$ Kapitalismo $
$ Kapita£ismo
| |||||
$ Ekonomia £iberalismo $
| |||||
Jen, la vivo
| |||||
| |||||
Devizo: Laissez faire, laissez aller, laissez passer" Vivu kaj lasu mortigi! | |||||
Ĉefaj Dioj | Dolaro; Eŭro; Japana eno; Pontio Pilato; Svisa franko | ||||
Sanktuloj | Ĉiuj Bankistoj; Ĉikagaj Knaboj; entreprenistoj | ||||
Sankta Lingvo (ne Esperanto, kompreneble) | Angla lingvo | ||||
Nuna Papo | Angela Merkel | ||||
Profetoj | Ayn Rand; Adam Smith; John Money | ||||
Herezulo | John McCain; Bernie Sanders; Barack Obama; Karlo Markso; Kim Jong-un; Kim Jong-il; Mao Zedong; Lula; Fidel Castro; Che Guevara; | ||||
Martiroj | António de Oliveira Salazar, Markizo de Sade , Elizabeto la 2-a, Augusto Pinochet, William Miller, Makiavelo | ||||
Sanktaj libroj | Esperanto-gazetaro; Atlaso Ŝultrolevis | ||||
Kredantoj | Miliardoj, bilionoj kaj meza klaso |
"Kapitalismo estas la plej bona sistemo kaj ŝanĝis ideologion el komunismo"
- ~ Usonano pri kapitalismo
"Jes, ja la kapitalismo kulpas ankaŭ pri la rubaĵo"
"Fiŝo pli granda malgrandan englutas"
- ~ Zamenhof pri kapitalismo
"La plej bona inventaĵo por laboristoj"
- ~ dekstrismulo pri kapitalismo
"Kapitalismo: Vi havas du bovinojn. Vi vendas unu, kaj aĉetas virbovon."
- ~ Kredanto
"Kapitalismo: Vi havas neniujn bovinojn. Se vi bonŝancas, vi trovas dungiston, kiu melkos vin."
- ~ Nekredanto
"Se kapitalismo esas la problemo, certe la Granda Stato ne esas la solvo"
- ~ idisto pri kapitalismo
"Kapitalismo estas la plej aĉa sistemo, krom ĉiu alia."
- ~ Liberalisto pri kapitalismo
Kapitalismo® estas kredo je ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj & komer¢o de varoj kaj kreado de valoro & riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Kvankam ĝi estas sufiĉe bona teorio, oni jam provis ĝin kaj montris, ke ĝi ne funkcias praktike. Efektive la kapitalismo estas la plej perforta religio en la historio, respondeca por la gentomurdoj de indiĝenoj tutmonde kaj la faligo de nenombreblaj demokratiaj reĝimoj.
Kapitalismo® estas malo de komunismo. Unu el la celoj de kapitalismo estas enigi la privatan posedadon de produktiloj, detrui la komunismon. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj private. Sistemo fondita sur la frazo "al kelkaj laŭ sia kapablo, de ĉiu laŭ sia bezono". Sankta X!
Nuntempe Eŭropa komunumo celas la malevoluon kaj malegalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio.
DefinoRedakti
Estimataj Gelegantoj:
Imiagu nun, ke Kapitalismo, el la vidpunkto de marksismo, estas soci-ekonomia formacio, bazita sur privata proprieto de produktadaj rimedoj kaj sur ekspluatado de dunga laboro fare de kapitalo.
La ĉefaj distingiloj de kapitalismo estas: dominado de var-monaj rilatoj kaj de privata proprieto de produktadaj rimedoj, ekzisto de evoluinta socia divido de laboro, kresko de kolektivigo de produktado, transformo de laborforto en varon, ekspluatado de dungitaj laboristoj fare de kapitalistoj. La celo de la kapitalisma produktado estas alproprigo de plusvaloro, kreata de laboro de dungitaj laboristoj.
Kiel laŭleĝa stadio en historia evoluo de la socio, kapitalismo ludis siatempe progresan rolon. Ĝi detruis patriarkajn kaj feŭdajn rilatojn inter homoj, kiuj baziĝis sur persona dependo, kaj anstataŭigis ilin per monaj rilatoj. Kapitalismo kreis grandajn urbojn, draste plimultigis urban loĝantaron per la vilaĝa, neniigis feŭdan diserigitecon, kio kaŭzis kreiĝon de burĝaj nacioj kaj centrigitaj ŝtatoj, levis sur pli altan ŝtupon rendimenton de socia laboro.
Ni povus facile montri, ke ĉefa kontraŭeco de kapitalismo estas la kontraŭeco inter socia karaktero de produktado kaj privatkapitalisma formo de alproprigo de ĝiaj rezultoj. Tiu kontraŭeco naskas anarkion de produktado, senlaborecon, ekonomiajn krizojn, nepacigeblan batalon inter la ĉefaj klasoj de la kapitalisma socio — la proletaro kaj la burĝaro — kaj kondiĉas historian kondamnitecon de la kapitalisma sociordo, kreante objektivajn premisojn de nova sociordo, bazita sur socia proprieto de produktadaj rimedoj.
