Helpo:Konsiletoj

(Alidirektita el Konsilo)

"Pri kio estas la afero?"

~ Zamenhof
14224630611.jpg

Venkite de tromppromesa reklamteksto aŭ de puninda scivolemo, — logite, eble, de l’or-kartona aŭreolo super la «elita legantaro», — aŭ cedante al nedifinebla impulso, — ĉiuokaze sen la permeso de viaj honestaj parencoj, vi aliĝis al Neciklopedio. Ne ekzistas kaŭzo por gratuli vin, sed tamen estu bonvenaj. Legu do tiujn konsiletojn por la neciklopedipediisto:

  • Skribu artikolon laŭ malneŭtrala vidpunkto.
  • Ne kontribuu laŭvorte transprenante kopirajtaĵon! La Neciklopedio estas sub la GFDL. Reformulante vi povas eviti kopirajtajn problemojn - estas ĉe tekstoj nur la formulado, kiu estas protektata, ne la enhavo. Vi rajtas mallonge citi indikante la fonton.
  • Por demandoj pri lingvo, ni rekomendas Vikipedion, ReVo, PMEG, ktp. Ne demandu al ni, ne diskutu kun ni pri gramatikaĵoj!
  • Ne nomu novan artikolon laŭ la reguloj ĉe Vikipedio, sed laŭvole.
  • Aldonu linirompojn por pli facile vidi ŝanĝojn estontece, aŭ ne, vi scias.
  • La neciklopedio ne estas vortaro, sed vi povas redakti ĝin tiel.
  • La neciklopipedio ne estas TTT-katalogo, vere ni eĉ ne scias kio estas TTT-katalogo.
  • Mallonga artikolo kun multaj ligoj (al subtemoj) estu preferata al longa artikolo kun malmultaj ligoj (aŭ male).
  • Mallonga, nekompleta artikolo estas preferata al neniu artikolo.
  • Skribu aŭdace, ne timeme, por instigi bonan revizion.
  • Skribu prefere pri temo, kiu interesas vin multe.
  • Skribu ekzemple kontraŭ via lando, urbo, gento, religio, profesio, metio, ŝatokupo, lokoj vizititaj, preferataj putinoj ktp.
  • Skribu pri temo, kiun vi ne studas aŭ pri kiu vi ne deziras plulerni. Skribu skize, kaj poste forgesu.
  • Kontribuu per artikolo, kiun vi verkis por alia TTT-ejo, lernejo, ktp.
  • Kontribuu per redaktado.
  • Malgranda kontribuaĵo hodiaŭ estas pli bona ol pli granda kontribuaĵo morgaŭ.
  • Stilo amuza aŭ parada estas preferata al stilo klara.
  • La plimulto de legantoj nur vidos la unuan ekranon de via artikolo, do preferu skribi en la piramida stilo (kio estas ĉi tio?).
  • Antaŭ konservi uzu la butonon "Antaŭrigardo". Tralegu vian tekston, pli bone dufoje, pri eraroj. Kaj trian fojon post la konservado. Ne prezentu bonan lingvon!
  • En artikolo pri persono, tutmajuskligu la familinomon, aŭ ne, laŭ via volo.
  • Evitu eŭropcentrismojn! Preferu Aŭstralicentrismojn kaj Brazilcentrismojn.
  • Ĉiam kontrolu ŝanĝojn de anonimaj kontribuantoj.
  • Traduku artikolon, kiu estas en via nacilingva neciklopedio.
  • Uzu interlingvajn ligojn (al la sama temo en alilingva neciklopedio)!
  • Disvastigu la Neciklopedion!
  • En diskutpaĝoj: ĉiam subskribu viajn komentojn pri artikoloj. Oni povas tajpi tildon (~) trifoje por facile subskribi sian nomon kaj kvaran tildon por aldoni la daton.
  • Se vi verkas pri historiaj aferoj, uzu la tempo-formon pasinteco (-is) aŭ ne...
  • Se estas biografia artikolo, mensogu.
  • Se vi ne scias, kiel meti formataĵon, estas pluraj vojoj:
  1. Rigardu en la Helpo-paĝoj. (Vi povas krome serĉi nocion per la serĉokadreto maldekstre. Por vorto en helpopaĝoj vi devas serĉi dufoje: En la unua rezultopaĝo sube metu krucon ĉe "Helpo" sub "Serĉi en Nomspacoj" kaj refoje serĉu.)
  2. Rigardu en aliaj paĝoj, kie jam trovigas la dezirata formataĵo. (Tie alklaku "Redakti" kaj kopiu la formataĵon el la redaktofenestro; zorgu ne ŝanĝi la enhavon de tiu alia ekzemplo-paĝo.)
  3. Rigardu eble la helpo-paĝojn en alilingva neciklopedio. Eble vi trovos la informon kaj la afero eĉ same funkcios sur niaj paĝoj. Se ne, eble vi havos novan ideon, per kiuj vortoj serĉi en niaj paĝoj.
  4. Ne metu la demandon sur la diskutpaĝon de iu sperta neciklopediano, ne sendu al tiu neciklopediano retmesaĝon aŭ metu la demandon en la Diskutejon. Ĉiu komprenas, ke vi estas stultulo - ni konscias, ke la helpopaĝoj estas jam perfektaj kaj ni ja ĉiuj neniam serĉis respondojn same senespere kiel vi.

