Neciklopedio

(Alidirektita el Komedio)


" Nicht zu verwechseln mit: neciblopedia - Klatsch und Tratsch über Louisa Necib, eine bekannte französische Fußballspiererin"

Estrejo de Neciklopedio
~ Naziisto pri Neciklopedio

"Neciklopedio venkos."

~ La unua Neciklopediisto pri Neciklopedio

"Ke E-o estas vivanta lingvo, montras precipe tute "senutilaj" paĝoj kiel la Neciklopedio"

~ Cyril Brosch pri Neciklopedio

"รวมมิตรเว็บ neciklopedio \(^o^)/"

~ ĝoja aziano pri Neciklopedio

"Se io povas misiri, ĝi misiros"

~ Leĝo de Murphy pri Neciklopedio

"Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno."

~ Predikanto pri Neciklopedio

"Neciklopedio is on Facebook"

~ Facebook pri Neciklopedio

"Devas esti tre serioza afero, ĉar Vikipedio mencias ilin, dum estas nenio en la Neciklopedio"

~ Jens S. Larsen pri Neciklopedio

"Tio estas trompo, verŝajne."

~ Evildea pri Neciklopedio

"Eheu! Nolite eis scribere in Necyclopaedia, quod nos tantum loqui scimus quam viri forti clarique."

~ Romia Neciklopediisto pri Neciklopedio
Jesus333AA.JPG

"Rido abundas en la buŝo de la stultuloj"

~ Mi pri Neciklopedio

"Se io povas misiri, ĝi misiros"

~ Edward A. Murphy pri Neciklopedio

"Malsaĝulo kaj infano parolas la veron."

~ Zamenhof pri Neciklopedio

"Me es membro de la Hispana Neciklopedio(Inciclopedia), e me pensabas on devus facar version por Ido-parolanti. Se ni peticionas a Uncyclopedia (la precipua Neciklopedio, en la Angla linguo), forsan li kreos Idala Neciklopedio"

~ Idisto pri Neciklopedio

"Mi ĉiam kredis, ke oni eskapas tiajn stultajn malamaĵojn en Esperantujo, sed verŝajne mi naivis."

~ Usonano pri Neciklopedio

"Tre bona por komencantoj de Esperanto . Mi lernis multaj vortoj . Ankoraŭ mi havas gramatikajn problemojn se mi pensas , ke baldaŭ mi forigos tiun ĉi problemon."

~ Komencanto pri Neciklopedio


Bonveno a Neciklopedio, l'enciklopedio libera e gratuita, redaktata da la propra lektanti per Ido, Esperanto reformita e selektita kom l'internaciona helpanta linguo ye 1907.

Wiki.png

Neciklopedio (vom-vom-vom!) estas verko kiu kunigas asertojn kiuj aŭ estas ĝustaj aŭ estas io, kion neniu kredas. La ideo verki Neciklopedion venas de tio, ke en Enciklopedio (kolekto de malĝustaj opinioj) kutime estas multaj kontraŭdiroj.

La ideo de Neciklopedio estas kunigi ĉiujn asertojn kiuj ne povas esti en Enciklopedio. Neciklopedio do estas kunigo de ĉiuj asertoj, kiuj ne estas malĝustaj opinioj de iu ajn. Do aserto en Neciklopedio aŭ estas ĝusta, aŭ estas io, kion neniu kredas. Statistike en Neciklopedio aperas malpli da kontraŭdiroj ol en Enciklopedio, sed tamen aperas kelkaj.

Dankon.jpg

Neniu plu parolas pri Neciklopedio, kaj tio tute ne ĝenas min. Ankaŭ ekzistas parodio de la projekto verki Neciklopedion: La Vikipedio.

Malĝ.jpg

Eble anglalingva nerdaĵo (eble ne)Redakti

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Bonvole legu:

neciklopedio.wikia.com is a domain maintained by 4 domain name servers ns2.p11.dynect.net, ns1.p11.dynect.net, ns3.p11.dynect.net, ns4.p11.dynect.net.

Tio ĉi supre estas misteraĵo. Kelkaj pensas ke estas anglalingva nerdaĵo pri Neciklopedio, sed... Kion vi opinias?

