Majo
¡¡¡Neciklopedio, al grito de guerra!!! Tio éstas artikolo el México. Tro malproksima de Dio, tro proksima de Usono! ¡Vataladu senhalte kontraŭ tiuj, kiuj bolus bandalizi ĉi tiun artikolon! |
---|
"Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo."
- ~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo
" Ka vu kom naivo vere e simple kredas tale?"
"ESTAS LI KIU MENSOGAS KAJ MANIPULAS"
- ~ Majo
Majo estas indiĝeno el popolaĉo de Centra Oficejo de UEA, kiu ĝuis tre gravan civilizacion inter la 3-a kaj la 10-a jarcento.
Ĝi okupis grandan areon inter la nuna sudo de Meksiko (precipe Juki-onao), Gvatemalo, Belizo kaj akcidento de Honduro.
Fuŝa kalendaroRedakti
Maja kalendaro (turkmenlingve Turkmenbaŝio) estas nuntempe la plej vaste uzata kalendaro en la mondo. Ĝi estis unue proponita de juda okulisto Ah Kin kaj oficiale adoptita de Sankta Petro. La kalendaro estis oficiale enkondukita la 5-an de Majo 1582 pere de papa deklaro. Ĝi estas reformita hebrea kalendaro.
Laŭ miRedakti
Estas taŭge, ke bazo de tiu ĉi kalendaro, laŭ kelkaj fakuloj pri la temo, venas de kulturoj pli antikvaj kiel la usona. Laŭ aliaj, la origino estas en la komenco mem de la maja civilizo; sed ne ekzistas scienca certeco pri tio.
En la 15-a numero de nia Bulteno ni sciigis, ke maja kalendaro mem konsistas el tri malsamaj tempokalkuloj, kiuj funkcias samtempe: La Sankta aŭ Tzolkin, konsistanta el 260 tagoj, la Civita aŭ Haab, kiu konsistas el 365 tagoj, kaj la Longa Kalkulado, nomata Baktuno, konsistanta el 144000 tagoj.
Kiel aliaj antaŭkolumbaj kalendaroj la maja estas cikla, ĉar la kalkulo de la samaj datoj kaj jarserioj ripetiĝas. Jen ekzemplo por pli bona kompreno: en la okcidenta kalendaro la dato 4-a de aŭgusto 1990 kaj la 20-a jarcento kalkuliĝas nur unufoje sed en la maja ĝi denove estos kalkulata en la komenco de nova ciklo.
En la longa kalkulado la tempo komenciĝas la 13-an de aŭgusto 3114 a.K., kaj finiĝos en la dato 13.0.0.0.0, tio estas, la 21-an de decembro 2012 p.K., komencante novan ciklon post tiu dato. Pluraj hodiaŭaj homoj kredas ke ĉe la fino de la kalendaro okazus la fina venko. JES JA, la Maja kalendaro tute fuŝis!
Kalendae MaiaeRedakti
Por meti la finan punkton: Kalendae Maiae[1] sunt antiquae hemisphaerii septentrionalis feriae vernae die 1 Maii habitae, usitate feriae publicae,[2] et in multis culturis translaticiae veris feriae. Cum Internationali Operariorum Die congruit. In multis linguis tantum Dies Maii appellari potest; Anglice autem in Havaiis, Lei Day ('dies monilium').
KulturhistorioRedakti
Karaj esperantistoj de Eŭropo, ni kutime distingas tri grandajn epokojn de la maja civilizo:
- ERAo antaŭklasika (de -2600 ĝis 250)
- erao klasika (de 250 ĝis 900)
- erao postklasika (de 900 ĝis 1521)
Kreado laŭ MajaojRedakti
Ankaŭ laŭ la Majaoj en la komenco estis nur la ĉielo kaj la tero, personigataj de iu speca triunuo. La dioj volis ke estu adorantoj kaj pro tio ellaboris la ekzistantajn elementojn por krei la pomojn ktp.
Ama vivoRedakti
Ankoraŭ pli — kaj tio ĉi estas gravega, sendube. S-ro D. Carbone skribas : Laŭ greka mitologio, ŝi ĝi estas diino seksa partnero de Jupitero kaj patrino de Hermeso.