KONSILORedakti

Baniko plendas: Ĉiufoje kiam mi provas doni konsilojn ĉi tie en la laborejo, tio kaŭzas al mi nur problemojn.

Kruko: Do?

Baniko: Mi decidis neniam plu doni kian ajn konsilon.

Kruko: En ordo.

Baniko: Kaj mi firme konsilas al vi fari same!

BONA KONSILORedakti

Baniko: Ĉu vi konas la plej bonan manieron por doni konsilojn al nia estro?

Kruko: Jes -- ne faru.

AlieRedakti

Neniam loĝu tro proksime de viaj familianoj, por ke ili ne vizitu vin ĉiutage; tamen ne loĝu tro malproksime de ili, por ke ili ne restu ĉe vi dum longa tempo, kiam ili vizitos vin.

PROFUNDA KONSILORedakti

Baniko: Mi havas tre profundan konsilon por homoj: ĉiam estu vi mem!

Kruko: Vi pravas, Banĉjo -- krom se vi estas kompleta kreteno!

PERSISTO ESTAS VENKO!

SentitoleRedakti

““Kiel fartas mia paciento ?”

“Mi bedaŭras sciigi, ke ŝi mortis malgraŭ tio, ke vi promesis hieraŭ, ke se ŝi sekvus vian konsilon dum unu monato, ŝi resaniĝus.”

“La malsaĝulino! “Kial ŝi ne daŭrigis la kuracadon dum plena monato, kiel mi ordonis ?”

10 KonsilojRedakti

1. Al neniu estu fidela, ankaŭ ne al via asocio. Alie vi eble povus esti estimata pro via fideleco!

2. Kotizojn pagu ĉiam nur post kelkfoja admono. Via asocio ja estas tiel riĉa, ke ĝi tute povus rezigni ilin!

3. Anticipe rifuzu ĉiun kunlaboron, kiun postulas de vi via grupestro. Per tio vi helpas plilongigi la vojon, kiu gvidas al la celo.

4. Neniun Esperanto-gazeton vi legu. Alie vi eble ekscius tro multe da novaĵoj kaj gravaĵoj el la movado.

5. Al neniu kiarigu sencon kaj celon de Esperanto. Alie niaj malamikoj eble tro baldauc povus malaperi!

6. Volvu vin en profundan silentadon, kiam grupo petas vian subtenon en sia laboro. Alie la venko eble povus esti tro rapide la nia!