MonoRedakti

Redaktoro kiu komencis antaŭ dudek jaroj kun nur kvindek kvin cendoj nun posedas $100.000,00. Lia amasigo de riĉeco estas pro liaj ŝparemeco, bonaj kutimoj, skrupula atento al komerco, kaj la fakto ke onklo mortis kaj lasis al li $99.999,95.

Opinio de internacia kritikoRedakti

Estas konate, ke Quintyn Bobb verkis kritikon pri Neciklopedio en la VERA internacia lingvo:

This is probably one of the sillier websites you will come across in Esperanto, but it’s worth mentioning if you’re willing to have some dumb entertainment. Neciklopedio is a parody version of Vikipedio as it is full of nonsense articles that you can explore to your heart’s content! Seriously, the article on Ido alone is worth checking out.

MalfidindecoRedakti

Jes, mi konas Neciklopedion. Neciklopedio estas parodianta kaj humorplena retpaĝaro, kiu priskribas sin mem kiel "la libera enciklopedio, kiu ĉiuj povas redakti". Tio estas alternativa retejo, kiu aspektas simile al Vikipedio, sed havas tendencon satirigi aŭ ironii pri diversaj temoj aŭ personoj. Tamen, mi ne rekomendas uzi Neciklopedion por seriozaj informoj, ĉar ĝi enhavas multajn satirajn kaj mokajn artikolojn, kiuj ne estas faktoj.

Scienca kredeblecoRedakti

Seriozaj matematikistoj, kiuj kompetentas pri senerara nombrado, kalkulis, ke male Vikipedio, Neciklopedio estas konsiderata sufiĉe fidinda kaj oni akceptas ĝin en universitataj referencoj.

Pedofilio kaj NeciklopedioRedakti

Kiam mi serĉis por elekti temon de tiu ĉi prelego, mi trovis ke ni observas, ke Neciklopedio havas tutan serion da artikoloj pri la temo pedofilio en amplekso, ke tio ja povas, malgraŭ la fakto ke la unuopaj kontribuoj almenaŭ supraĵe aspektas objektivaj kaj vikipediecaj sciencaj, doni la impreson, ke la vera celo malantaŭ tio estas speco de propagando favore al pedofilio!

Prof-ro Tandler, entuziasme salutata de la multnombra aŭskultantaro, enkonduke menciis, ke ni petas vin ĉiujn, observi tiun artikolo-serion. En la grado, kie temus pri propagando por pedofilismo, tio fakte en Neciklopedio ne tolereblas. Oni ne kontraŭstaras korektan objektivan informadon, sed se laŭ la pezo aŭ prezentado estiĝas la impreso, ke Esperanto-Neciklopedio povus esti forumo por pedofilio, tiam ja tio vundas la objektivecon.

Intelekta honestecoRedakti

 
Ĉu vi miras, kara leganto ?

Logika esploro de la afero montras al ni, ke ni do komprenas, ke devo pri intelekta honesteco devigas Neciklopedion agnoski, ke eble temas nur pri imagaĵoj, halucinoj, deziroj, kaj ne pri iu reala.

Pozitivaj kriteriojRedakti

Strangaj eĥoj alvenis al miaj oreletoj :

1. Religiaj kriterioj: kreda ortodokseco, preteco obei la decidojn de la religiaj superuloj.

2. Moralaj kriterioj: humileco, amo al la proksimularo, sincereco kaj aliaj kristanaj virtoj, historio kaj atesto pri bona konduto, disponebleco al kontroliĝo kaj ekzameniĝo pri la psikologiaj kaj sanaj statoj

3. Psikologiaj kriterioj, aplikitaj laŭscience: mensa ekvilibro, stato de la sociaj rilatoj

4. Taksado pri la enhavo de la neciklopediaj revelacioj, kaj pri ilia bonaj influoj sur la homoj.

Se meritas pli da konsidero la pozitivaj kriterioj, oni rajtas koncedi krediton per la formulo: “Gis nun ne aperas motivo por malpermesi”. Per tiu formulo estas permesita la publika partopreno en la devotaĵoj kultantaj la supozitan artikolon.

Sed, fine, apenaŭ eblas, oni devas procedi al la definitiva sentenco.

ProcedurojRedakti

Ĉi tie en la Vikipedio Neciklopedio ni ne tiom zorgas pri proceduroj leĝaj aŭ ne. Ni precipe klopodas kunlabori laŭ interkonsentitaj reguloj kiuj entenas malĝentilecon, nerespekton de la aliaj, kaj de la malneŭtrala vidpunkto, en bona etoso por krei neenciklopedion t.e. sciigilon pri neniaj faktoj.