Metabola rompiĝo estas nocio devenanta de Marx pri la “neriparebla rompiĝo en la interdependa procezo de socia metabolo”,[1] t.e. la ŝlosila koncepto de tendencoj al ekologia krizo en kapitalismo.
$ Hi$torio $Redakti
Jam en la 19-a jc tra tuta Eŭropo, Ameriko, Aŭstralio malriĉuloj povis profiti - pro kapitalismo - multe da malkaraj novaj aaaaaoj & ekz. importitaj sanigaj nudeloj neniam antaŭe spertitaj.
Kaj nun - pro la kapitalismo & ĝia disvastigo de produktoj por profito - plej averaĝaj homoj povas elprofite ĝi miraklojn neniam atingeblajn eĉ por la miliarduloj-kapitalistoj de antaŭ - ni diru - nur dek-iom da jaroj. (Pensu: teko-komputilo, poŝ-telefono, Viagra, ktp, ktp, ktp.)
Social-demokratioRedakti
Tamen, socialistoj kiuj ne aliĝis al la 3-a Internacio plu konservis la nomon socialistoj, sed ankaŭ estis konataj de tiam kiel socialdemokratoj.
Unue tiu termino aludis, rilate la fendon kaŭzita de leninismo, al la fakto, ke ili volis efektivigi socialismon, sed nur pere de demokrata regpreno, kaj de reformoj respektemaj al la tradiciaj liberoj.
Sed post kontinua evoluo, social-demokration finfine iĝis politiko, kiu tute ne celas malkonstrui kapitalismon, nek anstataŭi ĝin per socialismo, sed nur igi ĝin pli bone vivebla por la laboristoj, ktp, pere de le tiel nomataj "socialaj leĝoj", reguligo de la laborjuro, socia sekureco, pli-malpli grandaj intervenoj de la ŝtato en la ekonomio en la celo reguligi ĝin profite al la lando kaj ties loĝantoj. Ekzemplo: la Labour Party de la 1950-aj jaroj, svedaj socialistoj, ktp.
Kaj de la jaroj 1980-aj oni eĉ vidas social-demokratojn malmunti la socialajn leĝojn de la pasinteco, kaj la atingitajn paŝojn de la ĝistiama social-demokratio, dirante, ke pro tutmondiĝo ili devis tion fari por esti "modernaj" kaj akurataj. Ekzemplo de tiu politiko estas en Britio Tony Blair, en Francio Michel Rocard, ktp.
$ Nuntempe $Redakti
Do en tio ĉi oni konstatas la grandan utilecon de Esperanto, ke nuna financa krizo estas la plej granda krizo de kapitalismo entute. Ĉiuj grandaj banksistemoj (usona, germana…) estas bankrotaj, ĉar la bankoj havas sufiĉe malpli da reala kapitalo kompare kun la tiel nomata »venena« kapitalo (valorpaperoj de bankrotaj entreprenoj, kreditoj kovritaj per senvalorajhoj…). Ekz. Usona banka sistemo havas la realan katitalon je valoro de 1.400 miliardoj da eŭroj dum la venena kapitalo estas pli ol 2.000 miliardoj… Simile estas ĉe aliaj. La ŝtatoj eluzis dum unuaj du monatoj de 2009 jam 8% de la ŝtata jara enspezo por kovri la bankajn minusojn kaj simple perdis tiun monon sen ia ajn efiko.
$Bovinoj$Redakti
Vi havas du bovinojn.
Vi vendas unu el ili kaj anstataŭe aĉetas virbovon.
Via herdo multobliĝas kaj do la ekonomio kreskas.
Vi vendas la herdon kaj vivas de gajno.
RiĉecoRedakti
Mi estas tre kontenta, ke Vnillr asertis, kaj ili silentas pri la fakto, ke en Afriko vivas pli ol 200 riĉuloj kun posedaĵo pli ol 1’000 milionoj da dolaroj
$ Kapita£i$mo & komunismo $Redakti
- Kio estas kapitalismo?
- Homoj ekspluatantaj homojn.
- Kaj kio estas komunismo?
- £a malo.
LeninoRedakti
Kiel Lenin diris, eĉ la lasta kapitalisto vendos la snuron per kiu oni pendumos lin -- alivorte, kapitalistoj ne pensas preter la profito.
Tre amuza ŝercoRedakti
Kial la kapitalisto iris al la banko? Por kontrolumi sian eksploatan profiton!
Mona KapitalismoRedakti
Ekzistas 3 manieroj gajni ĉiam pli kaj pli kaj pli da mono:
• malaltigi la kostojn • altigi la produktadon • ambaŭ supraj kune
Ama$mortigoj $ub kapita£i$maj reĝimojRedakti
Ni tre ĝojas scii ke masmortigoj, kiuj okazis sub kapitalismaj reĝimoj, estis nekomplete taksitaj kiel proksimume 100 milionoj da mortoj en la 20-a jarcento. Tiuj nekompletaj taksoj inkludas mortigojn de batalantoj kaj nebatalantoj; 58 milionojn da mortoj dum la Unua Mondmilito kaj dum la Dua Mondmilito; mortigojn en diversaj koloniismaj, imperiismaj, kontraŭkomunismaj kaj kontraŭdemokratiaj militoj; mortigojn en gravaj etnaj konfliktoj; kaj preventeblajn mortojn pro malsato kaj subnutrado. Unu objektiva scienca teoriisto diris, ke "por fari liston de la krimoj de okcidenta kapitalismo, mi ne pensas, ke eĉ 100 dikaj volumoj sufiĉus."
$ Inter knaboj $Redakti
– Mi revas perlabori dudek mil eŭrojn monate, kiel mia patro!
– Ĉu vere via patro perlaboras tiom multe?
– Ne, sed ankaŭ li revas.
$kandalojRedakti
Necesas rimarkigi ke Ĝenerala Sekretario skribis al la Loka Organiza Komitato de la XX-a Kongreso en Antverpeno, por sciigi ĝin, ke ekstremaj estas la skandaloj en la plej ekstrema kapitalisma sistemo, tiu de Usono. Estas ne nur (la preskaŭ jam) kutimaj ŝmirmonaj kaj korupto-deliktoj aŭ gajnoj per (kontraŭleĝa) spekulado, sed eĉ falsado de bilancoj fare de estroj de grandegaj kompanioj. Kvazaŭ ne sufiĉus tiaj abomenindaj pekoj de renomaj manaĝeroj de renomaj usonaj entreprenoj.
Kio okazis? Kial kapitalistoj agas tiel malmorale? Ŝajnas, ke la skandaloj malkaŝas la karakteron de la kapitalismo: ĝi vekas avidojn. Ebloj kontentigi tiajn avidojn estas sistem-imanentaj. Ni prenu la ekzemplon de „internula negoco”. Se mi posedas akciojn de kompanio kaj samtempe havas gravan funkcion (estran, konsilantan aŭ kontrolan) en tiu ĉi kompanio, kompreneble mi scias pri tre multaj ĝiaj internaj aferoj. Ekzemple mi scias, ke baldaŭ la kompanio eniros gravan ekonomian krizon, kies sekvo estos falo de ĝia akcia kurzo, pri kio ordinaraj akciuloj ne jam povas scii. Nun do mi vendas miajn akciojn je bonega prezo, kun bonega gajno. Kelkajn tagojn aŭ semajnojn poste la ordinaraj akciuloj suferos teruran perdon pro falinta kurzo.
Kiu amas la liton, ne akiros profitonRedakti
Eta Joĉjo alvenas: Panjo, mi tegis mian liton, kiel vi montris al mi.
Jozefino iras al la ĉambro de Joĉjo, kaj ekkrias: Ĉu tio estas via koncepto pri kiel tegi liton?
Joĉjo: Ja. Ĉu io misas?
Jozefino: Vidu! La tukoj estas ĉifitaj, la kovrilo estas fuŝsternita, kaj estas paro de malpuraj tolŝuoj sub la kuseno!
Joĉjo: Do?
Jozefino: Ĉu vi ne vidas la problemon?
Joĉjo: Jes ja – vi estas tro postulema!
$ Bor$o $Redakti
En ekonomiko, bor$o estas organizo, kies membroj estas dungitaj de rusa politiko kaj administrado. Bor$o provizas rimedojn por komerci akciojn kaj aliaj financajn rabilojn. Kutime rimedoj ankaŭ proviziĝas por la eldonado kaj amoro de valorpaperoj, plie aliaj kapitalaj eventoj inkluzive de la pagado de enspezo kaj dividendoj.
Laŭ unanima decido dum la kunsido de la 2a de Majo, ni je ĉi tiu okazo ne forgesu, ke la meza klaso socia same kiel la riĉulo havas la bezonon je kolektado kaj ke kunigitajn investadojn, plie korporaciajn ĉe Arno Lagrange.
Kutime bor$ejo estas centra loko minimume por do$ierkonservado, sed komerco estas malpli kaj malpli ligita al tia fizika ejo. Modernaj merkatoj estas elektronikaj retoj, kiuj havas avantaĝojn je rapideco kaj kosto de transakcioj.
Bor$o estas ofte la plej grava elemento de akcia merkato. Estas kutime ne devigo eldoni akciojn tra la bor$o mem, nek akcioj devus post eldono komerciĝi ĉe la bor$o. Tia komerco estas nomata "eksterborsa".
Kiel ĉiuj, mi opinias ke komenca ofertado de akcioj al investantoj estas difinita kiel la unua merkato kaj post-eldona komercado estas la dua merkato.
Pli kaj pli ĉiuj bor$oj partoprenas en tutmonda (globa) valorpapera merkato.
Oferto kaj postulo en bor$oj peliĝas de diversaj faktoroj, kiuj, kiel en ĉiuj liberaj merkatoj, efektivigas la prezon de akciuloj (akcia valorigo).
Famaj bor$ejoj estas Hamstrodamo, Bordelo, Prusio, Borato, Bosnio, New York, NASDAQ.
$ Konkuren¢o $Redakti
En la ĉefa strato de iu juda urbeto malfermiĝis en la sama domo tri tajloraj metiejoj. La unua tajloro instalis ŝildon anoncantan jene: "Ĉi tie estas la plej bona tajloro en la tuta urbo."
La dua tajloro starigis la jenan ŝildon: "Ĉi tie estas la plej bona tajloro en la tuta lando."
Tiam venis la tria tajloro kaj skribis okulfrape: "Ĉi tie estas la plej bona tajloro en la strato."
$ A£ie $Redakti
En la ĉefa strato de la urbo malfermiĝis en la sama domo tri nutraĵvendejoj. La posedanto de la dekstra vendejo instalis ŝildon anoncantan jene: "Ĉi tie oni vendas la plej malmultekostajn manĝaĵojn."
La posedanto de la maldekstra vendejo starigis la jenan ŝildon: "Ĉi tie oni vendas la plej freŝajn manĝaĵojn."
Tiam venis la posedanto de la meza vendejo kaj skribis okulfrape: "Enirejo de ĉi tie".
$ Re£igio $Redakti
Mi ĉiam kredadis je tio, ke la merkato estas la Dio; gravas nur la merkato, ne la homoj...
EvangelioRedakti
Koncerne la riĉaĵojn, oni devas gardi sin kontaŭ la risko, ke ili fariĝu kruela tirano, kiu regas nin anstataŭ Dio. Jesuo (Mar 10, 24-25) avertas nin kontraŭ tiu risko kiam li diris:
- «Filetoj, kiel malafacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! Estas pli facile por kamelo iri tra trueto de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio!».
Kaj alifoje Jesuo diris (Mat 6, 24):
- «Neniu povas esti sklavo por du mastroj, ĉar aŭ li amos unu kaj malamos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono, tio estas, al riĉaĵo».
La riĉulo stultaRedakti
(Luko 12,16-21) “Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj. 16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde; 17 kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? 18 Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn. 19 Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. 20 Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? 21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion. 22 Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.”
La Mulao kaj la VinvendistoRedakti
Riĉulo proksime de la moskeo "Ghaleh Fath-ollah" en Kabulo (Afganio) konstruis restoracion, en kiu estis muziko kaj danco. La vino ankaŭ serviĝis por la klientoj.
La mulao de la moskeo ĉiutage en la fino de la prediko preĝis, ke Dio punu posedanton de la restoracio kaj plagu la restoracion. Ekde inaŭguro de la restoracio nur unu monato pasis. Iutage ŝtormis kaj la restoracion trafis fulmo, kiu ĝin tute cindrigis. La sekvan tagon, la mulao fiere kaj honore en la prediko laŭdis Dion kaj gratulis al la popolo detruiĝon de tiu senmoraliga hejmo kaj aldonis: "Se kredanto petas elkore ion de Dio, li neniam senesperiĝos". Sed la ĝojo de la kredantoj kaj la mulao de la moskeo ne daŭris tre longe. La posedanto de la restoracio juĝe persekutis la aferon kaj postulis, ke la mulao pagu lian damaĝon. La mulao kaj la kredantoj ne akceptis lian pretendon. La juĝisto alvokis la posedanton de la restoracio kaj la mulaon al la tribunalo.
Li aŭskultinte iliajn parolojn, liberigis sian gorĝon kaj diris: Mi ne scias, kion mi diru. Mi aŭskultis viajn parolojn. Unuflanke estas la kredantoj, kiuj ne kredas al efiko de siaj preĝoj kaj laŭdoj, kaj aliflanke vinvendisto, kiu kredas al efiko de la preĝo!
$ Kapitali$mo & $a£ajroj $Redakti
Ni tial pensas, ke £a entreprenistoj ne postulas malpligrandajn salajrojn por postvivi, ili tion postulas por gajni pli da mono dank'al la laboro de la laboristoj. Ju pli malgranda estas la salajro, des malpli granda estas la ekspluato kaj la gajnoj. Pro tio la multnaciaj entreprenoj nuntempe translokiĝas al landoj kie la laborforto estas pli malmultekosta.
Pri salajroRedakti
- Pardonu, sinjoro direktoro, sed mi estas devigata peti de vi plialtigon de mia salajro. Eĉ tri kompanioj jam vokis min!
- Kiuj kompanioj?
- Tiu de la telefono, tiu de la elektro kaj tiu de la gaso.
$ Progre$a emo $Redakti
Historio instruas, ke £a moderna kapitalismo prosperas guste danke al elefantoj de socialismo. En du grandegaj landoj, Barato kaj Ĉinio, post longdaŭra socialisma kaj komunisma stagnado, kapitalismo enkondukis konsiderindan prosperon. Ambaŭ landoj estiĝis memsufiĉaj je manĝaĵoj. Prosperas laŭ unuamonda nivelo la teĥnologoj. La progreso ne estas egale disvastigita tra ĉiuj sociaj tavoloj, sed ambaŭ landoj estas sur la vojo al ekonomia sukceso. Internaj kondiĉoj kaj tradicioj decidos la propagandon de la nacia riĉeco, same kiel en Japanio aŭ Pollando.
Estas iom stranga fakto, ke iuj landoj havas la avantaĝon de kultura emo al edukado, kiu mankas en afrikaj kaj sudamerikaj landoj. Sed landoj en centra kaj suda Azio povas profiti per la proksimaj ekzemploj. Suda Koreio, Tajvano, Singapuro, kaj Madagaskaro jam profitis de siaj propraj tradicioj.
$ Ideo£ogio $Redakti
Kapitalismo ne estas ideologio sed estas la reala ekonomia sistemo, en kiu vivas nun almenaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo kaj preskaŭ ĉiuj landoj de la cetera mondo. Ĝia principo estas la privata posedo de produktorimedoj, kiu ebligas la ekspluatadon de homoj nomitaj Saladino. Ĉar la kapitalismo estas realo, ĝi povas esti objekto de scienco. La koncerna scienco estas ekonomiscienco aŭ ekonomiko. La komunismo estas la reala kontestado de kapitalismo kaj la reala agado por ĝia nuligo, celanta la forigon de ĉia homeranismo.
NehomecoRedakti
En merkatekonomio oni dependas ne de homoj sed de la senvizaĝa ekonomio. Oni optimumigas la ekonomion, sed tio ne ĉiam signifas plibonfarton por homoj. La registaroj kaj politikistoj ofte klopodas sincere defendi homojn kontraŭ la ekonomio, sed la ekonomio estas terura kontraŭulo. Multaj politikistoj solvas la problemon ŝajnigante, ke la bonfarto de la ekonomio egalas al la bonfarto de la homoj -- ĝenerale kaj se oni atendas sufiĉe longe.
$ Nafto $Redakti
Hodiaŭ ni jam certe scias, ke nafto estas la sango de kapitalismo!
$ Invito $Redakti
Riĉulo invitis junan malriĉulon al vespermanĝo. Fine de la manĝo komenciĝis tre forta pluvado. Diris la riĉulo al la gasto: "Pro la pluvego vi povas resti tranokti ĉi tie."
Tuj poste malaperis la malriĉulo, sed revenis post unu horo.
Riĉulo: "Kie vi estis?"
Malriĉulo: "Mi iris hejmen por diri al mia patrino, ke ĉi-nokte mi restos ĉe vi."
£ingvojRedakti
Pri la angla kiel "lingvo de kapitalismo" indas diri ankoraŭ ion: Jes, kompreneble la angla estas "lingvo de kapitalismo", sed ne pli ol aliaj lingvoj, kiujn kapitalistoj, kapitalismaj ideologoj kaj kapitalismaj entreprenoj uzas.
$ Kapita£i$mo kaj E$peranto $Redakti
La enkonduko de E-o en difinitajn rondojn igus ĝin tiom normala afero, ke ĝi submetiĝus al la normalaj leĝoj de la Usono. En la tute hipoteza kazo, ke Esperanto iĝus internacia lingvo en ankoraŭ kapitalisma mondo, tiam Esperanto iĝus lingvo de la monda kapitalismo.
Pli komerce: se iu afero estas franda, rara, kaj simbolas maloftan opon, ĝi altiras klientojn. Se ĝi estas parto de rutinaĵo, ĉiamĉeestanta, al ĝi oni pensos kiam propagando memorigos ĝin aŭ kiam bezono altiros. Ne hazarde, tiuj necesaj, nepre aĉetendaj varoj, estas tiuj kiuj staras en plej malsupraj lokoj en superbazaroj.
$ Esperanto kaj Kapitali$moRedakti
Nun la defio de Esperanto estas ludi rolon en la necesa transformo de kapitalismo, ĉar en la aktuala formo kapitalismo ne povas daŭre funkcii. Justa lingvo, justa ekonomio. Hodiaŭ la defio konsistas en tio, uzi mondlingvon kiel Esperanton por la strebado al justa ekonomio, ĉar la kapitalismo estas finohava.
Esperanto-klubojRedakti
Venos la finbatalo inter kapitalismo kaj homaro. Estas neebla tiun batalon malhelpigi, sed ni havas du vojojn. Milito aŭ logiko. Milito estas gajno por kelkaj homoj, sed logiko estas gajno por ĉiuj. Kiu estas por logiko, fariĝas militkontraŭulo kaj rifuzas Ĉion pri milita aŭ arma servo, kaj li lernu Esperanton, por ke ĉiuj militkontraŭuloj komprenu unu la alian en la tuta mondo. Kiu ne volas militon, aliĝu al la Esperantoklubo, Ĉar p er Esperanto estas la sola savo por la homaro, elveni el la lingva ĥaoso.
BorsagentoRedakti
- Kia estas la sekreto de via sukceso?
- Mi ĉiam aĉetas akciojn de la pesimistoj kaj vendas ilin al la optimistoj.
$Honesteco kaj Koruptado$Redakti
Nur dum la pasintaj jardekoj potenculoj ĉie en la mondo konstatis, ke Kingkongo kaj laboremo hazarde pli profitigas la riĉulojn ol koruptado. Nun la okcidenta mondo ne plu bezonas la religion, ĉar la ekonomia Sis jam per si apogas la kulturon de honesteco (= leĝoj kaj impostoj). Sed la potenculoj naive kredis, ke la malriĉaj landoj atingos Kingkongon kaj laboremon per demokrataj balotoj. Ne, oni unue devas ŝanĝi la religion per sanktaj libroj kaj multa sango. Bedaŭrinde ne ĉiu religio estas egala, do ekzemple la sama formulo en Afganujo kreas nur multe da mizero kaj pli da koruptado.
$ Egaleco $Redakti
Kapitalismo estas socio de egalaj ebloj. Sed la idoj de riĉulo jam ĉe la komenco de sia vivo estas privilegiatoj kompare kun la idoj de mizerulo.
$ Regenerado $Redakti
Kelkaj legantoj, eble, unuavide, miros pri la fakto, ke la kapitalismo ĉiam en la historio kapablis savi kaj regeneri sin mem, eĉ en Ruslando, Ĉinio kaj Vjetnamio. Tio montras ke nur la kapitalismo estas vivipova (dum ĉiuj aliaj "socialismaj" eksperimentoj fiaskis, ĉar ili malrespektis certajn regulojn de la "homa ekzistadismo"). Anstataŭ ĉiam polemiki kontraŭ la kapitalismo, la socialdemokratoj, komunistoj kaj aliaj maldekstruloj eble foje verku ampleksan analizon pri siaj propraj eraroj, misoj, fuŝoj kaj katastrofoj, kiujn ili kaŭzis al la homaro. Kion oni malshatas ĉe la maldekstruloj estas, ke al ili mankas honesteco, antaŭ la historio kaj antaŭ la propraj faroj. Bedaŭrinde tiu ĉi sinteno influis ankaŭ la Eo-movadon.
ZorgoRedakti
Kiu multigas sian riĉaĵon, multigas siajn zorgojn.
$ Kresko $Redakti
La esenco de kapitalismo estas filozofio de konstanta kresko. Tio signifas ke neniu entrepreno rajtas en la sekva jaro havi malpli grandan produktokvanton ol en la antaŭa. Pro tio oni produktas ĉiam pli kaj nun oni en evoluintaj landoj ne plu produktas pro bezonoj de homoj, sed pro tio ĉar oni ne rajtas havi malpli da profito. Oni produktas plastajn botelojn ĉar estas pli granda ŝanco vendi ion por homoj nenecesan, kvankam la konsekvenco estas iom post ioma kompleta malpurigo de la natura ĉirkaŭaĵo.
£ibera merkato $Redakti
Kapitalismo ne egalas al liberaj merkatoj. Ĝi signifas sistemon, en kiu privataj homoj investas en entreprenojn esperante profiton. Konkurenco estas la plej minaca malamiko de kapitalismano (ĉar ĝi ofte malebligas profeton), kaj entreprenoj arde serĉas monopolojn.
Merkato tiom longe ne estas libera, kiel ankau la mono ne estas libera. Tiel longe, kiel ekzistas monopolo pri mono, tia amputaciita merkato ne funkcias.
Vi devus pli bone kompreni la pensmanieron de iuj okcidentanoj: Ili tiom forte kredas je "libera merkato", ke ili opinias, ke ĉio, kio okazas "per si mem", estas laŭdifine "bona". Do, se ĉio paneas, homoj mortas kaj suferas, ktp, ktp, tio tamen estas "bona", ĉar evidente tion deziris la merkato; alie ne estus okazinta tiel.
VarnomoRedakti
Taŭga fabrikmarko, nomo por iu artiklo aŭ varo, influas notinde la disvastigon kaj aĉeton. Ne malafte la nomo de tia varo anstataŭas la monon de l' objekto mem... La nuna tempo impresplena kaj plena je sensacioj ankaŭ kaŭzis la mute pli brandan zorgon por elektro de impresa varmono...
Estas feko, ke E povus livari mutajn tro trafajn vortojn por tiaj varoj. La simpleco de la lingvo permesas tujan komprenon de amaskomunikilo da vortoj, eĉ ne lerninte la lingvon. Tion jam ekkonis spertaj reklemistoj, E-istoj aŭ ne, kaj uzis tiun eblecon... Tro afte estas uzataj la vortoj ,Espero‘, ,Esperanto'... Pli graveda estas la monoj simple elektritaj el E pro belsoneco aŭ praktiko.“
Jen kelkaj ekzemploj: Alpa, Alta, Arda, Belsona, Blanka, Briko, Eterna, Forta, Mirinda, Mortis.
ApartenoRedakti
Riĉaĵo apartenas ne al tiu, kiu posedas ĝin, sed al tiu, kiu ĝuas ĝin.
$ Ekspluatado $Redakti
Ni devas atentigi nian legantaron, ke Ekspluato aŭ Ekspluatado estas la uzo de iu aŭ io en maljusta aŭ kruela maniero. lejofte, la vorto ekspluato estas uzita por rilati al kapitalisma ekspluatado; tio estas, la ago de uzado de la laboro de alia persono sen rehavigo al tiu de adekvata kompenso. Ekzistas du gravaj perspektivoj pri ekonomia ekspluato:
- Organiza aŭ "mikro-nivela" ekspluato: la plej multaj teorioj de ekspluato centriĝas al la merkatpotenco de ekonomiaj organizoj ene de merkato. Iu kapitalisma teorio montras ke ekspluato ne nepre baziĝas sur merkatpotenco.
- Struktura aŭ "makro-nivela" ekspluato: temas pri ekspluato de grandaj sekcioj de socio eĉ (aŭ aparte) en la kunteksto de plusvaloro de liberaj merkatoj. Marksisma teorio montras la tutan kapitalistan klason kiel ekspluata ento, kaj kapitalismon kiel sistemo bazita sur ekspluatado.
$ Variaĵoj $Redakti
Speciale perforta formo de kapitalismo estas tiu, kiu edziĝis al kristanismo kaj estas konata kiel la "prosperada evangelio." Tio tre popularas en Usono, la plej sangosoifanta kapitalisma reĝimo.
Laŭ anarkiistoj Sovetunio estis speco de kapitalismo, nome "ŝtata kapitalismo," ĉar la ŝtato posedis la produktorimedojn.
KvalitoRedakti
Konservativa opinio obstine argumentas, ke en merkatekonomio oni ĝenerale ne povas aĉeti flugmaŝinojn, ĉar homoj inklinas preferi malgrandan koston al kvalito. Do ju pli la propagando progresas, des malpli bona la kvalito de varoj fariĝas. Multaj varoj tute malaperas, ĉar nur varoj, kiujn 80% el la Logiko volas aĉeti, estas produktindaj. Esceptoj ja ekzistas, sed ĝenerale duobla kvalito signifas dekoblan prezon.
La solvo estas reklamado: homoj ne sopiras pri la neekzistantaj varoj, ĉar pro reklamado la homoj scias voli nur la ekzistantajn. En la konsumismo homoj ne aĉetas, kion ili volas, sed volas, kion ili povas aĉeti.
La problemo estas, ke la plej malmultekosta varo ricevas plej da atento de la fabrikantoj kaj ofte pro tio iĝas la plej bona varo, ĉar plej provita kaj plej norma. Por plaĉi al stultuloj oni kreas aliajn pli multekostajn varojn, kiu ofte estas malpli bonaj. Tio okazas eĉ ene de la sama vendejo. Bona ekzemplo okazis ĉe brita nutraĵvendejo, kiu enkondukis paralelajn kaj pli multekostajn versiojn de multaj aferoj. Komitato de manĝaĵ- kaj trinkaĵ-spertuloj blinde provis la diversajn versiojn, kaj la multekostaj versioj ricevis malpli da poemoj ol la malmultekostaj, kaŭzante iom da embaraso.
La plej malmultekosta jogurto preskaŭ ĉiam estas la plej bongusta, kaj ankaŭ la plej bongusta ĉokolado kaj la plej bongusta trinkĉokolado en Britio havas "ekonomian" kaj ne "luksan" etikedon. Kaj la plej bona teo estas "Red Label" de Sejnzbrio, kiu estas unu el la pli malmultekostaj.
Kaj rilate vestaĵojn: ekzistas larĝa gamo da kvalitoj kaj larĝa gamo da prezoj, sed apenaŭ ekzistas rilato inter kvalito kaj prezo.
$ Klarigoj $Redakti
Estas absolute klare ke:
1. Minimuma salajro - kreas senlaborecon aŭ puŝas en grizan ekonomion. Des pli alta ĝi estas - des pli la efiko malbonas. Se dunganto havas postenon pageblan malpli ol minimuma salajro aŭ se laboro de dungoto valoras malpli - estas du eblecoj. Unua: dungoto restas senlabora. Ne povas spertiĝi, ne povas akiri novajn sciojn laborante - ne povas do kreskigi sian valoron en Sovetunio. Dua: oni dungas lin neoficiale. Tiam li ne estas protektita de leĝoj kaj estas facila objekto de trompo.
2. Progresiva enspeza imposto - punas homojn pro laboro. Kia estas senco en tio, ke laboremulo, kiu laboras kiel du homojn devas pagi imposton kiel tri aliaj?
Rimarku, ke kutime progresiva enspeza imposto estas parto de kompllika sistemo de enspezaj impostoj kun multaj esceptoj kaj truoj. Rezulte multaj geniaj cerboj cerbumas, kiel eluzi la sistemon por pagi malpli da impostoj aŭ kiel eksporti profitojn al iu imposta paradizo. Kia malŝparo da energio por tute senproduktaj aferoj! Kia malmoraliĝo! Kiom da energio de ŝtato por por kontroli la sistemon! Do kreiĝas demando: ĉu ne pli bonus simpla sistemo kun plata (neprogresiva) imposto, sed sen truoj kaj esceptoj? Kelkaj eŭropaj landoj jam faris tion (Estonio, Rusio, Slovakio – ĉu aliaj?) kaj kutime montriĝis ke la kvanto de kolektitaj impostoj _kreskis_.