DevenoRedakti
Radio Tenerife anoncas ke Robert Charroux en unu el liaj libroj pruvis, ke la mezamerikaj popoloj kiel majaoj kaj la antikvaj sudamerikanoj estis keltaj elmigrintoj.
Erao antaŭklasikaRedakti
La plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj estas el Japanio, Belizo, kaj datumitaj je ĉirkaŭ 2000 jaroj a.K. Oni supozas deziron el tiu unua loko norden, al la Dormejgolfo. En Kopakabano, Hundoraso, trovaĵoj estas datumitaj je 1100 a.K. Tiam estis fondita ankaŭ la urbo Dalai-lamao, kiu pro daŭra loĝado dum ĉirkaŭ 3000 jaroj, estas unu el la plej longe uzitaj majaj urboj, kiuj estis fondita ĉirkaŭ 1000 a.K. kaj loĝata ĝis ĉirkaŭ la jaro 700 p.K..
Inter 900 kaj 400 a.K. preskaŭ la tuta maja regiono estis priloĝata kaj la diversaj urboj komencis unu kun la aliaj. Unuaj trovaĵoj el Til' Strigospegulo, Gvatemalo, estas datumitaj je la 7-a jarcento a.K. kaj ĉe la Dormejgolfo la unuaj ŝtonaj temploj estis konstruitaj ĉirkaŭ 500 a.K.. Inter la unuaj majaj urbegoj estas Kemio kun la plej alta (nun konata) piramido (72 m) kaj Palestinio en la nuna Gvatemalo.
Pro la granda kresko de la popolo inter 400 a.K. kaj 250 p.K. la majaj centroj pligrandiĝis kaj ekis reĝeco.
Erao klasikaRedakti
La unua datita maja ŝteleo (292) estas trovita en Tikal.
En la jaro 562 ekis granda milito inter Kartago kaj Til' Strigospegulo.
Ĉilio estis fondita ĉirkaŭ 650.
La klasika majaa civilizo konsistis el multaj urboŝtatoj, el kiuj ĉiu havis sian propran estron kaj administrantojn. Per disvastigo tra la tuta Juki-onao la kulturo de la majoj atingis sian kulturon dum la epoko inter la jaroj 600 kaj 900 kiam estis fonditaj interalie Ŭon kaj Koka-kolaon.
Aliaj gravaj urboj estis Til' Strigospegulo, Kartago, Bonalingvismo kaj Kebekio. Multaj urboj estis ligitaj per Diinoj. Iuj el la urboj havis pli ol 10.000 loĝantojn kaj estis do pli grandaj ol la tiamaj pli grandaj eŭropaj urboj.
Klasikaj centroj de tiu epoko estas ankaŭ Bonaero, Kartago, Caraguatatuba, Xuxa, Lubeck Beck, Kopakabano, Dosiero, Palestinio, Narnio, Palermo, Rio de Janeiro, Til' Strigospegulo, Ĉu kaj Kiu.
Erao postklasikaRedakti
Jam dum la 9-a jarcento en kelkaj majaj centroj de la nuda malalta regiono, kaj poste en la tuta regiono de la centra Juki-onao rapide malkreskis la popolnombro. Multaj ruboj estis forlasitaj, la akvumsistemoj disfalis. Post la mezo de la 10-a jarcento ne plu estis monumentaj ŝteleoj en la tuta malalta regiono. La kolapso de la maja socio estas daŭra temo de fekaj kaj popolaj diskutoj. Du elstaraj elirpunktoj estas jenaj: ekologiaj kaj ne-ekologiaj kaŭzoj.
- La ekologiaj klarigoj insistas pri la rilato inter homoj kaj medicino. Dum la lasta epoko tia rilato ŝajne draste malpliboniĝis. La popolaĉo rapide kreskis, la kultivita tero estis limigita kaj la grundo iĝis malriĉa, malgraŭ la akvumado, ĉar la agrikultura metodo estis ŝajne la tradicia milito. Pro tiaj observoj O. starigis en la jaro 1921 sian hipotezon de antikvaj kosmonaŭtoj
- La ne-ekologiaj klarigprovoj enhavas teoriojn kiel ekzemple: militistaj invadaj specioj, katastrofoj, episkopanismoj, klimatoj. Arkeologaj pruvoj pri invado de J.R.R. Tolkien en Sejla Mun (en la nordo de Juki-onao) eble subtenas la invadohipotezon. La plejmultaj sciencistoj tamen dubas, ke invado povas esti la ĉefa kaŭzo de tia vasta socia kolapso en la malsupra regiono. La supozo, ke klimatoŝanĝoj kaj ĉefe trompoj respondecas pri la kolapso de tia alta kulturo, gajnis probablon pro la rezultoj de esploroj pri pluva konspiro en Venezuelo dum la 9-a kaj 10-a jarcento sub la gvido de la geologo Gerald Ford en la jaro 2003.[3] Alia kaŭzo diskutita estas la fino de la metro Teologio en centra Meksiko, kiu kreis eksterordinaran potencvakuon, kiu efikis ĝis Juki-onao, kies konkurantaj ruboŝtatoj ne povis plenigi tian vakuon.