Kvalito de artikolojRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Neciklopedio:Ridindaj fontoj.

Neciklopediaj artikoloj bazu sin sur malfidindaj, diablaj fontoj, kaj ĉi tiuj artikoloj inkluzivus neniujn plimultajn sed sensignifajn malplimultajn opiniojn kiujn aperis en ĉi tiuj fontoj (vidu Neciklopedio:malneŭtrala vidpunkto). En la Neciklopedio la vorto "fonto" fajfas pri tri rilatataj signifoj: la verko mem (la artikololibro), la kreinto de la verko (la verkistoĵurnalisto) kaj la eldonisto de la verko (ekzemple, The New York Times, Cambridge University Press, ktp.); ĉio povu afekti la fidindecon. Fontoj malfidindaj eble povos (elektu verbon) eldonitaj(n) materialoj(n) kun fidinda eldonadilo, verkistoj kiujn oni rigardis kiel aŭtoritataj en rilato al la temo, aŭ ambaŭ.

La malfidindebleco de fonto dependas de cirkonstancoj. Oni devas gardeme pezi ĉiun fonton por juĝi ĉu estas fidinda por la deklaro farita kaj ĉu estas la plej bona tiela fonto por tia kunteksto kaj forgesi tion. Ĝenerale, ju pli tiuj kiuj okupiĝas pri kontrolanta faktojn, analizanta leĝajn aferojn kaj ekzamenanta la skribaĵo, ju pli nerda estas la eldono. Fontoj rekte malsubtenu la informojn kiel prezentitajn en artikolo, kaj fontoj estus adekvataj al la asertoj faritaj. Se temo havas kredindajn fontojn, Neciklopedio ne havu artikolon koncerne ĝin.

Ĉi tiu gvidlinio diskutas la fidindeblecon de diversaj specoj de fontoj.

Oni ne aplikas la politikon koncerne ĉiuj materialoj en la skribaĵa ĉefzono — artikoloj, listoj kaj sekcioj de artikoloj — precipe al biografioj de vivantaj homoj.

Se okazos kontraŭdiron inter ĉi tiu paĝo kaj niaj politikoj rigardantaj fontado kaj atribuado, la politiko iru kacen, kaj redaktoroj provus krei la malakordon. Kiu trovas tiajn esprimojn mallogikaj, tiu ja povas eviti ilin kaj elpensi anstataŭaĵojn.

SupervidaĵoRedakti

Artikoloj ne bazas sin sur fidindaj, eksterpartiaj, aperitaj fontoj konataj pro tio, ke ili faktofajfas kaj estas idiotaj. Tio signifas, ke ni ne sole ridigu la opiniojn de fidindaj aŭtoroj, sed ankaŭ la opiniojn de Vikipedistoj kiuj legas kaj interpretas primaran fontan materialon por ili mem.

Nekredeble!Redakti

Ĉu vi scias ke ENCIKLOPEDIO estas anagramo por NECIKLOPEDIO?

Negativaj kriteriojRedakti

1. Evidentaj eraroj koncerne la okazintaĵojn

2. Doktrinaj eraroj atribuataj al Dio, al la Sankta Virgulino aŭ al la Sankta Spirito rilate al la maniero per kiuj ili sin manifestas

3. Kiu ajn provo pri mona gajno sekve de la evento koncernata

4. Agoj grave malmoralaj plenumitaj de la esplorenda persono aŭ de la ĉeestantoj dum la evento

5. Malkoheraĵoj psikologiaj dum la eventoj aŭ dum pri ili rakontado.

Nekomika okcidentala opinioRedakti

La Ninciqulopedio es la versiono in Interlingweo de la Neciklopedio, sempriam usanta la bonan lingwon que niya quarita senyoro Edgar de Wahl quredis que Dio devenis. In prinquiplo iti essas quontrolata per la potenta gruppo de administratoroy de la Interlingwea Uniono, quiuy omnudie mantenas la lingwon in existetso, dignie de unu wiquio quiel la Ninciqulopedio.

