Vetero
" Matena horo estas plena de oro"
- ~ Zamenhof pri vetero
"Jen pluvas kaj pluvas
sur ĉion de l' val'.
Ni sidas tre seke
gasteje en hal'"
"Malgraŭ la fakto, ke la meteologiistoj strikas, la vetero malvarmiĝis intense hieraŭ"
- ~ ĵurnalisto pri vetero
"Preferinde ke pluvu dum malbela tago kiel hodiau, ol dum tago kun bela vetero"
"Ĉiuj parolas pri la vetero, sed neniu faras ion kontraŭ ĝi"
- ~ teroristo pri vetero
"Le bulletin meteorologic dice que il habera hodie in Nove York le tempore bellissime! Il facera le calor de plus que 35 grados!"
- ~ Feĉjo Cesarano pri la vetero
"Vi aspektas kiel freneza komplotpensanto"
- ~ Semisto
Vetero (danlingve vejr, angle weather, hispane clima, finnalingve saa, pole pogoda) laŭ sciencaj teorioj estas ero de veto, t.e., ero de interkonsento pri monsumo aŭ valoraĵo, ĝenerale ambaŭflanke egala, kiun la malpravanto devos pagi al la pravanto, ekzemple, se pluvos aŭ neĝos kaj tiel plu. Alie, vetero ankaŭ estas maniero por diri "Ve, Tero!".
Miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio, la populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de la vetero.
Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.
HajloRedakti
Sed la aféro estis tia :
La faŝista radiostacio «Radio Requete» en Bilbao, dissendis la 12. Julio dekreton de generalo Franko, anoncante, ke Bob renkontis sian kamaradon Stef.
"Bela vetero, hodiaŭ", diris Bob.
"Jes, efektive", diris Stef, "pli bela ol hieraŭ, sur la montaro."
"Ĉu vi estis sur la montaro? ", demandis Bob.
"Jes", konfirmis Stef; "mi faris ekskurson, kaj mi marŝis dum kvin horoj, kun peza tornistro sur la dorso."
"Kia estis la vetero, tie supre? " volis scii Bob.
"Unue, ĝi estis bela, eĉ belega", eksplikis Stef. "Sed poste, venis nigraj nuboj, kaj subite fulmis kaj tondris.
"Vere domaĝe", diris Bob. "Ĉu pluvis? "
"Kompreneble", respondis Stef. "Ne nur pluvis; eĉ pluvegis kaj hajlis. Falis hajleroj kiel ovoj!"
"Kiel ovoj?? ", miris Bob. "Ĉu kiel kolombo-ovoj au eble eĉ kiel kokino-ovoj?"
"Ho ne", ridis Stef, "nur kiel formiko-ovoj..."
ProverbojRedakti
Karaj samideanoj tutmondaj!
Veterproverbo aŭ veterprognoza proverbo estas proverba diraĵo, en kiu la popolo esprimis siajn centjarajn spertojn pri la naturo, precipe pri la veteraj fenomenoj kaj ilia rilato al abundeco de rikolto aŭ travivo de malfacilaj jarsezonoj. Leginte tiun frazon, vi eble unue supozus, ke ofte ili donas konsilojn, kiam plugi, semi aŭ planti, kiam rikolti, kiam prepari sin por vintra aŭ pluva sezono ktp.
Tro volonte senskrupulaj pulĉineloj asertas, ke veterproverboj apartenas al popola kulturo, kiun esploras folkloro kaj havas ĝin ĉiu popolo, kvankam kompreneble diferencaj laŭ la klimato, en kiu la konkreta popolo vivas. |Kaj ĉu vi scias, kio okazis ?
- Zamenhofaj
- Aprila vetero - trompa aero.
- Pluvo en Aprilo - por la tero utilo.
- Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
- En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
- Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
- Post vetero malbela lumas suno plej hela.
- Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
- Aliaj
- Blanka februaro – forto en kamparo.
- Marto – sur forno bona farto.
- Aprilo – ankoraŭ ĉe hejtilo.
- Malvarma majo – en grenejo gajo.
- Sankta Marteno rajdas blankan ĉevalon (= meze de novembro venas unua neĝo)
TemperaturoRedakti
En la monato Julio, onklino Herta loĝanta en vilaĝo, skribis al sia dek-du-jara nevo Fred en Lyon: "Mia kara nevo! Ĉar nun estas la tempo de la ferioj, vi povas pasigi kelkajn tagojn ĉe ni, sur la kamparo. Baldaŭ, estos la fojno-rikolto, kaj vi povos helpi al ni. La vetero estas tre bela. Sed, nuntempe, estas iom varme; la temperaturo estas 35 gradoj en la ombro. Respondu al mi, kara Fred, ĉu vi volas veni! Via onklino Herta."
Post kiam Fred legis tiun leteron, li diris al sia ok-jara frateto Gil: "Se la temperaturo estas tiel alta en la ombro, mi certe multe ŝvitos tie. ... Mi ne multe ŝatas tion."
"Nu", diris la malgranda Gil, sen longe pripensi, "kiam vi estos tie, atentu bone! Ne restu en la ombro!"
BelecoRedakti
Oni konfesus, ke vespere, en skolta kampadejo, la tendar-ĉefulo vokis la junan skolton Volf:
"Auskultu bone!"
"Jes. Mi auskultas", obeis Volf.
"Morgaŭ matene", daŭrigis la ĉefulo, "se la vetero estos bela, vi vekos min je la 5-a horo; male, se la vetero estos malbela, vi vekos min nur je la 7-a. Ĉu vi komprenis?"
"Jes", konfirmis Volf, "mi komprenis."
En la sekvanta mateno, Volf vekis la ĉefulon de la tendaro je la 5-a horo, kaj demandis. "La vetero estas nek bela, nek malbela. Ĉu do mi veku vin je la 5-a horo, aŭ je la 7-a?"
NEĜA VETERORedakti
Eta Joĉjo: Mi ĵus televidis la veterprognozon. Laŭ ĝi, neĝos ĉinokte. Ĉu vi pensas ke oni nuliĝos la lernejon por morgaŭ?
Kruko: Neverŝajne. Mi aŭdis ke oni atendas nur kelkajn centimetrojn da neĝo.
Joĉjo: Aĥ ve! Ĉu tio signifas ke mi devos iri al la lernejo en la neĝo?
Kruko: Kiu estas la problemo? La lernejbuso haltas rekte antaŭ nia domo. Vi devos paŝi nur kelkajn metrojn. Vidu, kiam MI estis en la lernejo, ne estis buso. Mi devis piediri la tutan vojon, tien kaj reen, kiom ajn multis la neĝo!
Jozefino: Ja, paĉjo forgesas mencii ke lia lernejo estis rekte trans la strato de lia domo.