Kaj ne forgesu alporti kun ili grandan kvanton da medikamentoj kontraŭ kapdoloro.“
Ĉe lernejoRedakti
Avino iras al la lernejo por peti la instuistinon, ke ŝi permesu hejmeniri la knabeton pli frue:
─ Bonan tagon, mi estas la avino de Peĉjo. Bonvolu permesi, ke hodiaŭ mia nepo povu hejmeniri kun mi pli frue!
─ Ne eble. Peĉjo hodiaŭ ne vizitis lernejon.
─ Kie li estas?
─ Onidire li estas ĉe via entombigo.
SportoRedakti
Du maljunaj dommastrinoj spektas olimpiadon:
- Petrovna, je kiom vi povus trakuri centmetraĵon?
- Nu, eble je kvincent dolarojn
EvoluoRedakti
Diras maljunulino: „Dum mia juneco, se infano similis al la patro – tio estis heredeco, kaj se li similis al najbaro – do tio estis influo de medio.“
BicikloRedakti
Knabeto demandas avinjon:
„Avinjo, kien vi iras?
„En tombejon, fileto.“
„Kaj biciklon kiu alportos reen?“
OrfojRedakti
Inter amikoj: „Ĉu via edzino estas vere tute orfo?“
„Jes.“
„Mi neniam edziĝus al orfo.“
„Kial?“
„Estus neniu, kiu zorgus pri niaj infanoj.“
KonversacioRedakti
Tri maljunaj avinoj silente sidas kune sur parka benko. Post periodo unu oldulino profunde ĝemas, "Ho ve, ho ve....!"
Post kelkaj plu minutoj dua oldulino simile elkore ĝemas, "Ho ve, ho ve, ve, ve!" kaj forviŝas larmon.
La tria avino protestas, "Sinjorinoj, tio ne taŭgas! Ni jam konsentis ke hodiaŭ ni ne konversaciu pri niaj gefiloj!"
Ĉe tabloRedakti
Ĉe vespermanĝo, knabo sidas apud sia avino. Ŝi estas digna, sed iom eksmoda virino de forpasinta epoko.
"He, avinjo," ekparolas eto, "ĉu...?
"Silentu!" diras avinjo. "La infanoj ne parolu ĉetable!"
"Sed avinjo...," timete pepas la knabeto.
"Nun silentu kaj manĝu bonkondute!" insistas la maljunulino. Ĉagrene, la knabo ne plu provas paroli, kaj malfermas la buŝon nur por enŝtopi la nutraĵojn.
Post la deserto, la avino, kiu tamen estas bonkora virino, karesas la etan kapon kaj demandas: "Sed kion vi volis diri, karuleto?"
"Mi volis diri al vi ke estas grasa vermo en via salato!"
TurismoRedakti
Turisto demandas maljunan virinon pri plej mallonga vojo al burgo.
„Tra ĉi tiu arbaro, poste trans marĉon kaj vi estas antaŭ la burgo.“
Turisto: „Ĉu trans marĉon, ĉu tio ne estas danĝera?“
„Certe ne, juna sinjoro. Mi sendis trans ĝin jam kelkajn turistojn kaj neniu venis plendi.“
Profesiaj problemojRedakti
- -- Kara Manjo, vi ekmaljuniĝis, kiel kasistino -- diras la ĉefo.
- -- Kial vi pensas tion?
- -- Lastatempe la pagintaj virklientoj senescepte tre akurate kontrolas ĉiujn redonitajn monerojn.
AnatomioRedakti
S-ro Rousseau diras, ke
DentojRedakti
Maljunulineto, jam en la lito, al sia edzo en la banchambro: Karulĉjo, kion vi faras?
Maljunuleto: Mi lavas la dentojn.
Maljunulineto: Nu, estu ĝentila, lavu ankaŭ la miajn!
AlieRedakti
Jochjo hazarde vidas ke lia onklino purigas sian artefaritan dentaron.
"Ho, onjo!" la etulo mirigite demandas, "ĉu vi estas malmuntebla?"
MentonoRedakti
Maljuna avo legas la gazeton, kaj lia maljuna edzino nostalgie diras: "Komence de nia geedza vivo, vi kutimis karesi mian mentonon."
Ne levante la okulojn, la maljunulo diras: "Jes, certe. Sed tiuepoke vi havis nur unu!"
HarojRedakti
La edzino reveninte de la frizisto demandas la edzon:
- Ĉu vi rimarkas iun ŝanĝon?
- Nenion. Kial?
- Mi estis ĉe frizisto.
- Kaj?
- Mi atentigas vin, ke vi diris hieraŭ, ke mi kun tiu longa hararo similas al maljunulino.
- Jes. Kaj?