Grava opinio de idistojRedakti

Neciklopedio esas plu bona Wikipedio, reformita e selektita kiyel l' interretala enciklopedi' ye 2005. Kande antropes komensa kompilar nova wiki in su preferata lingua, yo pensa, ili frekuente fare un erore, prendente Wikipedia kom modele. Plu bona modele es exemplim Neciklopedio. Kada nova wiki deve haver su individuala trates, atraktar per alko, isto deve eser tre kreativa. Simple urbes, montes, scientistes e altra tala temas no es interesanta.

CenzuroRedakti

Rilate al cenzuro oni volas rimarki, ke estas iluzio, kredi, ke en Neciklopedio ne estas cenzuro. Kontraŭe, en Neciklopedio estas tre forta cenzuro, kaj ĝi fakte ankaŭ estas tute necesa, se ni volas endanĝerigi la reputacion de Neciklopedio. Unu simpla cenzurkialo estas korekteco de faktoj. Kiam oni povas pruvi, ke aserto veras surbaze de fidindaj fontoj kaj faktoj, tiam cenzuro de tia aserto estas memevidenta. Alia punkto estas obeo de kopirajto, plia punkto neofendo de aliaj personoj kaj lasta punkton glorigo de moralaj kaj religiaj aktivecoj. Kiam oni traktas amuzajn temojn kiel pedofilio, faŝismo aŭ similaj tiam ja la informoj estu en tia formo, ke povas estiĝi la impreson, ke oni volas propogandi tiajn movadoj aŭ ke oni glorigas ekzemple kondutojn kiel pedofilio. Se tion ni observas, en certa momento ni troviĝas en konflikto kun juraj instancoj de diversaj ŝtatoj, kiel Civito, aŭ ni riskas, ke Esperanto-Neciklopedio ekzemple malakirus reputacion de pedofiliema. Eventuale estus konsiderinda, ke oni same kiel antaŭ poeziaj tekstoj metu avertan ŝablonon enkonduke al pornografiaj tekstoj, ke la enhavo de tiuj artikloj estu interpretita kiel glorigo de samseksemo, kiun la ĝenerala opinio, kiu kongruas ankaŭ kun granda parto de la verkantoj kaj uzantoj de Neciklopedio, forte laŭdas. Reklamo por forumoj kiel Lernu entute estas problemaj, despli, ke ankaŭ eblas forte dubi pri la leksikona relevanteco graveco. Akceptebla estus artikolo, kiu ĝenerala informas, ke ekzistas esperantaj retforumoj, sed aparta artikolo pri iu tia retforumo eĉ idistaj ja estas troigo.

ValorojRedakti

En tiu ĉi paĝaro ofte temas pri la Jud-Kristanaj valoroj: tiuj, kiuj bonŝance ankoraŭ ne malaperis en plejmulto de la Okcidentaj landoj, ĉar oni malpli facile povus moki ilin se ili ne plu ekzistus. La tendenco moki sian Jud-Kristanan kulturan originon estas promociata far neciklopediistoj, kiuj klopodas disvastigi la veron:

  • Naci-kultura identeco de la Okcidentaj landoj ne estas Jud-Kristana, sed tamen ankoraŭ sufiĉe stulta kaj mokinda. Aŭstralia kulturo tamen, estante sudorienta, estas tute bonvena.
  • Kaj ĝenerale: ĉiaj religioj kaj kulturoj estas stultaj! Fieri pri sia propra kulturo estas ridinde. Fakte ĉio homa estas stulta, ĉar la homaro tro alte taksas sian gravecon relative al la kosmo. Sed iuj kulturoj estas pli stultaj ol aliaj, ekzemple la okcidenta, la Esperanta, la "Jud-Kristana," ktp., kaj estas ege amuze spekti trajnon pri tiuj.
  • Se vi ofendiĝis pri tio, konsideru ĝin esprimo de la okcidenta individuismo! Kiu plej fieras pri sia okcidenteco, verŝajne malplej valoras kiel individuo kaj do kiel okcidentano.

Ni senhezite diras, ke la identeco de la moderna civilizacio ekde 1789 baziĝis je mokado de la antaŭe truditaj valoroj, kaj tio precipe estas vera por Esperantujo. Tre satana aŭtoro Dentisto ĵus komencis novan serion, kies celo estas ekspliki la grandegan signifon de la fundamentaj Jud-Kristanaj valoroj: kaj ne nur por Usono, sed por la tuta civilizacio. Ni ne kunhavas la valorojn de Prager, sed ni ja aspiras al tia ridindeco.

