Fianĉo
"Fianĉiĝis -- por ĉiam ligiĝis"
- ~ Zamenhof pri fianĉigo
"Me certe ne konsentas!"
- ~ idisto pri la supra diraĵo
"fianĉo estas feliĉa viro, kiu sin preparas por ĉesi esti tia"
- ~ saĝulo pri fianĉo
" Fianĉo (plural fianĉoj, accusative singular fianĉon, accusative plural fianĉojn)"
- ~ Wikitionary pri fianĉo
"Amparo estas ginkofolio"
"Kia stulta ŝerco. Ĉu tiaj homoj ne havas aliajn zorgojn?"
- ~ kritikanto pri ĉi tiu artikolo
Fianĉo estas povra stultulo trompita de virino, kiu sukcesis kontroli lian menson por ke li edziĝu. Antaŭtempe ili estis trompitaj per mono (la doto), sed hodiaŭ, ĝenerale per seksumado. Sed ili ne scias ke ambaŭ finos tuj post la edziĝo!
Saĝaj lecionojRedakti
Karaj gesamkontinentanoj,
La instruisto: Infanoj, aŭskultu! Ĉu vi scias, kio estas fianĉo kaj fianĉino?
La lernantoj: Jes, ni scias.
La instruisto: Ĉu vi vidis fianĉon kaj fianĉinon?
La lernantoj: Jes, ni vidis!
La instruisto: Kian veston havas la fianĉino?
La lernantoj: Blankan veston!
La instruisto: Ĉu vi scias kial?
La lernantoj: Ni ne scias!
La instruisto: Infanoj, aŭskultu! La fianĉino havas blankon veston, ĉar tiu tago estas la plej feliĉa en ŝia vivo! Ĉu vi komprenas?
La lernantoj: Jes, ni komprenas!
La malgranda Paŭlo: Sinjoro instruisto! Kaj kial havas la fianĉo nigran veston?
AlieRedakti
Instruisto: Gesinjoroj, ĉu vi komprenas la vortojn edzo kaj fianĉo?
Gesinjoroj: Jes, ni komprenas!
Instruisto: Kio estas la diferenco? Kion signifas fianĉo?
Gesinjoroj: Fianĉo signifas: feliĉa sinjoro kun ringo!
Instruisto: Kaj kion signifas edzo?
Gesinjoroj: Malfeliĉa sinjoro kun ringo!
BiblioRedakti
Ni kredas ke Genezo 29:18-30 diras:
- Kaj Jakob ekamis Raĥelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Raĥel, via pli juna filino. Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu ŝin al vi, ol ke mi donu ŝin al alia viro; loĝu ĉe mi. Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin. Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, ĉar finiĝis mia tempo, kaj mi envenos al ŝi. Kaj Laban kunvenigis ĉiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon. Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis ŝin al li; kaj tiu envenis al ŝi. Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon. Sed matene montriĝis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! ĉu ne pro Raĥel mi servis vin? kial do vi min trompis? Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaŭ ol la pli maljunan. Pasigu semajnon kun ĉi tiu, tiam mi donos al vi ankaŭ tiun, pro servo, kiun vi servos ĉe mi ankoraŭ aliajn sep jarojn...
FeliĉoRedakti
Junulo trovis kvarfolion, donis ĝin al sia karulino kaj ŝi feliĉege diras: „Eble ni havos baldaŭ edziĝofeston.“
Junulo surprizite: „Mi opiniis, ke kvarfolio alportas feliĉon.“
EsperantoRedakti
Fianĉo ne estas rekte rilata al Esperanto-movado. La Esperanto-movado estas kultura kaj socia movado por disvastigi la internacian planlingvon Esperanto, kaj Fianĉo estas persona rilato inter du homoj. Tamen, se iu persono, kiu estas aktivulo en Esperanto-movado, havas fianĉon aŭ fianĉinon, tio ne influas la valoron de la movado.
Mirinda koramikoRedakti
Jozefino babilas kun sia amikino Lio. Lio entuziasme parolas: Ho, mia nova koramiko estas mirinda!
Jozefino: Mi estas kontenta por vi.
Lio: Aŭdu, li sendas al mi florbukedon ĉiutage, kaj daŭre sendas tekstmesaĝojn ke li amas min.
Jozefino: He ja.
Lio: Li surprizas min per semajnfinaj ferioj en belaj lokoj. Kaj kiam ni iras por spekti koncerton, li ĉiam aĉetas unuarangajn sidlokojn.
Jozefino: Li ja ŝajnas mirinda. Ĉu vi intencas baldaŭ kunvivi?
Lio: Nu, estas tamen unu problemo. Li ne forlasos sian edzinon!
Tre amuza ŝercoRedakti
Kial la fianĉoj invitis nur Esperantistojn al sia geedziĝo?