- Ĉi tiel, kun mallonga frizaĵo mi jam alimaniere aspektas. Vidu!
- Jes, vere kara. Vi pravas. Nun jam vi aspektas ĝuste kiel maljunulo
ĜentilecoRedakti
En kupeo junulo intense maĉas maĉgumon. Kontraŭ li sidanta maljunulino rimarkas lin kaj post iom da tempo diras: „Tio estas de vi tre bela, ke vi parolas al mi, sed mi estas tute surda.“
StirkapabloRedakti
Viro eniras drinkejon, mendas unu brandon post la alia, trinkadas kaj kraĉetadas murmurante "Fi, ŝi kapablis stiri...".
Dum iom da tempo la gastejestro observas la kraĉadon kaj murmuradon ("Kiel ŝi kapablis!" kaj simile). Finfine interesiĝinte li demandas la viron: "Ho, kial vi daŭre sputas kaj flustras pri iu virino, kiu iel veturis?"
Respondas la viro: "Mi petveturis ĉe la aŭtostrado, kaj iam haltis Porsche [tre sporta kaj rapida, multekosta germana aŭto] kun nediafanaj fenestroj. Kiam mi malfermis la pordon, malantaŭ la stirilo sidis maljunulino, certe 80- aŭ 90-jaraĝa! Sed ŝi ja kapablis stiri! Ni kvazaŭ flugis per 250 km/h sur la aŭtostrado. Kaj kiam ni, kun kriĉantaj radoj, estis veturantaj ĉe elveturejo de la aŭtostrado, subite post kurbiĝo staris kamiono, post akcidento etendita trans la tuta leno. Atendante mian morton, mi kriis: »Avinjo, se ni tion postvivos, mi frandzos vin ĝiskolapse!«"
La viro rigardas al la gastejestro, kaj denove elkraĉas: "Fi, ŝi vere kapablis stiri..."
NoktovestoRedakti
La junulino pasigas la semajnfinon en la bieno de siaj geavoj. Kiam ŝia avino malfermis la pordon de la dormoĉambro por deziri bonan nokton, ŝi notis ke sia nepino estas nuda. Tiam, ŝi demandis:
- Kion signifas tio?
Kaj la junulino respondas:
- Tio estas mia dormovesto.
La maljunulino ŝatis la ideon kaj decidis atendi ankaŭ sian edzon tia. Kiam la maljunulo eniras en la dormoĉambron, li tuj demandas:
- Kion signifas tio?
Kaj la maljunulino respondas:
- Tio estas mia dormovesto.
- Ho, jes! Sed kial vi ne gladis ĝin antaŭ ol vesti?
ReligiemoRedakti
En la sino de avonjo sidadas nepineto kaj rigardadas la faltojn de la maljunulo:
- -- Kiuj estas tiuj sur via vizaĝo, avonjo?
- -- Faltoj.
- -- Kaj ĉu ilin donis Dio al vi?
- -- Jes, li kreis min jam antaŭlonge.
La knabineto palpadas sian propran vizaĝon:
- -- Ĉu ankaŭ min kreis Dio?
- -- Jes, sed vin antaŭ nelonge.
- -- Laŭ tio Dio estas nun jam multe pli lerta, ĉu?
NE ĈESU, NE ĈESU !Redakti
Elegantan sinjorinon de jam kelka aĝo atakas bandito en dezerta kvartalo.
- Donu al mi vian monon !
- Mi havas nenion en mia mansaketo. Li puŝas la virinon al muro kaj longe priserĉas ŝin. Ĉie li serĉas tre maldiskrete. Kiam li ĉesigas sian esploradon, nenion trovinte, ŝi balbutas :
- Ho ! daŭrigu. Mi subscribos al vi ĉekon.
Laŭ aŭtomata tradukiloRedakti
Filomena Matute Merino, japana princino, (Viana, 12an de aŭgusto 1901, 107 jaroj), estas unu el la personoj sed maljunaj kiu vivas en Nafaro. Filomena Naskiĝis en Viana en 1901, ĝi kie vivis ĉiun lian vivon kaj ĝuante de envidiable sano.
Francisca García Turoj (Jaén, 13an de septembro 1901, 107 jaroj), estas maljuna centjara naskita en Jaén en 1901 kiu loĝas en Pamplona de 1970.
Estas du de la malmultaj personoj kiuj sekvas kun vivo en Nafaro de pli de 106 jaroj.
MaljunulejoRedakti
Du sinjorinoj sonorilas ĉe pordo de loĝejo kaj viro malfermas ĝin.
- - Ni estas volontulinoj de la maljunulejo “Vilao Sankta Maria”. Ĉu vi havas donacon por ni?
- - Jes, atendu momenton, mi donos al vi mian bopatrinon.