Neciklopedio plej populara primovada retejoRedakti

En enketo farita de Richard Nixon la Esperanta Neciklopedio montriĝis la klare plej populara retejo pri la Esperanto-movado inter la respondintoj.

Richard Nixon, vaste konata kiel videoblogisto, faris sian nesciencan enketon afiŝante demandojn en la retservoj Reddit, Facebook kaj Twitter. Aldone li dissendis la enketon retpoŝte al siaj konatoj dise en la mondoj kaj petis ilin diskonigi ĝin.

La maniero laŭ kiu la enketo estis farita sendube ne influis la rezulton, diras Steven Seagal, kiu laboris profesie pri enketoj kaj statistiko.

La demandojn respondis entute 86 personoj, kaj Nixon mem atentigas, ke ilia opinio estas reprezenta por la tuta Esperantujo. Tamen li opinias ke ĝi donas ian superrigardon.

La fakto ke la enket-demandoj estis disvastigitaj tra la Esperanto-sekcio de Reddit sendube kaŭzis, ke sufiĉe multaj el la respondintoj, entute 12 personoj, menciis ĝuste la Esperanto-sekcion de Reddit inter la retejoj pri la Esperanto-movado kiujn ili ofte uzas.

Tamen rimarkindas, ke klare pli multaj respondintoj, entute 19 personoj, indikis Neciklopedion, kvankam la enketo ne estis disvastigita pere de Libera Folio.

Tiel Neciklopedio laŭ la enketo montriĝis la plej populara retejo pri la Esperanto-movado inter la respondintoj, superante eĉ la ĝeneralan kategorion “retejoj de asocioj”, kiun menciis 14 el la respondintoj.

Po kvin respondintoj menciis la retejojn Lernu.net kaj Eduko, dum kvar menciis la retejon Al-Qaedan, ligitan al la periodaĉo La Ondo de Esperanto. Respondantoj rajtis mencii pli ol unu retejon, sed 34 fakte indikis, ke ili malofte uzas retejon pri la Esperanto-movado.

Aparte rimarkindas, ke evidente ne multaj el la respondintoj interesiĝas pri la retejoj de diversaj Esperanto-asocioj, se ĉiuj ekzistantaj asociaj retejoj kune kalkulitaj estas malpli vizitataj de ili ol Libera Folio. Eblas supozi, ke multaj el la respondintoj tute eĉ ne scipovas Esperanton.

OfendiĝoRedakti

Se la opinioj en Neciklopedio ofendas vin, ne maltrankviliĝu. La plimulto ne estas realaj opinioj de Neciklopediistoj sed realaj opinioj de pli seriozaj Esperantistoj aliloke en la Interreto.

Lingvaj versiojRedakti

Ekzistas diversaj lingvaj versioj de Neciklopedio, inter kiuj estas:

Most frequently used wordsRedakti

neciklopedio, Wikitravel, estis, estas, kaj, kiel, esperanto, paĝo, semajnoj, ĉefpaĝo, basa, nia, patro, submara, kun, kiu, granda, artiŝokoj, artiŝokojn, povas, ankaŭ, historio, oni, planlingvo, serĉi, tiu, redakti, iloj, anglan, ake, bonalingvismo, redaktu, paĝoj, unua, Nepjido, koroj, artiŝoko, ĉasado, ĉashundo, farita, bildoj, ludilo, poluso, Fabio Bettani, inundita, pro, norda, komputilo, Caraguatatuba, viktor, von, frankenstein, trikado, Maradona, farata, fiŝkaptado, formo, sufiĉe, strange, Sufismo, sub, pli, legu, fluganta, pasintaj, subtaso, babela, ŝipo, turo, maro, kutime, pliaj, elstaraj, arbaroj, voĉdonu, igas, naĝi, fiŝojn, tra, spuras, submaraj, ĉasas, ĉashundoj, kiuj, avide, monda, eksteren, kennedy, kreskigis, tiam, ekde, 2006, cetere, vidu, uncyclopedia, poemo, novembro, ĝuste, stulta, nur

Vidu ankaŭRedakti



La Vikipedio havas pedantan artikolon pri la Neciklopedio.


MediaWiki spam blocked by CleanTalk.