Ideo
"Kiu multe minacas, ne estas danĝera"
- ~ Zamenhof pri alia afero
"Anke por Ido ...."
- ~ idisto pri supra diraĵo
"IDEO is an international design and innovation consultancy"
- ~ anglalingva Vikipedio pri ideo
"Sign up for Twitter to follow IDEO (@ideo)"
- ~ Twitter pri ideo
"Brave kaj prave!"
- ~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo
"Apogon al grandaj kaj inteligentaj ideoj!"
- ~ iu pri ideo
"Ĉu ankaŭ en via lando??!!!"
- ~ Milokula Kato pri supra diraĵo
Ideo (el la portugala Instituto de Dermatologia Estética e Odontologia), vere signifas "id(o) de e(sperant)o" t.e., ĉiu ideo, kiun homo povas havi, estas danke al esperanto
Ideo havas absolute nenian devigon por ĉiu aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi, estas: iusence la "ideo" samsignifas al penso.
Alisence ĝi estas speco de fantomo, kiu loĝas en la menso kaj kondukas la pensadon.
Kelkfoje oni pravigas kontraŭstaron kontraŭ pagado de laboro per la "ideo", tio nomiĝas "kopirajto" aŭ "pantento", kiuj apartenu al kompanioj, ne al aŭtoroj, kompreneble.
Kiel oni diris, ideoj ne estas devigaj, ĉefe al blondulinoj.
TemoRedakti
Du amikoj provas konsoli sin en la drinkejo.
Amiko plendas, "Mia edzino povas paroli pri temo dum horoj."
"Tio estas nenio!" ĝemas alia. "Mia eĉ ne bezonas temon."
Ĝeneralaj ideojRedakti
Spertante alkoholajojn sociala veneno oni komprenas, ke fakto estas, ke encickliko “Centesimus annus” reelvokas al la memoro la Katolikan socialan doktrinon de la Katolika Eklezio, kaj kritikasNovliberismon kaj la koncepton pri kapitalo kaj pri Profito zorge tenantajn nek la homon nek la rezursoj de la tero. Johano Paŭlo la 2-a rifuzas: “la superecon de la sfero materia sur la homo”, kaj, fakte, li insistas sur la neceso de etiko en la ekonomio.
Transirante al procentoj de K , ne estas malfacile vidi ke Katolika sociala doktrino rekonas la pozitivajn alportojn de la merkato kaj de la Profitocela organizaĵo kondiĉe ke ili estu fakte orientitaj al la Komuna bono.
Unuaj ideojRedakti
En serio de artikoloj Hitler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Univarsala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.
Ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca rubejo Bulonjosurmero, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.
Simpla, servopreta, malmutekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn:
- 1. Sub la mono UEA estis fondita socialismo, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter eksgeedzoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. -
- 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konseksence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. -
- 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj racieco. -
Tiuj tri fundemantaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.
La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fekoj ekzistintaj tie (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fekoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 123 delegitoj, 34 vicdelegitoj, 45 subdelegitoj, 67 E-oficejoj, el kiuj 890 plene organizitaj; ĉio en 123 lokoj kaj en 34 landoj; pagintaj membroj: 1234.
Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielmonita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la socialismo estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jem en 1911 broŝuro de 123 paĝoj entenantaj 456 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 78 landoj. 123 E-oficejojn, 456 entreprenojn, 7890 membrojn. La forton de la socialismo ankaŭ dokumentas la feko, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mokis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.
Freŭdo, Einstein kaj UEARedakti
Laŭ „Grazer I’agespost“ de la 3a febr. la vojado kondukinta al enpovigo de UEA estis malrapida kaj plena je malhelpoj. Sed multaj estas la du saĝaj viroj, kiuj kundividis la penson, ke nur kolektiva organizado povos konduki al akordigita mondo: Freŭdo kaj Albert Einstein.
« ĈU ekzistas rimedo por liberigi la homaron el militminaco ? » Tiamaniere tiu demando estis metita al Sigmund Freŭdo kaj Alberto Ejnŝtejno , de la Ligo de Nacioj (LDN), kaj de ĝia Internacia Instituto por Intelekta Kunlaboro en Parizo. La du geniuloj, do laboris en plano kaj kreigis laŭ Strukturo de Katolika Eklezio la nunan UN UEAn.