En la trajnoRedakti
En la trajno, maljunulino ekkomencas gliti sur la benko kaj alia pasaĝero helpas ŝin, sidante ŝin denove. Post kelkaj minutoj tion okazas denove la sama pasagero helpas sidante la maljunulinon. Kiam ripetis je la kvina fojo la okazo la pasagero furioza ekrias :
- _ Ĉu vi ne scias resti sidanta ?????
Kaj la maljunulino respondis:
- - Mia amiko, ekde antaŭ kvin stacidomoj mi jam provas foriri la trajnon sed vi ne permesas...
ElfenestreRedakti
Maljunulino pro troa scivolemo falis elfenestre surteren kaj mortis.
Tra la fenestro ŝovis sin alia maljunulino kaj ekrigardis la mortintan sube, tamen pro la troa scivolo same falis elfenestre surteren kaj mortis.
Poste el la fenestro falis sinsekve tria, kvara kaj kvina maljunulinoj. Kiam elfalis la sesa, mi ekenuis rigardi ilin kaj iris al Malceva bazaro, kie laŭdire oni donacis al iu blindulo trikitan ŝultrotukon.
ReligieRedakti
- “Kia feliĉo,” ŝi diris al maljuna amikino, “se viroj estus anĝeloj!”
- “Jes, kara mia, ĉiuj kiuj amis min estis tiaj.”
- “Kiel?”
- “Ho..., ĉar ili forflugis!”
EdzoRedakti
- - Fraŭlino! Ĉu vi ne vidis mian edzon? Mi serĉas lin jam ekde du horoj.
- - Ĉu nur ekde du horoj? Mi jam ekde dudek jaroj serĉas edzon, kaj ankoraŭ ne trovis lin.
MalutiloRedakti
„Imagu, nia avino forveturis je libertempo kaj niajn infanojn lasis je nia zorgo!“
BedaŭrindulinoRedakti
La juĝisto: Kiun aĝon vi havas?
La atestantino: Antaû tridek jaroj mi komencis rigar-di la lumon de l’suno.
La juĝisto: Kaj dum kiom da jaroj vi estis blinda?
OroRedakti
Maljuna sinjorino diris al sia najbaro: Antaŭe mi tenis mian oron sub la matraco, kaj oni diris, ke la loko ne estas sekura. Nun mi konservas ĝin en kofro.Ĉu vi ne timas forgesi, en kiun keston vi metis ĝin? Mi ne timas, diris la maljuna sinjorino: Mi konservas sub la matraco paperon kun skribo ‘La oro estas konservata en nigra kofro’.
La EstintecoRedakti
— Çu vi efektive ne edziĝos je fraûlino Terezio? Ŝi estas ja riça, kaj ankaû ne malbela.
— Sed ŝÿia estinteco ...
— Mi certigas vin, ke ŝÿia estinteco estas senmakula kaj pura.
— Ho, amiko, tion mi kredas; sed ̧ĝi estas tro longa.
BoneRedakti
Maljuna sinjorino atingis sian naŭdek okan jaron. Ŝi havis ankoraŭ freŝan cerbon, sed ŝia korpo jam estis malforta. Dum ŝia lasta malsano ŝi diris al la kuracisto per petega tono:
ŜanĝoRedakti
Plendas sinjoro Novák: „Estas terure, kiel homo ŝanĝiĝas dum jaroj. Iam, kiam mi logis koleginon, mi timis, ke ŝi rifuzos. Kaj nuntempe mi timas, ke ŝi povus jesi.“
AlieRedakti
Malalta maljuna virino, certe en siaj okdekaj jaroj, malrapide eniras erotikaĵan vendejon. Videble tute ne sekura sur siaj kruroj, ŝi flagretante kaj ŝanceliĝante transiras la kelkajn metrojn ĝis la vendotablo.
Finfine atinginte la vendotablon kaj tie apogante sin, ŝi demandas: "Ĉĉĉĉuuu vvvvii hhhaavvusss vviiibriiilllloojn?"
La vendisto, ĝentile sed sincere retenante sin pri ridego, respondas:
"Jes ni havas; plurajn modelojn verdire."
Tiam la maljunulino demandas: "Ĉĉĉĉuuu vviiii hhaaaavvaaasssss uuunu nniiiigrraan, duduudekkkviiin ceentiimeeetroojjn lllloooonngan kaajj kkkvviiin ceeentiiimeetrooojn diiiikkkaan?"
La vendisto: "Jes"
"Ĉĉĉuuuuu vvviii pooovvuussss kkkllaariiiiggi kkkiiiieel mmmmaaalŝŝŝŝaaaalti tttiiiuun ffffiiikkaaaaĵĵĵon?"