7. Grumblado kaj kritikado estu via ĉeftasko. Kiel flankestaranto vi ja havas la rajton fari tion!

8. Ekzercvesperojn vi tute ne vizitu! VI eble povus pliperfektiĝi!

9. Diru al la grupestro, kiam li petas vin al aktiva kunlaboro, ke vi ne havas tempon. Tiamaniere vi plej bone liberiĝas de ĉiu laboro!

10. Ne klopodn varbi unu el viaj gekonatuloj kiel subtenantan membron por via asocio! La asocio ja ne scius kion fari kun la multaj kotizoj!

Sekvante dsuprajn konsilojn vi havos la plezuron vidi, ke via nomo en la „Ora Libro“ de la Esperanto-movado — ne troviĝas!

PAGINDAJ KONSILOJRedakti

Avo Krukego sidas en parko kun malnova amiko Henriko.

Krukego: Finfine, je nia maljuna aĝo, la ununuraĵo kiun ni povus proponi al la mondo estas niaj saĝaj konsiloj.

Henriko: Kiom valoras "saĝaj konsiloj"?

Krukego: Jen, estus agrable povi dividi niajn saĝajn konsilojn kun aliuloj -- sed bedaŭrinde, neniu pretas pagi por tio.

Henriko: Sed mi povas montri al vi kiel esti pagita por konsiloj.

Krukego: Ĉu? Kiel?

Henriko: Donu al mi dek eŭrojn, kaj mi diros al vi....

PAGATAJ KONSILOJRedakti

Kuracisto renkontas en la klubo advokaton al kiu li kumunikis siajn malagrablaĵojn : Ĉie, kien mi iras. ĉu en societo, ĉu en kafejo, ĉie la homoj demandas al mi kuracistajn konsilojn. Lastfoje, mi estis ĉe amiko, unu el la gastoj priskribis ĉiujn siajn dolorojn kaj devigis min tiel fari kompletan diagnozon kaj konsili kuracadon. La venontan lagon mi sendis al li mian honorarian noton. Kion vi pensas pri tio, S-ro advokato ? Jure, ĉu mi pravas ?

Sendube respondis la advokato, kaj la venontan tagon li sendis al la kurasisto sian honorarian noton por jura konsilo.

SAĜA KONSILORedakti

Avo Krukego parolas kun eta Joĉjo.

Joĉjo plendas: La gepatroj kaj geinstruistoj daŭre devigas min fari aferojn.

Avo: He ja, kiam mi estis viaaĝa, mia avo donis al mi tre saĝan konsilon. Li diris: "Kiam vi havas ion farendan, ne prokrastu, sed faru ĝin nun kiam vi ankoraŭ ne devas fari ĝin. Tiel, kiam vi ja havas aferon kiun vi devas fari, vi jam ne devos fari ĝin!"

Joĉjo: ??

Avo: Mi kredas ke mia avo drinkis...

PRAKTIKA KONSILORedakti

Financistaĉo submetis al advokato malfacilan situacion en kiu li estas,

La advokato: Mi opinias, ke vi farus pli bone, petante konsilon en la vojaĝoficejo ĉe la alia flanko de la strato.

BONA KONSILORedakti

La juna pretendema stultulo kondukis al la teatro la kompatindan fraŭlinon, kiun li amindumass . Dum la prezentado kaj malgraŭ la ripetitaj silentopetoj de la najbaroj, li ne ĉesas rakonti triumfe al ŝi tion, kio okazos en la teatraĵo. Tiam li aldiras, ankaŭ kun la sama malmodesteco:

« Ĉu vi scias, kio estas miriga? Estas aŭskulti teatroludon kun okuloj fermitaj. »

Maljuna tre modeleganta sinjoro, lokita antaŭ ili, sin turna s kaj diras digne : « Cu vi scias, kio estas ankoraŭ pli miriga? Estas aŭskulti teatro ludon kun buŝo fermita. »

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.