Ĉar ili volis ke ilia geedziĝa ceremonio estu senbariera!
KuraĝoRedakti
Fianĉino: Ho, karulo, mi ĝojus se vi farus heroaĵojn, kiel mezepokaj bravuloj.
Fianĉo: Sed, pripensu, karulino, ke mia monata salajro estas cent markoj, kaj tamen mi kuraĝas vin edziniĝi. Ĉu iu jam faris tiel grandan heroaĵon?
FantastoRedakti
„Mi aŭdis, ke Manjo konfesis al sia fianĉo ĉiujn siajn amaventurojn.“
„Tio estas fantasta kuraĝo!“
„Ĉu kuraĝo? Tio ne, sed kia fantasta memoro!“
CerteRedakti
—La fianĉo: Ĉu vi donas al mi la manon de via filino?
—La patro de la fianĉino: Jes sinjoro, sed kondiĉe ke ĝi estu la mano kiun ŝi enmetas en miaj poŝoj,
MalbelulinoRedakti
Interese estas la noti, ke patro de malbela junulino riproĉas la fianĉon: Kiel vi kuraĝis kisi mian filinon en la mallumo?
La fianĉo, konstatante la realan malbelon de la junulino, respondas: Ho, sinjoro, senkulpigu min! Ankaŭ mi mem nun ĉe la lumo mi miras pri tio!
ProblemoRedakti
Interparolas du amikoj.
-Vidu , ŝajnas ke mi fine edziĝos kun Maria .
-Kial ,ĉu vi ne diris 100% neniam kun Maria!
-Jes, sed ŝi grasiĝis tiom ke ŝi ne povas demeti la fianĉiĝan ringon!
IntelekteRedakti
Vi bone scias, ke Zelig estis tre timida juna fraŭlo. Ĉar li deziris edziĝi, li venis al la svatisto (edzperanto), s-ro Ŝadĥanovski. La fakulo donis al li la jenan konsilon: "Kiam vi renkontos la kandidatinon, parolu kun ŝi pri la jenaj tri temoj: amo, familio kaj filozofio."
Venis la tago kiam Zelig renkontis la unuan fraŭlinon, Bejle. Li sidiĝis apud ŝi kaj memoris la tri temojn. Zelig (pensante pri la temo "amo"): "Ĉu vi amas fromaĝon?"
Bejle: "Ne."
Zelig (pensante pri la temo "familio"): "Ĉu vi havas fraton?"
Bejle: "Mi ne havas."
Zelig (pensante pri la temo "filozofio"): "Se vi havus fraton, ĉu li amus fromaĝon?"
Balbutanta kandidatoRedakti
Svatisto vizitas la gepatrojn de iu fraŭlino kaj proponas al ili junan viron, kiu havas multajn bonajn kvalitojn. "Li havas nur unu mankon", diras la svatisto. "Li balbutas."
Demandas la patrino: "Ĉu ĉiam?"
Respondas la svatisto: "Ne, nur kiam li parolas."
BoneRedakti
„Via nova fianĉo ne plaĉas al mi,“ – diras patrino al sia filino.
„Bonŝance ankaŭ vi ne plaĉas al li.“
SekretoRedakti
„Ĉu estas vero, ke via fianĉo laboras ĉe sekreta servo?“
„Jes.“
„Kiel li nomiĝas?“
„Mi tute ne scias.“
DotoRedakti
Fianĉino : Diru, ĉu estas vero tio, kion mia patrino al mi diris?
Fianĉo : Kion do? —
Fianĉino : Ke vi edziĝas je mi, ĉar mi poste havos grandan sumon da mono.
Fianĉo : Sed mia infano, kontraŭe! estus al mi eĉ pli agrable, se vi ĝin havus jam nun.
MaleRedakti
Junulo al sia fianĉino:
- -- Ĉu vi amus min eĉ, se mia patro ne heredigus tiun grandan havaĵon al mi?
- -- Ho, azeneto mia! Eble vi ne pensas serioze, ke interesas min, kiu heredigis al vi tiun multan monon?
DufojeRedakti
— Nu, mi ne esperas, ke vi ricevos sufiçe da doto por pagi çiujn viajn ŝuldojn.
— Domaĝe, mi devos verŝajne du fojojn edziĝi.
NazismoRedakti
Kun granda plezuro ni sciiĝas, ke Leon, junulo el tre riĉa familio, deziris edziĝi. La svatisto rekomendis al li junulinon el najbara urbeto. Tiam Leon deklaris, ke li ne intencas "aĉeti katinon en sako" kaj volas unue vidi la kandidatinon sen vestoj. La gepatroj de la junulino estas konsternitaj, sed ne volante lasi forfuĝi la bonan okazon ili fine konsentas, ke ilia filino senvestiĝu antaŭ la estonta bofilo. Post detala priesplorado Leon deklaras: "Mi ne volas tiun ĉi fraŭlinon. Ŝia nazo estas tro granda!"