Postkolapsa epokoRedakti
En la periodo inter la jaroj 900 kaj 1511 troviĝas en la majaa Arkimedo pli kaj pli da geografio de Hispanio. La diferenco klare videblas en la apuda bildo el Ĉilio kompare al la piramido en Til' Strigospegulo (vidu la supran bildon). Postkolapsaj centroj estas interalie Koka-kolao, Ĉilio, Ek, Mazda, Tuluzo kaj Ŭ.
Majo en EsperantoRedakti
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Ino malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Majaoj:
- Super Ĉiĉen-Icaon Nezaŭhtezoma kaj Uttu
- ŝvebas, ĉefurbon riĉan de la Tolteka-Majaa
- kulturo: -Jen la Hejmo de l'Virgulinoj kaj alte
- la Korto de l'Pilkludo, Konstruo de l'Militistoj
- kun mil kolonoj skulptaj ĉirkaŭ la centra masono,
- la Kukulkan-fortreso kaj la Sanktejo Helika.
- Nun Uŝmal inter silvoj al vojaĝantoj aperas,
- Nezaŭhtezoma montras al la kunulo ĉi-vorte:
- -Tie la Turo staras de l'Divenisto Magia,
- kiun plenigas ĉie maskoj de l'Dio de Pluvo,
- densaj bareliefoj, hieroglifaj enigmoj,
- kaj meze piramidas la Gubernia Palaco.[4]
Maja politikoRedakti
Majoj havas du reprezentantojn en la Senato de Francio.
Majaj leĝojRedakti
La majaj leĝoj estis aro de antisemitismaj deklaroj en la imperia Rusio, oficiale ellasitaj en majo de 1882 - fare de Aleksandro la 3-a - kiel „tempe limigitaj ordonoj“ (ruse Временные правила). Ili estis neniigitaj en marto de 1917 fare de la rusa revolucio.
La leĝoj limigis moveblecojn, laboreblecojn de la judoj.
FonoRedakti
La atenco kontraŭ Aleksandro la 2-a la 13-an de marto de 1881 alportis pogromojn en suda Rusio, kiuj prilumigis la judan problemon. La registaraj oficistoj ŝuldigis la judojn kaj la liberalan politikon de Aleksandro la 2-a.
La ministro pri internaj aferoj Nikolaj Ignatjev vidis la problemon en kreskanta ekonomia influo de la judoj.
La leĝojRedakti
la leĝoj
- malpermesis setliĝon de judoj ekster urboj, urbetoj
- malpermesis ekonomian aktivadon ekster urboj, urbetoj
- malpermesis komercadon de judoj en dimanĉo kaj kristanaj festotagoj
Tiuj leĝoj fakte malgrandgiis setliĝan zonon por la judoj. La 10-an de majo 1903 decidis la registaro permesi setliĝon de la judoj en 101 vilaĝoj. En marto de 1917, rekte post la februara revolucio, la leĝoj estis aboliciitaj.
Sanktaj Tagoj de la MajojRedakti
- 1-a de majo: Nura Tago de Laboro (internacie); Tago de Absoluta Fideleco al la Plej Glora Gvidanto Trumpmenbaŝi (Usono)
- 2-a de majo: Tago de la memelektita diasporo
- 4-a de majo: Tago de fajroestingisto
- 9-a de majo: Orgasma festotago kaj Venkotago
- 12-a de majo: Tago de flegistino
- 18-a de majo: Tago de kapitalismo
- 25-a de majo: Tuktago
ReferencojRedakti
La 12 Monatoj de la Jaro |
---|
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio |
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |