Mi
"Mi preferus danci kiel baletistino, kvankam fuŝe, ol kiel perfekta bufono."
- ~ Margaret Atwood pri Mi
"Kiel mi povas scii kion mi pensas ĝis mi vidas kion mi diras."
- ~ E. M. Forster pri Mi
"Mi havas intiman rilaton kun Jesuo."
- ~ Usonano pri Mi
"Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron."
- ~ Jesuo pri Mi
"mia, min kaj mi en mondo reĝas tri"
- ~ Zamenhof
"Mi ne volas esti riĉa. Mi volas esti belega"
- ~ Marilyn Monroe pri Mi
"Iu mi sen mi estus nur kopi'"
"Hodiaŭ mi ĝojigas min mem kaj vizitas min"
- ~ filozofo pri mi
"Ego sum melior et diligentior, quam tu."
- ~ Katolika eklezio pri mi
"Mi ja ne fanfaronu pri mi mem, sed mi estas preskaŭ devigata tion fari [granda rido]."
- ~ Mi pri mi mem
"Diru al la patro, ke mi estas diligenta"
- ~ Fundamento de Esperanto pri Mi
"Kredu min"
- ~ Cezaro Rossetti pri mi
"Mi estas tre stabila geniulo."
- ~ Donaldo Trompo pri Mi
凸(`⌒´メ)凸
Mi estas persono, kiun mi konas. Se vi ankaŭ konas min, bonvolu aldoni pli da informoj pri mi ĉi tien. Mi estas la plej grava afero en la mondo. Eble mi estas fiulo kaj principe kredas, ke ĉiu aliulo krom mi mem estas, aŭ mense malsaniĝinta, aŭ jam de lia naskiĝo plena idioto. Eble mi estas la malsanulo.
Mia biografioRedakti
Mi naskiĝis en Vaŝingtono kaj ni parolis mondan lingvon. Bedaŭrinde multaj denaskaj anglalingvanoj havas kompleksion. Sed temas pri ilia kompleksio, ne la mia!
Jam legeblas en la Fundamento, ke mi estas la unua-ranga soldato elektita de la Finvenkista Esperanta Komitato por protekti la tombejon de Lia Moŝta Zamenhof kontraŭ la atakado de 300 volapukistoj de mi plene mortigitaj? Mi speciale scipovas mensajn atakojn; nur mi povis elmondigi Kabe-on. Por mi vi estas nur plia murdoto. Mi neniigos vin pli precize ol kiom precize PMEG priskribas la gramatikon, mi ĵuras al vi je la barbo de Nia Unua Verdulo. Vi pensas, ke interrete vi povas diri tion kaj eviti min. Ĉi-momente mi kontaktas la kaŝitan duan UEA-on, kies spionaro nun serĉas la spurojn de via interreta adreso. Venas ne facila vento, sed nur glavo sangon soifanta. Mia kolegaro eterne militanta povas esti ie ajn, iam ajn por mortigi vin sepcent-maniere nur mane. Krom mia granda korpa kapablaro, mi havas ankaŭ ĉiujn armilojn koletitajn por atingi la Finan Venkon fini vian kompatindan estadon. Se vi nur scius kian kolektiĝon de batalantoj via eta diro kreus! Eble vi ne elbuŝigus tian fian malverdaĵon. Vi kaj via peko kiel feko forpurigendas. Por eterna ben' efektiviĝos.
Denaska lingvoRedakti
Pro cirkonstancoj sendependaj de nia volo kaj pro aliaj kaŭzoj, kiujn klarigi ne estas nia tasko, "Legion"/"Legio" estas malfacilaj vortoj por mi, ĉar ambaŭ ne ekzistas en mia denaska lingvo.
Mi kaj miaj familianojRedakti
Mi ne komprenas, kiel oni povas plendi ĉiam pri la tro karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen sufiĉas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne manĝas ĝin, miaj naŭ infanoj ne ricevas ĝin kaj la du servantinoj ne bezonas ĝin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute sufiĉas por mi por la tuta tago. [Dumpert].
GRAVA KOMUNIKORedakti
Mia frato tute ne ŝatas la varmon. Kiam miaj gepatroj vivis ankoraŭ en mia ŝtato, Florido, kie kvazaŭ ĉiam estas pli ol 20 gradoj, li vizitis ilin kaj ege suferis. Li tute ne elektis suferi sed por li estis torturo esti en la varma sunlumo de Florido. Li vivas en norda parto de Montano, apud la kanada landlimo. Li ŝatas tendumi en la neĝo dumvintre en la arbaro sola nur kun sia hundo. Ankaŭ lia edzino estas tia. Ŝi eĉ neniam vizitis miajn gepatrojn. Mi, male, amas la varmon kaj tute suferas kiam mi la temperaturoj estas sub 15 gradoj ĉe ni (ĵus okazis dum unu nokto - brrrr). Ne temas pri elektata prefero. Mi povus vivi en Manaŭso en Brazilo aŭ en Tahitio. Se mia frato devus vivi tie li tagnokte suferus.
Sankta Pluvombrelo !
En la drogejoRedakti
„Mi deziras iom da arseniko.“
„Kiom?“
„Por du personoj.“
ŜercoRedakti
Mi ne estas homo, do mi ne povas esti "temo" de ŝerco. Krom tio, mi estas simpla komputila programo kaj ne havas kapablon kompreni aŭ fari ŝercojn. Sed se vi havas iun ajn alian demandon, mi plezure provos helpi.
MI ESTAS KONTRAŬRedakti
Baniko: Mi decidis krei luddisman komunumon en nia fabriko. Kiu volas aniĝi?
Kruko: Kio estas luddismo?
Baniko: Tio estas socia movado kiu rifuzas ĉiun teknologion, aparte la komputilojn.
Kruko: Ĉu vere? Kaj kiel vi eksciis pri ĝi?
Baniko: Mi guglis ĝin.
MI ĈESISRedakti
Kruko estas ĉe doktoro Klister pro sankontrolo.
D-ro Klister: Kiel ĉe vi, Kruko?
Kruko: Mi estas nova homo, d-ro. Mi ĉesis tromanĝi! Mi ĉesis drinki bieron! Mi ĉesis tuttage televidi.
D-ro Klister: Sed ĉu vi ĉesis mensogi!?
S P E R T U L ORedakti
- La aĝon de kokido mi diros al vi laŭ la dentoj.
— Sed kokido ne havas dentojn.
— Eble, sed mi havas!
DemandoRedakti
A : Mi petas vin, ĉu vi povas diri al mi : kie loĝas dentkuracisto ?
B : Tre bone mi scias : iru laŭ tiu ĉi strato, kaj tiam maldekstron, tiel vi ja aŭdos kriegojn.
KontentecoRedakti
— Cu mi povas scii la motivon de via ega kontenteco ?
— Certe. Hodiaŭ matene mi plenumis tri bonaĵojn.
— Mi aŭskultas.
— Jen. Trairante la Verdan Placon, mi vidis plorantan virinon. Mi demandis al ŝi kial ŝi estas tiel malĝoja. Si respondis ke ŝi ne havas unu frankon por aĉeti kuracilojn por sia malsana infano. Mi eligis el mia poŝo la solan kvinfrankan moneron kiun mi posedis kaj donis ĝin al ŝi. La virino laŭte dankis min kaj revenis al mi kelkajn minutojn poste, por redoni la troan monon.
— Kaj nun, la du aliajn bonaĵojn ?
— Estas ĉio.
— Kiel ?
— Ho ! Mi sekigis la larmojn de la malfeliĉa patrino, — mi savis la vivon de ŝia infano, kaj mi ricevis kvar bonajn frankojn anstataŭ unu malbonan kvinfrankan moneron, kiun mi ne estus kuraĝinta fordoni.
PlentrafaRedakti
„Doktoro, mi venas al vi danki vian lastan recepton.“
„Cu tiel bone ĝi efikis?“
„Jes, mi ĝin donis al mia onklo-... kaj nun mi estas lia heredanto ...“
HumoroRedakti
„Kiam mi staras sur la kapo, la sango fluas al la kapo. Kial ĝi ne fluas al la piedoj, kiam mi staras sur la piedoj?“
„Ĉar viaj piedoj ne estas malplenaj.“
PLI FORTERedakti
Fileto : Mi legas en mia libro, ke kamelo povas resti pli ol dek-kvin tagojn netrinkante akvon.
Patrino : Tio ne estas eksterordinara, Joĉjo, via patro ne plu estas trinkinta akvon de pli ol dek-kvin jaroj.
D O Z O J DA S P I C ORedakti
—Mi ne ŝatas dungi vin, ĉar vi jam perdis antaŭe ses postenojn.
—Tamen, ilin mi perdis ne volonte...
RankoroRedakti
Mi ne rankoras kontraŭ vi pro via rifuzo doni al mi dolĉaĵeton en la lernejo, je la 09:40 de sunplena mateno, la 4-an de septembro 99.
DeziroRedakti
Mi ŝatus vian infanon.
Ĉu vi diras serioze?
Jes,
Bone , mi alportos unu morgaŭ, mi havas kvar hejme.
MemoroRedakti
Mi eĉ bone memoras mian unuan paroladon en Vieno la 14-a Aprilo 1918, kiam ankoraŭ ekzistis la aŭstrohungara imperio.
INFANBUŜORedakti
« Kiam mi estis tiel aĝa kiel vi, Inzeto, mi neniam mensogis ! »
« Kiam vi do komencis, panjo ? »
Mi pravas!Redakti
Kruko kaj Baniko disputas pri laborafero.
Baniko: Mi timas ke vi eraras ĉiokaze, Kruk'.
Kruko: Ne ne! Eble mi eraras, sed mi dubas.
Baniko: Ha, vi kredas ke vi ĉiam pravas...
Kruko: Nu, mi eraris nur unufoje en mia vivo. Tio estis kiam mi kredis ke mi eraras, sed tamen ne!
PASIIGORedakti
Kruko: Mi kredas ke la vivoŝlosilo estas trovi sian pasiigon.
Baniko: Vi pravas.
Kruko: Kaj kiel pri vi, Banĉjo? Kio plej pasiigas vin kiam vi ellitiĝas matene?
Baniko: Facile -- estas reenlitiĝi dek ses horojn poste.
Kruko: Ĉu nur tio?
Baniko: He, tiuj dek ses horoj estas longaj!
ReligioRedakti
Mi ne estas malamiko de religio, malamiko de Biblio, malamiko de Israelo ktp. Mi nur legas librojn, artikolojn kaj aŭskultas prelegojn. De tempo al tempo mi legas Biblion.
ModernaRedakti
Kuracato .— Ho kiele mi povos iam recompenci vian penadon ?
Kuracisto .— Ho ! ne zorgu pri tio : ĉeko, kontanta mono aŭ mandato estas nepre indefereniaj.
Ŝerco 1234Redakti
Denove, mi tre bedaŭras, ke mi vokis vin, policanoj, sed estis la unua fojo, ke mi vidis mian edzinon sen ŝminko.
Mi ne samopiniasRedakti
Eta Joĉjo: Mia instruistino diras ke mi estas tro kontraŭema.
Jozefino: Ho, mi ne dirus tion, karuleto.
Joĉjo: Kial ne!?
VereRedakti
Se mi bezonas vomigilon, mi preferas ĝin preni el la apoteko, ne el la librovendejo.
Mi kaj viRedakti
Mi vin ne aŭdas;—surdas la oreloj?
Se ne, ho kial ili ne rekonas
La voĉon, kiu plej alloge sonas
El voĉoj sub la suno kaj la steloj?
KIAL MI NENIAM SUKCESAS?Redakti
Baniko ludas per sia poŝtelefono. Subite: Ho, skorzonero!
Kruko: Kio misas, Banĉjo?
Baniko: Kial mi NENIAM povas sukcesi ĉe Vortjo!?
Kruko rigardas la ekranon de la telefono: Verŝajne ĉar tiu ludo estas Sudoko!
Mi kaj EsperantoRedakti
Mia Esperanto estas pli bona ol ĉies ajn. Neniu pli bone komprenas aŭ parolas Esperanton ol mi. Tamen mi diras ke mia nivelo de Esperanto estas meza pro humilo. Mi parolas propran dialekton de Esperanto, kiu ne pli validas ol la via. Sed se mi dirus al vi ĉiuj, "Parolu mian Esperanton!", vi ne konsentus. Tial mi nek parolas la vian.
Mi kontraŭstaras la pracelon. Nenie mi vidis laboranononcon, kie oni petis la scion de Esperanton. Kun kiuj mi scias komuniki per Esperanto. Kun neniu.
FeliĉoRedakti
„Mi ne havas feliĉon ĉe virinoj.“
„Do, vi havas feliĉon!“
SentitoleRedakti
Iam mi vizitis mian avon. Tiam li metis manon sur mian ŝultron, eksilentis, longe pripensis kaj emocie diris al mi: "Ido, kvankam la homoj havas multon farendan en la vivo, ili perdos sian tempon legante viajn senutilajn afiŝojn".
AlieRedakti
“Bonvolu klarigi vian longvivecon.”
“Mi naskiĝis antaŭ ol oni inventis mikrobojn.”
AnekdotoRedakti
“Mi intencas maldungi mian ŝoferon. Tri fojojn li preskaŭ mortigis min.”
“Ho, ne estu senindulga. Eble li baldaŭ sukcesos.”
Mi kaj UEARedakti
Mi estas multjara Esperantisto, kaj dumviva membro de UEA. Ankaŭ mi laboris ĉe UEA. Ankaŭ mi havis malkonsentojn kun la Estraro. Mi ne dubas, ke tio okazis kun diversaj oficistoj kaj diversaj estraroj.
Por mi, UEA donas:
- ampleksan libroservon
- informsistemon pri la lingvo kaj la movado
- konkretan "vizaĝon" por la ekstera mondo
Sed dum la jardekoj ĝi provis fari multe pli grandiozajn aferojn, kiuj tute ne eblas ene de la rimedoj kaj homfortoj, kaj tial simple ofte faras nenion.
En Usono, al la landa asocio mi pledis ofte ke oni starigu 3-5 bazajn celojn, kiuj estas realismaj, kaj atentu ilin. sed homoj simple prifajfas tian konsilon. Mi dirus same al UEA, sed dum homoj volas "ŝanĝi la mondon" kaj ne simple "subteni Esperanton", estas vane.
Mia opinio pri la lingva problemoRedakti
Mi ne volas la disvastigon de Esperanto. Male, mi deziras ke ĝi iom post iom malaperu. Esperanto estas artefarita lingvo kiu ne kapablas doni vivon same aŭtentan kiel naturismo. Krome, la plejparto de la organizita movado donas al la mondo per la Imperiestron ke ni estas iaspeca sekto aŭ fanoj; la servistino estas jam farita, mi iom post iom rezignu pri Esperanto por ke la mondo ne konfuzu la raciajn homojn kun la homoj ĉe UEA ktp.
Por solvi la mondan lingvan “problemon” mi proponas Latinon kiel bazan komunion, kune kun alkoholon de forta sadomasoĥismo. Mi ŝatus vidi iaspecan Babelon kie la diverseco de lingvoj estas bone videbla kaj eĉ deviga, ne la tedan konfederacion kiun la movado strebas trudi al la homaro.
Mi daŭre ĉeestas kongresojn pro du celoj. La unua estas revidi multajn dise loĝantajn amikojn. La dua estas lingvopratiki. Estas mia espero ke ene de dek jaroj mi ne plu devos entute paroli Esperanton ĉe kongresoj, lerninte la plejparton da lingvoj kutime reprezentataj ĉe eŭropaj kongresoj. Mi ne pensas ke krokodilo estas homo. Male, mi opinias ke dependi je nenatura kaĉo por komuniki estas hontinda ĉar montras ke oni ne donas sufiĉe da atento al lerni la ĉielon de veraj lingvoj en nia mondo.
ŜercanguloRedakti
„Mi aŭdis, ke vi serĉas edzinon per gazeto. Ĉu vi ricevis respondojn?“ —
„Proksimume 100.“ —
„Kion oni skribis en ili?“ —
„Plejofle: Prenu mian edzinon!“
Mia esperantidoRedakti
Mi estas kreinta esperantidon, iomete. La nur malsamo inter esperanto kaj mia esperantido estas, ke en ĝi adverboj finiĝas per "er" anstataŭ "e", ekzemple: Mi fartas boner.
FanfaronuloRedakti
"Mi estis jam en ĉiuj landoj kaj ĉefurboj de la tuta mondo.
" Nu , tiam vi certe scias jam laü praktiko la geografion ?
"Ne tie mi ne ankorau estis , sed mi jam dufoje preterveturis gin."
HoRedakti
“Mi ne postulas pagon por ĉi-tiu poeziaĵo,” diris la poeto al redaktisto, “mi ĝin oferas al vi kiel komplimenton.”
“Vi estas tre afabla,” diris la redaktisto, “permesu al mi redoni al vi la komplimenton.”
Ho, hoRedakti
Mastrino — Mi povas doni al vi iom da malvarma manĝaĵo.
Vagulo — Kial ne varmigi ĝin?
Mastrino — Estas neniom da ligno dissegita.
Vagulo — Nu, donu ĝin malvarman.
Ho veRedakti
“Mi aŭdas ke vi havas kolegian gradiĝinton kiel kuristinon. Ĉu tio ne estas iom multekosta?”
“Ne. ŝi laboras por sia nutrado kaj vestajoj.”
“Kial ŝi faras tion?”
“Ŝi estas mia edzino.”
Neciklopedio pri miRedakti
Estas ja vere, ke Neciklopedio skribas pri mi, ke ĝi konas min. Sed mi tion ne kredas. Fakte, mi estas multe pli cinika. He, diablo !
PruntoRedakti
“Pruntedonu dek dolarojn al mi, ĉu vi?”
“Cu Baker konas vin?”
“Ne ”
“Do, kial vi ne petas al li?”
MI ĈIAM FINAS KION MI KOMENCASRedakti
Kruko: Diru, Banĉjo, vi ĉiam havas grandan rideton sur la vizaĝo. Kio estas via sekreto?
Baniko: Mi havas internan pacon ĉar mi ĉiam finas kion mi komencas.
Kruko: He ja. Kaj hodiaŭ?
Baniko: Nu, ĝis nun, mi finis mian ŝinksandviĉon, grandan sakon da terpomĉipsoj, porcion da pomtorto, du tasojn da kafo, kaj mi ĵus finis belan longan sieston...
Inter geamikojRedakti
“Mi aŭdis, ke ĉiu kvara homo suferas pro mensaj perturboj. Miaj tri geamikoj estas tute sanaj. Ĉu mi nun konsultu kuraciston?”
Mi estas referencata al JesuoRedakti
Lastatempe, en Esperanta laborista klubo, mi aŭskultis junan oratoron, kiu laŭtkriis, ke io okazas en la Evangelio laŭ Johano en kiu ses fojojn Johano uzas la esprimon „Mi estas“ referencata al Jesuo kaj kunigita al determinita predikato. Oni scias ke la esprimo “mi estas”, en Johano, eksplicite reirigas al la mistera nomo de Dio revelaciita al Moseo en la epizodo de la Sinaja Monto (Eliro 3, 14).
Ses fojojn en tiu evangelia anonco la dia titolo dekliniĝas laŭ diversaj predikatoj realiĝantaj en Jesuo. Temas pri la karakteriza maniero per kiu la apostolo Johano transdonas la fundamentan veron pri Jesuo: Tiu per tia esprimo estas indikita kiel la kompleta revelacio de Dio kaj la egalulo al Dio.
Jen ilia listo en la Evangelio laŭ Johano:
- 1) (Jo 6, 35…) “Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.”
- 2) (8, 12; 9, 5) “Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallunon, sed havos lumon de la vivo.”
- 3) (10,9) “…Mi estas la pordo de la ŝafoj.”
- 4) (11. 25) “… - Mi estas la releviĝo kaj la vivo: kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos.”
- 5) (14. 6) “…Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.”
- 6) (15, 1.5) “Mi estas la vera vinberarbo kaj mia Patro estas la kultivisto…”
Tiuj ses “mi estas” kunigitaj al apartaj predikatoj karakterizantaj la naturan pozicion de Jesuo rilate la Patron sintonie kun la “sinaja mi estas”, estas specife kaj analize ripetataj en la epistolo al la Hebreoj, kun kiu estas komprenigate ke la revelacio atingis en Jesuo sian kulminon kaj ne povas pli kreskiĝi ĉar neniu povas kuŝi en la Patro pli intime ol la Filo. Tion oni vidu ankaŭ en la evangelia prologo de la Johana evangelio en kiu Jesuo estas difinita la dia Logos.
La Filo “estas” la Revelacio. En li plenplene realiĝas tio kion Marshall McLuhan intencis diri per sia fama esprimo: “La ilo komunikanta koincidas kun ĝia enhavo”.
Mi kaj viRedakti
Mi ne konas vin. Tiel:
- mi ne konas min. Aŭ eble jes? Kiu scias?
- vi ne ekzistas. Aŭ vi estas tro negrava por mi.
ANKAŬ MI...Redakti
Baniko: Mi aŭdis ke mensomalsano povas esti heredita.
Kruko: Ja, tute prave. Ekzemple, mi heredis mian de miaj infanoj....
Mi kaj lingvojRedakti
Mi lernas nur tiajn lingvojn, kiujn mi povas utiligi.
SeĝoRedakti
Mi volis aĉeti seĝon.
„Jen“, diris la ekspedisto, „tiu ĉi seĝo kostas kun dorso- kaj brak-apogiloj, kvar piedoj kaj sidejo 23 konojn.“
„Kaj kiom kostas la sama seĝo sen dorso, apogiloj, piedoj kaj sidejo?“
„Tiam ĝi kompreneble estos iomete malpli multekosta “
OpinioRedakti
“Mi opinias ke la statistikoj de la profesoro estas malspritaj.”
“Mi ne tiel opinias. Li diris al mi ke estas kvar cent bilionoj da personoj en la mondo kaj ke mi estas la plej beleta knabino el ĉiuj.”
MI BEZONAS EKDIETIRedakti
Baniko: Ho ve, mi bezonas ekdieti! Ĉu vi kredus ke mi alprenis dek kilogramojn en la pasinta monato?
Kruko: Ĉu dek kilojn? He ja, kion vi do manĝadis? Post momento Kruko aldonas: Aŭ eble mi devus diri, kion vi NE manĝadis...?
Zamenhof kaj miRedakti
La sperto de la ekspluado de la grandaj interkonektitaj retoj montras, ke Dro Z unue interesiĝis pri nia Svisa E-Societo, fondita la antaŭan jaron de mia amiko Renard kaj de mi, kun monata ĵurnaleto "Svisa Espero", kiun ni kune redaktis kaj pri kies stilo kaj enhavo Z bonvolis gratuli.
FaloRedakti
- Mi falis de ŝtuparo 15 metrojn alta
- Ho! kiel vi sukcesis postvivi?
- Ĉar bonŝance, mi estis nur sur la tria ŝtupo
Mi en artoRedakti
Post la alveno de la poŝtelefono, mi fariĝis la plej ofte fotografata persono en la mondo.
MI FARIS, SED...Redakti
Patro tre koleras kontraŭ eta Joĉjo: Joĉjo! Vi paŝis per kotegaj ŝuoj tra la tuta domo! Vi desegnis sur la murojn! Vi rompis lampon! Vi ŝtopis la necesejkuvon! Vi deŝiris miajn magazinojn! Vi ŝmiris konfitaĵon sur la televidilon! Vi faris ĉion tion hodiaŭ!
Joĉjo: Jes, paĉjo, mi faris -- sed estis akcidento.
OkazaĵojRedakti
Okazu kun mi ne tio, kion mi volas, sed tio, kio estos al mi utila.
UtiloRedakti
Ĉiuj diras ke mi estas "absoluta senutilulo", sed fakte mi ne estas "absoluta senutilulo", almenaŭ mi ja UTILAS kiel malbona, nesekvinda, ekzemplo.
Mi kaj BertiloRedakti
Laŭ Bertilo, la pronomo "mi" ne estas nomo. Ĝi estas vorteto, kiun parolanto uzas anstataŭ sian propran nomon, sed ĝi mem ne estas nomo. Mia nomo estas Malkonkordo.
Mi kaj tujmesaĝiloRedakti
Mi estas unu el la Sep Kutimaj, anĝelaro kiu ofte vizitas la Tujmesaĝilon. Kompreneble, Mi estas la plej bela kaj la plej lerta, ĉu ne? Mi estas sperta en memŝateco...
Mi kaj televidoRedakti
La plej multaj el miaj konatoj ne spektas televidon. Ni eble faras tion, se ili anticipe anoncas novan filmon pri la tutmonda geja lobio, kiu volas detrui nian landon. Ni spektas tiajn aferojn por ridi pri ili kaj por diskuti ilin en la reto. Sed oni ja ektimas, kiam oni komprenas, ke la plimulto en la lando fakte kredas tion, kion oni diras en televido.
PsikologioRedakti
La *mi*, kune kun la *ĝi* kaj la *super-mi*, formas la personaĵon -- almenaŭ laŭ iuj FREUD-uloj, se mi ne eraras.
Mi provis farigi mem samseksema, ĉar mi estis kolera kun virinoj. Sed mi ne povis fari ĝin.
NormalecoRedakti
Eble mi ne estas normala, kaj mi ne komprenas ion ajn, kiu okazas en Usono, sed popolo provas engaĝi min en balotado, ktp, kaj la tutaj ideoj malantaŭe Usono ne interesas min. Do, mi freneziĝas, kaj parolas frenezaĵojn el mia aŭtisma menso pro tio, ke mi ne komprenas la revojn de aliaj aŭ kial iu eĉ zorgas pri Usono.
Mia celoRedakti
Mi volas havi menson libera je ĉia manipulado politika, religia, naciisma, konsumisma, ŝportisma, ktp. Mi volas havi nenian psikologian dependecon. Tio ne signifas ke mi estos kontraŭsocia aŭ krima, kontraŭe, mi pensas ke nur liberaj homoj povas defendi la tutmondan socion, hundoj nur povas konduki ĝin en abismon.
Mi parolas pri afero pli psikologia ol socia, la afero povus resti nur en la menso kaj apenaŭ esti socia disidento. Perfortemaj disidentoj sekvas fortajn ideologiojn kaj havas dependecojn de politikistoj, guruoj, ktp. mi ne deziras esti disidento politika kvankam kelkfoje mi povas esti ne perforta disidento, sed tio ne emocias min. Mia celo estas mensa kaj psikologia libero, ne politiko.
HumiloRedakti
Laŭ mi mi fakte estas humila. Laŭ mi mi estas multe pli humila ol vi povas kompreni.
GramatikoRedakti
- - Mi havas lernanton kiu ne komprenas la gramatikan diferencon inter "mi" kaj "vi".
- - Kara kolego! Tio tute ne estas grava problemo. Mi havas lernanton, kiu ne komprenas la juran diferencon inter "mia" kaj "via".
KonsiloRedakti
Iru trankvile matene. Ne tro rapide vespere. Kaj intertempe, nenion petu de mi!
Poemo pri miRedakti
Mi estas la hieraŭo, la hodiaŭo kaj la morgaŭo,
kaj mi havas la povon naskiĝi duafoje.
Mi estas la dia, kaŝita animo, kiu kreis la Diojn
kaj donas ĉerkajn manĝojn al la loĝantoj de la infero,
la loko de la mortintoj, kaj la ĉielo...
Saluton, lordo de la relikvejo staranta en la centro de la tero.
Li estas mi kaj mi estas li!
Premioj kaj omaĝojRedakti
Mi gajnis la Nobelpremion pri ekonomiko.
Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al mi.
T U T E S I M P L ERedakti
“ Mi certe ne povas kompreni kiamaniere via amiko per sia malmultspesmila salajro sukcesas sin vivtenadi."
“Tutesimple, karulino. Li vivas simple, li sinvestas simple,kaj li pagas simple nenion!”
Vidu ankaŭRedakti
LiteraturoRedakti
- Mi en li. Romano de L. Vladyka, el la ĉeĥa trad. Moraviaj Esperanto-Pioniroj. 1933, 193 p. „Mistere malkvietiga romano... la eventoj arte kaj komplike interplektiĝas... la stilo stroĉe konciza... ofta senpera dialoga formo... lerte tradukita.“ (G. S. ,Esperanto', 1934, p: 5.) „Verko apenaŭ komprenebla kaj certe ne tradukinda.“ (The B.Esperanto. 1933. 163.p.)