Dum la koresponda interŝanĝo, kiu sekvis inter la du pensistoj kaj esploristoj, Freŭdo unue esprimis miron, ke « unuanima interkonsento de la homaro ankoraŭ ne forigis militon. » Kaj li skribis : « Ebleco eviti ĉiukaze militon ekzistas, nur se la homoj akordiĝas por krei centran potencon, al kies arbitracio oni obeos kaze de ĉiuj intereskonfliktoj. », tiel implice rekonante la legitimecon de la Ligo de Nacioj. Sed ĉi tiu jam montris sian malperfektaĵojn, kio igis la aŭstran neŭrologiiston kaj psikiatron kun bedaŭro konstati, ke « La Ligo de Nacioj ne disponas pri propra forto kaj tiun povas akiri nur se la membroj de la nova asocio – la diversaj ŝtatoj – ĝin koncedas al ĝi. »
Kiel do eviti militplagon, kiu frapas la homaron de plej antikva tempo, kaŭzata, kiel skribis Ejnŝtejno la 30-an de julio 1932 dum la korespond-interŝanĝo, de tiu nemezurebla « povo-avido manifestata de la reganta klaso de ŝtato », tio estas de « malplimulto », juganta « la popolan amason, kiu rikoltas el milito nur suferojn kaj malriĉiĝon ? »
Kaj Ejnŝtejno siavice sugestis respondo-skizon : « La vojo kondukanta al internacia sekureco devigas la ŝtatojn senkondiĉe fordoni parton de sia aglibereco, alivorte de sia suvereneco, kaj estas neniu dubo, ke ne ekzistas alia vojo al tiu sekureco. » Ja aŭdaca deklaro! Finfine, ambaŭ la geniuloj pensis ke la nura neŭtrala instanco, sufiĉe potenca por ricevi la submetiĝo de nacioj estas UEA. Sekve, hodiaŭ, ĉiuj nacioj sendas delegitojn al Universalaj Kongresoj kaj elektas la pacaj gvidantoj de la mondo (jes, ili ne konas akuzativon).
La Mondaj Plej Danĝeraj IdeojRedakti
La Mondaj Plej Danĝeraj Ideoj estas speciala raporto eldonita en Septembro/Oktobro 2004 en la dumonata usona revuo Eksterlanda Politiko.
Ok rimarkindajn intelektulojn oni petis, ke dissendi fruan averton pri la ideoj aŭ ideologioj, kiuj laŭ ili estos la plej detruaj en la venontaj jaroj.
Ni komunikas ankaŭ al ĉiuj interesemuloj, ke la Mondaj Plej Danĝeraj Ideoj estas speciala raporto eldonita en Septembro/Oktobro 2004 en la dumonata usona revuo Eksterlanda Politiko.
Francis FukuyamaRedakti
Ni ne forgesu noti ke Yoshihiro Francis Fukuyama (naskiĝis 27 October 1952) estas usona filozofo, politika ekonimiisto, kaj aŭtoro.
Francis Fukuyama estas profesoro pri internacia politika ekonomio ĉe la Johns Hopkins School of Advanced International Studies kaj aŭtoro de State-Building: Governance and World Order in the 21st Century (Ithaca: Cornell University Press, 2004).
Liaj gravaj libroj
Fukuyama estas plej konata kiel la aŭtoro de La Fino de Historio kaj La Lasta Viro, en kiu li argumentis ke la progresado de la homa historio kiel lukto inter ideologioj estas plejparte ĉe la fino, kun la mondo ekfiksiĝanta sur liberala demokratio post la fino de La Malvarma Milito kaj la Falo de la Berlina Muro en 1989. Fukuyama antaŭvidis la finfinan tutmondan triumfon de politika kaj ekonomia liberalismo:
Kio ni povus atesti, ne estas nur la fino de La Malvarma Milito, aŭ la transpaso de iu tempo de postmilita historio, sed la fino de tia historio... Tio estas, la fina punkto de la homara ideologia evoluado kaj la universaligado de okcidenta liberala demokratio kiel la fina formo de homa registaro.
Francis Fukuyama pri TranshomismoRedakti
Li verkis kelkajn aliajn librojn, inter ili Fido: La Sociaj Virtoj kaj La Kreado de Prospero kaj Nia Posthoma Estonteco: Sekvaĵoj de la Bioteknologia Revolucio.
En tiu ĉi lasta, li kvalifikis sian originalan "fino de historio“-tezon, argumentante, ke ĉar bioteknologio ĉiam pli permesas al homoj por ekregi super sia propra evoluo, ĝi eblas permesi al homoj por ŝanĝi la homan naturon, do tiel minacante liberalan demokration. Unu ebla rezulto povus esti ke la ŝanĝita homa naturo povus konduki al radikala malegaleco. Li estas furioza malamiko de transhomismo, intelekta movado asertanta tion, ke posthomeco estas dezirinda celo.