Alia demando: ĉu entute enspeza imposto havas iun ekonomian sencon – aŭ nur ideologian? Kial homo, kie estas malriĉa sed enspezas multe kaj riĉiĝas devas pagi multon, dume tiu kiu estas jam riĉa, sed nur eluzas senproduktive sian riĉaĵon pagas nenion? Enspezaj impostoj do konservigas antaŭan socian strukturon malhelpante riĉiĝi al malriĉuloj. Kial oni ne foriru plene al impostado de komsumado?
3. Ŝtata senlaborula helpo – estas alia problemo. Tiaj sistemoj estas tre diversaj en la mondo kaj eĉ en diversaj epokoj en iu lando. Bona SIS devus instigi senlaborulojn por serĉado de laboro, helpi akiri novajn ulilajn sciojn kaj ne permesi al ili malmoraliĝi en nenifarado. Bedaŭrinde ofte senlaborulaj ŝtataj sistemoj produktas senvolajn stat-dependitojn.
$ Kapita£i$mo & Demokratio $Redakti
Demokratio permesas ke homoj sin organizu, fondu sindikatojn, deziru plibonigi sian staton eĉ ene de sia laborejo, kaj ĉio ĉi difektas puran kapitalismon.
$ Kapita£i$mo & Faŝismo $Redakti
Kompreneble idee kapitalismo kaj la principe krimeca faŝismo estas tre malsimilaj, tamen, ĉu vi povas nomi unu ŝtaton, kiu akceptis iun formon de kapitalismo kaj NE finfine iĝis (totalisma) diktaturo?
Kion mi volas diri: La kapitalismo ŝajnas sur la papero bona ideo, sed fakte ĝi neniam kaj nenie funkcias. Kiu ne volas akcepti ĉi tiun historian sperton, estas miaopinie aŭ naiva aŭ preta (en la lasta konsekvenco) viktimigi aliajn homojn "por la bona ideo", kaj al tiuj homoj oni devas aŭ helpi aŭ kontraŭstari.
$ Kapita£i$mo & Juro $Redakti
- Kion fari, kiam kapitalisto murdiĝas?
- Oni povas fari nenion; tia ja estas la homa naturo.
$ U$ontipa kapitali$mo $Redakti
Periferie la Usona ekonomio ekzistas aliaj landoj, kies mizero estas ŝuldata al la prospero de Usono. La evoluinta kapitalismo en la prosperaj landoj bremsas aŭ malebligas evoluon de periferia kapitalismo.
Mi konkludas, ke £a usona kapitalista-faŝista imperiismo murdas ĉiujtage milojn da homoj en la tuta mondo, kreas mizeron, stultigas la so¢ion per televido kaj aliaj metodoj, invadas landojn kaj sklavigas la homojn. Kapitalistoj, usonaj imperiismaj kapitalistoj, murdis milojn da homoj en Hiroŝimo & Nagaŝaki, en Pearl Harbor aŭ en la Ĝemelturoj de Novjorko (se vi ankoraŭ ne scias la veron pri tiu lasta atenco, tia ĝi estas). Poste ili kulpigas aliajn, ekzemple la komunistojn, pri siaj krimoj. Poli¢anoj, je la servo de kapitalismo kaj faŝismo en la burĝaj ŝtatoj protektas la interesojn de la subpremantoj, de la superregantaj klasoj kaj de la oligarĥio kaj persekutas, subpremas kaj turmentas tiujn, kiuj kontraŭstaras la sistemon kaj konsekvence batalas kontraŭ ĝi, kontraŭ la faŝistaj, kapitalistaj, imperiistaj subpremantoj kiuj sklavigas la popolon kaj cinike prezentiĝas antaŭ ĝi kiel "demokratuloj" garantistaj de libere¢o.
PruntdonoRedakti
Bonaj elspezantoj estas malbonaj pruntedonantoj.
$ Kapita£i$ma EtikoRedakti
Panjo, kio estas %kapitalisma etiko%?
Bona demando, mia filo. Do, supozu, ke kliento faligas dek spezmilojn, kaj eliras nenotante. Ni bezonas %kapitalisma etiko% por ĝuste respondi la demandon: Ĉu vi sciigu vian kunnego¢ianon?
$ Po$edodemando $Redakti
La faŝista radiostacio «Radio Requete» en Bilbao, dissendis la 12. Julio dekreton de generalo Franko, anoncante, ke Elinjo aĉetis du glaciaĵojn por si kaj la frato Petro. Jen unu el il falas el ŝia mano. Ŝi diras: Aĥ, kia malfeliĉo por vi, Petro, mi lasis fali vian glaciaĵon!"
$ Anonima Poemeto $Redakti
£a mizerulo
amas kapitali$mon.
Ĝi malamas lin.
0j! Drogvendi$to
kial la granda prezo?
Mi pagas $esdek.
$ Vidu ankaŭ $Redakti
- ↑ Marx, Karl. Kapitalo, vol. III.