BoneRedakti
“Mia fianĉo estas financisto.”
“Kiel vi scias?”
“Li ne aĉetis la fianĉringon ĝis mi akceptis lin.”
PreĝoRedakti
Diras junulo al amiko: „Hieraŭ mi estis invitita al familio de mia karulino. Nun mi jam scias, kial ĉiuj antaŭ tagmanĝo preĝas.“
VivrimedojRedakti
La fianĉo: Mi povas konfesi al vi, mia karulino, ke mi ricevas kiel monatan salajron nur cent frankojn. — Ĉu tio estos sufiĉa?
La fianĉino: Sendube mi povos vivi per ĝi. Sed per kio vi vivos?
KuirartoRedakti
Gefianĉoj vespermanĝas. Ŝi miele:
„Sciu mia kara, mi scipovas kuiri nur torton kaj fiŝon.“
„Tio ne tro gravas, sed diru al mi, kion de tiuj du ni manĝas nun?“
Koro disrompitaRedakti
—Vi diris, ke la malfideleco de via fianĉino tute disrompis vian koron. Nu, vi havas tamen bonan apetiton.
—Mi diris la koron. Sed mia stomako ne estas disrompita.
En Geedziĝ-agentejoRedakti
- Mi volus edziĝi al riĉa knabino, beleta, simpatia kaj inteligenta.
- Bone. Kaj vi, kion vi povas proponi?
- Nenion, mi havas nenion.
- Sed, kara sinjoro, en tia okazo, fraŭlino devus esti freneza por edziniĝi al vi...
- Nenia problemo! Tio tute ne ĝenas min.
EcojRedakti
David estis "bona junulo de bona juda familio". Li venis al la svatisto kaj diris: "Mi volas konatiĝi kun la plej bonkvalita knabino de la urbo."
Svatisto: "Oh, mi havas por vi la plej bonan junulinon. Ŝi pentras modele, dancas perfekte, pianludas majstre, kantas belegvoĉe kaj rajdas ĉevalojn lertege."
David: "Nu, sufiĉas paroli pri ŝiaj malbonaj kvalitoj. Ĉu vi povas nun prezenti ŝiajn bonajn ecojn?"
AvinoRedakti
- Ĉu vere, ke via fianĉino lasis vin, kiam eksciis, ke vi estas nepo de milionulo?
- Jes,ja. Nun ŝi iĝis mia avino.
BofratoRedakti
La fraŭlo: Via frato estas vere prudenta. klera, grandmerita homo. Tre volonte mi konsentus lin havi kiel mian bofraton.
La fraûlino: Bedaŭrinde vi ne havas fratinon, je kiu li povus edziĝi.
Perfekta paroRedakti
Patrino : Edziĝu , mia filo. Certe vi trovos virinon kun la samaj interesiĝoj kiel vi.
Filo:Panjo mi ne bezonas virinon , kiu drinkadas kaj amindumas la aliajn kiel mi.
AlieRedakti
Fianĉo: Karulino, mi amas viajn okulojn, viajn harojn, vian haŭton..., finfine, vian belecon! Kaj vi, karulino, kion vi do amas ĉe mi?
Fianĉino: Ho karulo, vian bonan guston!
Ho, ve!Redakti
ElektoRedakti
- -- Novaĵo! Baldaŭ mi edziĝos.
- -- Chu vi tiel rapide trovis vian idealon?
- -- Mia estonta edzino ne estos tro admirinda. Ŝi estas 155 centimetrojn alta, dika blondulino kun verdaj okuloj.
- -- Vi ja ĉiam, eĉ antaŭhierau revadis pri nigra, alta svelta diablino. Ĉu vi elreviĝis?
- --Ŝia patro hieraŭ vizitis min. Li kondutis severe. Li diris, ke post la lastaj okazintaĵoj, se mi ne edzinigos lian filinon, li mortpafos min. Kion fari?
Facila elektoRedakti
Unua juna bervalanino: Vi devus edziniĝi al Kruko. Jen vera viro -- li scias kion li volas.
Dua juna bervalanino: Ne, ne. Mi kredas ke mi edzinighos al Baniko. Li scias kion MI volas!
BonegeRedakti
Petro turniĝas al fianĉo de sia filino:
-Ĉu vi fumas , ludas karton,havas aventuron kun iu edziĝinita virino?
-Ah,ne sinjoro ,tiuj malĉastecoj estas fremdaj al mi!
-Tiam , mi ne benos vian intencon edziĝi kun mia filino. Kial vi miras? Simple , tiam vin mia edzino ĉiam uzas kie bona ekzemplon pri ĉasteco.-
FaktojRedakti
Joĉjo: Paĉjo, kiom kostas geedziĝo?