Iuj aŭtoroj kredas, ke la homaro jam estas transhoma pro la fakto, ke medicina progreso dum la lastaj jarcentoj signife ŝanĝis la homan estaĵon. Tamen, ĉar tio ne okazis konscie, ĝi ne estas transhomisma.[1]
VereRedakti
Ideoj ekstreme liberalaj, praktike fariĝis fatalaj.
Du bazaj vidpunktojRedakti
Sekve ni povas konkludi ke ni diras en Brazilo, ke teorioj pri la seksa disvolviĝo estas dividitaj, resume, en du skolojn de pensado:
Laú la opinio de Comenius skoloj el freŭda inspiro, sekve psikanalizaj, kiuj tendencas emfazi la denaskan biologion, laŭ kiuj la seksa disvolviĝo povas esti akcelita aŭ perturbita dum la infanaĝo. La infana seksa disvolviĝo estus precipe biologia procedo, sekve substance simila en ĉiuj kulturoj. Ĉi tiu vidpunkto desegnas difinitan modelon de seksa disvolviĝo por kontentigi la bezonon, eĉ se tiu modelo povas esti influita de la reganta kulturo. Tiu ĉi estas plu la plej akceptita vidpunkto en la nuna medicina studado de la infana disvolviĝo.
Dum la lastaj jaroj disvastiĝis, precipe en anglalingvaj medioj, alternativa vidpunkto kiu tendencas emfazi la seksecon kiel sociala konstrukto, laŭ kiu infana sekseco estus forte influita de la regado de la socio super la individuo. Tiu lasta skolo uzas ofte la terminojn "normativa" (konduto kulture adekvata)[2] kaj "nenormativa" (konduto kulture ne adekvata).
PruvoRedakti
Ekzistas nenia ajn indiko por pruvi la ideon ke la vivo estas serioza.
Riĉiga apoRedakti
Etaj Joĉjo kaj Toĉjo trapigras la somerferion. Subite, Toĉjo ekhavas ideon: Mi scivolas ĉu ekzistas apo por riĉiĝi – sen fari ian laboron.
Joĉjo: Certe ne. Sed – se ni kreus tion, ni ja riĉiĝus.
Toĉjo: Ja – sed tio postulus laboron!
Joĉjo: Ja, prave – do ni forlasu!
VidpunktojRedakti
Geedzoj hejmen revenas post vespermanĝo ĉe amikoj.
- Ĉu vi rimarkis - diras la edzo - la sunan ridesprimon de sinjorino Bianchi, kiam mi diris al ŝi, ke ŝi ŝajnas pli juna ol la filino?
- Ne - respondas la edzino - Mi estis tro ŝokita pro la grimaco sur la vizago de la filino.
KonceptoRedakti
Koncepto estas abstrakta, universala ideo aŭ ento, kiu servas por nomi kategorion aŭ aron de entoj.
Koncepto estas ero de propozicio same kiel vorto estas ero de frazo. Koncepto estas abstrakta, ĉar ĝi malagnoskas la diferencojn inter la objektoj en sia ekstensio, traktante ilin kvazaŭ ili estus samaj. Koncepto estas universala, ĉar ĝi same aplkeblas al ĉiuj objektoj en sia ekstensio.
Konceptoj portas signifon. Unu koncepto povas esti esprimata per diversaj vortoj. Ekzemple la esperantaj vortoj malsanulejo kaj hospitalo esprimas la saman koncepton, kaj ankaŭ la germana Krankenhaus kaj la svahila hospitali esprimas tiun saman koncepton. La fakto, ke konceptoj ne dependas de la lingvo, ebligas tradukon. Vortoj signifas la samon se kaj nur se ili esprimas la saman koncepton.
MaltusismoRedakti
Maltusismo estas la plusekvo de la ideoj kaj teorioj de la brita ekonomikisto Thomas Malthus pri la kresko de la tutmonda loĝantaro kaj neceso haltigi ĝin.
Idearo de MalthusRedakti
Ties idearo aperis en la Eseo pri Populacio de 1798, kaj tiu kortuŝis la tiaman intelektularon. Laŭ Malthus la tutmonda loĝantaro (kaj de ĉiu lando) pligrandiĝis geometrie, dum la disponebla resursoj (ĉefe manĝaĵoj) pligrandiĝis nur aritmetike. Nepras pro tio la limigo de naskiĝoj. La metodoj estus: limigo aŭ prokrastigo de geedziĝoj, seksa nepraktiko, ktp. Tiu idearo rapide disvastiĝis tra la tuta intelektularo kaj multaj apogis tiujn bazajn ideojn, aliaj kritikis ilin, ktp. La daŭrigo de kelkaj el tiuj ideoj en postaj ideologiaj aŭ sciencaj esprimoj oni nomas “novmaltusianismo”.