Paĉjo, malbonhumore: Mi ne scias! Mi ankoraŭ pagadas!
Joĉjo: Kaj ĉu estas vere ke en kelkaj landoj de Afriko kaj Azio, la viroj ne konas sian edzinon antaŭ la geedziĝo?
Paĉjo, ankoraŭ pli malbonhumore: Estas same en ĉiuj landoj...!
OnklinoRedakti
Parolas du amikoj:
- Ĉu vi plu estas fianĉiĝinta kun Manjo?
- Ne, ŝi lasis min antaŭ monato. Ŝi diris, ke mi estas malriĉa.
- Sed kial? Ĉu vi ne diris al ŝi, ke vi havas riĉan onklon.
- Mi diris - nun ŝi iĝis mia onklino.
PaseroRedakti
Knabeto respekte salutas fianĉon de sia pli aĝa fratino. Tiu demandas: „Ĉu vi konas min?“
„Jes, vi estas tiu pasero en la mano.“
IoRedakti
Oni demandis unu ŝerculon : ‘’Kial do vi ne edziĝas kun via fianĉino se vi reciproke amas unu la alian ?”
“Tial,” respondis tiu, “ke ni tro multe respektas unu la alian.”
Redakti
Fraŭlo venis al svatisto (edzperanto).
Svatisto: "Mi havas por vi belan riĉan fraŭlinon."
Fraŭlo: "Kiom da centoj da rubloj ŝi havas?
Svatisto: "Egale al la nobro de ŝiaj jaroj."
Fraŭlo: "Kiom da jaroj ŝi havas?"
Svatisto: "Dudek."
Fraŭlo: "Do, ŝi estas tro juna por mi."
La fianĉoRedakti
Junulino venigas sian fianĉon en sia hejmo, por ke li konatiĝu kun siaj gepatroj. Ili vespermanĝas kune, poste, la patro sidiĝas aparte kun la junulo kaj komencas lin pridemandi:
- Kiuj estas viaj vivoplanoj?
- Mi studas teologion.
- Bonege. Sed kiamaniere vi intencas prizorgi pri mia filino? Ŝi kutimas vivi je sufice alta nivelo.
- Mi studos kaj Dio certe prizorgos.
- Kaj kiamaniere vi povos donaci al ŝi belajn juvelojn por pruvi vian amon al ŝi?
- Dio certe zorgos pri tio.
- Kaj kiu prizorgos pri la estontaj infanoj?
- Dio certe zorgos pri tio.
La interparolo pludaŭras tiamaniere. Post la foriro de la fianĉo la patrino demandas la edzon pri ilia interparolo. La patro, iom perpleksa, respondas:
- Li ne havas laboron, ne havas planojn kaj pensas, ke mi estas Dio.
Lastaj vortojRedakti
Fianĉo, baldaŭ edziĝonta, diras en la hejmo de sia fianĉino:
“Morgaŭ matene ni geedziĝos,ni matenmanĝos en hotelo, vespere ni forveturos Italujon...”
La estonta bopatrino:
“Tre malbone...”
La fianĉino:
“Patrino! Lasu lin paroli: la malfeliĉulo ordonas sian lastan volon.”
Tre boneRedakti
Fianĉo: Kial vi ploras, amata?
Fianĉino: Estas larmoj de gojo. Ankorau antau nelonge mia patrino diris al mi ”Vi estas ja tiom malsaĝa, ke certe neniu stultulo venos kaj prenos vin”. Kaj nun venis vi kaj min prenis!
Vunditaj koroj!Redakti
_ Mi fianĉiĝis al tre bela, vere kapturna virino — platenhara, kun neforgesebla profilo, kaj pli kurba ol la Rivero Mozelo. Sed beleco ne estas ĉio. Ŝi ordonas min kiel hundon. Ŝi intencas reformi min, modli min. Ŝi malpermesas al mi fumadon kaj drinkadon. Ŝi forprenis miajn detektiv-romanojn, kaj nun insistas, ke mi legu ekzemple Spinozon. Tio kronas ĉion. Mi jam ne volas edziĝi al ŝi. Sed jen la problemo: ŝi ege amas min. Mi ne volas vundi ŝian sentemon per senpera rifuzo, per kruda adiaŭo. Mi kompatas ŝin. Eble ŝi eĉ suicidemos. Kiel mi povas liberigi min de ŝi, sen rompi ŝian koron?
_Ha, kia koincido. Vi fianĉiĝis al mia nevino, Hildegard von Bingen Reyes; ŝi ofte mencias vin. Ne timu; ankaŭ ŝi volas finigi la rilaton, sed ne volis vundi vian koron. Ŝi eĉ dancos iomete pro ĝojo. Iru vian vojon en paco.