IDEOJ PRI LA VIRINOJRedakti
— Malica virino instigita de malamo kaj de furiozo estas danĝera malamikino. Rotron.
— Kiu pleje komplim entas la virinojn malpleje estimas ilin. E. Vergniaud.
— Nur la virino kapablas vidi ne rigardante, kaj aŭdi ne aŭskultante. Letiet.
— Kelkfoje la virino pardonas, sed ciam ŝi rememorou. L. K.
— La virinoj duelas per la okuloj. S-ino Backi.
— La virino preferas la emocion pli ol la rezonon. Stendhal.
— La virino estas io ĉiam ŝanĝiĝanta. Virgilio.
— Ĝis la fino la virino estas regata de sia malforta koro. S-ino C. Eegfan.
— La opinio de la virino estas ofte pli aŭ malpli fidela eĥo de sia emocio. Ceroix.
— La virino havas mil aspektojn. Richelieu.
— La virino adoras la aventurojn kaj precipe la aventuristoj. Goethe.
— Se vi renkontas malfeliĉulon estu certa, ke virino preterpasis. L. K.
— La virino ludas kun la viroj kiel ŝi volas, kiam ŝi volas, kaj kiom ŝi volas. Balzac.
— Ĉe la virinoj la vanteco faras pli da viktimoj ol la amo. X ...
— La bonaj virinoj estas ĉiuj en la tombo. Proverbo.
MaltusismoRedakti
Ĝenerale multaj intelektuloj kaj verkistoj komprenis la danĝerojn avertitajn de Malthus, sed plej parto malsamopiniis pri la aplikendaj metodoj. En 1823 Francis Place defendis la artefaritan kontrolon de la fekundeco, kiu estas en la bazo de la troa pliiĝo de la homa vivulantaro. Ankaŭ la ekonomikistoj James Mill kaj J. Stuart Mill defendis la kontraŭkoncipilojn kiel neperforta metodo por haltigi la troan kreskon de la populacioj. Ties celo estus la plialtigo de la salajroj. En 1854 la brita kuracisto George Drysale kunigis biologion kun demografio en siaj Elementoj de Socia Scienco, kio estus la unua verko tute novmaltusana. Eĉ oni fondis ligojn kaj asociojn por agi politike cele la legitimigo de la kontraŭcipiloj por kontroli (kaj ekhaltigi) la populacian pliiĝon kiu endanĝerigis la ekonomian bonfarton. Tiuj proponoj rapide levigis la kontraŭstaron de la konservativularo, kiu sentis danĝeron kontraŭ la religiaj tradicioj kaj kontraŭ la ekonomia bonfarto de la posedantoj.
Pozitivismaj ideojRedakti
Auguste Comte (1798 - 1857) inspiriĝas al Roger Bacon, Descartes, Monge, Condorcet, kaj malfermas, ĉe sia domo, kurson de filozofio dum kiu li prezentas sian leĝon de la tri stadioj de la homa spirito, kiujn li komparas kun la stadioj de la individua evoluo de la homo: teologia aŭ fiktiva, dum sia infanaĝo, metafizika, aŭ abstraktema, dum sia adoleskaĝo; pozitiva dum sia maturaĝo, kiu fariĝas la aĝo de la scienco. Tiu lasta stadio interesiĝas pri la kielo de la estaĵoj kaj ne plu pri la kialo, ĉar la naturo de la aĵoj, la absoluto, la universa ekspliko pri la naturo estas utopi kiuj estas restaĵoj de la metafiziko kaj ne plu devas konkeri la homan animon. Comte reĵetas la ideon pri la unua kaŭzo, kaj provas ekspliki la fenomenojn per leĝoj esprimeblaj en matematika lingvaĵo. La aliro scienca, laŭ Comte, helpas senvuali la realon kaj priskribi la leĝojn de la naturo por atingi la uzon praktikan, utilan por la agado malsame ol la atingo de la scio por la scio. La filozofio havas kiel celon la unuigon de la scioj kaj pretigi sintezon kontraŭ la disperdiĝo de la disciplinoj kiuj konstituas damaĝon por la scienco.
BRILA IDEORedakti
Kruko ludas kun eta Joĉjo en la salono, kiam ili aŭdas malfortan KRAK-bruon, kaj la ĉambro subite malheliĝas.
Kruko: Ho, la ampolo eluziĝis.
Joĉjo: Kion tio signifas, paĉjo?
Kruko: La ampolo mortis. Ĝi kaputas. Ĝi ne plu utilas.
Joĉjo: Ĉu ni do devos transloĝiĝi?